N.P.Banykin

Al infanoj pri KOSMO, TERO kaj HOMO (3)

LA MONDOJ CHIRKAU NI

Homo estas ligita kun la chirkaua mondo pere de siaj sens-organoj. Ni audas
sonon per oreloj, per okuloj vidas chirkauantajn nin objektojn, domojn,
arbojn, chielon, sunon kaj stelojn. Nia hauto sentas ektushon de objektoj,
varmon de sunaj radioj, humidecon de aero, blovon de vento. Sciencistoj
diras, ke la tuta mondo, chio, kion sensas la homo, konsistas el materio, ke
la tuta mondo estas materia. Sed la homo - tia, kia li estas nun, - ankorau
estas malproksima de perfekteco. Niaj sens-organoj ankorau evoluas, kaj
multon ni ankorau ne sensas kaj ne perceptas. Ekzemple, ni ne vidas nek
audas radioondojn, sed nia radioricevilo facile kaptas ilin. Sur ebena
surfaco de magnetofona bendo ni ne povas legi au audi iajn sonojn, sed tion
facile faras magnetofono. Ni ne vidas rentgenajn radiojn, ne sensas
radioaktivan radiadon de atomaj reaktoroj, kaj multon alian. Tiun mondon,
kiu hodiau estas perceptebla por niaj sens-organoj, la Grandaj Instruistoj
nomas "solida mondo". Ghia materio estas kruda kaj facile perceptebla por
niaj neperfektaj sensiloj. Sed chirkau ni ekzistas ankau aliaj, nevideblaj
por ni mondoj. Ankau ili konsistas el materio, sed tiu materio estas tiom
fajna, ke ni ne vidas nek perceptas ghin. Vere, renkonteblas homoj, kiuj

sensas, kaj iam ech vidas tiun fajnan materion - materion de la Fajna Mondo.
Sed tio estas ne ordinara, sed supera vidpovo. Dum 80-aj jaroj oni multe
rakontadis pri bulgara virino - avino Vanga. Ankau multaj el vi, infanoj,
audis pri shi. Tiu blinda ekde infaneco virino vidas formojn kaj estajhojn
de la fajna mondo. Dume tiaj kapabloj renkontighas malofte, sed estonte
chiuj homoj havos ilin.
En naturo ekzistas ankau ankorau malpli facile perceptebla, superfajna
mondo. Ghi nomighas "Fajra Mondo". Tiu mondo ankorau ne estas perceptebla
por sensoj de la teranoj. Ghi estos perceptebla por homoj tiam, kiam ili
atingos diecan evoluighon de siaj sensoj. Chiuj tiuj mondoj, videblaj kaj
nevideblaj, situas chirkau ni, kaj chiuj ili estas loghataj kaj raciaj. La
Supera Racio de Universo estas koncentrigita ghuste en la Mondo Fajra, sed
ech chiu ordinara homo portas en si ereton da fajna kaj fajra mondoj. Ghuste
tio, kion homoj nomas "animo" de homo, estas fajna kaj fajra ero de nia
organismo.


PRI SENMORTECO

Miaj junaj amikoj, se vi ekrigardos chirkaue, do vi, certe, rimarkos - chio,
kio chirkauas nin, ne estas eterna, chio estas detruighonta. Eluzighas nia
vesto, maljunighas kaj mortas plantoj kaj animaloj, ghisvivinte maljunecon,
mortas ankau la homo. Ech plej fortikaj betonaj konstruajhoj kun paso de
tempo detruighas, ech montoj ne estas eternaj. Same ankau en la fajna mondo,
kiu estas nevidebla por ni, - tie same okazas maljunigho kaj detruigho. Sed
en la Fajra Mondo chio estas alia. En ghi forestas detruigho, kontraue, tie
estas eterna konstruado, eterna vivo, tie estas senmorteco.
Sed kio pri homo? Nia korpo apartenas al la fizika, solida mondo. Ghi
maljunighas kaj eluzighas, same kiel nia vesto. Tamen homo ne estas nur
korpo. Krom korpo fizika li havas ankau pli fajnajn, nevideblajn korpojn.
Vere, ankau ili ne estas eternaj, kvankam ili postvivas la korpon fizikan.
Sed chiu homo havas en si parton, apartenantan al la Supera, Fajra Mondo.
Tiun parton homoj kutimas nomi spirito. Kaj kiel chio en la Mondo Fajra, la
spirito de homo estas eterna, nedetruebla, tio estas - senmorta.
Rememoru, infanoj, kiel multe da vestajhoj ni surmetis vintre, kiam ni iris
surstraten. Kvankam tiu vesto ghenis nin, ghi ne malhelpis al ni komunikighi
kun aliaj homoj. Somere sur bordo de rivereto vi sidas en sola naghkostumo,
che tio vi ne sentas vin malpli pensantaj estuloj, ol en vintra vesto. Vi
plu komunikighas kun viaj amikoj, kaj ech sen vesto ili facile rekonas vin.
Ankau nia fizika korpo estas nia portempa "vesto", kiu helpas al ni vivi en
la solida mondo. Kiam homo ghisvivas maljunecon kaj forjhetas sian eluzitan
"veston" - sian maljunan korpon, - homoj diras, ke la homo mortis. Sed kio
estas morto? Ja la homo kune kun siaj pensoj, revoj, aspiroj kaj esperoj ne
povis malaperi simple nenien. Ja ne povis simple malaperi chio tio, kion la
homo lernis dum sia vivo. Efektive, perdinte sian fizikan korpon, la homo ne
malaperas kaj ne chesigas esti racia pensanta estulo. La morto estas ne
cheso de vivo, sed shangho de ekzistoformo. Kaj ankau en tia shanghita formo
homoj rekonas unu alian, ili plu komunikighas, amikas kaj amas. Por
kompreni, kial tio okazas, necesas unue rakonti pri kosmaj leghoj.

(daurigota)


..
, (3)



. ,
, , , , .
, ,
, . , , ,
, , . - ,
, - .
, . ,
, .

- , .
, ,
. ,
, .
.
, . ,
, . , ,
, , -
. , .
-
. , , .
.
, .
, .
. .
, .
, , , ,
.
,
. , ,
.




, , , ,
- , , , .
, , ,
.
, . ,
, .
. , , ,
, - .
? .
, . - .
, . ,
, .
, , .
. , , ,
.
, , ,
. ,
. ,
, .
,
.
- "",
.
"" - , - , .
?
, , .
, . ,
,
. - , .
,
, . , ,
.

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !