Geraldo Mattos (prezidanto
de Akademio de Esperanto): >ki-, ti-, neni-, cxi- kaj i- estas radikoj!!!
Chu vere? Iom pripensinte la aferon, mi venas al
konkludo, ke
k-, t-, nen-, ch- estas SPECIALAJ PRONOMAJ PREFIKSOJ,
-i- estas SPECIALA PRONOMA SUFIKSO,
-u, -es ktp estas SPECIALAJ PRONOMAJ FINAJHOJ.
Sekve, TIU konsistas el tri partoj: T-, -I-, -U.
TI-, NEN- ktp memkompreneble NE estas radikoj. Chu vi
vidis vortojn: TIULO,
NENADO ktp? La tabelaj pronomoj estas unikaj vortoj, ili
havas specialajn
prefiksojn, komunan por chiuj sufikson -I- kaj specialajn
finajhojn.
La tuta pridiskutata problemo deduktighas al ebleco
anstatauigi pronomajn
prefiksojn per normalaj radikoj kiel ALI-, KELK- kaj
aliaj.
Ne temas pri ia ajn
"reformo" de la lingvo. Nur pri neceso korekti
la
necesajn kaj vaste uzatajn formojn "aliu",
"alies", enmetinte literon "i".
Formoj "aliiu", "aliies" estas tute
korektaj, kaj chiufoje, kiam ni vidas
malghustajn vortojn "aliu", "alies",
"aliam", "aliom", ni rekomendu al la
autoro aldoni "i". Jen chio.
La tuta "problemo" shajnas ekzisti pro
malfacila elparoleblo de duobla "ii",
sed kun tio necesas pacighi, same kiel en vorto
"sekretariino".
La pronomtabelo estas plirichiginda ankau per partetoj
"kelk-" (kelkia,
kelkiam...), "mult-", "ajn-"
(ajniama, ajniea!) kaj eble per aliaj. Kial
batali kontrau lauregula plirichigado de Esperanto?
From: Brian Moon
<brian.moon@ename.lu>
>Jam malfruas, sed unu nikolaan strangajhon
necesas forbalii... :
>La tabelvortoj neniel estas nomeblaj kiel tuto
pronomoj: ili estas jen
>pronomoj (kiu, kio), jen adjektivoj (kia), jen
adverboj (kiel, kiam).
Chiuj tabelvortoj estas _pronomoj_, sed pronomoj
_diversaj_. Ekzistas
pronomoj adjektivaj (-a), kauzaj (-al), tempaj (-am),
lokaj (-e), adverbaj
(-el), direktaj (-en), posedaj (-es), substantivaj (-o),
kvantaj (-om),
indikaj (-u). Mi ripetas: chiuj ili estas pronomoj.
Pronomoj havas pli da finajhoj, ol simplaj
"nomoj". Simplaj nomoj havas nur
4 chefajn finajhojn: -o, -a, -e, -i (kaj la finajhon -i
pronomoj, siavice,
ne havas!). Tial ni havas nur 4 chefajn partojn de
parolo: substantivo,
adjektivo, adverbo kaj verbo.
Chu simplaj
"nomoj" povas akcepti pronomajn finajhojn
(-al, -am, -el, -es, -om ktp)? La demando estas tre
interesa. Kiel
eksperimenton, ni povus permesi tion, kaj eble tio
plirichigus Esperanton.
Tiam estos eblaj tiaj vortoj kiel "(kiam?) someram,
lundam, pasintjaram",
"(kies?) patres, Nikolaes", "(kiom?)
sufichom" (dankon, Otto!), "(kien?)
Francien" (ne Francion!)...
Angla lingvo havas grandan
avantaghon pro sia universala alfabeto. Sed,
feliche, ankau Esperanto havas tian alfabeton. Ghi estas
la tiel nomata
"dua" Fundamenta" alfabeto (kun litero h).
Tiu alfabeto estu uzata en
interreto:
EHHOSHANGHO CHIUJHAUDE!
La stulta iksumado pli au malpli frue devas esti
forlasita, char ghi estas
nek Fundamenta, nek internacieca. La propono uzi
apostrofojn estas, lau mia
opinio, mortnaskita.
En Esperanto, almenau en
Akademia rondo, devas regi libervola disciplino.
Oni devas skribi ne lau sia prefero, sed kiel rekomendas
la Fundamento. Se
akademianoj mem skribas diversmaniere, do kion atendi de
ordinaraj
esperantistoj!
Retmesagha skribado devas
obei chiujn regulojn de la uzata lingvo.
Literatura, evoluigita lingvo havas difinitajn regulojn
por skribado. Se oni
anarhhie permesas iajn ajn metodojn por skribi, tio
signifas nur, ke la
lingvo ankorau ne estas plene formighinta, kaj al tia
lingvo oni ne povas
rilati serioze. Feliche, Esperanto havas difinitajn
regulojn por skribado.
Problemo estas nur en esperantistoj, kiuj ne volas obei
tiujn regulojn.
Fakte, se la Akademio ne agnoskas tiujn leghojn kaj ne
alvokas obei ilin,
ghi ne plu estas Akademio, kaj ni povas forgesi pri ghi.
Jen kelkaj aksiomoj:
1) chiu luma movado kun paso de tempo putrighas;
2) esperantismo ne estas escepto;
3) plimulton da nuntempaj esperantistoj la sorto de
Esperanto ne interesas,
au ili ne kapablas iel influi ghin;
4) se Esperanto venkos, ghi venkos ne dank'al, sed spite
al esperantistoj.
Mi subtenas eventualan "ribelon" kontrau la
putrighinta E-movado.