Kelkaj
insektoj kaj reptilioj preferas perei, sed nepre mordi
kaj ellasi
venenon. Tiel same servantoj de mallumo estas pretaj je
plej malagrablaj por
si postsekvoj, nur por krei venenan malbonon.
Pri premio
revas nur blindulo. Homo, progresanta spirite, laboras
pro
ghojo; penso pri premio rekondukus lin al sklaveco. Chiu
premiato estas
sklavo.
Kiu pensas pri
sia modesteco kaj humileco, tiu jam ne estas modesta nek
humila. Naturaj ecoj ne bezonas afishadon.
Iu instruisto
demandis lernanton: "Kie loghas stulteco?" Tiu
respondis:
"Kiam mi ne scias lecionon, vi frapas mian frunton;
evidente, stulteco
loghas en la cerbo".
Oni povas
pensi per cerbo au per koro. Estis tempo, kiam homoj ne
memoris
pri laboro de koro, sed nun venis epoko de koro, kaj ni
devas koncentri
niajn ekfortojn lau tiu direkto.
Racieca
pensado estas mallaudinda, sed ankau senracia pensado
estas
kondamnita. Sekve, estas iu forto, kiu devas kompletigi
agadon de racio.
Koro devas esti supera jughisto. Nur en ghi loghas
justeco, char koro estas
ponto inter la mondoj.
Malghojemuloj
mem senigas sin je eblecoj. Delonge ili komencis sian
detruadon. Malkontentemo, kolereco, incitemo baris ilian
vojon al ghojo.
Mallumaj pensoj senigis ilin je fonto de fortoj. Egoismo
flustras - ghojo
ekzistas nur en persona profito. La malghojemuloj estas
plej mizeraj
dupieduloj.
Homo havas
denaskan kapablon koni ghojon. Chio - de foraj mondoj
ghis eta
floro - proponas ghojon por homoj. Chiu ghojo donas
novajn fortojn. Kiu
donis al homoj rajton imagi, ke ili estas malfelichaj?
Tiu mensogon elpensis
malklereco. Sagha heroo ech en horo de persekuto scias,
ke vojo al ghojo ne
estas fermita. Malghojo forgesighas, sed fajreroj de
ghojo radias eterne.
Lernu ne
kalkuli tagojn, ne rimarki jarojn, char ili tute ne
gravas, kiam
vi estas en eterna servado. Ni iru kune tien, kie ne
ekzistas limoj kaj
fino.
Chu eblas, ke
per vi komencighus kaj per vi finighus? Chu io finighas?
Vero batalas kontrau morto, kaj tie, kie skeptikuloj
diras - fino, Ni
diras - komenco!
Konscio de
homo estas loko kie renkontighas chiuj mondoj. Ili
proksimighas
en ondoj de pensoj, songhoj, sentoj. Trezorejo estas
konfidita al homo, chu
li gardos ghin? Kosmo povos frapi pordon de koro, kaj ve
al tiu, kiu ne
akceptos la gaston.
Necesas
helpadi chie kaj en chio. Se oni vidas barojn por helpado
en
malsameco politika, au nacia, au religia, do tiaj baroj
ne estas indaj por
homaro. Helpu al chiu bezonanto. Ne endas rigardi koloron
de haroj, dum
minacas danghero. Ne endas demandi pri kredo, kiam
necesas savi de incendio.
Ne povas
ekzisti tutmonda frateco! - krias egoistoj. Ne povas
ekzisti
tutmonda frateco, - diras mallumaj detruantoj. Ne povas
ekzisti tutmonda
frateco, - flustras senvoluloj. Tiel multe da vochoj
penas nei bazon de
vivo.
Lacighos iam
la homaro, tiel lacighos, ke ghi ekkrios por savo, kaj
tia
savo trovighos en Frateco.
Furiozaj
persekutantoj, kien vi pelas? Mem ne sciante, vi
pliproksimigas
persekutaton al luma rifughejo. Tiun antikvan penson
eblas ripeti en chiuj
lingvoj, chiuj epokoj konfirmas tiun veron, tial pli bone
esti persekutata,
ol persekutanta.
Fortoj, kiuj agas unu
kontrau alia, reciproke neniighas. Fortoj, agantaj
paralele, en la sama direkto, estas sumo de tiuj
energioj. Kaj fortoj,
agantaj en diversaj direktoj, perdas depende de angulo
inter ili. Kial homoj
ne povas kompreni, ke tiu sama baza fizika legho estas
ankau baza legho de
kunlaboro!
Ni rigardu, kiel venas
tiuj, kiuj postulas nur novon. Jen li, kiu ne konas
harmonion de centroj - chu eblas doni al li la novon? Jen
li, senigita je
entuziasmo - chu eblas doni al la novon? Jen li, ne
konanta ghojon - chu
eblas doni al li novon? Jen li, ne liberigita je koleremo
- chu eblas doni
al li la novon? Jen li, griza pro timo - chu eblas doni
al li la novon? Jen
li, forturninta sin de vero - chu eblas doni al li la
novon? Jen li,
incitita kaj mortinta per koro - chu eblas doni al li la
novon? Multaj venos
kaj demandos: kie do estas la novo? Ni estas pretaj
surtreti ghin. Nia racio
estas preta por neado... La servantoj de mallumo bezonas
audi por nei, kaj
proksimighi por persekuti.
Ni observu, pro kio oni
persekutis plej bonajn homojn de chiuj popoloj.
Eblas vidi, ke la mensogaj akuzoj estis preskau samaj kaj
okulfrapis per sia
malvershajno. Grandaj agantoj ne lokighas en konscio de
amasoj, kaj glavo de
ekzekutisto estis preta forhaki tro altan kapon.
Forbruligado de verkoj
instigas ilian disvastighon. Timu ne persekuton,
sed agnoskon.
Ne tiuj estas dangheraj,
kiuj rabie malakceptas veron; ne estas dangheraj
ankau tiuj, kiuj per malghusta maniero predikas la veron.
Sed dangheras
indiferentuloj, morteculoj, kiuj ne estas tushataj per
vorto de vero. La
insultantoj kaj falsaj predikantoj ne scias, ke ili vekas
atenton... Jughu
mem, kio estas pli utila: chu timema flustrado au
megafona insultado.
Ni turnu nin al historio kaj vidu, ke plej gravaj movadoj
naskighis sekve de
furiozeco de persekutantoj. Se la vero ne ekzistas, do
por kio strechi sin
kriante; sed se la vero estas viva, do la kalumnioj
servos kiel predikado.
Oni ne forgesu, ke
persekutado estas plej bona sukceso. Soni povas nur
strechita kordo.
Bedaurinde, se iu ne estas
atakata. Sekve, lia energio estas tre malforta
kaj ne elvokas kontrauagon. Nur profanoj povas opinii
atakojn malfelicho.
Ni ne forgesu, ke malamiko
per tiu sama malamikeco jam estas ligita al ni.
En tiu ligo trovighas malforteco de la malamiko.
Malamante nin, la malamiko
katenas sian konscion al ni...
Kiam ni scias, ke la
malamiko estas ligita al ni, ni povas rigardi lin kiel
mensmalsanan samfamilianon. Tiel komprenu esencon de la
malamikoj kaj trovu
por ili lokon. Ili povas bonege servi kiel piedetoj de
via labortablo.
Estus erare neglekti la
mallumajn fortojn. Tre ofte ilia venko estas
ghuste en tia neglektado. Homoj tre ofte diras - "Ne
valoras ech pensi pri
ili". Tamen endas pensi pri chio ekzistanta. Se
homoj prave defendas sin
kontrau shtelistoj kaj murdistoj, do des pli necesas
defendi sin kontrau
murdistoj de spirito.
Lumo ne mortigas mallumon.
Mallumo, proksimighante al lumo, mem
disbatighas kaj neniighas. Tre gravas kompreni, ke
mallumo mem neniigas sin,
kiam ghi proksimighas al lumo.
Komprenu tehhnokration kiel
ruzan elpensajhon de mallumuloj. Ili havas
esperon okupi homan atenton per mehhanikaj solvoj, nur
por delogi de spirita
kreskado. Tamen solvi problemon de vivo oni povas nur
plilarghiginte
konscion.
La mondo perdis felichon,
char felicho estas en spirito. Kiu forturnis sin
de spirito, devas sperti malfelichon, alie kiel do li
revenu.
Dormo au maldormo, laboro
au ripozo - chio egale portas nin al fino de
vivo. Kiel forshiritaj folioj - diros timuloj. Kiel
grajnoj de semado -
diros saghuloj.
Kiomfoje vi audos - mi
foriris kaj poste revenis. Diru: "Kiom da eblecoj
perdighis dum via dancado!" Oni foriras pro fiero
kaj revenas pro memamo.
Tia marshado tien kaj reen faros vezikojn sur plandoj,
kiuj postulos
dolorigan trapikon.
Ne auskultu guruon, kiu
prenas monon pro instruado. Vera Instruo ne estas
achetebla.
Al granda Sciulo venis
lernanto, deziranta miraklojn: "Post mira