PRI ESPERANTO (3)
Normala
homo, metita en frenezulejon, tre suferos kaj disputos
kun multaj
tieaj loghantoj. Se li volos vivi en paco kun la
frenezuloj, li devos
silenti, sed tiam ne eblos iel plibonigi la situacion. La
mondo estas
freneza, kaj esperantistaro ne estas escepto.
Esperanto
estas normala lingvo por normalaj (t.e. bonaj) homoj; sed
dume ne
chiuj homoj sur Tero estas bonaj. Tial praktike Esperanto
estas "nenormala"
lingvo - ghi estas lingvo por bonaj homoj kaj celas
plibonigi la mondon. Se
Esperanto estos neutrala rilate al boneco-malboneco de
homoj, tiam ghi
perdos chian sencon kaj utilecon. (Tion saman - sed per
aliaj vortoj - diris
Zamenhof)
Konstruado
kaj batalado estas dialektike interligitaj aferoj. Fortoj
de
Mallumo strebas detrui chian Luman Konstruajhon, tial
necesas batali. Kiu ne
batalas, tiu ne konstruas. Ankau Zamenhof estis devigita
multe batali. Kaj
li bone sciis la suprenomitan leghon, skribante: "Ni
jhuris labori, ni
jhuris batali..."