Internacia lingvo povas
uzi nur internacian alfabeton, sen ajnaj
supersignoj. Chiaj supersignoj NENIAM estos universalaj,
kaj ofte
transformighas je nekompreneblaj hieroglifoj. La
programoj kiel "Chapelilo"
ne solvas la problemon (ghi estas kvazau multekosta
rulsegho por homo, kiu
mem scipovas iri).
Se chiuj esperantistoj finfine interkonsentus pri komuna
kaj simpla
ortografio surbaze de la Fundamento, tio treege helpus al
disvastigho de
Esperanto.
Mi jam delonge rimarkis,
ke homoj preferas jen "h" jen "x"
depende de
ilia ghenerala rilato pri Esperanto. Se Esperanto estas
nur lingvo de iu
"esperantista popolo" (raumista vidpunkto),
tiam ni povas uzi "x".
Strangajhoj de nia "nacia lingvo" ne tushas
"eksterulojn". Se Esperanto
estas estonta internacia lingvo (finvenkista opinio, al
kiu ankau mi
apartenas), tiam ni devas adapti nin al internaciaj
kutimoj.
Por la tuta mondo litero
"x" signifas sonon [ks]. Kaj ni ne povos
shanghi
tion, char internacia kutimo estas parto de tutmonda
kulturo. Atribui al "x"
la rolon de supersigno, kiun ghi neniam havis, kaj nei al
"h" la rolon de
supersigno, kiun ghi havas en la tuta kultura mondo,
signifas batali kontrau
Tutmonda Kulturo.
Unua plej urgha pasho estas akcepti unu komunan
ortografion surbaze de
la "konstitucio" de nia lingvo. Esperi, ke la
mondo akceptos lingvon, kiu
havas plurajn ortografiojn, estas tre naive kaj stulte.
La mondo respondos
al ni: vi unue decidu, kiel vi skribu, kaj nur poste ni
konsideros
Esperanton.
Scio de chiu lingvo
komencighas de alfabeto, sed ni ne interkonsentis ech
pri ghi. Kiel do ni povos varbi milionojn al Esperanto?
Ni devas esti malfermitaj al la mondo, sen "naciaj
strangajhoj". Ni
devas strebi al tio, ke niaj retpaghoj kaj mesaghoj estu
tuj normale
videblaj kaj legeblaj al chiu persono, sen ia ajn
anticipa elshutado kaj
instalado. Kaj atingi tion eblas nur se ni uzos simplan
internacian
alfabeton. La Fundamento permesas kaj rekomendas tion, do
ni chesigu
auskulti frenezetajn programistojn kun fiks-ideo pri
neceso de la
supersignoj.
Tri vojoj de reta
Esperantumado
Ekzistas legho, ke chiu movado degradighas. En chiu
movado kun paso de tempo
aperas pli kaj pli da malsaghuloj, ili komencas batalon
kontrau fidelaj
saghuloj kaj finfine plene perversas la originajn
idealojn.
Zamenhof sciis tion, kaj tial testamentis al ni
Fundamenton. Ni devas gardi
Fundamenton kiel pupilon de nia okulo, char ghi estas
sola defendo de
Esperanto kontrau malsaghuloj.
Se ni skribas Esperante per komputiloj, ni havas tri
vojojn por fari tion.
a) Ni kiom-ajn-koste strebu bildigi la
"chapelojn" sur komputila ekrano. Ni
ja povas fari tion. Sed tio estas erara vojo. Se ni
chapeligas tekstojn sur
nia komputilo, ni ne havas garantion, ke nia
korespondanto vidos la
chapelojn. Do, necesas anticipa interkonsento pri iu
komuna legilo. Sekve,
al unu konvencio (Esperanto) aldonighas ankorau unu
konvencio (chapeliga
programo).
Chefe, tiamaniere absolute ne eblas veni al
neesperantistoj. Kiel skribi
frazon en Esperanto en, ekzemple, nacilingva forumo? Kiel
instrui Esperanton
al amasoj? Chapeloj ne permesas tion! Do, ni iru al la
mondo sen la "karaj
chapeloj". Ne tro kara prezo pro populareco de
Esperanto.
Mi proponas tute rifuzi supersignojn, kiam ni skribas
rete. Ni lasu
supersignojn al nure paperaj eldonajhoj.
b) Ekzistas alia vojo, skribi "x" anstatau la
supersigno. Ghi estas
neakceptebla. Iksoj kontrauas al Fundamento. Se ni
permesas "ehxosxangxo",
tiam ni devas permesi ankau "e^ho^san^go",
"eh^os^ang^o",
"eh>os>ang>o",
"eh'os'ang'o", "eh*os*ang*o", ktp.
Unuvorte, ni devas senhelpe ekkrii: "ni
ne kapablas solvi tiun problemon! agu lauplache!
anstatauigu la supersignojn
per kio vi volas!"
Tia "pluralismo" kauzas diversajn problemojn,
ekzemple dum citado de unu
E-dokumento en alia, ktp. Neniu lingvo toleras tian
anarhhion. Kaj
memkompreneble, la mondo nur ironie rigardos al niaj
ekfortoj popularigi
lingvon kun anarhhisma ortografio.
Unua kaj sola devo de membroj de Akademio de Esperanto
estas gardi
Fundamenton kontrau atencoj de reformemuloj. Do, tiu
akademiano, kiu mem
malobeas Fundamenton, devas honeste eksighi el la
Akademio kaj daurigi sian
E-agadon kiel privata esperantisto.
c) Ekzistas nur unu akceptebla kaj irenda vojo: sekvado
al Fundamenta
h-ortografio. Akademio de Esperanto povas fini chiujn
siajn laborojn, sed se
antau tio ghi prezentos rekomendon kaj prefere ech
postulon, ke chiuj
retumantaj e-istoj skribu lau "ehhoshangho",
tiam sukcesa estonteco de
Esperanto estos plene garantiita.
Se esperantistoj plu kondutos tiel malsaghe kiel ghis
nun, neeviteble aperos
alia artefarita lingvo, kaj ties pli kapablaj sekvantoj
realigos la postulon
de nia epoko - ekuzon de komuna tuthomara lingvo.
Uzi chapelojn en la reto
ne estas oportune. Ekzemple, se ni skribos kun
supersignoj en "Shkola Esperanto", kiom da
abonantoj ne vidos ghustajn
literojn?? Skribi kun supersignoj en E-retpaghoj entute
estas krimo, char
tio forpushas eventualajn eksterajn vizitantojn.
Mi havas nenion kontrau
chapelitaj literoj, sed ili ofte kauzas problemojn,
skribate per komputilo.
Skribante kun supersignoj per komputilo, vi neniam estas
certa, chu chiuj
vidas viajn leterojn normale. Do, ankau tio estas afero
de egoismo kaj
ghentileco.
Antau kelkaj jaroj au
jardekoj esperantistoj-programistoj faris grandan
eraron, proponinte uzi "x"
anstatau la supersigno. Ili senpripense semis la
skismon. Novaj esperantistoj preferas h-sistemon kiel pli
kutiman kaj
naturan. Skribi "Ricxard, Sxell, Auxdi"
shajnas por ili malbele. Ech se ni
interkonsentus uzi iksojn, poste alvenos nova generacio
de e-istoj, kiuj
uzos literon "h". Do, la
problemo ne estas solvebla per iksoj.
Fundamento diras, ke kiam
ni ne povas presi chapelojn, oni uzu literon
"h"
lau sistemo: Richard, Shell, Audi. Tio
estas perfekta solvo. La bedaurindan
skismon (pri reta E-ortografio) eblas venki nur surbaze
de Fundamento.
Vortojn kiel "kuracherbo"
oni prefere skribu kun streketo: kurac-herbo,
chas-hundo, flug-haveno... Tiaj vortoj estas
maloftaj kaj ne shanghas
esencon de la afero.
Ekzistas eldiro, ke
"nenio estas tiel longdaura, kiel
provizorajho". Ni ne
forgesu ankau pri poshaj elektronikaj notlibretoj,
pejgheroj, telegrafo,
infanaj ludkubetoj kaj aliaj aferoj, kiuj NENIAM havos
chapelojn.
Ni ne bezonas atendi ian nebulan estonton, char ni jam
havas perfektan,
senpagan, Fundamentan kaj internaciecan solvon, nome:
1) pure fonetikan ortografion kun chapeloj, uzatan en
libroj kaj revuoj;
2) ortografion kun "h",
uzindan en interreto.
Ambau ortografioj estas absolute egalrajtaj; se ghis nun
h-sistemo ne estis
vaste uzata, tio okazis simple pro manko de komputiloj.
Ni ne devas tute malzorgi
pri ekstera beleco. Se ni volas edzinigi filinon,
ni zorgu, ke shi havu belajn vestojn, sed ne chifonojn,
chu ne? Do,
h-sistemo estas ghuste tiu laumoda vesto, kiu estas plej
akceptebla por
eventualaj fianchoj; dum x-sistemo estas io tre
ekstravaganca, stranga
"vestajho", kiu povas altiri nur
"strangulojn" au ech seks-maniulojn.
Mi povus imagi
interbatalon de fundamentisma principo kontrau la
internaciisma. Sed chi-demande la fundamentismo kaj
internaciismo koincidas;
kiu povus ekpensi, ke e-istoj komencus batalon kontrau
tiuj du bazaj
principoj samtempe! Neimageble!
Mi pensas, ke nunaj
esperantistoj estas nur portempaj gardantoj de la
heredajho "Esperanto", kaj vera posedanto de la
lingvo estas la Homaro (kiu
ankorau ne scias pri sia havajho).
Lau mia kompreno, Akademio
celas observi, ke la lingvo ne devojighu de
Fundamento. Fundamento tute ne malhelpas akcepton de
novaj vortoj, se ili
vere estas necesaj. Gravas, ke la skeleton de la lingvo
neniu rompu
perforte. Formoj "ishi", "ri" ktp ne
estas simplaj vortoj, ili jam entenas
regulojn, kiuj kontrauas Fundamenton. Tial, lau mi, ili
estas dangheraj kaj
nepermeseblaj.
Bertilo Wennergren: >Unu el la solvoj de "Bharato"
estis diri "Baharato"...
>Simile mi faris pri "Mbabane"
(la chefurbo de Svazilando):
>mi uzas la Esperantan formon "Mababano".
Por "N'djamena"
>(la chefurbo de Chado) mi uzas "Nighameno".
>Chu tiuj proponoj prosperos, mi tamen iom dubas.
Necesas skribi: Bharato, Mbabano, Nghameno! Lhaso, sed ne Lahaso! Pnompeno,
sed ne Ponomopeno! Botsvano,
sed ne Botosovano! Tbiliso,
sed ne Tibiliso!
Elparoli [Bharato] estas
ne pli malfacile, ol elparoli [subhavi].
La erara formo "Barato" kauzos
skismon kaj negative influos disvastighon de
Esperanton en Hindio.
Literoj "bh",
"dh" estas plej fidela kaj internacie delonge
akceptita
transskribo de la respektivaj sanskritaj sonoj. Tiel
faras ne nur angla
tradicio, sed ankau chiuj aliaj konataj al mi tradicioj
(certe, ankau la
rusa). Rezigni ghin, krachi sur la tradiciojn, facilanime
alinomi
plurjarmilan landegon pro iaj dogmaj konsideroj - estas
plena frenezajho.
En Volapuk forestis [r], char "ghi estas
malfacila" por chinoj. Batali
kontrau naturaj, vivantaj nomoj pro fikcia
"malfacila elparoleblo" estas
pura _volapugismo_.
Hindaj e-istoj elektis por
sia lando nomon "Bharato".
Bedaurinde,
enmiksighis europaj "kompetentuloj"... Chu
hindoj, chinoj au afrikanoj
indikas al vi, kiel vi nomu Esperante viajn lokojn??
Pri neceso estimi
Kulturon
Propraj nomoj apartenas al Kulturo, kaj ni ne rajtas
nerekoneble kripligi
ilin. Ni rajtas aldoni finajhon -o, kaj jen chio. Nomoj
de landoj, urboj,
popoloj estas popola richajho. Ili ofte kalkulas
jarmilojn. Ni devas estimi
popolojn. Se ni kripligos karajn por ili nomojn, ili
malakceptos Esperanton,
kaj ni mem multon perdos.
Se en propra nomo estas duobla konsonanto, ghi restu:
finno, Mekko, Dakko,
Bonno.
Se iu nomo komencighas per nekutima son-kombino, tiel
restu. Se milionoj
povas elparoli tiujn nomojn, do ankau esperantistoj
povas.
Diri [Mbabano] ne estas pli malfacile, ol [ko-mbi].
Komenca mb- tuj diras al
ni, ke temas pri afrika nomo. Ni estimu afrikanojn kaj ne
faru el ili
japanojn.
Diri [Nghameno] ne estas pli malfacile, ol [so-ngho].
Sagha politiko por esperantistoj estus adaptighi al
naciaj kulturoj, ne
torturi ilin per iu Prokrusta lito. Chiu bato kontrau ili
revenos al ni. Ne
chiuj esperantistoj estas saghaj au bonintencaj. Oni
evitu malkompetentajn
ordonojn, kaj la vivo solvos chiun problemon.
Chiu pli-malpli klera
lingvisto diros, ke toponimoj estas granda
valorajho, ke kripligi ilin estas krimo antau estintaj
kaj estontaj
generacioj.
Por bona esperantologo ne
sufichas erudicio. Li devas esti ankau filozofo.
Esperantologo, kiu ne estas iomete filozofo (kaj temas,
kompreneble, pri
ghusta, humana filozofio), neniam estos bona
esperantologo. Lia tasko ja
estas ne nur priskribi la lingvon (kiel okazas kun aliaj,
naturaj lingvoj),
sed ankau preskribi ghian lingvouzon. Sed, por preskribi,
li devas havi
ghustajn ideojn pri tio, kio estas Esperanto kaj por kio
ghi estas kreita.
Li devas esti en chiuj rilatoj kultura homo.
E-kulturo NE estas aparta
kulturo, simila al aliaj kulturoj, kaj ghi NE
estas alternativo al ili. E-kulturo estas sintezo de
chiuj aliaj kulturoj,
ghi estas ia superkulturo, ech se nun ghi estas en embria
stadio.
Akademio de Esperanto
okupighu pri gramatiko, same kiel medicino
okupighas pri homa korpo. Sed moderna, klera medicino
scias pri ekzisto de
homa animo, kiu estas multe pli grava, ol korpo.
Korpa sano ne estas tiel grava por homo, kiel anima sano;
kaj lingvaj temoj
ne tiel gravas por Esperanto, kiel ideaj temoj.
Se iuj medicinistoj ne evitas temojn pri psikologio,
etiko kaj filozofio,
tio nur pruvas ilian klerecon.
Nomoj Guatemalo,
Ekuadoro kaj Nikaraguo (sen
supersigno!) aspektas
bele. Se por loghantoj de tiuj landoj tiaj nomoj shajnas
pli naturaj, do
tiajn ni ekuzu. Tute ne estas tasko de la Akademio
malpermesi taktike
formojn.
Akcepti kutimajn lando-
kaj urbo-nomojn ne estas "oportunismo", ghi
estas
prudenta kompromiso. Kontraue, arbitre shanghi tiujn
nomojn pro iuj dogmoj
estas nenecesa "ekstremismo" kaj
"trockismo". :)
Kiuj preferas formojn "Guatemalo, Ekuadoro,
Nikaraguo", tiu povas kuraghe
uzi ilin, ne petante permeson de la Akademio. Tasko de la
Akademio de
Esperanto estas defendi Fundamenton; la akademianoj povas
nur esprimi sian privatan kaj por neniu devigan opinion, kaj jen
chio. Chiuj konkretaj
detaloj de la lingvo estas decidendaj fare de la
ordinaraj esperantistoj.
"Swami"
signifas "spirita instruisto". Ghi estas honora
titolo de hindaj
pensuloj. En rusa lingvo oni same uzas "ñâàìè". Tial "su^amio"
("suamio" lau
h-ortografio) eble estas uzinda ankau en Esperanto. Kaj
ne necesas elpensi
neekzistantajn "regulojn", kiuj
"malpermesas" uzadon de "u^" post
konsonanto.
La problemoj estu solvataj
per libera lingvouzado de la "esperantista
popolo". Tasko de la Akademio estas observi, ke tiu
lingvouzado ne rompu la
Fundamenton (chu ne?), jen chio.
Formoj "Bharato",
"Nikaraguo" kaj kelkaj aliaj
propraj nomoj ne rompas la
Fundamenton, tial ili ne estas en kompetenteco de la
Akademio. Do, la
akademianoj povas diskuti pri ili nur kiel privataj
personoj, sed ne kiel
iaj "preskribantoj".
Vorto "virdo"
(por traduki "Word") shajnas al mi ne bona.
Oni ne rajtas tiel
kripligi internaciajn terminojn (fakte, propra nomo -
nomo de programo). Pli
bona al mi shajnas formo "u^ordo".
Chio, kion akademianoj
povas, estas eldiri sian privatan, por neniu devigan
opinion. Ni ne rajtas atendi de la Akademio definitivajn
"solvojn" de
problemoj, kiuj kushas ekster la Fundamento. Fakte, se la
Akademio pretendus
regi chion en la lingvo, tiam tre facile povus okazi
katastrofo por
Esperanto. Intelekta nivelo de la Akademianoj ne estas
multe pli alta, ol
tiu de "ordinaraj e-istoj" (iam ghi estas ech
pli malalta). Do, ekzistas
reala danghero "oficiale" akcepti malghustajn
decidojn, kiuj malhelpegos al
Esperanto.