Chiuj Spiritaj Instruistoj
de chiu religio formas iaspecan tutmondan
panteonon. Kristo, Buddo, Mahometo, Moseo, Hermeso
Trismegista ktp formas
tutteran Frataron. Ankau nun sur tero vivas homoj,
similaj al ili. En XX-a
jarcento ili donacis pere de rusa familio Roerich
Agni-Jogon. Tiu doktrino
(kune kun aliaj, donitaj al aliaj popoloj) kushighos en
bazo de tutmonda
etiko, religio, scienco... Tial Homaranismo devas akcepti
ekziston de tiuj
Instruistoj kaj ilian Doktrinon. En alia okazo ghi havos
nenian valoron.
Ech se ni ne povas
plibonigi la mondon, penante ghin plibonigi - ni
plibonigas nin mem. Ech se ni ne povas konvinki iun ajn
el vi pri niaj
ideoj, ni poluras tiujn ideojn en nia konscio. Ghuste
tial valoras
diskutadi. En diskutoj kaj disputoj naskighas plej
valoraj pensoj. Por ke
aperu fajrero, necesas interfrapi du pezajhojn. :)
Vegetarismo estas ordonita al la homaro ne de
polvokovritaj sanktaj libroj,
sed de vivantaj Majstroj.
Homaranismo ne estu librobreto kun chiuj akumulighintaj
stultajhoj de
perversitaj religioj, kune kun iliaj dogmoj, oferadoj,
indulgencoj,
cirkumcidoj kaj aliaj idiotajhoj.
Instruistoj diras: "venis tempo por purigi
librobretojn"...
La tuta sagheco de nia
raso devenas el Hindio. Sed ghi ne naskighis en
Hindio. Legendoj rakontas, kaj jhusaj malkovroj de
scienco konfirmas, ke la
hindan civilizacion fondis gento, veninta el nordo. Tiu
gento konsistis el
geniuloj, ghi posedis grandegajn sciojn pri Kosmo. Ghi
kreis Vedojn kaj
mitologion (kiu enhavas multajn astronomiajn kaj
astrologiajn sciojn). Tiu
gento - arjoj - loghis sur teritorio de nuna Rusio (suda
Uralio, norde de
Kazahhio). Nur en fino de XX-a jarcento oni malkovris
ruinojn de arjaj urboj
(Arkaim kaj aliajn). Vizitu www.arkaim.com por pli da informoj. Germanoj kaj
aliaj europaj popoloj devenas de arjoj, tamen rusa lingvo
konservis pli da
vortoj el arja lingvo (simila al sakskrito). Hitler ion
sciis pri arjoj, sed
li chion perversis ghis plena malo kaj kompromitis tiun
temon.
Kiu ne scias kaj ne scias,
ke li ne scias, tiu estas malsaghulo.
Kiu ne scias, sed scias, ke li ne scias, estas jam
duonmalsaghulo.
Kiu scias, sed ne scias, ke li scias, tiu estas ankorau
duonsaghulo.
Kiu scias kaj scias, ke li scias, tiu estas saghulo.
Neniu scias chion, sed
ankau neniu scias nenion. Chiu scias ion. Matematike
tio eblas ilustri, ke nenies scioj egalas al nulo au
infinito, sed chies
scioj trovighas ie inter 0 kaj infinito.
Scienco kaj religio esence
ne kontraudiras unu alian. Ili ambau estas scioj,
sed pri du diversaj mondoj: materia kaj spirita. Scienco
okupighas pri
materio, religio pri spirito. Pligrandigante siajn
sciojn, ili proksimighas
unu al alia, kaj kiam ili unuighos, venos Nova Epoko. Jam
multaj sciencistoj
esploras homan auron, reenkarnighojn, astrologion kaj
similajn temojn, kiuj
estas proksimaj al religio. Kaj religioj jam ne neas
sciencon.
Scienco devas esti kora, kaj religio - racia. Ghis nun
scienco restas
senkora, kaj religio - senracia.
Chiuj homoj chiam
disputadas kaj ne vidas veron. Ekzistas centoj da
interbatalantaj politikaj partioj, filozofioj. La sola
eliro el tiu kacho
estas ekrigardi supren kaj akcepti vidpunkton de la
Hierarkio. Nur tiam ni
ekhavos firman grundon sub la piedoj.
La sola savo por homoj estas religighi kun Hierarkio,
aliokaze ili eterne
batalados kaj disputados inter si, kiel malgrandaj
infanoj en infanejo sen
plenaghuloj.
En nia mondo, sufichas
diri ian verajhon, kaj vi tuj estos atakita. Ju pli
saghe iu parolas, des pli furioze oni lin atakos. Tio
estas legho.
Paco en malvero estas falsa paco. Al vera Paco oni povas
veni nur en Vero,
sed al Vero oni povas veni nur tra Batalo kaj Venko.
Gudskov vidas nur
negativan flankon de la religio, kaj liaj ideoj pri ghi
estas tiom primitivaj, ke ne valoras ech respondi al ili.
Envere, sen
religio ne eblas imagi homan kulturon. Mi ech dirus, ke
la tuta kulturo
estas bazita sur religio.
Pri literaturo.
Literaturo, kiel tuta arto, estas tre ligita kun religio.
Chiu bona literatura verko havas celon fari homojn pli
bonaj,
malkovri en ili spiriton, do pliproksimigi ilin al Dio.
Chiu literaturajho
(ankau kinofilmo), kiu ne havas tian celon, estas nur
vorta rubo.
Sekve, neante Dion kaj chion spiritan, altan kaj noblan,
homo mem izolas sin
de fonto de vera kreado. Rifuzinte superan, li restas nur
kun malsupera. Jen
kial nin inundis kruelaj, maldecaj, hororaj kaj sensencaj
verkoj kaj filmoj.
Jes, de nomo de kristanoj
estis iam farataj grandaj krimoj. Sed tio jam
estis perverso de vera Kristanismo. Kristo ne instruis
detrui ion ajn.
Mallumuloj penetras en chiujn movadojn; kiam kristana
religio estis pura,
oni kruelege ekzekutadis kristanojn, sed kiam mallumuloj
penetris en
gvidantaron de la eklezio, ili komencis same kruele
persekuti ne-kristanojn.
Tio estas konata historio. Sed chu la krimoj, faritaj de
nomo de
kristanismo, devas nin forpushi de instruoj de Kristo?
Mallumuloj volas
ghuste tion. Ili mem perversas lumajn ideojn, por poste
kalumnii pri ili.
Tio sama okazis kun komunisma ideo.
Nun mi volas diri kelkajn
vortojn pri prelegoj, kiuj estas farataj en
E-aranghoj. Se esperantistoj volas nur amuzighi, tio
estas ilia rajto. Sed
naturo ne toleras vakuon, kaj aperas prelegantoj, kiuj
bone scias la
lingvon, sed kiuj prezentas ideologion, rekte kontrauan
al Homaranismo kaj
malamikan al Rusio. Anstatau auskulti mallumajn prelegojn
de E-lingvanoj,
rusiaj esperantistoj prefere invitu vere klerajn homojn -
ekzemple
aktivulojn de Roerich-movado, kiuj povos fari tre
interesajn kaj utilajn
prelegojn. Certe, la prelegoj estos en rusa lingvo, sed
prefere auskulti ion
saghan en nacia lingvo, ol ion malsaghan en lingvo
internacia.
Ortodoksa eklezio kiel organizajho nun ne estas sana,
vere, sed oni devas
estimi la ortodoksan religion kiel ankau chiujn aliajn.
Ghuste tion instruas
Homaranismo, lau mi.
Batalado estas neevitebla, se ni volas progresi. Mi
bonege komprenas, ke
plimulto da homoj (kaj ankau mi) malshategas bataladon,
sed ghi estas
necesa, se bonaj homoj ne volas malvenki.
Ekzistas chiuj 4 tipoj de
homoj:
a) senkoraj senraciuloj (sovaghuloj)
b) koraj senraciuloj (religiuloj)
c) senkoraj raciuloj (ateistoj-materiistoj)
d) koraj raciuloj (adeptoj de Agni-Jogo, Teosofio,
Martinus ktp)
Kio estas bona kaj kio malbona, homo komprenas ne per
racio, sed per koro.
Ekzistas aforismo: "bonkoreco estas supera
sagho".
Sekve, "krueleco estas supera idioteco".
Batalo estas bona, se ghi
estas defendo de bono. Jugho kaj kondamno povas
esti bonaj, se ili estas direktitaj kontrau malbono. Ech
milito povas esti
bona, se ghi estas defendo de sia lando kontrau
agresantoj. Kaj ech mortpuno
iam estas pravigita, se temas pri krimeguloj. Ni chiam
devas konsideri, al
kio estas direktita la ago; depende de tio, ghi (ekstere
aspektanta same)
povas esti bona au malbona. Estas tre danghere elpensi
iujn dogmojn.
Unuflanka pensado estas grava kaj ofta eraro de homoj.
Mi konsideras chiujn nun
ekzistantajn kaj iam ekzistintajn religiojn kiel
_sektojn_ de unu tutmonda religio. Chiuj
"naciaj" religioj konformas al
kulturo de sia popolo; chiu estas bela kaj chiu estas
parte vera. La
religioj kontrauas unu al alia nur tiom, kiom ili foriris
de origina
sagheco, de doktrino de siaj fondintoj.
Tutmonda religio formighos per jena maniero: chiu religio
devas revizii
siajn dogmojn kaj rezigni tiujn, kiuj estas bazitaj sur
nescio. Chiu religio
proksimighos al teozofio; che tio ilia ekstera aspekto
restos la sama.
"Nacia lau aspekto, teozofia lau enhavo".
Unua afero, kiun devas fari pastroj de chiu religio,
estas - agnoski rajton
ekzisti por aliaj religioj, ne kondamni ilin kaj ne
minaci per infero al
chiuj malsamkredantoj.
Homaranismo d e v a s
akcepti Luman Hierarkion, Internacian Panteonon de
Spiritaj Instruistoj. Chiuj Spiritaj Instruistoj donis
diversajn doktrinojn,
char chiu epoko kaj chiu popolo bezonis apartan
doktrinon. Sed esence iliaj
doktrinoj ne kontrauas unu al alia. Kristo, Buddo kaj
aliaj Instruistoj
instruis proksimume la samon. Tion scias chiu teozofo.
Ni plirichigu la ideojn de
Zamenhof. Unu dogmo ne sufichas por krei
religion. Ora Regulo ne estas suficha por konstrui
felichan tuthomaran
socion. Multaj Spiritaj Instruistoj postlasis treege
ampleksan doktrinon -
Buddo, lastatempe - Ajvanhhov, Martinus... (Ankau Kristo
tre multe instruis
Apostolojn, sed lia a u t e n t i k a doktrino estis
iom post iom - pro
persekutoj kaj pro malklereco de postaj pastroj - p e r d
i t a). Lau mi,
chiuj originaj, neperversitaj doktrinoj, estas b r i k
o j de la
Homaranisma Templo. Kaj Zamenhof ja aludis pri tio...
Ekzistis kaj ekzistas
homoj, kiuj scias pli viv-leghoj pli multe, ol
scienculoj. Ekzemple, Martinus, Ajvanhhov, Blavatskaja.
Iliaj eldiroj povas
(shajne) kontraudiri al scienco. Sed tiu kontraudiro
estas nur portempa,
ghis scienco ankorau estas tre neperfekta.
Malakcepti Doktrinojn de Majstroj estas same
malhomaranisme, kiel malakcepti
sciencon.
>La homaranismo
estas originala universalisma fenomeno, kies
>konstruprincipoj kaj kies chefaj trajtoj estas tre
similaj al tiuj de
>Esperanto: - Serchi kaj krei ian fundamenton
"neutrale homan",
Ne necesas serchi kaj krei. La fundamento jam ekzistas,
sub diversaj nomoj:
Teozofio, Agni-jogo, Kosmologio de Martinus kaj aliaj
Doktrinoj de Majstroj.
Ni devas kompreni ilian unuecon. Sintezo de chiuj lumaj
Doktrinoj - ne
gravas, el kiu lando ili devenas - estas vera
Homaranismo.
Scienco faras vivon de
homoj pli bona, sed ghi ne faras la homojn mem pli
bonaj. Scienco tute ne okupighas pri moralo kaj pri
edukado de koro. Homoj
sekve akiras mirindajn teknikajhojn, sed restas kruelaj
kaj uzas ilin por
malbono. Scienco ne instruas, kiel vivi. Ghi kolektas
faktojn, sed ne faras
konkludojn el ili. Tial scienco ne sufichas. Devas
ekzisti alia, kroma fonto
de scioj.
La Spiritaj Instruistoj
apartenas al la Hierarkio, kiu kondukas ghis Dio.
Ili transdonas al ni ghustajn sciojn, kun celo korekti
nian evoluon. Kaj ili
ne eraras. La Supera Mondo per multaj diversaj kanaloj
donas al ni savantajn
sciojn, kiuj memkompreneble ne kontraudiras reciproke kaj
ne kontraudiras
sciencajn faktojn.
Teozofio estas ghuste
tuthomara doktrino, kiu dum jarmiloj estis kashita de
amasoj kaj apartenis nur al grupetoj da sin kashantaj
(pro kompreneblaj
kialoj) pensuloj. Nun tiu Doktrino estas publika, kaj
chiu povas konatighi
kun ghi. Ne chiuj komprenas ghin, sed tio estas ilia
problemo.
Aliflanke, se homaranismo serchas _jam ekzistantajn
universalajhojn_, do
kion ghi povas trovi? Nur banalajn, pri nenio devigajn
dogmojn kaj ech
diversajn erarojn. Lau mia opinio, ni devas ne adapti nin
al la komunaj
normoj, sed kontraue, levi tiujn normojn ghis ilia
konformigho kun volo de
Instruistoj.
Ni konsideru, ke Zamenhof
ne sciis multajn aferojn, kiujn ni nun scias (au
povas scii). Li multon sentis intuicie. Ne chiuj liaj
opinioj rilate
tuthomaran religion taugas por nia tempo. Dum la pasintaj
100 jaroj la
homaro ne staris surloke rilate tiun problemon. Aperis
novaj belegaj
Doktrinoj. Ni ne povas ignori ilin kaj reveni je 100
jaroj malantauen.
Per la nomo homaranismo mi proponas nomi ne la zamenhoman
idearon, ne ghis
fino ellaboritan, sed sumon de chiuj ghustaj Spiritaj
Doktrinoj. Intuicie
Zamenhof ja volis ghuste tion, char lau lia penso,
homaranoj en siaj temploj
auskultos librojn de Grandaj Saghuloj de diversaj
popoloj...
Gravas agnoski ekziston de
Spirita Mondo kaj Luma Hierarkio. Tiun chi
postulon plenumas chiu luma Doktrino. Chiu povas preferi
tiun au alian
Doktrinon, sed gravas agnoski, ke ili devenas el unu
Fonto.