Chi-momente en chiuj
ret-forumoj, kiujn mi partoprenas, okazas vigla
diskutado pri pri la eventoj chirkau Israelo. Antau
nelonge fama N.Gudskov
sub titolo "Al cxiuj defendantoj de israeliaj
fasxistoj" (aludante min)
plusendis "tre veran" raporton pri "86
Palestinaj virinoj, perfortitaj far
Israelaj soldatoj", ktp. Similajn tekstojn
dissendadas ankau Henri Masson
(kiu eksigis min el IKEK pro mia insulto pri Arafat),
Christian Lavarenne
(redaktoro de "Asisti") kaj aliaj.
En multaj okazoj, lau mia opinio, temas tamen ne pri
antisemitismo, sed
simple pri stulteco. Ech inter israelaj judoj trovighas
"pacifistoj" kaj
"maldekstruloj", kiuj postulas kapitulaci antau
teroristoj. Stulteco ne
havas naciecon - ghi trovas siajn adeptojn en chiu nacio.
Multaj homoj ne komprenas, ke terorismo kontrau pacaj
homoj tute ne estas
problemo de nur israelanoj - ghi estas tutmonda problemo,
kiu koncernas
chiujn. Chiam, en chiu lando, oni povas trovi
"pretekston" por teroro. Tial
tiuj, kiuj pravigas la palestinan terorismon, simple
preparas grundon por
terorismo en siaj propraj landoj.
Stultuloj estas fidelaj aliancanoj de kanajloj. Kaj se
homo estas stulta, do
tio estas por longe. Do, la batalado kontrau ili ne havos
finon, sed alia
vojo simple ne ekzistas.
Certe, ne estus malbone,
se sur Tero ekzistu nur unu nacio - Teranoj.
Tiel nepre estos IAM. Sed NUN tio estus antautempa. Kial?
Char NUN la homaro ankorau estas tre diversa. Iuj nacioj
estas pli kulturaj,
iuj malpli. Ekzemple, francoj (entute) estas pli kulturaj
ol araboj;
germanoj estas pli kulturaj ol turkoj; kaj tiel plu.
Kunmiksi chiujn naciojn nuntempe - tio signifus mallevi
kulturon de pli
evoluintaj nacioj ghis nivelo de malpli evoluintaj. Tio
estas danghera
utopio kaj malutila tendenco.
Esperanto povus portempe konservi chiujn naciajn
kulturojn kontrau asimilado
kaj detruado. Esperanto-kulturo povus enhavi plej belajn
ekzemplojn de
naciaj kulturoj, kaj tio helpos al kreigho de plej alta,
multkolora
tuthomara kulturo.
Por mekanike kunmiksi la homaron kaj ricevi grize-brunan
sennaciecan kachon,
Esperanto ne estas bezonata. Esperanto estas destinita
por malebligi tion!!
Tempo por tuj forigi chiujn naciajn apartajhojn ankorau
ne venis. Esperanto
devas ne esti instrumento por miksi chiujn en unu kachon.
Certe, reakciuloj,
stultuloj kaj fiuloj tre volonte ighos niaj amikoj, se ni
farados nenion grandan kaj bonan. Sed se ni movas la
homaron antauen, ni
estos plej grandaj malamikoj por ili, ja ilia celo estas
bremsi la evoluon.
Estas ili mem, kiuj komencas la malamikecon, lau simpla
fizika legho pri
reakcio. Vi estas tre naiva (kaj pro tio danghera) kaj ne
komprenas tion. Ne
taugas serchi amikecon kun kanajloj. Doktrino, kiun mi
estimas, instruas ne
pacighi kun malbonuloj, ne kashighi for de ili, sed
kuraghe iri renkonten,
batali kaj venki ilin.
Militon oni ne faras kun
blankaj gantoj. Ghi kauzas sangovershadon kaj
suferojn, ofte ankau al senkulpaj homoj. Sed ekzistas
situacioj, kiam
necesas militi kontrau malbono.
Shtatestroj ne povas tute ne fari malbonon. Ili devas
chiufoje elekti inter
pli granda kaj malpli granda malbono. Tiu shtatestro, kiu
decidus tute ne
fari "malbonon" (ekzemple, ne defendi sian
landon, ne puni krimulojn ktp),
farus senkompare pli grandan malbonon.
Bedaurinde, tia senracia "amikemo al chiuj"
estas tre disvastigita;
reale ghi estas alianco kun malbono.
Efektive, Mahatma Gandhi
faris tre grandan aferon, direktinte hindian
movadon por sendependeco al senperforta vojo. Tamen, lia
metodo ne chiam
taugas. Ghi estis tre tauga en tieaj kaj tiamaj kondichoj
kaj interalie
tial, ke britoj NE estis malbonaj. Ili estis
administrantoj de Hindio, sed
ili ne estis kruelaj.
Vi, eble, indignos, sed mi ech diros, ke la brita regado
estis utila por
hindoj mem, char ghi malebligis internajn militojn en
Hindio dum tutaj du
jarcentoj. Kiam britoj foriris, tuj komencighis milito
inter induistoj kaj
islamanoj (kaj aperis lando Pakistano). Britoj liberigus
Hindion en chiu
okazo - ech sen Gandhi, char tiam chiuj kolonioj estis
liberigataj.
La ne-perforta metodo de Gandhi tute ne taugas en multaj
aliaj situacioj.
Ekzemple, ghi estus tute senutila kaj ech malutila por
rezisti kontrau
germana fashismo. Ghi estas neakceptebla ankau fronte al
terorismo. Chu vi
proponas, ke oni neniel reagu al senchesaj eksplodoj en
kafejoj, diskotekoj,
sur stratoj, kiam pereas senkulpaj homoj?? Chu oni ne
devas kapti la
teroristojn, kaj detrui organizajhon, kiu trejnas ilin?
Multcentmiliona hindia popolo estis vere tre granda kaj
forta (kvazau
elefanto) kompare kun britaj funkciuloj, tial hindoj
povis permesi al si la
lukson ne uzi perforton. Elefanto ne bezonas akrajn
ungojn au dentojn - ghi
sen tio estas tre forta. Sed, ekzemple, israela popolo ne
estas forta
kompare kun chirkauanta oceano da araboj.
Kial vi ne konsilas al la palestinaj araboj uzi la
metodon de Gandhi?? Mi
estas certa, ke Israelo neniam aplikus armean forton
kontrau pacaj
batalantoj!
Chiuj Altaj Spiritaj Majstroj instruas nin rezisti al
malbono! Aliokaze la
malbono simple inundos la tutan teron kaj neniigos chiujn
homojn!
Malbono estas HHAOSO. Chiu homo devas laueble batali
kontrau hhaoso.
Sed chiam oni povas elekti unun el du variantoj - chu
batali, chu labori.
Iam necesas batali, por rebati atakojn de detruantaj
fortoj; iam pli utilas
konstrui, char chia konstruado estas ankau batalo kontrau
hhaoso.
Ne rezistante al malbono, vi ighas ghia aliancano kaj
helpanto. Certe,
rezisto al malbono kauzas perforton kaj batalon, sed ni
ne devas tion timi.
Ni devas kredi, ke finfine Bono estas pli forta kaj
finfine venkos - se ne
nun, do iam estonte.
Globaligho (mi uzas
chi-vorton anstatau neklara "tutmondigho")
estas afero
p r o g r e s i v a. Ghi estas imperativo de nia epoko.
Chiu luma movado,
chiu utila invento pushas la homaron al unueco. Kaj
Esperanto estas naskita
de la globaligha spirito, kies esenco estas revo pri la
tempo, kiam "la
popoloj faros en konsento unu grandan rondon
familian".
Kontraui la globalighon estas simple frenezeco.
Ekrigardu, kiu kontrauas la
tutmondighon? Naciistoj de chiuj specoj, religiaj
fanatikuloj, anarhhiistoj
ktp. Kaj nia Gudskov, vorte subtenante sennaciismon, r e
a l e subtenas
pluan disdividitecon de la homaro, subtenas chian
separatismon.
Oni asertas, ke la globaligho estas altrudata de Usono.
Efektive, tiu plej
richa, plej evoluinta (ne nur teknike, sed ankau kulture)
lando estas plej
proksima al globaligho. Sed ghi tute ne altrudas ian
unuformecon, ne minacas
al naciaj kulturoj. En Usono oni parolas diversajn
lingvojn. Lau kelkaj
prognozoj, baldau en Usono estos pli da
hispane-parolantoj, ol da
angle-parolantoj. Kaj en Usono prosperas chiuj naciaj
kulturoj, ech de
aborigenoj; prosperas chiuj religioj kaj sektoj, chiuj
(neagresemaj)
movadoj. Ghi estas modelo de la estonta multrasa,
diverskultura,
diverslingva homaro.
La anglan lingvon chiuj lernas volonte, char la mondo
urghe bezonas komunan
lingvon. Ni esperu, ke tio estos ne fina etapo, kaj ke
post la angla iam oni
volonte lernos Esperanton. Sed nun batali kontrau
tutmondigho de la angla
lingvo estas sama frenezajho; tio praktike signifas
bataladon kontrau
unuigho de la homaro. Esperantistoj, kiuj esprimas
usonofobiajn ideojn,
estas simple marasmuloj, kaj ili pushas la E-movadon al
malluma, reakcia
tendaro.
Ni vivas en epoko de
GLOBALIGHO. Unuigho de Europo estas parto de la
globaligho. Enkonduko de euro estas parto de la
globaligho. Interreto estas
parto de la globaligho. Kaj tiel plu.
Satanismaj, mallumaj fortoj kontraubatalas la
globalighon, char ilia devizo
estas "divide et impera". Ili ankorau esperas
interpushigi diversajn landojn
au religiojn. La atako kontrau WTC celis provoki militon
inter Okcidento kaj
Islama mondo. Nur plenaj idiotoj povas aplaudi al tia
satanisma provokacio.
Ghi estis ne "Di-vocho", sed
"diablo-vocho". George Bush prave ne ektimis,
sed per forta mano neniigis la organizajhon
"Al-Kaida", li neniigos ankau
fashismajn reghimojn en Irako kaj aliaj landoj. En la
tuta mondo devas regi
demokratio kaj pacemo. N.Gudskov apartenas al mallumaj
fortoj, kiuj volas
konservi disdividitecon de la homaro. Li estas en la sama
tendaro kun
fashistoj, naciistoj, razkapuloj, diversaj ksenofoboj,
rasistoj, religiaj
fanatikuloj kaj banditoj. Esperanto estas kreita por
pliproksimigi unuighon
de la homaro. Pro diversaj cirkonstancoj, Esperanto ne
plenumis sian mision.
Sed, char la unuigho de la homaro chiuokaze estas
neevitebla, ghi tamen
okazas antau niaj okuloj, kaj la rolon de internacia
helplingvo plenumas
angla lingvo. Ne gravas tio, gravas ke la unuigho tamen
okazas! Sed
N.Gudskov nun volas uzi Esperanton por kontraubatali la
globalighon. Chu tio
ne estas perfido de la Esperanto-destino! Sub gvidado de
gudskovoj
esperantismo ighos reakciega movado - sciu tion,
samideanoj!