Daniel Luez
Memore pri Raymond Schwartz
(la artikolo unuafoje aperis en "Fonto", n-ro 119, majo 1993, kaj poste estis reeldonita en Kataluna Esperantisto 1994/1)

Antau dudek jaroj forlasis nin homo, al kiu nia lingvo multe shuldas: Raymond Schwartz [Rajmond Shvarc]. Li forpasis la 14an de majo 1973 post longa kruela malsano kaj estis 79-jaragha.
Tiu franca bankdirektoro naskighis en
Metz la 8an de aprilo 1894, kiam tiu urbo estis germana. Simpatia kaj gaja homo, li metis sian neelcherpeblan vervon je la servo de Esperanto.
Franca specialajho estas tipo de varietea spektaklo, nomata kabareto, en kiu partoprenas kanzonistoj, chefe konataj en la pariza kvartalo
Montmartre. Tiuj kanzonistoj verkas iujn kanzonojn (ofte lau la muziko de jam konataj kantoj au kanzonoj), en kiu ili primokas la aktualajn homojn kaj eventojn.
Ekzistis iam en Parizo tre fama kabareto
Le Chat Noir (La Nigra Kato) fondita en 1881. Imitante tiun nomon, fondighis en decembro 1920 "La Verda Kato", kies chefa organizanto estis Raymond Schwartz. Li forlasis La Verdan Katon en 1925 kaj verkis poemaron "Verdkata testamento:. Poste li fondis alian kabareton La Bolanta Kalodrono, kaj poste ech trian: La Tri Koboldoj . En kafejo de Montmartre kunvenis chiumerkrede multaj parizaj esperantistoj, kaj aliaj venintaj el aliaj urboj (kiel mi mem) kaj ech el aliaj landoj, kaj ni donis reciproke al ni spektaklon, chu per kanzonoj au kantoj, per legado de poemoj, per rakontado de shercoj. La eksterordinaran etoson ni shuldis al Raymond Schwartz, kiu vigligis la kunvenojn per sia nekomparebla sprito. Inter la partoprenantoj estis la plej famaj nomoj de la pariza esperantistaro: Gaston Waringhien, Roger Bernard kaj multaj aliaj.
Sed tio ne estis la sola agado de Raymond Schwartz. Li verkis aliajn librojn humurajn, chu versajn (
"La stranga butiko", "La goja podio", "Kun siaspeca spico" ktp), chu prozajn ("Vole... novele") kaj ech du seriozajn romanojn: "Anni kaj Montmartre" kaj chefe (sendube lia chefverko plej satata) "Kiel akvo de l' rivero", kiu estas grandparte autobiografia.
Ne nur kanzonisto li estis, sed ankau vera poeto, ech se li verkis sub signo de la gaja muzo (kio estis lia devizo). Fervora defendanto de la lingvo, li partoprenis en la polemiko pri la demando ata/ita kaj verkis kontrau atismo la libron
"Ne kiel Meier", en kiu li arde defendas la vidpunkton de sia amiko Waringhien.
Por chiuj, kiuj konis lin (kaj mi havis la shancon esti el tiuj), Raymond Schwartz estas multe pli ol sprita kanzonisto, li estis antau chio neforgesebla amiko. Dudek jarojn post lia morto, li havas grandan lokon en nia koro.


Rim. La artikolo estis verkita antau 9 jaroj, do ekde forpaso de Schwartz pasis jam 29 jaroj. En sekva numero de la dissendo aperos unu malgranda rakonto de R. Schwartz.

(" " 92)


Raymond Schwartz kaj lia rakonto "Nelojale"

Pasintfoje ni jam iomete konatighis kun Raymond Schwartz. Hodiau ni ekscios pri li ankorau iomete kaj konatighos kun unu lia rakonteto. Jen kio estas skribita pri li en Baza Literatura Krestomatio:
Schwartz (shvarc), Raymond (1894-1973). Franca bankdirektoro. Farighis esperantisto jam antau la unua mondmilito. Fondinto de la esperantista kabareto "La verda kato", kaj post tio - iom malprave - estis konata antau chio kiel humuristo kaj satiristo. Chefaj verkoj: Verdkata testamento (versajhoj), Prozo ridetanta, Anni kaj Montmartre (romaneto), La stranga butiko (versajhoj), La gaja podio (prozo kaj poezio), Kiel akvo de l' rivero (romano), Vole... novele (noveloj), ... kun siaspeca spico! (kolekto de humurajhoj).
Espereblas, ke chi-suba rakonto almenau iom helpos al vi konatighi kun la autoro, kiu malgrau chio eternighis en la historio de E-ta literaturo kiel la plej elstara kaj vere ridiga humuristo.

Raymond Schwartz
Nelojale

Mi sidis hejme, sur sola segho, kiun mi ankorau posedas, che mia skribotablo kaj plej serioze fumis mian pipon.
La loghejmastrino eniris kaj senvorte transdonis al mi vizitkarton:

 
Sinjoro Lak Sigil
Reprezentanto de U.E.A.
 

Kiam oni estas esperantisto, oni miras pri nenio. Tamen mi unue embarase tusetis, sed tuj poste ekkomprenis, ke estas mia sankta samideana devo akcepti reprezentanton de U.E.A. Kaj kun heroa decido mi petis:
- Bonvolu enirigi tiun sinjoron tra la pordo!
Dum shi iris, mi formetis mian pipon, prenis multajn paperfoliojn kaj skribadis kiel poeto, kiu jhus havas bonegajn ideojn kaj samtempe atendas intervjuiston. Char - kiu scias? - eble tiu sinjoro Lak Sigil estas sendita de la gazeto de U.E.A. por vidi min en mia verkejo kaj poste skribi interesan artikolon pri mia poeta laboro!
Intertempe li envenis kaj haltis atende che la pordo. Granda leda valizo pendis de lia maldekstra mano. Mi kompreneble ne rimarkis lin, sed klopodis "verkante" fari bonan impreson. Atentige pri sia cheesto li delikate ternis. Nur nun, subite lin ekvidante, mi komplimentis:
- Ho, pardonu, sinjoro delegito! Mi estas tre kontenta konatighi kun vi, - bonvolu sidighi! - kaj mi vokis al la loghejmastrino, ke shi alportu seghon por mia vizitanto. Kaj mia vizitanto deklamis:
- Mi petas vian pardonon, estimata sinjoro, se mi ghenas, sed mi...
Mi sukcesis interrompi lin:
- Negrave, honorinda samideano, - mi estis jhus verkanta senpretendan poemon por via bonega gazeto; krom tio mi nuntempe ankau skribas "Historion de niaj Eminentuloj" kaj la lastan chapitron de la "Kompleta Analizo pri la morala influo de virinaj Delegitoj", - plue mi diros al vi, konfidence, ke mi intencas pasigi la someron en Svislando kaj ke mi ankorau ne scias, chu mi konsentos farighi akademiano.
Kontraue al la kutimo de ciuj intervjuistoj sinjoro Lak Sigil nenion notis sur libreton; li diris nur "bone, tre bone!" kaj rigardis min kun tima esprimo...
- Nu, kaj vi? - mi demandis kuraghige, - chu vi alportas novajhojn pri U.E.A.?
Per tiu demando mi shajne ekpinchis la taugan kordon de lia parolemo, char de nun, nehaltigeble, li paroladis kaj de tempo al tempo, per signifaj gestoj, pliklarigis la malluman sencon de siaj vortoj.
- Novajhojn pri U.E.A.? - li profunde ekspiris. - Jes, sinjoro, jen mia valizo! Mi alportas novajhojn eksterordinarajn, renversajn! Sinjoro, ni jhus eltrovis aparaton, dank' al kiu de nun chiuj umbilikoj povos libere kaj normale disvolvighi...
- Sed pardonu...
- Ne kontraudiru, sinjoro, mi konas jam viajn argumentojn. Ili valoras nenion! Vi ne povas nei la evidentecon! De multaj generacioj la homoj zorgas pri sana fortigo de siaj membroj, sed ili tute ne plu atentas la kreskigon de sia umbiliko. Ha, sinjoro, niaj praavoj havis grandiozajn umbilikojn, kaj - kiel rakontas Homero - ili estis fieraj pri tio. Cetere, chu ne ankau la umbiliko estas... hom-ero? (Kontente li ridetis pri tiu dube-bongusta vortludo, sed tuj li daurigis...) Jes! Ghi estas ech la centro de la homo, kaj tion ne forgesu! Tial, sinjoro, nia entrepreno ghustatempe fabrikis taugan aparaton por eduki la umbilikon, - chu vi audas? ... por eduki la umbilikon, kaj per tiu aparato ni jam atingis preskau miraklajn sukcesojn. Vi tuj vidos. Permesu al mi adapti tiun ci aparaton al via korpo, char pro malalta prezo ghi estas facile akirebla de chiuj...."
- Sinjoro! - mi tondris, - la farso sufiche dauris! Kiamaniere tio koncernas nian U.E.A.?
Trankvile li respondis:
- Dio mia! Vi ne komprenis? Mi estas reprezentanto de la Umbilika Eduk-Aparato!

Komentoj:
1. - : plej serioze fumis mian pipon - .
2. U.E.A. - , laksigil', , ( lakso - , laksigi, laksigilo). , - .
3. embarase tusetis -
4. leda -
5. delikate ternis - ? , (terni - ).
6. se mi ghenas -
7. ekpinchis la taugan kordon - ().
8. renversa - "". -: ; - , .
9. umbiliko -
10. disvolvighi - , . , , . , evolui. , , - " " via umbiliko disvolvighos.
11. mi tondris -

Kaj por fermi hodiauan literaturan anguleton - jen tre fama versajho de Schwartz:

R. Schwartz
Esperantisto, ekesto kaj malapero

Gazetartikolo
Au varba parolo,
Favora impreso,
Ekintereso.
Lernolibro,
Sankta vibro,
Propaganda miasmo;
Entuziasmo!
Samideano,
(Je via sano!),
Kamarado,
Varbado,
En butontruo
Verda flago,
Glora tago!
Plua shtupo:
Nova grupo.
Nova sento,
Facila vento
Kaj poemo
Pri sama temo!
Post hezito
Delegito.
Lau bezono
Gazetabono,
Kotizoj
Kaj valizoj
Por kongreso.
Miraklimpreso!
Fraka vesto,
Bela festo,
Naci-kostumo,
Amindumo.
Hispanino,
Korinklino
Kaj esperoj,
Amleteroj.
Mielo,
Chielo!...
...............
Edzino;
FINO!
Komentoj:
1. Nova sento, / Facila vento - "Espero"
2. Amindumo - ( )

(" " 93)

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !