Vladimir RYBIN

LA TERO VOKAS
sciencfikcia rakonto

Timigaj estas la abismoj de l' kosmo. La supershipo "Aktur-12" cent mil jarojn flugadis lau intergalaksiaj paraboloj, senfine fiksante la stelajn nebulajhojn, jen kunvolvitajn en helicojn, jen dissemitajn de nekonataj fortoj, jen kunigitajn en kompaktajn laktajn masojn. Fojfoje aparatoj ekpalpadis en galaksiaj profundoj planedojn, similajn al la Tero. Tiam la shipo entranchighadis en la stelan kachon, trovadis la planedon, kaj la homoj longe vivis tie inter aliaj estajhoj kiel inter al si similaj.

Post chiu kvardeko da jaroj la kosmonautoj enshlosighadis en kontrauanihilaciajn kapsulojn, transigadis la shipon al la subluma rapideco kaj tie, en la senstela kaj senkolora transluma antimondo, kie chio estas mala, revenigadis al si la junecon. Kaj dum tiu tempo la shipo transsaltadis vican intergalaksian vakuon, kaj antau la okuloj de l' renovighintaj homoj ekbriladis novaj steloj, aperadis novaj mondoj, atendantaj siajn esplorontojn.

Cent mil jaroj pasis kiel unu. La homoj kiel antaue estis junaj, senlace soifis novon. Nova estis ankau la shipo, lau partoj multfoje rekonstruita, resintezita. Sed en ghi jam ne estis loko por nova informacio: la paneloj kun kristaloj de l' memoro staris en chiuj transirejoj kaj loghataj apartamentoj.

Jam estis tempo, delonge estis tempo reveni kun chi tiu unika shargho, povanta richigi milon da civilizacioj. Sed ankau dum la vojo reen estis renkontataj nekonataj mondoj, kaj la esploristoj denove prokrastighadis.

La komandoro estis nejuna. La grizo sur la tempioj, kiun li forportis en la kosmon, ankorau pli grandighis, ne pro la agho - pro lacigho, pro sopiro pri la profunda chielo de la gepatra Tero, pri l' alterna bruo de maraj ondoj kaj ech pri pasia chirpado de knaboj sub la fenestroj.

Chi tio venis al li antau tute nelonge - antau nur sep jaroj, post kiam ili estis che strangaj estajhoj de triobla dusuna mondo.

Kiom da mondoj ili esploris? Milon? Au pli? Chi tion la komandoro precize ne memoris. Tamen li povis senerare trovadi bezonatajn kristalojn de memoro. Kaj, kiel maljunulo, turmentata de rememoroj, multe da tempo pasigadis en chambro de stereovizioj, traprenante la kristalojn, denove travivante travivitajhojn. Li denove iradis sur glaciaj kupoloj de kometoj, kolektadis mineralojn sur "sovaghaj" intergalaksiaj asteroidoj. Kaj dronadis en viva oceano de la mistera planedo 926-B-719. Kaj mortadis en la infektanta per senkauza ghojego roza atmosfero de la tria giganto de la dekkvara galaksio. Kaj batalis kontrau chion-vorantaj masoj de raba nebulo...

Sed dum la lastaj sep jaroj la komandoro malofte revenadis en tiujn ekzotikajn mondojn. Ilin elpushis el la memoro la mondo de triobla planedo sub du sunoj, kie ili tiel volis resti por chiam kaj de kie ili forflugis, pelataj de la programo de l' ekspedicio kaj de akra sopiro pri la gepatra Tero.

Tio estis la mondo de neimageble, fabele evoluinta civilizacio.

Ili ech ne tuj ekkredis ghian ekziston, tia nekomprenebla estis tie la vivo. La kosmonautoj trovis sur la triobla planedo nek reton de vojoj, nek disshutojn de urboj. Sed chiuminute renkontadis misterojn, neklarigeblajhojn...

Tio komencighis longe antau ol estis trovita la triobla planedo. "Aktur-12" tratranchadis periferion de vica galaksio, farante la unuan sondadon de la stela spiralo. Iun fojon, trairante flankajn apartamentojn de l' reaktora sekcio, la shipa historiisto Vojl rimarkis en la fino de l' koridoro nudan homon. Pli ghuste, li estis ne tute nuda: sur la gamboj, femuroj, brusto kaj kapo de l' nekonato estis iaj hele-grizaj arghentecaj strioj.

- Saluton, Vojl! - diris la homo, afable ridetante.

- Kiu estas vi? - konfuze demandis la historiisto.

- Ne gravas.

"Bona afero!", - ekpensis Vojl, premighante per la dorso al vando. Al li ekturnighis la kapo. Li superfortis sin, depushighis de l' vando kaj ekiris renkonte al la stranga homo. Kaj ju pli proksimen li aliradis, des pli malstriktaj ighadis la konturoj de la nekonato, kaj fine li tute malaperis, kvazau dissolvighis.

La okazintajho estis tiom neklarigebla, ke la kamaradoj atribuis la vizion al la nemodera fantazio de la historiisto.

Sed baldau la mistera homo aperis denove. Estis anoncita komuna alarmo, la unua dum cent mil jaroj de la flugo. En tiu fojo la komandoro, kiel decis al li, estis en sia surde blokita komanda apartamento sub defendo de potencaj fortkampoj. Kiam sur la panelo unu post alia eklumighis verdaj okuletoj kaj chiuj kosmonautoj raportis pri preteco, la komandori shaltis la "chefan trablovon". Dum duonhoro tra la apartamentoj kaj transirejoj rapidegis trombo. Sed ankorau antau ol tiu chi "diablo" estis elpelita en la vakuon de la libera kosmo, la komandoro ekvidis je du pashoj de si homon kun kvar larghaj arghentecaj strioj laularghe de la nuda korpo.

- Ni komencu interkonsentadi, - diris la nekonato tiel klare, kvazau li dum jaroj komunikighadis kun teranoj.

- Kiu estas vi? - demandis la komandoro.

- Uen.

- Kiel vi trafis chi tien?

- Estas ja necese konversacii kun vi, - ekridetis la nekonato.

- Sed vi pasis tra la fortkampoj...

- Chu vere? - mirighis li.

La komandoro volis demandi pri intencoj de la nekonato, sed ne demandis: kiu ja tuj diros pri siaj intencoj?

- Ni scias pri vi chion. Sed vi devas timi nenion.

La komandoro moke ridetis. "Chu oni povas scii la tutan abismon da informacio, gardata en la sennombraj kristaloj de memoro?"

- Jes, tie estas kelkio interesa, - subite diris la nekonato, iginte la komandoron palighi kaj interne kuntirighi. - Sed plejparte chio chi estas al ni konata. Konsideru mem: je dek parsekoj ni povas transportighadi ech sen shipoj, kaj la limoj de la senpere esplorata de ni universo etendighas je miloj da lumjaroj. Certe, ni vojaghas ne kun lumrapideco, kiel vi, kaj ech ne kun superluma. Kaj ne estas baroj, tra kiuj ni ne povus momente kaj sendanghere penetradi... Kiel vi vidas, al vi estos interese viziti nin.

La komandoro haste meditis. Li kredis kaj ne kredis al la mistera Uen. Kaj timis, ke la nekonato vidas liajn timajn, konfuzajn pensojn. Unuafoje dum cent mil jaroj li, sendito de potenca civilizacio, sentis sin timema birdo en kagho, kie ne estas kien kashighi de fremdaj okuloj.

- Ni helpos al vi venki la spacon, - diris la nekonato. - Kompreneble, se vi deziros esti niaj gastoj.

- Ni devas interkonsilighi, - per premita vocho diris la komandoro.

La homo kapjesis kaj malaperis. La komandoro malsuprenighis en shanceligheman aeran fotelon, kushigis la kapon sur la kusenon de biostimulatoro. La pensoj ekfluis pli glate, sed tio ne alportis atendatan facilighon. Cent mil jarojn li mem ordonadis pri la sorto de la shipo. Estis renkontataj dangheraj mondoj, estis renkontataj evoluintaj civilizacioj. Sed li, komandoro, chiam havis eblon decidadi memstare: chu resti au forflugi? Vere, ankau chi tie, kiel diris la nekonato, ili povas malakcepti la gastigemon. Sed chi tie agis aliaj leghoj, en io timigaj kaj ech humiligaj. Jes, tio estis simila al libero en kagho, al kiu oni malfermis la pordeton: se vi volas, restu, se volas, flugu.

"Ne por tio ni ekvojis de l' Tero, ke ni timu nekonatajhojn", - decidis finfine la komandoro. Li etendighis ghis la panelo kaj ekpremis la butonon de komuna kuniro...

Tio estis stranga mondo. Irante lau descenda orbito, la komandoro vidis sovaghajn montajn chenojn en verdaj chapoj de netraireblaj arbaroj, netushitajn stepojn, larghegajn sablajn malprofundajhojn lau la bordoj de maroj. La maroj chi tie trakudradis la firmajhon per densa reto da larghegaj koloj, farante la shauman bordan linion la chefa trajto de la pejzagho. De la alto shajnis, ke la planedo estas envolvita en bizaran multkoloran reton da lazuraj akvoj, blankaj plaghoj, verdaj arbarstrioj, brunaj montaroj.

La ekspedicia raketo de la teranoj descendis sur bordon de unu el la markoloj. Altaj ondoj malproksime en la maro ekbaumadis kaj, skuante la kolshaumojn, kuris sur la malprofundajho. Ne ghiskurinte je dudek metroj, ili shmacis sur la sablon kaj humile rampis al la piedoj de la konsternighintaj teranoj.

- Per maro odoras! - eksklamis Vojl.

- Se ni banighus! - audighis ekkrioj.

- Kushetus sur la sablo!

- Kiel sur la Tero!..

Kaj chi tiam chiuj ekvidis sur la malseka sablo cheneton da spuroj. Kvazau knabo-petolulo jhus nudpiede trakuris sur la bordo antau retirighinta ondo. Sed nova ondo alkuris, eklekis la spurojn, forlavis ilin. La kosmonautoj interrigardighis.

- Chiuj en la shipon! - ordonis la komandoro.

Sepdek horojn sidis ili sub defendo de la potencaj fortkampoj, detranchantaj ech eksterajn radiadojn. Poste decidis ekriski kaj denove eliris sur la sablajhon, mirighante pri la bruo de l' ondoj, pri la humida vento, pri neordinare malfremdaj, kiel sur la Tero, odoroj.

Iom post iom la sento de alarmo pasadis. Fojfoje la komandoro kushighadis sur la varman sablon, fermadis la okulojn kaj imagadis sin reveninta hejmen, forjhetinta de la shultroj la jararan sharghon de la devoj. Sed, malferminte la okulojn, li vidis du sunojn en la chielo kaj du senestinge brilantajn duonlunojn. Kaj sopiro pri la gepatra Tero - la fortega sento, kiun li sukcesis subpremadi tiel longe, - nun chirkauligadis lin kiel strangola masho, urghis por la lasta fojo trans la abismon.

Al ili malhelpis neniu. La teranoj libere translokighadis sur la planedo, penetrante en plej kashitajn montfendegojn, en plej netraireblajn arbardensejojn. Flugadis sur la aliajn du planedojn, preskau per nenio diferencantajn disde la unua, esploris aron da malgrandaj planedetoj kun mirige egalaj distancoj inter la orbitoj, kvazau iu intence disstarigus ilin, kiel mejloshtonojn, sur vojoj, kondukantaj al la sunoj kaj en mallumajn profundojn de l' kosmo. Sed nenie - nek sur la planedoj, nek sur la planedetoj - la teranoj trovis signojn de racia vivo.

De temp' al tempo la mistera Uen vizitadis ilin. Chiam estis li suspektinde nescivola, sed pacience kaj detale respondadis chiujn demandojn.

- Kie vi loghas? - foje demandis lin la komandoro.

- En aliaj spacoj, - respondis Uen.

- En kiaj?

- Vi tion ne komprenos.

- Kial ni ne komprenos? - ofendighis la komandoro.

- Kiel vi klarigus la naturon de elektro, ekzemple, al simio?

- Dankon pro la komplimento.

- Ne ofendighu. Tion vere oni ne povas klarigi tuj. Mi devus konvinkadi vin pri ekzisto de leghoj de la naturo, kontrauaj al tiuj, sur kiujn sin apogis via civilizacio. Poste aliaj leghoj, neantaj la unuajn. Kaj tiel multfoje. Estajho, alkutimighinta pensi logike, ne kapablas elporti tiom da frapoj. Estas pli facile konsenti kun konvinko, ke chio klarigata estas absurdo. La vero povas esti akceptata nur poetape. Ghi devas maturighi, por, rifuzinte sin mem, naski alian veron. Transiro tuj al la fina rezulto ne estas ebla...

- Sed oni ja povas kompreni ne akceptante. Ekzemple per analogio.

- Analogio? - ripetis Uen kaj enpensighis. - Nu, kio do, jen almenau radio. En profunda antikveco ghi estis che ni tre disvastigita. Vi ja ne miras, ke en la sama spaco lokighas multego da radio-ondoj? En la sama loko, ne malhelpante unu al la alia, samtempe ekzistas miloj da signaloj, portantaj plej diversan informacion...

- Vi havas ondajn formojn de la vivo?

- Mi ja diris, ke vi ne komprenos. - Uen ekridetis, sed ne degne, kiel atendis la komandoro, sed kvazau ech amike, tute tiel, kiel chi tion farus, ekzemple, Vojl, audinte de kosmonautoj eraron pri kronologio.

- Kaj viaj domoj, chu ankau ili estas en aliaj spacoj?

Uen levetis la shultrojn.

- Kiom da spacoj do vi havas?

- Senfine multe.

- Do, ankau da vi estas senfine multe? Kiel do vi estas regataj?

- Chiu havas racion, - ekridetis Uen. - Ankorau en la epoko de frua komunismo estis proklamita supereco de la racio super la elemento de l' interrilatoj.

- Kial do neniu opinias racia vivi en chi tiu spaco, inter chi tiuj arbaroj kaj kampoj. Chi tie ja estas tiel bone!

- En la aliaj estas pli oportune, - diris Uen. - Krome, chiuj chi arbaroj kaj montoj estas rezervejo au, se vi volas, nia parko. Nu kvazau loko de ripozo kaj laboro por dezirantoj...

Kaj li malaperis.

Chi tiu maniero shiri konversacion che duonvorto mirigadis la komandoron. Sed, iom pensinte, li komprenis, ke chio estas ghusta, char oni ne povas nomi interrompita konversacion, kiam chio estas dirita...

Iun fojon en mallonga nokto, kiam unu suno jam subiris, kaj la alia nur origis la maran glatajhon, antau la komandoro, shatinta promenadi en tia malvarmeta tempo, starighis iu, tre simila al Uen.

- Kial vi ne forflugas? - demandis li.

La komandoro alarmighis.

- Kiu estas vi? - demandis li.

- Uen.

- Uen alia?

- Ni chiuj estas uenoj. Kiel vi estas homoj.

- Al ni minacas danghero?

- Ne, ne, - rapide diris la nekonato. - Vin chiuj amas.

"Jen surprizo! - ekpensis la komandoro. - Pri ni do chiuj scias. Povas esti, ili el siaj "aliaj" spacoj konstante observas nin?"

Li imagis tion kaj eksentis froston en la dorso. Al la homo estis tute necesa certeco, ke li almenau kelkiam restas unuope. Tial chiuj raciuloj havas siajn domojn au siajn apartamentojn...

- Kial vi ne forflugas? - denove demandis la nekonato.

- Vi tion volas?

- Ne. Ni volas, ke vi restu.

- Tio ne estas ebla, - akre diris la komandoro. - Tiam tuta nia ekspedicio estus sensenca. Kaj kio estas pli malbona ol konscio pri sensenceco de faritajho? Ni forflugos, sed ne antau ol komprenos chion vian.

La nekonato malgaje ekridetis.

- Por tio vi devus vivi eterne.

- Maljunighinte, ni foriros en la kosmon, - diris la komandoro. - Ni reakiros la junecon kaj daurigos lernadon de viaj sciencoj.

- Vi ne atingos.

- Kion?

- Sciencon. Dum vi flugados, la scienco foriros antauen.

La komandoro enpensighis. Unuafoje dum cent mil jaroj li eksentis senhelpecon antau la muro de l' tempo.

- Jen, - diris la nekonato. Li etendis la manon, kiel iluziisto, prenis de ie el la malpleno negrandan cilindron kaj komencis deprenadi de ghia bazo flekseblajn diskojn. - Chi tie estas chiuj niaj scioj, jarcento post jarcento. Ni kredas, ke vi ne blinde kopiados nin. Uzado de l' scioj, metitaj en chi tiuj diskoj, postulos revizion de la konvinkoj. Vi, certe, komprenas, ke hasto en tiaj aferoj estas danghera?..

- Komprenas, - elbalbutis la komandoro, konsternighinta pro tia nekredebla malavareco. - Sed kiel vi povas transdoni al fremdulo tian valorajhon?

- Ghi ne estas valorajho. Ghi estas, kiel dirus antikvuloj, el mia privata biblioteko.

- Kaj tamen mi volus... - La komandoro ghenighis. Al li shajnis neebla tiel profiti la konfidon, kashe forveturigi chi tiun multekostegan cilindron. - Mi devus komuniki al tiu Uen.

- Nun li vidas kaj audas nin. - La nekonato denove amike ekridetis. - Vi kaj ni estas tre similaj. Domaghe, ke inter ni kushas abismo de la tempo.

Kaj subite tute lau tera maniero frapetis la komandoron sur la shultron.

La roza suno lumis super la pura horizonto. Mallaute bruis la maro, flatfrotis la malkrutan bordon.

"Nu chio, - ekpensis la komandoro, restinte unuope. - Ni jam ne havas kion fari chi tie". Li imagis, kian sensacion faros chi tiu cilindro tie, sur la Tero, kaj ekhastis al la raketo...

...Kaj ankorau sep jarojn rapidis "Aktur-12" en mallumaj profundoj de l' kosmo. Chiuj kosmonautoj okupadis sin sole pri esplorado de la abismo da informacio, konservata en la sennombraj diskoj de la uenoj. Kaj ofte chi tiu informacio estis tiom neatendebla, ke naskadis sur la shipo pasiajn longajn diskutojn.

Iom post iom la komandoro alkutimighis al facileco, kun kiu la scienco de la loghantoj de la triobla planedo rifuzadis la logikecon de l' konceptoj favore al paradokseco. Li komprenadis, ke chi tiu facileco estas nur miragho, shajna degno de la foraj idoj al eraroj de prapatroj. Kaj tamen li ne povis liberighi de sento, ke la historio de ilia scienco estas longa cheno da unuvoche kaj jubile akceptataj surprizoj.

"Kredeble, tia estas naturo de la uenoj, - envie pensis la komandoro. - Ne hazarde ili tiel superis chiujn".

Li rememoris la Teron, kruelajn luktojn de ambicioj che chiu, ech plej malgrava, turno de la scienco kaj konsolis sin per esperoj, ke dum cent mil jaroj ankau la homoj, vershajne, atingis nemalmulton.

Kaj jen okazis: vica disko kun informacio pri antikvaj tempoj de uenoj alportis la plej chefan paradokson, nekredeblan sensacion.

Iufoje la komandoron vekis alarma elvoko. Chi tiun vokon oni longe ne uzis, kaj la komandoro, jam forgesinta ghian destinon, ne tuj komprenis, kion fari. Li ekstaris kaj jam ekrapidis en la komandoran apartamenton.

- Komandoro, - oni vokis lin, - urghe iru en la stereochambron.

- Vojl? - mirighis li. - Kio okazis?

- Ni devas interparoli.

- Kial tia hasto? Ni havas antaue ne malpli ol mil lumjarojn.

- Mi timas, ke malpli.

- Vi volas diri?..

- Ni flugas ne tien.

- La autostiristo eraras?

- Ankau tio.

La komandoro sidighis en fotelon de biostimulatoro, por reviglighi de la longa elektrodormo kaj trankvilighi. Tio, kion komunikis Vojl, povis signifi nur unu: ili erarvojis. Farighi eternaj vagabondoj, siaspecaj "flugantaj holandoj", kondamnitaj al senfrukta serchado de sia haveno, - pli malbona nenio povis esti.

- Nu, - diris la komandoro, enirante en la chambron de vizioj, - rakontu de la pleja komenco.

- De la komenco? - ial redemandis Vojl. - Bonvolu.

Li faris rapidan geston per la mano, kaj tuj la muroj malaperis. Chirkaue ghis la horizonto etendis sin privershita de la suno senfina stepo. Malproksime, en la centro de grandega nigra cirklo, staris kosma shipo, simila al akuta konuso kun peza largha bazo. De la shipo en diversajn direktojn rapide diskuradis centoj da autoj, elmalproksime similaj al diverskoloraj insektetoj. Alte en la chielo nevidebla demalsupre gravitoplano per fajra cirklo chirkaudesegnadis vastan spacon, avertante chiujn pri danghereco de flugo en chi tiu zono. Super la stepo per peza kupra sonoro zumis amplifikatoro de kronometro, batis la sekundojn. En tiu momento, kiam silentighis la lasta bato, la konuso de la shipo senbrue deshirighis de la tero kaj komencis levighadi al la centro de la brulanta en la chielo cirklo. Poste ie tie, kien foriris la punkto de la shipo, io blindige ekbrilis. Kaj estingighis. Kaj denove bluis la alto. Nur falantaj flokoj de la fajra cirklo rememorigadis pri furiozo de la fortoj, forvershighintaj en la chielon.

- Kio do? - diris la komandoro, kiam la stereochambro reakiris sian kutiman aspekton. - Chi tio estas starto de nia "Aktur". Centfoje mi vidis tiun filmon.

- Chu? Nenio eksterordinara? - Vojl estis nekutime emociigita. - Vidu, chi tiun filmon mi trovis sur la disko de la uenoj.

- Kion vi volas diri? - perplekse redemandis la komandoro, svinginte la subite pezighintan kapon.

- La planedo, sur kiu ni estis, estas nia Tero.

- Sed ghi estas triobla.

- Kredeble, ili rekonstruis la planedan sistemon.

- Sed la suno? La dua suno?

- Kredeble, ili bezonis ghin...

Ili longe silentis, pensante chiu pri sia. De ie el la profundoj de la shipo audighadis metala frapado. En angulo alterne spiris transformanto de aero, rememorigante chu plorsingulton, chu nervan ridon.

- Kial ili nin ne rekonis? - lace demandis la komandoro.

- Ankau ni ilin ne rekonis, - respondis la historiisto. - Pro kio mi vin gratulas. Nun ni apartenas al neniu. Nin neniu komprenas, kaj ni neniun komprenas. Tute kiel memstara civilizacio.

- Kial ili nin ne revenigis? Evidente, jam antau miloj da jaroj nia ekspedicio farighis sensenca.

- Ili nin serchis. Chi tie, sur la diskoj, estas parolate pri tio. Tuj mi trovos...

La komandoro per gesto haltigis lin.

- Sekve, ni estis tie, kie ankorau ne estadis la uenoj?

Li ech starighetis, tiom esperiga ekshajnis al li tiu penso.

- Plej vershajne, ankau ili estis tie, sed en alia tempo. Ja ili diras, ke la scioj, enskribitaj sur niaj kristaloj, estas al ili konataj... Nur ekpensu: cent miloj da jaroj, milionoj da parsekoj, centoj da loghataj mondoj - kaj chio vana!..

- Senrezultaj eksperimentoj ne ekzistas.

- Auskultu, komandor', eble, ni trovu konvenan planedeton?..

- Por civilizacio estas necesa ne nur kvalito, sed ankau kvanto.

- Tie ja estos iuj "sovaghuloj"?

La komandoro balancis la kapon.

- Ha, Vojl, kiel vi ne komprenas! Ja tio signifus obeigi la "sovaghulojn" kaj degeneri al kasto de duondioj, kiujn oni adoros. Au ni mem asimilighos, dissolvighos, malaperos kune kun chiuj niaj scioj.

- Chu ni, eble, restu eternaj vagabondoj? - ne trankvilighadis la historiisto. - Ni flugados kiel bonaj spiritoj de galaksio al galaksio, aranghados ligojn inter mondojn, semos sciojn?

- Filantropio? De ghi estas pli da malutilo ol da utilo. La valorajhoj estas shatataj, kiam ili estas akiritaj per laboro. Per sia laboro, rimarku. Ne, Vojl, ni estas teranoj, ni flugu hejmen.

- Chu ni vivos tie kiel al neniu bezonataj transmaraj kuriozajhoj? Kaj kiom longe ni povos vivi tie?

- Chu vi ankorau ne komprenis, ke vivi eterne estas sensence? Sole chi tiu konvinko jam sufichas por pravigi chiujn niajn laborojn.

- Sed ili ja ne bezonas nin! - eksklamis Vojl. - Estas neeble vivi, kiam vi estas al neniu bezonata!..

Kaj chi tiam apude audighis mallauta kaj mola vocho:

- Chio ne estas tiel simpla.

La komandoro kaj historiisto kune ekrigardis malantauen kaj ekvidis che la muro palan silueton de homo kun maldiafane brilantaj strioj sur la kapo, brusto kaj femuro.

- Chu vi sciis, kio estas ni? - demandis la komandoro, venkinte la miron.

- Mi ja diris: ili nin ne bezonas! - ekscitite diris Vojl.

- Chio ne estas tiel simpla, - ripetis la ueno.

- Kial do vi al ni ne diris?

- Tio estus kiel eksplodo. Ni ne havis rajton senigi vin de la esperoj. Chi tio estas ghusta: oni ne povas vivi kun konscio, ke oni ne estas bezonata. Vi bezonis tempon, por alkutimighi kaj kompreni.

- Jen, Vojl, vi diris: nenio komuna. Ili pensas kiel ni.

- Febla konsolo.

- Tio estas nur komenco. Kiom da komuna ankorau trovighos.

- Kion sentos niaj, kiam ili ekscios, ke chiuj iliaj laboroj estas vanaj! Ni ne havas kion komuniki al la Tero, tie ankau sen ni oni chion scias.

- Chion scii oni ne povas, - diris la ueno. - Ni supozu, ke la scioj, kiujn vi kolektis, estas al ni konataj. Sed ekzistas informacio, kaj ekzistas konkludoj el ghi. Vi estas fenomenoj per si mem. Nova informacio estas en vi mem. Ghi ne povas ne esti interesa. Sed nin disdividis la tempo, kaj vi rajtas mem decidi pri via sorto.

- Ghuste tiel, - diris Vojl.

- Ghuste tiel, - kolere ripetis la komandoro. - Tamen "ni" estas ne mi kaj vi. "Ni" estas la tuta shipanaro de "Aktur". Do decidi devas chiuj...

La komandoro malsuprenighis en la fotelon. Jen kiam li eksentis, ke li lacighis, morte lacighis de la centmiljaraj zorgoj. Li fermis la okulojn kaj kushigis la kapon malantauen. Posre malrapide, tre malrapide levis la pezighintan manon, atingis la aparatan panelon kaj ekpremis rughan butonon.

En chiuj plej malproksimaj anguloj de la shipo, borante sin en la konscion de la dormantoj kaj maldormantoj, ekfrapis, ekghemis, ekbriladis oftaj alternaj signaloj de eksterordinara komuna kunveno...

(tradukita kune kun L.Obuhhova en 1983)


Владимир Рыбин

   ЗЕМЛЯ ЗОВЕТ

рассказ

    Ужасающи бездны космоса. Суперкорабль  "Актур-12"  сто  тысяч  лет носился по межгалактическим параболам,  без  конца  фиксируя  звездные облака, то свитые в  спирали,  то  рассеянные  неведомыми  силами,  то сдвинутые в плотные молочные  сгустки.  Иногда  приборы  нащупывали  в глубинах галактик планеты, похожие на Землю. Тогда корабль вонзался  в звездную кашу, находил планету, и  люди  долго  жили  там  среди  иных существ как среди себе подобных.
    Каждые сорок лет  космолетчики  запирались  в  антианнигиляционные капсулы,  переводили  корабль  на  субсветовую  скорость  и   там,   в беззвездном  и  бесцветном  засветовом  антимире,  где  все  наоборот, возвращали  себе  молодость.  А  тем  временем   корабль   проскакивал очередной межгалактический вакуум, и перед глазами  обновленных  людей вспыхивали новые звезды, возникали новые миры, ждущие исследователей.
    Сто тысяч лет прошли как один год. Люди по-прежнему  были  молоды, неистово жаждали нового. Нов был  и  корабль,  по  частям  многократно перестроенный, переконструированный. Но на нем уже не оставалось места для новой информации: панели с кристаллами  памяти,  на  которых  были записаны собранные знания, стояли во всех переходах и жилых отсеках.
    Пора, давно было  пора  возвращаться  с  этим  уникальным  грузом, способным обогатить тысячу цивилизаций. Но и  на  обратном  пути  тоже попадались неведомые миры, и исследователи опять задерживались.
    Командир был немолод. Седина на висках, которую он унес в  космос, еще больше увеличилась, не от возраста - от  усталости,  от  тоски  по глубокому небу родной Земли, по неровному шуму морских волн и даже  по исступленному галдежу мальчишек под окнами.
    Это пришло к нему совсем недавно - всего  семь  лет  назад,  после того, как они побывали  у  странных  существ  тройного  двухсолнечного мира.
    Сколько было исследованных ими миров? Тысяча?  Или  больше?  Этого командир точно не помнил. Зато он  умел  безошибочно  находить  нужные кристаллы памяти. И как старец, мучимый воспоминаниями, много  времени проводил в объемной камере видений, перебирая  эти  кристаллы,  заново переживая пережитое. Он снова ходил по ледяным куполам комет,  собирал коллекции минералов на "диких" межгалактических астероидах. И тонул  в живом океане загадочной  планеты  926-Б-719.  И  умирал  в  заражающей беспричинным   восторгом   розовой    атмосфере    третьего    гиганта четырнадцатой галактики. И отбивался от всепожирающих сгустков хищного тумана...
    Но  в  последние  семь  лет  командир  редко  возвращался  в эти экзотические миры. Их вытеснил из памяти мир тройной планеты под двумя солнцами, где так хотелось остаться навсегда  и  откуда  они  улетели, гонимые программой экспедиции и острой тоской по родной Земле.
    Это был мир невообразимо, сказочно развитой цивилизации.
    Они даже не сразу поверили в ее существование, так непонятна  была там жизнь. Космонавты не нашли на тройной планете ни  сети  дорог,  ни россыпей городов. Зато поминутно встречали загадочное, необъяснимое...
    Это началось задолго до того, как была обнаружена тройная планета. "Актур-12" пересекал окраину очередной галактики, делая первый  зондаж звездной спирали. Как-то,  проходя  через  боковые  отсеки  реакторной секции, историк корабля Войл заметил в конце коридора голого человека. То есть он был не совсем гол: на ногах,  бедрах,  груди  и  на  голове незнакомца были какие-то светло-серые серебристые полосы.
    - Здравствуй, Войл! - сказал человек, приветливо улыбаясь.
    - Кто ты? - недоуменно спросил историк.
    - Неважно.
    "Хорошенькое дело", - подумал Войл, прижимаясь спиной к переборке. У него закружилась голова. Он пересилил себя, оттолкнулся от переборки и пошел навстречу  странному  человеку.  И  чем  ближе  подходил,  тем расплывчатее становились  контуры  незнакомца,  и  наконец  он  совсем исчез, словно растворился.
    Случившееся было настолько  необъяснимо,  что  товарищи  приписали видение неумеренному воображению историка.
    Но вскоре таинственный  человек  появился  вновь.  Была  объявлена общая тревога, первая за сто тысяч лет полета. В тот раз командир, как ему и полагалось, находился в своем наглухо заблокированном  командном отсеке под защитой мощных силовых  полей.  Когда  на  пульте  один  за другим зажглись зеленые глазки и все космонавты доложили о готовности, командир включил "главную продувку". Полчаса по  отсекам  и  переходам носился смерч. Но еще до того,  как  этого  "беса"  выгнали  в  вакуум открытого космоса, командир увидел в двух шагах  от  себя  человека  с четырьмя широкими серебристыми полосами поперек голого тела.
    - Давайте договариваться, - сказал незнакомец ясно и четко,  будто годы общался с землянами.
    - Кто вы? - спросил командир.
    - Уэн.
    - Как вы сюда попали?
    - Надо же с вами побеседовать, - улыбнулся незнакомец.
    - Но вы прошли через силовые поля...
    - Разве? - удивился он.
    Командир хотел спросить о намерениях незнакомца,  но  не  спросил: кто же сразу скажет о намерениях?
    - Мы знаем о вас все. Но вам нечего опасаться.
    Командир  усмехнулся.  "Можно  ли  знать  всю  бездну  информации, хранящуюся в бесчисленных кристаллах памяти?"
    - Да, там есть кое-что интересное, - неожиданно сказал незнакомец, заставив командира побледнеть и внутренне собраться. - Но  в  основном все это нам известно. Посудите  сами:  на  десять  парсеков  мы  можем переноситься даже без кораблей, а граница непосредственно  исследуемой нами вселенной простирается на тысячи световых  лет.  Конечно  же,  мы путешествуем  не  со  световой  скоростью,  как  вы,  и  даже  не  с субсветовой. И нет преград, через которые мы не могли бы  мгновенно  и безопасно проникать... Как видите, вам будет интересно побывать у нас.
    Командир торопливо соображал. Он верил и  не  верил  таинственному Уэну. И боялся, что незнакомец видит его опасливые, растерянные мысли. Впервые за сто тысяч  лет  он,  посланец  могущественной  цивилизации, чувствовал себя робкой птицей в клетке, где некуда спрятаться от чужих глаз.
    - Мы поможем вам преодолеть пространство, - сказал  незнакомец.  - Разумеется, если вы пожелаете быть нашими гостями.
    - Нам нужно посоветоваться, - сдавленным голосом сказал командир.
    Человек кивнул и исчез.  Командир  опустился  в  зыбкое  воздушное кресло,  положил  голову  на  подушку  биостимулятора.  Мысли  потекли ровнее, но это не принесло ожидаемого облегчения. Сто тысяч лет он сам распоряжался судьбой корабля. Встречались  опасные  миры,  встречались развитые цивилизации. Но всегда он, командир, имел возможность  решать самостоятельно: оставаться или улетать? Правда, и здесь,  как  говорил незнакомец, они могут отказаться от гостеприимства. Но тут действовали другие законы, в чем-то страшные и даже  унизительные.  Да,  это  было похоже  на  свободу  в  клетке,  у  которой  открыли  дверцу:  хочешь, оставайся, хочешь, лети.
    "Не за тем мы отправлялись с Земли, чтобы бояться  неведомого",  - решил в конце концов командир. Он дотянулся до пульта и  нажал  кнопку общего сбора...
    Это был странный мир. Идя по снижающейся  орбите,  командир  видел дикие горные хребты в зеленых шапках  непроходимых  лесов,  нетронутые степи,  широченные  песчаные  отмели  по  берегам  морей.  Моря  здесь пронизывали сушу частой сеткой широченных проливов,  превращая  пенную береговую черту в главную деталь ландшафта. С высоты  казалось,  будто планета закутана в причудливую разноцветную сетку голубых  вод,  белых пляжей, зеленых лесополос, коричневых горных хребтов.
    Экспедиционная  ракета  землян  опустилась  на  берегу  одного  из проливов. Высокие волны далеко в море вставали  на  дыбы  и,  потрясая пенными гривами, бежали по мелководью. Не добежав двадцати метров, они плюхались на песок и униженно ползли к ногам оторопелых землян.
    - Морем пахнет! - воскликнул Войл.
    - Искупаться бы! - послышались возгласы.
    - Позагорать на песочке!
    - Как на Земле!..
    И  тут  все  увидели  на  мокром  песке  цепочку   следов.   Будто баловник-мальчишка  только  что  пробежал  босой   по   отмели   перед отступившей волной. Но волна снова нахлынула, лизнула следы, смыла их. Звонкий веселый смех прозвучал в воздухе. Космонавты переглянулись.
    - Всем на корабль! - приказал командир.
    Семьдесят часов отсиживались они под защитой мощных силовых полей, отсекающих даже внешние излучения. Потом решили рискнуть и снова вышли на  пустынную   отмель,   удивляясь   шуму   волн,   влажному   ветру, необыкновенно родным, как на Земле, запахам.
    Постепенно  проходило  чувство  настороженности.  Иногда  командир ложился на теплый песок, закрывал глаза и представлял себя вернувшимся домой, сбросившим с плеч вековой груз обязанностей. Но, открыв  глаза, он видел два солнца в небе и два  сверкающих  негасимо  полумесяца.  И тоска по родной  Земле  -  страшное  чувство,  которое  ему  удавалось подавлять так долго, - теперь захлестывала душной петлей,  торопила  в последнюю дорогу через бездну.
    Им никто не  мешал.  Земляне  свободно  перемещались  по  планете, забираясь в самые глухие горные ущелья, в  самые  непроходимые  дебри. Летали на другие две планеты, почти ничем не отличавшиеся  от  первой, исследовали  множество  мелких  планеток  с  удивительно   одинаковыми расстояниями между орбитами, будто кто сознательно расставлял их,  как километровые столбы, на дорогах, ведущих к солнцам и в темные  глубины космоса. Но нигде - ни на планетах, ни на планетках - земляне не нашли никаких признаков разумной жизни.
    Время  от  времени  загадочный  Уэн  навещал  их.  Всегда  он  был подозрительно нелюбопытен, но терпеливо и обстоятельно отвечал на  все вопросы.
    - Где вы живете? - однажды спросил его командир.
    - В других пространствах, - ответил Уэн.
    - В каких?
    - Вы этого не поймете.
    - Почему не поймем? - обиделся командир.
    - Как бы вы объяснили природу электричества, например, обезьяне?
    - Благодарю за комплимент.
    - Не  обижайтесь.  Это  действительно  не  объяснишь  сразу.   Мне пришлось  бы   убеждать   вас   в   существовании   законов   природы, противоречащих тем,  на  которые  опиралась  ваша  цивилизация.  Затем другие  законы,  исключающие  первые.  И  так  много  раз.   Существо, привыкшее  мыслить  логически,  не  в  состоянии   перенести   столько потрясений. Легче согласиться с  убеждением,  что  все  объясняемое  - абсурд. Истина может  восприниматься  только  по  этапам.  Она  должна вызреть, чтобы, отвергнув себя, родить другую истину. Переход сразу  к конечному результату невозможен...
    - Но можно же понять не принимая. Скажем, по аналогии.
    - Аналогия? - повторил Уэн и задумался. - Ну что ж,  вот  хотя  бы радио. В глубокой древности оно было у нас широко  распространено.  Вы ведь не удивляетесь, что в  одном  и  том  же  пространстве  умещается множество радиоволн? В одном и том же  месте,  не  мешая  друг  другу, одновременно  существуют  тысячи  сигналов,  несущих  самую  различную информацию...
    - У вас волновые формы жизни?
    - Я же говорил, что  вы  не  поймете.  -  Уэн  усмехнулся,  но  не снисходительно, как ожидал командир, а  вроде  даже  дружески,  совсем так, как это сделал бы, например, Войл, услышав от космонавтов  ошибку в хронологии.
    - А ваши дома, они тоже в других пространствах?
    Уэн пожал плечами.
    - Сколько же у вас этих пространств?
    - Бесконечно много.
    - Значит, и вас самих бесконечно много? Как же вы управляетесь?
    - У каждого есть разум, - улыбнулся Уэн. -  Еще  в  эпоху  раннего коммунизма  было   провозглашено   господство   разума   над   стихией взаимоотношений.
    - Почему же никто не считает разумным жить  в  этом  пространстве, среди этих лесов и полей. Здесь ведь так хорошо!
    - В других удобнее, - сказал Уэн. - Кроме того,  все  эти  леса  и горы - заповедник или, если хотите,  наш  парк.  Ну  вроде  как  место отдыха и работы желающих...
    И он исчез.
    Эта  странная  манера  обрывать  разговор  на  полуслове  удивляла командира. Но, поразмыслив, он понял, что все  правильно,  ибо  нельзя назвать прерванным разговор, когда все сказано...
    Как-то короткой ночью, когда  одно  солнце  уже  зашло,  а  другое только еще золотило морскую гладь, перед командиром, любившим гулять в эту прохладную пору, встал некто, очень похожий на Уэна.
    - Почему вы не улетаете? - спросил он.
    Командир насторожился.
    - Кто вы? - спросил он.
    - Уэн.
    - Уэн другой?
    - Мы все уэны. Это как вы - люди.
    - Нам грозит опасность?
    - Нет, нет, - быстро сказал незнакомец. - Вас все любят.
    "Вот тебе и раз, - подумал командир. -  О  нас,  оказывается,  все знают. Может, они из своих "других" пространств все время наблюдают за нами?"
    Он представил  это  и  поежился.  Человеку  совершенно  необходима уверенность, что он  хоть  иногда  остается  наедине  с  самим  собой. Поэтому у всех разумных существ вселенной  есть  свои  дома  или  свои отсеки...
    - Почему вы не улетаете? - снова спросил незнакомец.
    - Вы этого хотите?
    - Нет. Мы хотим, чтобы вы остались.
    - Невозможно, - резко сказал командир. - Тогда вся наша экспедиция была бы бессмысленной. А что может быть хуже сознания  бессмысленности сделанного? Мы улетим, но не раньше, чем поймем все ваше.
    Незнакомец грустно улыбнулся.
    - Для этого вам пришлось бы жить вечно.
    - Состарившись, мы уйдем в космос, - сказал командир. -  Возвратим себе молодость и продолжим изучение ваших наук.
    - Не догоните.
    - Кого?
    - Науки. Пока вы будете летать, науки уйдут вперед.
    Командир  задумался.  Впервые  за  сто  тысяч  лет  странствий  он почувствовал беспомощность перед стеной времени.
    - Вот, - сказал незнакомец. Он протянул руку, как  фокусник,  взял откуда-то из пустоты небольшой цилиндр и начал  снимать  с  его  торца гибкие диски. - Здесь все наши знания, век за веком. Мы верим, что  вы не будете слепо копировать нас.  Использование  знаний,  заложенных  в этих дисках, потребует пересмотра убеждений. Вы,  конечно,  понимаете, что спешка в таких делах опасна?..
    - Понимаем, - пробормотал командир, опешивший от такой  невиданной щедрости. - Но как вы можете передавать чужому такую ценность?
    - Это не ценность. Это, как сказали бы  древние,  из  моей  личной библиотеки.
    - И все  же  я  хотел  бы...  -  Командир  замялся.  Ему  казалось невозможным  вот  так  пользоваться  доверием,  тайно   увозить   этот бесценный цилиндр. - Надо бы сообщить тому Уэну.
    - Сейчас он видит  и  слышит  нас.  -  Незнакомец  снова  дружески улыбнулся. - Мы с вами очень  похожи.  Жаль,  что  между  нами  бездна времени.
    И вдруг совсем по-земному похлопал командира по плечу.
    Розовое солнце светило над чистым горизонтом.  Тихо  шумело  море, ластилось к пологому берегу.
    "Ну все, - подумал командир, оставшись в одиночестве. - Больше нам здесь нечего делать". Он представил, какую  сенсацию  произведет  этот цилиндр там, на Земле, и заторопился к ракете...
    ...И еще семь лет мчался "Актур-12" в темных глубинах космоса. Все космолетчики только тем и занимались, что  непрерывно  изучали  бездну информации, хранившуюся в бесчисленных  дисках  уэнцев.  И  часто  эта информация была столь неожиданна, что  рождала  на  корабле  неистовые долгие дискуссии.
    Постепенно командир привык  к  легкости,  с  какой  наука  жителей тройной  планеты  отказывалась  от  стройности   взглядов   в   пользу парадоксальности. Он понимал,  что  легкость  эта  -  лишь  видимость, кажущаяся снисходительность дальних потомков к заблуждениям предков. И все же не мог отделаться от ощущения, что история их науки  -  длинная цепь единогласно и восторженно принимаемых сюрпризов.
    "Должно быть, такова природа уэнцев, - с завистью думал  командир. - Недаром они так обогнали всех".
    Он вспомнил Землю, жестокие схватки самолюбий на любом, даже самом незначительном, повороте науки и утешал себя  надеждами,  что  за  сто тысяч лет и люди, вероятно, достигли немалого.
    И  вот  случилось:  очередной  диск  с  информацией  о  древнейших временах  уэнцев  принес  самый   главный   парадокс,   невероятнейшую сенсацию.
    Однажды командира разбудил тревожный вызов. Этим вызовом давно  не пользовались, и командир, успевший забыть  его  назначение,  не  сразу понял, что делать. Он вскочил и кинулся было в командный отсек.
    - Командир, - позвали его, - пройдите срочно в объемную камеру.
    - Войл? - удивился он. - Что случилось?
    - Надо поговорить.
    - Что за спешка? У нас впереди не меньше тысячи световых лет.
    - Боюсь, что меньше.
    - Вы хотите сказать?..
    - Мы летим не туда.
    - Автоштурман ошибается?
    - И это тоже.
    Командир сел в кресло  биостимулятора,  чтобы  отойти  от  долгого электросна и успокоиться. То, что сообщил Войл, могло означать  только одно:  они  заблудились.  Превратиться  в  вечных  скитальцев,  этаких "летучих голландцев" космоса, обреченных на  бесплодные  поиски  своей пристани, - хуже ничего не могло быть.
    - Ну, - сказал командир, входя в камеру видений, - рассказывайте с самого начала.
    - С начала? - почему-то переспросил Войл. - Пожалуйста.
    Он сделал быстрый жест рукой, и сразу  продали  стены.  Вокруг  до горизонта простиралась залитая  солнцем  бескрайняя  степь.  Вдали,  в центре огромного черного круга, стоял космический корабль, похожий  на острый конус с тяжелым широким основанием. От корабля в разные стороны быстро  разбегались  сотни  машин,  похожие  издали  на   разноцветных букашек. Высоко  в  небе  невидимый  снизу  гравилет  огненным  кругом очерчивал широкое пространство, предупреждая всех об опасности  полета в  этой  зоне.  Над  степью  тяжелым  медным  звоном  гудел  усилитель хронометра, отбивал секунды. В тот миг, когда  затих  последний  удар, конус корабля бесшумно оторвался от земли и начал подниматься к центру горящего в небе кольца. Потом где-то там,  куда  ушла  точка  корабля, ослепительно вспыхнуло. И погасло. И  опять  голубела  высота. Только опадающие лохмотья  огненного  кольца  напоминали  о   буйстве сил, излившихся в небо...
    - Ну  и  что?  -  сказал  командир,  когда  камера  видений  снова приобрела свой обычный вид. - Это отлет нашего  "Актура".  Сто  раз  я видел эту запись.
    - Да? Ничего особенного? - Войл был  необычно  взволнован.  -  Так вот, эту запись я нашел на диске уэнцев.
    Командир удивленно уставился на историка.
    - Что вы хотите сказать?
    - То, что отлет "Актура-12" - факт далекой истории уэнцев.
    - Что  вы  хотите  сказать?  -  недоуменно  переспросил  командир, тряхнув вдруг отяжелевшей головой.
    - Планета, на которой мы были, - это наша Земля.
    - Но она тройная.
    - Вероятно, они перестроили планетную систему.
    - А солнце? Второе солнце?
    - Вероятно, оно им понадобилось...
    Они долго молчали, думая  каждый  о  своем.  Откуда-то  из  глубин корабля  доносился  металлический  стук.  В  углу   прерывисто   дышал преобразователь воздуха, напоминая не то всхлипывание, не  то  нервные смешки.
    - Почему они нас не узнали? - устало спросил командир.
    - Мы их тоже не узнали, - отозвался историк. - С чем и поздравляю.
Мы теперь сами по  себе.  Нас  никто  не  понимает,  и  мы  никого  не понимаем. Прямо-таки самостоятельная цивилизация.
    - Почему они нас не вернули? Похоже, что уже тысячи лет назад наша экспедиция стала бесполезной.
    - Они нас искали. Здесь, на  дисках,  говорится  об  этом.  Сейчас найду...
    Командир жестом остановил его.
    - Значит, мы были там, где еще не бывали уэнцы?
    Он даже привстал, такой обнадеживающей показалась ему эта мысль.
    - Скорее всего они тоже были там, но в другое время. Ведь  они  же говорят, что знания, записанные на наших  кристаллах,  им  известны... Подумать только: сто тысяч лет,  миллионы  парсеков,  сотни  обитаемых миров - и все впустую!..
    - Безрезультатных опытов не бывает.
    - Послушайте, командир, а может, найдем подходящую планетку?..
    - Для цивилизации нужно не только качество, но и количество.
    - Будут же там какие-нибудь "дикари"?
    Командир покачал головой:
    - Эх, Войл, как вы не понимаете! Ведь  это  значило  бы  подчинить "дикарей" и выродиться в касту полубогов, которым  будут  поклоняться. Или мы сами ассимилируемся,  растворимся,  исчезнем  вместе  со  всеми своими знаниями.
    - А может, остаться вечными странниками? - не унимался историк.  - Будем  летать  этакими  добрыми  духами  от  галактики  к   галактике, устанавливать связи между мирами, сеять знания?
    - Благотворительство? От него больше вреда, чем  пользы.  Ценности ценятся, когда они добыты трудом. Своим трудом, заметьте.  Нет,  Войл, мы земляне, летим домой.
    - Будем жить как никому не нужные заморские диковинки? Да  сколько мы там протянем?
    - разве вы еще не поняли,  что  вечно  жить  бессмысленно?  Одного этого вывода довольно для оправдания всех наших трудов.
    - Но ведь мы им не нужны! - воскликнул Войл. - Нельзя жить,  когда ты никому не нужен!..
    И тут рядом послышался тихий и мягкий голос:
    - Все не так просто.
    Командир и историк разом оглянулись  и  увидели  у  стены  бледный силуэт человека с матово поблескивающими полосами на голове, на  груди и на бедрах.
    - Вы знали, кто мы? - спросил командир, опомнившись.
    - Я говорил: мы им не нужны! - раздраженно сказал Войл.
    - Все не так просто, - повторил уэнец.
    - Почему же вы нам не сказали?
    - Это было бы как взрыв. Мы не могли лишать вас надежд. Это верно: нельзя жить с сознанием, что ты не нужен. Вам требовалось время, чтобы привыкнуть и понять.
    - Ну вот, Войл, а вы говорили: ничего общего. Они мыслят, как мы.
    - Слабое утешение.
    - Это лишь начало. Сколько еще найдется общего.
    - Каково будет нашим, когда они узнают, что  все  труды  напрасны! Нам нечего сообщить Земле, там и без нас все знают.
    - Все знать нельзя, - сказал уэнец. -  Пусть  знания,  которые  вы собрали, нам известны. Но есть информация, и есть выводы  из  нее.  Вы сами по себе феномены. Новая информация в вас самих. Она не может быть неинтересной. Но нас разделило время, и вы  вправе  сами  решать  свою судьбу.
    - Вот именно, - сказал Войл.
    - Вот именно, - сердито повторил командир. - Только "мы" - это  не я да вы. Мы - это весь экипаж "Актура". Всем и решать...
    Командир опустился в кресло. Вот когда почувствовал он, что устал, смертельно устал от стотысячелетних забот. Он закрыл глаза  и  откинул голову.  Потом  медленно,  очень  медленно  поднял  отяжелевшую  руку, дотянулся до приборной панели и нажал красную кнопку.
    Во всех самых отдаленных уголках корабля, ввинчиваясь в сознание и спящих  и  бодрствующих,  забились,   застонали,   засверкали   частые прерывистые сигналы чрезвычайного общего сбора...

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO
© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ