N.Grishin
ESPRIMO
DE MALPROKSIMA PARENCECO EN ESPERANTO
(parto unua)
La procezo de renovigo de la homaro deduktighas nur al naskado de infanoj. Tial chiu parenca rilato konsistas el kombinoj de nur du chefaj parencecaj rilatoj: "naskito" (= filo) kaj "naskinto" (= patro). Ekzemple, frato estas filo de patro, edzo - patro de filo, avo - patro de patro, nevo - filo de filo de patro, ktp. (Chi tie kaj plue por koncizeco temas nur pri parencoj-viroj, tial eventuala sufikso "in" ne estas konsiderata) Kiel ajn miriga tio shajnas, helpe de nur du vortoj - "filo" kaj "patro" - principe eblas difini ne nur parencecon de ajnaj du homoj, sed ech de ajnaj du vivuloj sur Tero. Tamen, kvankam ni chiuj efektive "gens unua sumus" (estas unu familio), kiel parencojn estas oportune konsideri nur tiujn, kies genealogiaj linioj estas observitaj ghis interkrucigho.
Ne malfacilas rimarki, ke chiuj parencoj estas divideblaj en du klasojn: en tiujn, kiuj havas kun ni komunajn praulojn, kaj en tiujn, kiuj havas kun ni komunajn idojn. Al la unua klaso apartenenas, ekzemple, frato, nevo, onklo; al la dua - edzo, bopatro, bofilo k.a. Rektaj prauloj kaj idoj apartenas samtempe al ambau klasoj.
La kompilita de mi sistemo de parenceco lauforme similas al papilio (vidu tuj sube).
praprapraavo |
||||||||||
prapraavo (PPPP) |
||||||||||
bopraavo |
praavo |
praavedo |
||||||||
boavo |
avo |
avedo |
||||||||
bobopatro (PPPFF) |
bopatro |
patro |
onklo |
onkledo |
||||||
boedzo |
edzo |
mi |
frato |
kuzo |
||||||
bobofilo |
bofilo |
filo |
nevo |
nevedo |
||||||
bonepo |
nepo |
nepedo |
||||||||
bopranepo |
pranepo |
pranepedo |
||||||||
prapranepo |
||||||||||
praprapranepo |
En la centro situas "mi", kalkulcentro. Dekstren-supren de "mi" vicas prauloj, de kiuj dekstren-malsupren vicas ties idoj. Maldekstren-malsupren de la punkto "mi" vicas idoj, de kiuj maldekstren-supren vicas ties prauloj. Do, dekstra alo de la "papilio" konsistas el rektaj prauloj kaj tiel nomataj "lausangaj" parencoj, kaj la maldekstra - el rektaj idoj kaj bo-parencoj. Ambau klasoj de la parencoj estas plene analogiaj unu al la alia, kvankam malsamdirektitaj lau tempo.
Temposkalo estas direktita de supre malsupren; do, punktoj kushantaj sur sama horizontalo signifas parencojn de sama generacio. Sur samaj vertikaloj kushas punktoj de parencoj egale proksimaj al "mi".
Videblas, ke aloj de la "papilio" estas daurigeblaj diversflanken kiom ajn malproksime, enkaptante pli kaj pli malproksimajn parencojn. Nin chefe interesos demando, por kiuj el ili Esperanto posedas specialaj terminojn. Respondo al chi demando estas jena: la internacia lingvo devas havi chiujn rimedojn por ke oni povu per unu vorto nomi kiom ajn malproksiman parencon!
Komence ni turnu nin al maldekstra parto de la sistemo. Por nomi postedzighajn parencojn en Esperanto ekzistas speciala prefikso "bo". Sed ghi dume estas uzata nur en malmultaj vortoj: bopatro, bofilo kaj kelkaj aliaj, dum da chiuj boparencoj estas senfine multe. Por plenigi la tutan maldekstran alon de la sistemo, oni devas obligi prefikson "bo" laugrade de malproksimigho for de "mi", samkiel oni obligas prefikson "pra" laugrade de malproksimigho en estintecon au estontecon. Ekzemple, se "patro de filo" estas "edzo", do "avo de nepo" estos "boedzo", "praavo de pranepo" - "boboedzo" ktp. Helpe de obligo de la prefikso "bo" oni povas nomi chiun, ech plej malproksiman parencon lau idoj.
Bedaurinde, afikso signifanta parencecon lau prauloj en Esperanto ghis nun ne estis, kaj tial dekstra parto de la sistemo ne estis plenigebla. Interese, ke en rusa lingvo ekzistas speciala vorto "jurodnyj", kiu kune kun numeralo permesas nomi chiun malproksiman parencon "lau sango". Mi proponas en nia lingvo uzi por chi celo sufikson "ed", kiu dume havas mallarghan, pure zoologian signifon de parenceco. Kompreneble, ankau sufikson "ed" necesas obligi laugrade de malproksimigho for de "mi" - nur sub tiu kondicho dekstra alo de la sistemo estos plenigebla kiom ajn malproksimen. Ekzemple, se "nepo de avo" estas "kuzo", do "pranepo de praavo" estos "kuzedo", "prapranepo de prapraavo" - "kuzededo" ktp.
Proponata sufikso "ed" fakte ekvivalentas al vorto "frato", samkiel prefikso "bo" ekvivalentas al vorto "edzo". Havante afiksojn "pra", "bo" kaj "ed", Esperanto posedos logikan kaj universalan sistemon de parenconomado, kian, shajne, posedas neniu nacia lingvo.
Nun iom da matematiko. Se ni signos patron per P, filon - per F, "min" - per E (Egoo), do ni povos ne nur matematike kodi chiun parencecon (ekzemple, avo = patro de patro - PP; edzo = patro de filo - PF, ktp), sed ankau solvi diversajn problemojn. Ekzemple: kiel nomighas pranepo (FFF) de onklo (FPP)? Solvo: FFF x FPP = FFFFPP. Au: kio estas mia avo (PP) al mia nepo (FF)? Solvo: PP/FF = PP x E/FF = PP x PP = PPPP. La sistemo, kiun chiu laubezone povas mem plivastigi, konsekvence aldonante supre kaj malsupre - "pra", maldekstre - "bo", dekstre - "ed", chiam montros ghustan terminon. En unua problemo tio estas nepededo, en la dua - prapraavo.
Kompleteco de Esperanta terminologio kaj ebleco matematike manipuli per terminoj povas havi grandan signifon por historiistoj, etnografoj kaj por chiuj tiuj, kiuj interesighas pri propra genealogio.
Mi ne traktis grandan klason de tiel nomataj pseudoparencoj, t.e. tiuj, kiuj havas kun "mi" nek komunajn praulojn, nek komunajn idojn. Unu el plej proksimaj pseudoparencoj estas, ekzemple, bofrato (edzo de fratino). Tamen la klaso de pseudoparencoj postulas apartan detalan parolon.
ESPRIMO
DE MALPROKSIMA PARENCECO EN ESPERANTO
(parto dua)
Ni jam esploris nomadon de efektivaj parencoj kaj povas chiun el ili nomi per unu sola vorto. Por tio ni bezonis akcepti sufikson "ed" kun signifo "frato". Sed ekzistas ankorau tiaj parencoj, kiuj havas kun ni nek komunajn praulojn, nek komunajn idojn, ekzemple, bofrato (edzo de fratino) au nova edzo de patrino. Tiajn parencojn mi nomas pseudoparencoj. Chu eblas nomi ankau tiujn parencojn? Jes. Chiuj parencoj formas unu belan kaj logikan sistemon, kaj chiu el ili estas nomebla per unu vorto helpe de afiksoj "bo", "pra" kaj proponata "ed".
Ni rememoru nian signadon de parencoterminoj: patro - P, filo - F, avo = patro de patro - PP, frato = filo de patro - FP, edzo = patro de filo - PF, kaj tiel plu. Tiujn parencojn, kies formuloj konsistas el unu sola litero, ni nomu unuarangaj; ili estas nur du: patro (P) kaj filo (F). Parencojn kun duliteraj formuloj ni nomu duarangaj; ili estas kvar: avo (PP), frato (FP), edzo (PF), nepo (FF). Sekvos ok triarangaj parencoj, dek ses kvararangaj, tridek du kvinarangaj, ghenerale - n*2 da n-rangaj. Eblas konstrui piramidoforman sistemon kun "mi" che pinto, kie de chiu n-ranga parenco eliras du n+1-rangaj parencoj - ties patro kaj filo. Tiamaniere kombinighas chiuj eblaj parencorilatoj.
mi |
patro |
avo |
praavo |
prapraavo |
praprapraavo |
prapraprapraavo (PPPPPP) |
prapraavedo (FPPPPP) |
||||||
praavedo |
boprapraavo (PFPPPP) |
|||||
avededo (FFPPPP) |
||||||
avedo |
bopraavo |
boprapraavo (PPFPPP) |
||||
avededo (FPFPPP) |
||||||
onkledo |
boavedo (PFFPPP) |
|||||
kuzedo (FFFPPP) |
||||||
onklo |
boavo |
bopraavo |
boprapraavo ((PPPFPP) |
|||
boavedo (FPPFPP) |
||||||
onkledo |
boboavo (PFPFPP) |
|||||
kuzedo (FFPFPP) |
||||||
kuzo |
boonklo |
boavedo (PPFFPP) |
||||
kuzedo (FPFFPP) |
||||||
nevedo |
bokuzo (PFFFPP) |
|||||
nepededo (FFFFPP) |
||||||
frato |
bopatro |
boavo |
bopraavo |
boprapraavo (PPPPFP) |
||
boavedo (FPPPFP) |
||||||
boonklo |
boboavo (PFPPFP) |
|||||
bokuzo (FFPPFP) |
||||||
fratedo |
bobopatro |
boboavo (PPFPFP) |
||||
fratetedo (FPFPFP) |
||||||
nevedo |
bofratedo (PFFPFP) |
|||||
nepededo (FFFPFP) |
||||||
nevo |
bofrato |
bobopatro |
boboavo (PPPFFP) |
|||
bofratedo (FPPFFP) |
||||||
nevedo |
bobofrato (PFPFFP) |
|||||
nepededo (FFPFFP) |
||||||
nepedo |
bonevo |
bobofrato (PPFFFP) |
||||
nepededo (FPFFFP) |
||||||
pranepedo |
bonepedo (PFFFFP) |
|||||
prapranepedo (FFFFFP) |
||||||
filo |
edzo |
bopatro |
boavo |
bopraavo |
boprapraavo (PPPPPF) |
|
boavedo (FPPPPF) |
||||||
bopatredo |
boboavo (PFPPPF) |
|||||
edzededo (FFPPPF) |
||||||
edzedo |
bobopatro |
boboavo (PPFPPF) |
||||
edzededo (FPFPPF) |
||||||
filededo |
boedzedo (PFFPPF) |
|||||
nepededo (PFFPPF) |
||||||
filedo |
boedzo |
bobopatro |
boboavo (PPPFPF) |
|||
boedzedo (FPPFPF) |
||||||
filededo |
boboedzo (PFPFPF) |
|||||
nepededo (FFPFPF) |
||||||
nepedo |
bofiledo |
boedzedo (PPFFPF) |
||||
nepededo (FPFFPF) |
||||||
pranepedo |
bonepedo (PFFFPF) |
|||||
prapranepedo (FFFFPF) |
||||||
nepo |
bofilo |
boedzo |
bobopatro |
boboavo (PPPPFF) |
||
boedzedo (FPPPFF) |
||||||
bofiledo |
boboedzo (PFPPFF) |
|||||
bonepedo (FFPPFF) |
||||||
nepedo |
bobofilo |
boboedzo (PPFPFF) |
||||
nepededo (FPFPFF) |
||||||
pranepedo |
bonepedo (PFFPFF) |
|||||
prapranepedo (FFFPFF) |
||||||
pranepo |
bonepo |
bobofilo |
boboedzo (PPPFFF) |
|||
bonepedo (FPPFFF) |
||||||
pranepedo |
bobonepo (PFPFFF) |
|||||
prapranepedo (FFPFFF) |
||||||
prapranepo |
bopranepo |
bobonepo (PPFFFF) |
||||
prapranepedo (FPFFFF) |
||||||
praprapranepo |
boprapranepo (PFFFFF) |
|||||
prapraprapranepo (FFFFFF) |
||||||
|
1-a |
2-a |
3-a |
4-a |
5-a |
6-a rangaj parencoj |
Ni povas daurigi chi "piramidon" kiom ajn malproksimen, obeante tre simplajn regulojn: se parenco, kies nomon ni volas trovi, estas frato de jam konata parenco, do ghia nomo estos tia nomo plus sufikso "ed"; se la interesanta nin parenco estas edzo de konata persono, do ghia nomo estos ties nomo kun prefikso "bo". Tiujn chi regulojn eblas grafike prezenti tiel:
Y |
X --- |
--- bo-X |
|
X --- |
--- X-ed |
Y |
Esplorante tiun chi parencosistemon, ni malkovras chiujn korektojn farotajn post akcepto de sufikso "ed". Nova edzo de patrino devas nomighi bopatro (sed ne duonpatro); lia filo, naskita de alia virino, estas mia fratedo (t.e. frato de mia frato naskita de mia patrino kaj tiu viro). Se mia edzino antau edzinigho al mi naskis filon de alia viro, do tiu shia filo estas mia filedo (sed ne duonfilo), t.e. frato de nia komuna filo. Frato de mia edzino devas nomighi edzedo, sed ne bofrato, kiel ghis nun, char bofrato estas nur edzo de fratino.
Necesas ankorau doni "sciencan" difinon de pseudoparencoj; por tio ni konsideru ankorau unu klasifikon de chiuj parencoj. Parencoj, en kies formuloj literoj P kaj F ne alternas, estas rektaj prauloj au idoj. Tiuj parencoj, en kies formuloj literoj P kaj F alternas unufoje, estas efektivaj parencoj (ili estis aparte traktataj en unua parto de la studo). Kaj, fine, tiuj parencoj, en kies formuloj literoj P kaj F alternas pli ol unufoje, estas pseudoparencoj.
Esplorado de parencosistemo kondukas al kelkaj interesaj sociologiaj rimarkoj.
Geedzoj estas nur tiuj homoj, kiuj havas komunan infanon; seninfana paro ne estas parencoj.
Chiu homo devas havi du gefilojn naskitajn de diversaj edz(in)oj. El nuntempa vidpunkto tio ne estas morala, tamen futuro vershajne revizios estantajn morojn. Che tiu chi kondicho tuta homaro estos enreale unu granda familio, ghi ne estos dividita en malgrandajn kaj fremdajn unu al alia grupetojn-familiojn kaj grupegojn-naciojn.
Oni povas supozi, ke dum proksimigho de tuta homaro al evoluita komunisma socio signifo de parencaj rilatoj multe kreskos. Tial ilia lingvistika analizo surbaze de internacia lingvo Esperanto estas tre ghustatempa kaj necesa.
1985