Edukado de infanoj estas chefa problemo. El ghi, t.e. el
nekapablo ghuste
eduki infanojn, devenas chiuj aliaj problemoj de la homaro.
Memoru, ke via infano ne estas via proprajho. Ghi estas via
donaco al la
homaro, kiun vi provizore tenas en via hejmo, por ghin prizorgi
dum ghia
kreskado. Via infano estas tute memstara spirito, kiu ekde
incipigho evoluas
lau sia propra plano. Dum nau monatoj ghi evoluis de mikroskopia
cheleto
ghis komplikega (plej komplika sur la tero) viva estajho. Via
tasko estas -
helpi al ghia plua evoluo. Plej gravas unuaj jaroj de la vivo.
Dum unuaj
du-tri jaroj la infano pasas grandiozan evoluon. Sed poste ghia
evoluo pli
kaj pli malrapidighas kaj ofte ech chesas. Char ekde kiam la
infano komencas
paroli, la gepatroj kaj aliaj plenaghuloj neadekvate respondas al
ghiaj
senchesaj demandoj pri la mondo. Chirkaua malsagheco kaj krudeco,
bedaurinde, tre ofte haltigas evoluon jam en tre frua agho...
Plimulto da
gepatroj chefe atentas korpon de sia infano: ke ghi estu chiam
sata kaj
varme vestita. Samtempe ili ofte ofendas ghian animon per
malatento,
incitighemo, skoldado (multaj infanoj konfesas: prefere batu min,
ol
skoldu). Oni prizorgas la korpon kaj ne zorgas pri la animo;
sed devas esti
inverse. Korpaj bezonoj de ghuste edukita infano estas minimumaj.
Kontraue,
malghuste edukita infano chiam postulas frandajhojn, luksajn
vestojn, karajn
ludilojn ktp kaj neniam estas kontenta. Kaj inverse, animaj
bezonoj de
malghuste edukitaj infanoj estas minimumaj. Sed ghuste edukitaj
infanoj
postulas grandegan bonkorecon kaj saghecon flanke de plenaghuloj.
Felicho ne
dependas de richo. Tre ofte malrichuloj havas pli bonajn
infanojn, ol
richuloj. Multaj (preskau chiuj) gepatroj zorgas, ke al la infano
chiam estu
bone. Sed necesas zorgi, ke la infano chiam estu bona. T.e. ne
necesas chiam
fari bonon al la infano; postulu, ke ghi chiam faru bonon. La
bono iru ne en
ghin, sed el ghi. Nur tiu, kiu faras bonon, estas bona mem; sed
kiu chiam
ricevas bonon, farighas malbona. Oni devas kutimigi la infanon
donadi, sed
ne ricevadi. La infano devas mem heroe venki chiujn obstaklojn.
Rimarku, ke
unua vorto de beboj ofte estas: "mem!"... Chiu infano
estas potenciala
geniulo. Fakte, genieco kaj sankteco estas normalaj statoj de
cerbo kaj
koro. Nun chirkau ni estas tre malmulte da geniuloj kaj sanktuloj
- fakte,
grandega plimulto de la homaro dume estas nenormalaj... Mi devas
interrompi
la predikon. Dankon pro atento. (26.03.99)