EL LIBROJ DE AGNI-JOGO (2)
Chiu
insulto kaj kverelo estas jam laudo al mallumo. Terura
tranchilo
estas ne malantau rimeno, sed sur pinto de lango. Iam oni
devos kompreni, ke
dirita kaj pensita ne estas forvisheblaj. Chiu, pensinta
por bono, povas
ghoji pri tio, sed ankau inverse.
Amikamo
estas bazo de vivo. Ne shminko, ne kosmetikajho estas la
amikamo.
Ne shirmo estas la amikamo. Ne masko de perfido estas la
amikamo. Ne afabla
grimaco estas la amikamo. Necesas kompreni la amikamon,
kiel nehipokritan
koran senton.
Scienco jam
konstatis ekziston de apartaj homoj, kiuj sen
radioriceviloj
perceptas radio-ondojn. Certe, ghi estas fenomeno de
fajra plano kaj
malfermas vojojn al agnosko de ebleco percepti pensojn
trans distanco. Sed
la scienco ne zorgas esplori tiujn individuojn. Oni povas
audi, ke "escepte
de tiu fenomena kapablo, la organismo estas tute
normala". Tio estos plej
malklera konkludo. Ni ne volas ofendi la kuraciston, char
ofte li ne havas
laboratoriojn por konvena observado... Provu trovi
rimedojn por esplori
tiujn fenomenojn, kaj vi vidos, kiel malamikaj estos la
auskultantoj, kiuj
rememorigos pri inkviziciistoj. Kvazau ilia tasko estas
detrui la eblecojn,
sed ne helpi al chio utila. Tiel estis, tiel estas, kaj
homoj deziras, ke
tiel estu chiam.
Unu demono
decidis starigi sanktan ermiton en seneliran situacion.
Por tio
la demono shtelis plej sanktajn objektojn kaj prezentis
ilin al la ermito
kun vortoj: "Chu vi akceptos de mi?" La demono
esperis, ke la ermito ne
akceptos la donacojn kaj tiel perfidos la sanktajhojn;
sed se akceptos, tiel
li kunlaboros kun la demono. Kiam tiu terura gasto
eldiris sian proponon, la
ermito faris nek tion, nek alion. Li starighis,
indignita, kaj per tuta
forto de spirito ordonis al la demono jheti la objektojn
sur teron, dirinte:
"Ho, malluma spirito, vi ne retenos tiujn objektojn
kaj foriros neniigita!"
...Ni ne opiniu tiujn legendojn ne necesaj. Demonoj estas
multformaj, kaj
chiu laboranto por Lumo spertas iliajn atakojn.
Senanimaj
estuloj estas konataj al chiuj. Tio estas ne simbolo, sed
hhemia
realajho. Oni povas demandi, chu ili enkorpighas en tiu
plorinda stato? La
demando montros nescion de la bazoj.
Neniu povas enkorpighi sen provizo de la fajra energio.
Malshparado de Agni
okazas chi tie, meze de chiuj mirakloj de Naturo. Tute ne
necesas por
malshparado de Agni fari iujn terurajn krimojn. Ni
sufiche scias pri
progresado ech de rabistoj. Kutime la malshparado de Agni
okazas dum
ordinaraj tagoj kaj en krepusko de spirito. Necesas
kompreni, ke la provizo
de Agni nature kreskas. Sed kiam mallumo superas
perfektighon, tiam la Fajro
nerimarkeble, sed hhemie pruveble, foriras el la maltauga
ujo. La legho de
eterna movado estas belega - au evolucio, au involucio.
Homoj devas
teni en hejmoj nenion putran. Fermentado au nefresha akvo
altiras nedezirindajn estajhojn. Kiam oni evoluigos
fotadon de estajhoj de
la Fajna Mondo, eblos vidi sur filmo diferencon de
chirkauajhoj de peco da
fromagho, viando au fresha rozo. Anstatau logika
konvinkado eblos montri, ke
formoj, altiritaj per viando, estas malbelaj. Tiuj
shatantoj de putrado
akompanas ghis busho mem la shatatan de ili manghajhon.
Rozoj enhavas plejan kvanton da fajra energio.
Tiamaniere, ankau homoj,
shatantaj rozojn, estas proksimaj al la fajra energio.
Fajraj
energioj frapadas en siaj prizonoj. Venas tempo, kiam ili
au estos
aplikitaj racie, au devos elvershighi per fajraj malsanoj
au kosmaj
kataklismoj. Tri vojoj kushas antau la homaro. Ghi povas
elekti chiun,
konforme kun sia konscio.
Kiam oni
demandos, chu la mondoj estas loghataj, respondu jese.
Certe,
chio tio estas diversaj evolucioj, ne chiam atingeblaj
unu por alia. Sed ne
estos granda eraro diri, ke chiuj spacoj estas loghataj.
Mikroskopo montros
vivon en chiu loko de la planedo, la sama legho estas por
la spaco.
"Mem,
mem, mem!" - krias infano, ne lasante plenaghulojn
al sia okupo.
Ghis sepjara agho la racio kaj koro memoras la leghon de
memstara progresado
sur Tero. Poste la saghaj rememoroj malhelighas kaj ofte
transformighas je
sia malo. "Oni supre kaj malsupre laboru anstatau
mi", - tiel diras homo,
forgesinta pri memperfektigado, sed infano memoras kaj
defendas memstarecon.
Malgranda
infano diras: "Finfine mi naskighis". En tiu
aserto videblas la
Mondo Fajna. Oni povas mencii multajn ekzemplojn, kiam ne
nur malgrandaj
infanoj, sed ech novnaskitoj subite parolis vortojn de
grandega signifo kaj
poste denove revenadis al sia origina stato. Per atentemo
kaj zorgemo eblas
kolekti plej valorajn informojn.
Eblas
dividi la homojn je du tipoj. Unu neniam restigos post si
koton. Li,
preparante sin por forveturo, chion ordigos kaj purigos,
por ne gheni iun
per la rubo. Sed la dua tipo atentas neniujn
postrestajhojn kaj restigas
post si amasojn da malpurajhoj. Estu certa, ke la dua
estas malproksima de
la Fajra Mondo.
Nova Mondo,
se ghi realighos, montros amon al valorajhoj de Naturo.
Ja
necesos el la urboj disiri al naturo, sed chu al sabloj?!
En chiu mondparto
formighis sablaj oceanoj. Chiu el la dezertoj iam estis
floranta herbejo. Ne
Naturo, sed homoj mem ekstermis la florojn.
Vi ghuste
pensas pri neceso foriri el la pusaj urbegoj kaj pri
egalmezura
distribuado de la loghantaro de la planedo. Nun la
scienco mem povas helpi
al normala loghigo de liberaj spacoj, neniu estos izolita
au forlasita. La
fortoj de Naturo mem sanigos la Teron.
Certe, oni
demandos: "Kial en antikveco la homamasejoj ne estis
dangheraj?" Unue, la loghantaro mem estis
konsiderinde malmultnombra. Sed,
krom tio, ni ne forgesu la sorton de Atlantido, Babilono
kaj aliaj amasejoj,
kushantaj en ruinoj. Nur parton el tiuj tombejoj memoras
la homaro, sed la
kosmaj leghoj agadis plurfoje.
Pravas
serchantoj de komuna lingvo. Tutmonda lingvo neeviteblas
en
evolucio.
Necesas
trovi kuraghon reformi la vivon. Morti en ava lito estu
simptomo
de mezepoko. Sed Ni konsilas forporti tiujn litojn al
muzeo - tiel estos ech
pli higiene.
Memperfektigado
estas Lumo. Memplezurigado estas mallumo. Eblas konstrui
sian vivon tiel, ke chiu tago estos fino, sed eblas tiel
lumigi la vivon, ke
chiu horo estos komenco.
Kial do
Estuloj Fajraj malofte montras sin al teraj loghantoj?..
Korpo
tera forbrulas pro ektusho al Estulo Fajra. Ne nur rekta
ektusho, sed ech
proksimeco povas haltigi koron de la enkarnighinto.
Malfacilas
de tero proksimighi al la Fajra Mondo. Sed same malfacile
estas
veni al la teraj sferoj de Fajna Mondo. Tiun plonghadon
eblas kompari kun
akvanauto. Kiel akvanauto devas vesti sin per peza
skafandro, por
kontraustari premon de la oceano, tiel ankau la iranto
sur teron devas
chirkaui sin per peza karno...
Mallumuloj
ne dormas. Ili konservas multe pli grandan unuighon kun
sia
Hierarhhio, ol la tiel nomataj batalantoj de Lumo. La
mallumuloj scias, ke
ilia sola savo estas Mallumo, sed la lumuloj multe
vagadas, multe paroladas
kaj malmulte amas sian Hierarhhion.
Nigraj
loghioj scias, kion ili faru, sed la lumaj ofte per sia
malkonkordo
ech malutilas unu al alia. Al nigraj loghioj ne
proksimighos fremdulo, sed
lumuloj pro bonanimeco au, pli ghuste, pro malklereco
ofte estas pretaj
chirkaubraki plej malutilan perfidulon.
Necesas forpeli indiferenton, kiu paralizas plej bonajn
fortojn. Efektive,
oni povas senfortighi ne tiom pro malamikoj, kiom pro
indiferento de amikoj!
Oni
demandos - se por Hatha-Jogo necesas korpaj ekzercoj, do
chu aliaj
jogoj bezonas tiajn movojn? Ne havis ilin Arhhatoj kaj
sanktuloj. Ili pasas
spiritan ekzamenon, kiu anstatauas por ili ekzercadon de
la karno.
La evolucio
estas memstara kaj libervola - tio estas chefa legho. Ne
eblas
devigi homojn spirite evolui. Ne eblas perforte direkti
al bono dormantan
koron.
Kshatrioj
de Raghputano havis viandan manghadon por subteni sian
militemon - tiu ekzemplo montras sencon de
viandomanghado. Homoj scias, ke
legomoj kaj fruktoj donas pli da vivenergio, ol taso da
sango, sed ili petas
doni al ili sangan viandon kaj tiel ricevi ghuon pro sia
krudigho. Homoj
bonege scias, ke manpleno da tritiko sufichas por subteni
vivon, sed ilia
animala instinkto penadas malsuprenigi ilin ghis besta
stato. Chu bestoj ne
ronghas gorghon unu al alia? Chu la mallumo ne pushas
homojn al plej
malnoblaj agoj? Ni ne forgesu, ke amasaj murdoj, chu en
milito chu en
buchejoj, egale malpurigas atmosferon kaj detruas la
Mondon Fajnan.
Vi mem scias, kiel abomenindas aspekto de vianda
manghajho, kiam la
organismo jam kutimighis al planta nutrado. Ne necesas
pensi, ke homoj uzas
viandomanghadon pro malricheco. Eblas havi plantan
manghajhon che minimumaj
ekfortoj; krome, multaj tre utilaj herboj kaj radikoj
restas neuzataj. Eblas
lerni che kelkaj animaloj, ili scias pri natura manghado
multe pli, ol
homo-viandomanghanto. Ne timu, kiam sangoshatanto
komencos moki plantan
nutradon, nur ekmemoru lin, char li estas de mallumo.
Donante
Agni-Jogon, vi faras aferon de nepriskribebla graveco.