Agni-Jogo instruas, ke homo, kiu faras iun bonan kaj gravan
laboron, nepre
akiras malamikojn kaj renkontas furiozajn atakojn. Estas tre
naive pensi, ke
chiuj homoj estas bonaj. Bedaurinde, tre multaj homoj konscie au
senkonscie
servas al Mallumo, sufokante, detruante, estingante chion noblan
kaj helan.
La mallumuloj estas pretaj fari chion, ech oferi sian vivon, nur
por
ekstermi la lumon, kiun ili ne toleras. Kaj ju pli grava estas
agado de iu
homo, des pli furioze oni atakas lin. Tia estas universala legho
de ago kaj
reago. Vojo de heroo estas vojo de konstanta suferado pro la
bestohomoj,
kiuj deziras, ke sur la tero eterne estu infero. Rememoru, kiom
da sanktuloj
estis krucumitaj, kiom da saghuloj estis bruligitaj, kiom da
noblaj
politikistoj estis mortpafitaj, kiom da elstaraj pensuloj estis
prikalumniitaj! Sed, lau Agni-Jogo, "mallaudo fare de
mallumuloj estas
glorado". Ghi diras, ke homo, kiu ne renkontas atakojn,
devus bedauri pri
tio, char tio signifas, ke lia laboro ne estas sufiche grava, por
altiri
kontrauagadon. Esperantistoj, kiuj deziras nur amuzighi per
Esperanto,
neniam venkigos ghin. Sed tiuj, kiuj obstine kaj kuraghe laboras,
supershutataj per shtonoj de amasoj kaj ech de
"samideanoj", tiuj povas
venkigi ghin. Kuraghe, antauen!
N.G.
"Kaj nin ne timigos nek noktaj fantomoj,
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj..." (21.06.99)