Mi persone kredas, ke
ghuste la ideala flanko de Esperanto - revo pri
tutmonda frateco, justeco inter popoloj, felicha futuro
ktp estas chefa
motivo por lerni la internacian lingvon por multaj,
multaj homoj.
La internaj valoroj, kiuj
trovighas en Esperanto, ne estas fakte nur
Esperantaj; ili estas tuthomaraj kaj eternaj. Tiuj belaj
ideoj ne povos
morti, ili vivos ghis ili realighos, kaj ghuste ili estas
tio, kio subtenas
vivon de nia lingvo. Sen ili la lingvo delonge mortus kaj
estus forgesita.
Esperanto estas triobla
kreajho. Ghi, tute simile kiel homo, havas korpon,
animon kaj spiriton. Nu, korpo de Esperanto,
memkompreneble, estas la lingvo
mem. Ghi estas bela, facila, sed ghi ne estas tio, kio
allogas homojn lerni
ghin. Ekzistas ne malmulte da aliaj artefaritaj, pli
belaj lingvoj kaj eble
ech pli facilaj.
Animo de Esperanto estas
tio, kion eblas nomi "soft". Ghi estas
tuta
E-literaturo kaj tuta E-movado. Efektive, kompare kun
"soft" de aliaj
kulturoj, la Esperanto estas tre malgranda kaj malforta
(Esperanto, simile
al malgranda infano, havas belan korpeton, sed malmulte
da scioj en sia
kapeto :)). Tial, ech ne ghi allogas homojn lerni
Esperanton.
Chefa motivo estas
"spirito" de la lingvo - tio, kion ni ofte
nomas la
"interna ideo". Nur ghi vivigas la lingvon, nur
ghi estas garantio de ghia
plua disvastigho kaj fina venko.
Homoj de diversaj nacioj,
venante en E-movadon, plu apartenas al siaj
denaskaj lingvo kaj kulturo. Esperanta kulturo ne
ekzistas aparte de naciaj
kulturoj, sed "kreskas sur ili", kiel arbo
kreskas sur tero, nutrante sin
per ghiaj sukoj.
Naciaj kulturoj estas
kolonoj, E-kulturo - tegmento (sed ne ankorau unu plia
kolono, kiel asertas raumistoj). Jes, dume tiu
"tegmento" estas tre maldika
kaj kun truoj, sed tio jam estas alia problemo.
Rimarku, ke preskau chiuj
E-novuloj estas finvenkistoj. Fakte, chiujn homojn
eblas dividi je du grupoj: kiuj kredas, ke Esperanto
povas ighi vera
internacia lingvo, kaj kiuj ne kredas. Ghuste el la unua
grupo varbighas
novaj esperantistoj. Se ni rezignos niajn
"pracelojn", ni ne povos varbi
novajn samideanojn.
Al mi ech estas strange, ke ekzistas e-istoj, kiuj ne
kredas je la fina
venko. Ghi estas tiel same kontraunatura, kiel geedzeco
sen amo. :)
Reformistoj proponas
malmunti auton dum ghi veturas. Klare, ke tio
rezultigos akcidenton. Reformoj ne helpos al Esperanto.
Kauzojn de malrapida progreso de Esperanto necesas serchi
en alia sfero,
nome ideologia..
Disdividigho ne estas
malbona afero. Fakte, ghi estas tre necesa. Se
"lumuloj" sin dividos disde
"mallumuloj", ili multon povos fari. Kune kun
"mallumuloj" krei ion ajn ne eblos - estos
eterne senrezulta babilado kaj
interbatalado.
Batalado estas necesa kiel
defendo de Bono. Ekkonsciu ekziston de Malbono.
Chiu Konstruanto devas esti preta defendi sian
konstruajhon kontrau atakoj
de Hhaoso.
Neniu atakas esperantismon de ekstere; ghi ne progresas,
char interne de ghi
aktivas negativaj, detruantaj personoj. Oni devas batali
kaj venki ilin, kaj
eble valoras krei apartajn grupojn de
"lumuloj".
Kiam Esperanto jhus
naskighis kaj dum Zamenhof estis viva, esperantismo
estis lumega movado, kiu promesis fari revolucion sur
Tero. Ne vane ja
"mallumuloj" tiel malamis kaj persekutis ghin.
Sed poste, iom post iom
E-movado degeneris. En tio estas nenio mirinda, char tio
okazas kun chiu
movado, religio, partio.
Sed pri Esperanto ankorau ne chio estas perdita.
Objektive, la internacia
lingvo ja vere faros revolucion. Kaj ghi ne tute perdis
sian idean enhavon.
Multaj e-istoj sentas en sia koro la internan ideon. Mi
kredas, ke se
restintaj "lumaj" e-istoj povos defendi sin
kontrau "mallumuloj", E-movado
povos renaskighi kiel tutmonda revolucia (en bona senco)
forto.
Batali kontrau Malbono ne
estas malbone. Ghi estas devo kaj afero de
honoro. Kiu ne deziras batali kontrau Malbono, tiu estas
perfidulo, timulo
kaj finfine aliancano de Malbono.
Batalado estas laciga,
turmenta, malagrabla afero. Sed
pro tio ni ne rajtas abomeni bataladon.
Ni jhuris labori, ni
jhuris BATALI
Por reunuigi l' homaron...
Sub la sankta signo de l' Espero
Kolektighas pacaj BATALANTOJ...
L.ZAMENHOF
...Batali ne signifas uzi
malbonajn rimedojn.
...Se eblas eviti batalon, do evidente ne temas pri vera
Malbono.
Vera Malbono ne konas indulgon, kaj kun ghi ne eblas
interpacighi.
...Ni, esperantistoj,
chiuj estas tre neperfektaj, sed ni estas
batalantoj, ni estas soldatoj de Lumo. Ni batalas por
plua vivo sur Tero.
Hhaoso deziras neniigi la homaron. Esperanto helpas
interamikigi la
popolojn, do povas preventi militan katastrofon. Ni chiuj
estas herooj. Sed
estas en niaj vicoj kanajloj, kiuj portas nian uniformon,
sed envere estas
malamikoj. Ili putrigas, senkuraghigas nian armeon.
Fakte, dank'al tiuj
spionoj de Mallumo ni jam delonge ne estas armeo. Jen la
problemo de
E-movado.
...Ili konscie
servas al Malbono. Ili scias, ke per detruado kaj
paralizado
de E-movado ili faras maksimuman malbonon, kian ili povas
fari.
Se E-movado
"plilumighos", tiam ni povos atendi novajn
fortajn atakojn de
ekstere. Tio signifos, ke esperantismo denove ighis
progresiva forto,
danghera por Malbono. Kompreneble, tio ne devas esti
kauzo por timi la
"plilumigon"!
Chiu heroo havas malamikojn. Kiu ne havas malamikojn, tiu
ne estas heroo.
Tio estas l e g h o .
Nun eleksteraj atakoj ech
ne estas necesaj. E-movado estas sekto da
"stranguloj" kaj "hobiuloj". Do, kial
ghin ataki? Fakte, nuna senpova,
ridinda, senidea movado estas tre oportuna por Malbono.
Ghi forpushas chiujn
verajn revantojn pri internacia lingvo, fakte servas kiel
timigilo en
legomghardeno.
Deziro apartighi de
E-parolantaj "mallumuloj" ne estas negativa
deziro. Ghi
estas simila al deziro liberighi de parazitoj, helmintoj,
kiuj malsanighas
la organismon.
Esperanta lingvo miaopinie
estas tre intime ligita kun
filozofio kaj ech kun metafiziko. Per Esperanto oni pli
bone ekkonas
filozofion, kaj per filozofio oni pli bone ekkonas
Esperanton.
Por mi, Esperanto estas
"sankta lingvo de lumuloj". Ne pli, ne malpli.
Ju pli la homaro "lumighos", des pli ghi shatos
Esperanton. Nun ghi estas
sufiche "malluma", sed ni ne perdu la esperon
kaj gardu "lumecon" en niaj
vicoj.
Chio estas komplika, sed
ghenerale homoj (ne nur en E-mondo) vere
dividighas. Se ne estus tiel, ne eblus klarigi militojn,
krimojn kaj chiujn
malbonajhojn en la mondo.
Mi klasifikas homojn jene: "koraj raciuloj",
"senkoraj raciuloj", "koraj
senraciuloj", "senkoraj
senraciuloj". "Koraj raciuloj"
estas homoj saghaj
kaj humanaj. Plej elstara ekzemplo estas Zamenhof, kiu
(lau mia forta
konvinko) estis samtempe Geniulo kaj Sanktulo. Chefa
malbonajho en la mondo
okazas pro "senkoraj raciuloj". Ili havas
sufiche evoluintan intelekton, sed
ili ne estas bonkoraj. Ordinare ili kredas nenion
nematerian kaj (en
E-mondo) malestimas Zamenhofon kun lia idealismo, opinias
Esperanton nur
seka instrumento por intershanghi informojn. "Koraj
senraciuloj" estas
bonkoraj, sed ne sufiche saghaj; ili ne kauzas
problemojn. Bedaurinde, ili
ofte kredas al mensogo de "senkoraj raciuloj".
"Senkoraj senraciuloj" estas
sendangheraj, char pro sia malsagheco ili ne kapablas
kauzi multan
malutilon.
Brazila sperto estas tre
utila por tutmonda E-movado. Brazilanoj reunuigis
esperantismon kun spiritaj aferoj. Tial ilia movado estas
aktiva, multnombra
kaj sencoplena. Jam dum jaroj mi parolas pri neceso
"braziligi" tutmondan
E-movadon.
Esperanto estas
lingvo por Homoj de Futuro, por raciaj religianoj kaj
koraj
scienculoj. Sen idea enhavo ghi estas nur morta shelo kaj
ne estas interesa
por homoj, tial ghi ne progresas en Europo.
Kiuj uzas Esperanton por
plezuro, tiuj estas simple E-parolantoj. Veraj
esperantistoj estas ideanoj, homaranoj, homoj de Nova
Epoko. Kiam UEA kaj
gvidantoj de E-movado komprenos tion, Esperanto ricevos
fortan
antauenpushon.
>esperantisto estas
esperantoparolanto kaj esperantoparolanto estas
>esperantisto.
Formale (lau la
Bulonja Deklaracio) jes, sed lauesence ne.
Esperantisto estas Homo, kiu esperas, kiu havas altan,
noblan Esperon pri
Tutmonda Frateco, pri Justeco inter chiuj popoloj kaj pri
Amo inter homoj.
Homo, kiu uzas Esperanton, sed kiu chiupashe detruas tiun
altan Esperon, kiu
atakas bonajn homojn, kiu praktikas insultadon kiel sian
shatokupon, kiu
kontraubatalas progreson kaj neas chion, kio kushas
ekster lia limigita
racio - ne estas Esperantisto. Li ne estas ano de
esperantismo, same kiel
vermo en pomo ne estas parto de la pomo.
Kiu bone pripensos la
demandon - kio estas entuziasmo, tiu vershajne
konsentos, ke la entuziasmo estas speco de energio, kiu
penetras en homon.
Ghi estas kvazau ia nevidebla fajro. Iam homoj diris:
"li plenighis per dia
volo". Entuziasmo estas iusence "volo de
dio", au, pli ghuste, "volo de la
planedo". Jam multaj elstaraj sciencistoj komprenas,
ke planedoj estas vivaj
estajhoj, kun sia, ne komprenebla por ni, psiko. Fakte,
chiuj homoj korpe
apartenas al Tero kiel fizika planedo, kaj anime - al
"psiko" de Tero. Ni
estas kvazau cheletoj de unu granda organismo. Tero
scias, kion ghi bezonas.
Kaj kiam homo
plenighas de ghia volo, tiam li ighas entuziasto. Kial
aktivuloj de "Greenpeace" estas tiel
abnegaciaj, ofte riskas sian vivon en
batalado kontrau malpurigistoj ktp? Char ili estas homoj,
kiuj sentas volon
de Tero kaj defendas ghin. Ke la homaro unuighu kaj trovu
komunan lingvon -
ankau tio estas volo de Tero. Tial ideaj esperantistoj
estis kaj estas
herooj, dedichantaj al Esperanto siajn vivojn. Sed
ekzistas, bedaurinde, tre
multe da homoj kun korpoj tre krudaj, en kiujn ne povas
penetri la fajna
energio de la planeda psiko. Ili ne sentas la sanktan
entuziasmon, ili mokas
la heroojn kaj vivas por propra plezuro. Tiaj homoj estas
renkonteblaj ech
en E-movado, sed ili ne estas veraj Esperantistoj. Veraj
Esperantistoj estas
chiam entuziastoj (entuziasmuloj).
>"Esperantisto"
estas perfekta sinonimo de "E-parolanto".
Por mi - ne.
Isto = ismano (komunisto = komunismano,
ne loghanto en komunisma socio;
socialisto = socialismano, ne loghanto en socialisma
shtato; fashisto =
adepto de fashismo, ne loghanto en Hitlera Germanio;
germanisto = homo,
profesie okupighanta pri germana lingvo, ne simpla
germanparolanto, ktp).
P.S. Kiam oni akceptos mian koncepton de "Esperantisto",
tiam por kanajloj
ne trovighos loko en E-movado.
Kiu malamas Esperantismon,
tiu ne rajtas nomi sin Esperantisto. Esperanto ne
estas nur lingvo, ghi estas ankau ideo; Esperantisto ne
estas simple
lingvano, sed ankau ideano; se estus alie, do
Esperantismo signifus simple
Esperanto-paroladon au Esperanto-parolemon.
"Esperantisto"
signifas "adepto de esperantismo", kaj "esperantismo"
estas
"kredo, ke komuna lingvo helpos krei pli bonan
mondon". Pri tio parolas
vortoj de la himno "Espero"
(pri kio estas la "espero"? Chu pri ia
planlingvo? Certe, ne! La "espero" de
esperantistoj estas espero pri pli bona mondo!):
En la mondon
venis nova sento...
...Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per laboro de la esperantoj...
("Esperantoj" = "homoj, kiuj esperas"
= "esperantistoj").
En tiuj vortoj trovighas tuta esenco de esperantismo. Chu
niaj E-insultantoj
kaj bojantoj subtenas esperantismon? Se ne, do kiaj
"Esperantistoj" ili
estas!?
Katolikismo, komunismo,
esperantismo - chio tio estas diversaj enkorpighoj
de unu sama ideo - Tutmonda Frateco. Bona katoliko estas
preskau tio sama
kiel bona komunisto. Chiuj vojoj kunighas en homaranismo.
Bona katoliko
estas katoliko-homaranisto, bona komunisto -
komunisto-homaranisto.
Homaranismo signifas amon kaj toleremon. Sed,
memkompreneble, multaj
komunistoj kaj katolikoj estis kaj estas
malbonaj, kruelaj, tial la kredo, ke katolikismo kaj
komunismo estas io
reciproke kontraua, ne estas senbaza.
Nun venis tempo por purigi chiujn doktrinojn. En
homaranismo ni estos kune,
samtempe restante che niaj kredoj, naciecoj kaj lingvoj.
Ekde sia naskigho,
Esperanto estis lumega ismo, kaj tial ghi renkontis
furiozan kontraubatalon de "mallumuloj".
Finfine, ili disshirus Esperanton
je pecetoj. Tiam Zamenhof faris genian movon. Li publike,
per la Bulonja
Deklaracio maskis la lumecon de esperantismon kaj
permesis al "mallumuloj"
partopreni E-movadon kaj nomi sin e-istoj. Tia decido
estis tre sagha el
taktikaj konsideroj, sed ghi ne estis plene sincera, kaj
por chiuj ideaj
zamenhofanoj chiam estis klare, ke homoj, uzantaj
Esperanton por persona
profito au por aliaj ne indaj celoj, ne estas veraj
esperantistoj. Post la
akcepto de Bulonja difino de "esperantisto" la
eksteraj atakoj kontrau
Esperanto c h e s i s. Esperanto ricevis treege necesan
pacon. Tamen, la
necesa kompromiso kun "mallumuloj" havis ankau
tre malbonajn sekvojn. La
"mallumuloj" komencis elinterne bremsi kaj
kontraubatali esperantismon. (Ne
vane ja Zamenhof klopodis lanchi novan - homaranisman
movadon; li vidis, ke
la E-movado perdis sian komencan "lumecon")
Finfine, ili sukcesis plene
haltigi ghian progreson. Kaj rezulte Esperanto preskau
fiaskis atingi sian
venkon. Chu ghi nun progresos au ne, dependas de tio, chu
ni renaskos la
idean esperantismon au ne. Ne vane la ideo mem pri tio
elvokas lavangon da
insultoj kaj malbenoj.
Normala stato de homo, che
kiu ambau partoj de cerbo estas evoluintaj, estas
"geniulo" kaj "sanktulo".
Plimulto da nuntempe vivantaj homoj estas, kompare kun la
normala normo,
"kretenoj" kaj "kanajloj", char ili
ankorau ne estas evoluintaj.
Precipe malbone, ke iuj malpli evoluintaj estajhoj nomas
iujn pli
evoluintajn "idiotoj" kaj
"frenezuloj".
Senkoraj raciuloj estas
duoncerbuloj, dangheraj por la socio.