La uzado de "ci" eblas lau la Fundamento, sed pro stilaj kialoj ghi estas malkonsilinda. Zamenhof skribis pri la temo i.a. la jenon (Lingva Respondo n-ro 87): "La neuzado de 'ci' tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, - kontraue, ghi estas specialajho de la lingvo Esperanto bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj... Malkomprenighon tio chi neniam povas kauzi, char en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante 'vi, sinjoro', au 'vi chiuj', 'vi ambau' k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de 'ci' (ekzemple kiam ili turnas al Dio au amata persono), la uzado de 'vi' shajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi 'ci'), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimighas al la uzado de 'vi', ke ghi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ghi absolute nenion 'malvarman'. Chio dependas ja nur de la kutimo." Fakte, pro tiu chi tradicio de nia lingvo 'ci' ekhavis la sencnuancon de forta, preskau erotika intimeco. La amatino en la lito flustras "Ci, mia karulo..." Pro tio spertaj esperantistoj sentas iom da gheno, kiam iu uzas "ci" en normalaj (eksterlitaj) chiutagaj kontaktoj.
Helmut Welger* * *
"...Lau la Fundamento, Esperanto havas du ortografiajn variantojn: La ortografion kun supersignoj, kaj la ortografion kun h anstatau supersignoj: ch, gh, jh, hh, sh. La supersignita u restu sen h en la dua varianto, do ekz. ne skribu "antauh", sed simple "antau".
Chiuj aliaj variantoj estas kontraufundamentaj, ekz. la x-konvencio "cx", "gx", "jx", "hx", "sx", "ux". Ne uzu ghin! Krome, la x-konvencio pekas ankau kontrau grava principo de lingvoplanado, nome la internacieco. La h-konvencio liveras multe pli internaciajn formojn ol la x-konvencio!
Jes, la x-konvencio povas eviti kelkajn eblajn miskomprenojn. Praktike, tiaj miskompreneblecoj estas sufiche maloftaj; ghenerale la kunteksto forklarigas ilin. Mi sen kiaj ajn problemoj legis kaj skribis jam multajn tekstojn verkitajn lau la h-konvencio preskribita de la Fundamento. Kaj chu vi, legante ekz. miajn tekstojn, ghis nun havis iujn ajn problemojn kauzitajn de la h-konvencio?
...
La avantagho de la x-metodo ne estas tiel granda, ke ghi pravigas la rompon de la Fundamento. Sed ghi havas la malavantaghon, ke ghi liveras malpli internaciajn formojn ol la h-konvencio. Tio estas peko kontrau unu el la plej gravaj principoj de internacia lingvo: nome kontrau la internacieco. Do, la x-konvencio estas rekta malprogreso rilate tiun principon.
Bv. pripensi ankau la konsiderojn de Zamenhof en la artikolo "Pri Neologismoj" el la jaro 1906 (PV 06-115). Tie li tre precize kaj detale eksplikas sian instruon pri la kvin kategorioj de reformoj. La x-konvencion ni, sekvante la instruon de Zamenhof, sendube devas meti en la 4-an kategorion: "La kvara kategorio prezentas reformojn, kiuj per si mem eble efektive prezentus kelkan plibonigon, sed kies valoro estas tiel malgranda, ke ili certe ne meritas, ke pri ili oni faru ian shanghon en la lingvo. Sekve ankau pri tiu chi kategorio de reformoj ni povas tute ne paroli."
Helmuto Welger
"KONTRIBUOJ AL LA NORMA ESPERANTOLOGIO"