PRI HOMARANISMO (1)
Homaranismo,
lau mia opinio, havas 3 aspektojn au branchojn: lingva,
religia
kaj politika.
Lingva aspekto de homaranismo estas ESPERANTISMO.
Religia aspekto de homaranismo iom post iom
realighas sendepende de
esperantistoj, en diversaj ekumenaj movadoj kaj novaj
religioj. Zamenhof
volis krei apartan religion, sed mi pensas, ke tio por ni
estas nek reala,
nek necesa. Oni ne kreas artefarite religiojn. Chiu
religio naskighis
chirkau iu eksterordinara homo - Kristo, Buddo ktp. - kaj
tiaj homoj inter
ni mankas. Mia opinio: chefa malbonajho estas ne
diverseco mem de la
religioj, sed malamikeco inter ili. Ni devas batali
kontrau netoleremo de
religioj. Neniu rajtas diri, ke nur ghi estas sola vojo
al Dio. Estas multe
da vojoj. Chiu nacio havas tian religion, kia
konformighas kun ghia kulturo.
Do, mi formulus religian branchon de homaranismo
jene: ekzistas nur unu
tutmonda religio, kaj chiuj ekzistantaj religioj estas
nur ghiaj branchoj,
kiuj devas kunvivi frate.
Politika aspekto estas principo de Zamenhof, ke
chiu lando apartenas al
chiuj ghiaj loghantoj (sed ne al anoj de iu difinita
nacio).
Multaj
pensas, ke sennaciismo estas vera homaranismo (en nacia
aspekto), sed
mi havas iom alian vidpunkton. Sennaciismo en rilato
nacia estas tio sama
kiel ateismo en rilato religia.
Chu religio estas malbono? Iuj fervoraj ateistoj diros:
jes! Sed mi kredas,
ke vera religio estas sole ghusta vojo por
progreso de homaro; vera
progreso konsistas ne en evoluigo de tekniko, sed en
proksimigho al Dio.
Tio, ke ekzistas diversaj religioj, ne estas malbona.
Malbone estas, ke ili
ofte batalas inter si kaj neas unu alian.
Tion saman eblas diri pri nacioj. Tio, ke ekzistas multe
da nacioj kaj
lingvoj, per si mem ne estas malbona. Malbone estas, ke
ili ofte batalas
inter si.
Fari chiujn samaj ne eblas kaj ne endas. Diverseco per si
mem ne
kontraudiras pacon, amikecon, konkordon kaj harmonion.
Povas esti, ke iam, post miloj da jaroj, chiuj
nacioj kunfandighos en
unun, sed nun batali por tio estus antautempe kaj ech
malutile. Chiu homo
plej alte taksas sian propran nacian kulturon kaj
lingvon; sennaciismo povas
krei impreson, ke esperantistoj volas neniigi chiujn
naciajn kulturojn. Mi
estas kontrau tio, kontrau sennaciismo, kiu nur suprajhe
estas bonintenca,
sed envere estas kontraukultura ismo.
Finfine, ech se sur Tero malaperos diversaj nacioj, tio
per si mem nenion
donos, char homoj malpacighas ech kiam ili apartenas al
la sama nacio. Do,
gravas ne iaj eksteraj ecoj (kiel nacieco), sed koroj de
homoj; necesas fari
korojn pli noblaj, kaj tio solvos chiujn problemojn.
Ni devas
"gravedigi" per homaranismo kiel eble pli
multajn esperantistojn.
Homaranismo devas ighi ideologio de tutmonda E-movado.
Pri tio revis
Zamenhof mem. Kaj nur tiam, kiam la mondsavanta,
homfratiga homaranisma
ideologio ighos la "interna ideo" de
esperantismo, nur tiam la homaro
ekinteresighos ankau pri Esperanto. Ghis nun plimulto da
homoj opinias
Esperanton senutila, char komuna lingvo per si mem solvas
nenian etikan
problemon.
N.Gudskov:
>Religioj ne povas ne batali inter si!
Ne. Chio dependas de homo,
chu li estas "luma" au "malluma".
"Malluma"
religiano estas fanatikulo, kiu malamas chiujn
alikredantojn kaj kredas, ke
ili venos en inferon postmorte. "Luma"
religiano kredas sian kredon, sed
samtempe estimas chiujn aliajn religiojn. Tio sama estas
kun nacioj.
"Malluma" naciano estas naciisto, kiu malshatas
aliajn naciojn. "Luma"
naciano amas sian landon kaj popolon, sed samtempe
estimas aliajn.
Religioj kaj nacioj povas kaj devas ne batali. Ekzemplo:
paca kaj amika
kunekzisto de islama kaj pravoslava (ortodoks-kristana)
religioj en Volgio,
Kazahhio, Uzbekistano ktp.
>La samo estas pri
la nacioj... Do, gxis kiam ekzistos
>nacioj, okazados - cxu pli ofte, cxu malpli, sed
nepre - militoj.
Chio dependas de homoj.
Diri, ke militoj inter nacioj estas neeviteblaj,
estas granda stultajho kaj ne-kredo pri homa racio.
Religio
estas re-ligo de homo kun spirita mondo. Homo, kiu neas
religion,
neas sian propran spiriton. Tio por mi ne estas
plenvalora homo, sed nur
antau-homa stadio.
Nacioj
unuigas kaj disigas samtempe. Se ni neas nacion, ni neas
milojn da
ligoj inter homoj, neas ilian historion, kulturon,
tradicion, folkloron kaj
tiel plu. Tio estus detruo, sed ni devas konstrui.
Esperanto-kulturo ne neas
naciajn kulturojn, kaj (lau mia opinio) ghi ne devas esti
io aparta, sed ghi
devas esti unuigho, sintezo de chiuj kulturoj.
Se ni
stimulos malaperadon de nacioj pere de Esperanto, chu ni
estos pli
bonaj, ol tiuj, kiuj stimulas malaperadon de nacioj pere
de angla lingvo? La
nacioj vidos en Esperanto saman dangheron kiel en angla
lingvo; el sub pluvo
ili venos en riveron. Kaj en chiu okazo, tio estos
malrichigo. Tio estas
strategia eraro de sennaciuloj.
Ni ne
scias, kiel kaj kial naskighas nacioj, kaj ni pereigu
ilin. Mi estas
kategorie kontrau batalado kontrau mia gepatra rusa
kulturo kaj lingvo! Kiel
kunfandighos nacioj, kia estos la homaro en malproksima
estonteco - tion ni
ne povas scii. Chiuokaze, ni ne devas proksimigadi tiun
estontecon per
detruado...
Zamenhof
ne pledis por tuja intermiksigho. Kaj mi ne estas certa,
ke tuja
intermiksigho de nacioj kondukus al bono. Ekzemple, turko
venas al Germanio.
Germania kulturo estas fremda por li, li ne shatas
germanan arkitekturon, ne
legas germanan literaturon, ne kantas germanajn kantojn -
chio tio estas
fremda por li. Kaj se al Germanio venos 20 milionoj da
turkoj, la germana
kulturo povos formorti. Se en Brition au Hispanion venos
100 milionoj da
chinoj, diru "adiau" al la brita kaj hispana
kulturoj. Sed chu malapero de
naciaj kulturoj estas dezirinda? Chu tio ne estos
malrichigho por la
tutmonda Kulturo?
Mia opinio
estas jena: chiu lando estas hejmo de iu aparta nacio. La
nacio
respondecas pri tiu ter-peco. Kaj chiu homo respondecas
ne nur pri la tuta
planedo (ghi estas tro granda por unuopa homo), sed
unuavice pri tiu
ter-peco, nomata Patrolando. Amo al Patrolando tute ne
kontrauas amon al la
tuta Tero.
...Kio
estas la ESENCO de la religioj? Mi konsentas, ke chiu
nuna religio
estas perversita, sed chiu iam naskighis kiel sperto kaj
instruo de iu
eksterordinara homo. Mi kredas, ke klarigi tiun problemon
al ni povas verkoj
de Blavatskaja, Roerich, Martinus kaj nune vivantaj
Spiritaj Majstroj.
Jen mia
persona opinio: homaranismo estas komplika instruo, kiu
entenas
CHION, chiujn temojn kaj indikas al ni solvojn de
diversaj problemoj.
Politiko estas malpura afero, char kanajloj (= mallumuloj
= satanistoj) tre
multe okupighas pri ghi, semante malamon inter nacioj. Se
ni tute evitos
politikan temon, tio signifas, ke ni lasas tiun kampon
plene al ilia
dispono. Ni mem konstatos nin impotentaj, kapablaj
proponi nenion al la
homaro.
Zamenhof ne evitis politikajn temojn - sufichas rememori
lian publikan
leteron "Al diplomatoj de la mondo".
Nun la situacio sur Tero estas ankorau pli komplika,
ankorau pli danghera.
Chu ni ignoru ghin? Chu ni fermu la okulojn antau la
suferoj de homoj, chu
ni fermighu en nia chambreto kaj ludu per ludiloj?
Mi opinias, ke ni devas paroli ankau pri politiko,
proponante al la homaro
GHUSTAN kuracmanieron de ghiaj vundoj. Se ni skribos sur
nia homaranista
standardo ghustajn ideojn, tio interalie povos venigi al
Esperanto multajn
novajn homojn (nun, kiel mi jam skribis, plimulto opinias
Esperanton
senutila ludajho).
Kaj
sennaciistoj, kaj ateistoj NEAS aferon, anstatau KLARIGI
ghin.
Homaranistoj devas ne NEI naciojn kaj religiojn, sed
UNUIGI ilin.
Unuigho de
la homaro iros lau vojo de sintezo, sed ne neado,
kaj
Esperanto ne ighu instrumento por detruado kaj rompado de
privataj naciaj
hejmoj, sed nur por konstruado de komuna pli granda
hejmego.
Chiuj
konfliktoj inter nacioj estas artefarite kreataj. Temas
pri grupeto da
ambiciaj politikistoj kaj malnoblaj jhurnalistoj. Ili
bruligas la fajron.
Simplaj homoj estas kutime tre toleremaj al alinacianoj.
Leonardo
Janz:
>lau miaj kredoj, sindoni por defendi la patrujon
estas barbareco.
Ne, tio estas ne
barbareco, sed heroajho.
Rememoru pri la 300 spartanoj! Chu ili ne estis herooj?
Chu pli bone estus
eviti pereon, lasinte al persa armeo invadi karan
Helenion?
Kaj dum la 2-a Mondmilito milionoj da sovetianoj simile
oferis sian vivon;
se ili kondutus alie, eble Hitler konkerus la tutan
mondon!
>Cxu vere vi
ankorau bazigxas sur tiu antikva slongano: "Doni la
sangon al
>la patrujo" ?
Doni la sangon por Patrujo
endas, se Patrujo estas atakata de agresoroj.
Alia konduto estas malhonesta malkuragheco kaj perfido.
Neniu Spirita
Majstro instruas tion.
Multaj
opinias, ke chia milito estas malbonajho, chia
batalado estas
malpermesinda, kaj tiel plu. Sed la Vero konsistas en
tio, ke ekzistas
militoj justaj kaj maljustaj, batalado prava kaj
malprava.
>Milito justa?
Prava? Mortigi do pravas?
Povas esti situacioj, kiam
mortigi necesas. Se vian landon atakis fremda
lando, kiu volas sklavigi viajn popolanojn, vi devas
militi, kaj tiu milito
por vi estos milito justa. Kaj mortigado en tiu
milito ne egalas al
murdado kaj ne estas peko - ghi estas devo.
Kial vi ne povas tion kompreni? Se krimulo pafas al pacaj
civitanoj - estas
unu afero; sed se policisto pafas al la krimulo - estas
tute alia afero. Kaj
ne necesas egaligi agojn de la krimulo kaj policisto.
Sadismo
estas kruela, sed mazohhismo estas stulta.
Kiu ne defendas sian hejmon, tiu mazohhisme helpas al
malamikoj.
Multaj
homoj subtenas etburghan pacifismon,
neperfortemon, toleremon al
chia malbono, kaj tio nur helpas al malbono.
Mi ne
vidas kontraudirojn inter Spiritismo de Kardek,
Kosmologio de
Martinus, Teozofio de Blavatskaja kaj Agni-Jogo de
Roerich. Vershajne, chiu
el tiuj doktrinoj estas ghusta, kaj ili kune faros bazon
por estonta
tuthomara religio.
Ami
malbonan homon - signifas malebligi al li fari pluan
malbonon, tiel
savante lian animon. Se ni pro falsa "amo"
permesas al li turmenti kaj
mortigi aliajn homojn, ni ne nur perfidas tiujn
malfelichulojn, sed ankau
lasas perei al la animo de tiu krimulo, kaj tio ne estas
akto de amo.
Ni por
momento imagu krimulojn, sadistojn, teroristojn ktp. Kia
doktrino estas por ili plej dezirinda kaj oportuna?
Certe, la doktrino pri
blinda amo, pri nerezistado al malbono. Char ghi permesas
al ili daurigi
siajn krimojn, ne timante ian ajn punon flanke de homoj.
Tio estas klara
pruvo de falseco de tiu doktrino.
Anarkiismo
apartenas al tia sama vico kiel etburgha pacifismo. Chio
tio
taugas nur por homoj, kiuj ne adekvate perceptas la
realecon.
Certe, venos iam tempo, kiam homoj estos tiom kleraj kaj
humanaj, ke ili
chiuj estos liberaj kaj ne bezonos ian ajn regadon flanke
de aliaj homoj.
Sed estas tre stulte opinii, ke se ni donos al la homoj
maksimuman
liberecon, ni pliproksimigos tiun felichan epokon. Tute
kontraue! Troa
liberalismo pligrandigas krimecon, malmoralecon kaj
ghenerale putrigas la
socion, char ekzistas multe da homoj, kiuj misuzas la
liberecon.