Pri la roloj de la verbo esti, kaj cetere...

   En la februara (2002) numero de "Esperanto" aperis negranda, sed neseninteresa artikolo pri la roloj de la verbo esti. Al mi ghi shajnas interesa kaj, opiniante, ke ne chiuj ricevas la revuon "Esperanto", mi decidis publikigi la artikolon sur la paghoj de nia dissendo.


Prididaktika babilado inter Claude Gacond kaj Henri Dognac

   Unua rolo de la verbo esti
   Henri: Observante vin instrui Esperanton al komencantoj, mi konstatis, ke vi dedichas multajn paroligajn ekzercojn al la asimilado de frazoj kun la verbo esti. Chu vi konsideras, ke tiu verbo indas je tiom da atento?
   Claude: Certe, jes! Analizo de pli ol 4000 test-folioj de partoprenintoj de mia perkoresponda kurso por franclingvanoj malkovrigis al mi, ke en Esperanto la verbo esti ludas kvar malsimilajn rolojn, kiujn la lernolibroj ghenerale tre suprajhe au nebulece klarigas, kiel cetere faris siatempe mia kurso.
   Tiu analizo ankau montris, ke ofte la instruantoj mem ne konscias pri la semantika komplekseco de la Esperanta verbo esti, kaj ke pro tio ilia didaktiko tiurilate ne tre koheras. Nur el bona lingvo-analizo kreighas tauga kaj fruktodona lingvoinstruado.
   Henri: Interese! Chu vi akceptus indiki al mi, kiujn kvar rolojn plenumas la Esperanta verbo esti?
   Claude: Volonte! Kiam mi ekparoligas komencantojn helpe de bildaro, mi unue tre atentas utiligi la verbon esti en ties nepre karakteriza rolo simboligebla per la signo (=). Jen ekzemploj:
   Rozo estas (=) floro.
   Hundo estas (=) besto.
   Tablo estas (=) meblo.
   Libro estas (=) objekto.
Ktp...
   En tiuj pens-unuoj la vortordo ne estas libera. Kaj koncerne al la paroliga instruado jen ekzempoj de tipaj demandoj kun ties atendataj respondoj:
   Chu rozo estas floro? - Jes, rozo estas floro.
   Chu hundo estas meblo? - Ne, hundo ne estas meblo, hundo estas besto.
   Kio estas rozo? - Rozo estas floro.
   Kio estas tablo kaj segho? - Tablo kaj segho estas mebloj
. Ktp...
   Henri: Chiuj instruantoj faras tiajn paroligajn demandojn.
   Claude: Tutcerte jes, sed kiel vi baldau komprenos, ili bedaurinde miksas en ili aliajn rolojn de la verbo esti. Kaj tial fontas che la lernantoj postaj eraroj au miskomprenoj, kiuj estus eviteblaj, se oni unue estus uzinta la verbon esti nur kun la signifo, simboligebla per (=).
   Kaj efektivigante tiujn chi perbildajn ekzercojn, oni povas samtempe richigi la vortprovizon de la instruatoj per regula aldono de novaj bildoj, bone elektitaj lau vidpunkto fonologia cele al efika kontrolo de la prononco de chiuj sonoj konkretigataj de la leteroj de la Esperanta alfabeto.
   Oni ne forgesu aldoni ekzercadon de la sonoj "sc" kaj "dz", skribataj per kombino de po du literoj. Tiujn du sonojn tre tipe Esperantajn, bedaurinde, neglektas multaj lernolibroj. Tial inter mia besta bildaro nepre trovigas saltema sciuro kaj inter la bildoj de homoj estas renkontataj diversaj gefamilianoj: avo kaj avino, patro kaj patrino, knabo kaj knabino, onklo kaj onklino, ktp..., per kiuj oni povas komprenigi kaj utiligi la vortojn edzo kaj edzino.
   Henri: Do vi richigas la vortprovizon sen samtempe kompleksigi la frazstrukturon.
   Claude: Tute ghuste! Kaj tiel chiu lernanto povas koncentrighi je la asimilo de la nomoj, kiujn konkretigas la manipulata bildaro, daure richigata de novaj ilustrajhoj.

   Dua rolo de la verbo esti
   Claude: La ilustro de la dua rolo de la verbo esti kondukas al unua strukturshangha ekzerco, kiun la tradiciaj lernolibroj ghenerale absolute neglektas. Jen ekzemploj:
   Elefanto estas granda --> Elefanto grandas.
   Muso estas malgranda --> Muso malgrandas.
   La haroj de la knabo estas rugaj --> La haroj de la knabo rugas
   La barbo de la avo estas blanka --> La barbo de la avo blankas.

   Henri: Do vi tuj enkondukas la senperan verbigon de la adjektivoj.
   Claude: Jes, char tio estas unu el la tipaj karakterizajhoj de la Esperanta gramatiko ekde la unua periodo de la zamenhofa lingvo, kvankam nur meze de la 20-a jarcento gramatikistoj komencis disputachi pri ghi.
   Tiurilate mi shatas rakonti komikajhon, kiu okazis dum semajna kurso che Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. Venis al ni vizite el Francujo Esperanto-instruanto, ghuste kiam miaj lernantoj kafumis kaj biskvitumis sur la teraso post tia strukturshangha ekzerco; ili provis daurigi la ludon, imagante mem frazojn, kiujn ili tuj koruse transformis. Montrante la bluegan chielon unu el ili ekkriis: La chhielo estas blua, kaj ciuj koruse ripetis Jes, la chielo bluas. Alia konstatis: La kafo estas bruna kaj chiuj korusis: Jes la kafo brunas. Tria deklamis: La akvo estas varma kaj chiuj ripetis: La akvo varmas. Ktp... Por iuj la akvo varmetis, por aliaj ghi varmegis, kaj estis agrablega etoso ghojplena.
   Sed la franca kolego ne partoprenis tiun gheneralan felichon. Li tuj vigle kritikis min, asertante, ke oni ne rajtas instrui la senperan verbigon de adjektivaj radikoj, kiu estas gramatika fenomeno rezervita por poezia lingvo. Lian sufiche pedantan kaj ne tre afablan kritikon konkludis la aserto: Vi malpravas! Oni ne rajtas senpere verbigi adjektivojn. Mi ghentile transdonis al li la libregon Plena ilustrita vortaro de Esperanto, kiu dum mia instruado chiam kushas sur la tablo ekde la unua leciono. Ghi estas referencilo. "Serchu la vort-elementon prav", - mi petis. Kaj li baldau konstatis, ke lau la propra teorio li estus devinta diri: Vi estas malprava!, sed ke Zamenhof mem jam senpere verbigis tiun chi adjektivon en sia proverbo Kiu jam havas, tiu pravas.
   Henri: En tiuj jhus menciitaj frazoj, per kio la verbo esti malsimilas al la verbo esti en la antauaj ekzercoj?
   Claude: Ili simple ne estas simboligeblaj per la signo (=). Fakte, en tiuj chi pens-unuoj la verbo esti ludas helpan rolon por doni verban rolon al la koncernaj adjektivoj, kiel tio okazas en la franca lingvo, kiam oni diras:
La ciel est bleu, kaj Le cafe est brun. Sed diference al la franca lingvo, Esperanto, pro sia internacieco, havas kapablon senpere verbigi tiujn chi adjektivojn, kion ne kapablas fari la franca lingvo kaj kun ghi multaj aliaj hind-europaj lingvoj.
   Tiu unua strukturshangha ekzerco ebligas klarigi, ke Esperanto estas internacia ne per siaj vort-elementoj est, blu, kaf, brun, ke Esperanto estas internacia per sia kapablo esprimighi kiel la lingvoj bezonantaj help-verbon por verbigi adjektivon, au simple kiel la lingvoj, kiuj kapablas senpere verbigi adjektivojn. La interlingvistoj, kiuj propagandis favore al la naturalismaj sistemoj Occidental au Interlingua tion ne komprenis. Ili kredis, ke internacieco troveblas je la leksika nivelo. Tial ili kreis kaj provis ekvivigi interlatinidajn idiomojn, kiuj bedaurinde gramatike neniel estas internaciaj. Kontraue al Esperanto, per siaj gramatikaj kaj vortfaradaj handikapoj tiuj lingvo-projektoj tipe apartenas al la latineca mondo. Ili neniel konkurencas la internaciecon de Esperanto.
   Henri: Kial niaj lernolibroj ne instruas tiun chi karakterizan gramatikan fenomenon?
   Claude: Simple char niaj instruiloj kontentighas ripetadi, kelkfoje per aliaj vortoj, kio estis siatempe jam indikita en la unuaj lernolibroj, tio estas la zamenhofa 16-regula Unua Libro de 1887 kaj en la epokfara
Commentaire sur la Grammaire Esperanto [Komentario pri la Gramatiko Esperanto] de Louis de Beaufront. Sekve al la apero en 1900 de tiu didaktike epokfara verko, oni ne malprave konsideris ghian autoron kiel la Duan Patron de Esperanto.
   En 1905 la proklamo de la Fundamento de Esperanto kiel oficiala lingva bazo kaj en 1908 la idistigo de la Dua Patro de Esperanto definitive stabiligis la Esperanto-didaktikon. Ekde tiam la kurs-verkantoj ne nur fidele obeas al la Fundamento. Ili samtempe rajtigas sin cherpi rekte au nerekte el la verko de la eks-dua patracho sen mencii siajn fontojn. Chiu pli-malpli kopiadas siajn antauulojn.
   Kio ne estis klarigita en la menciitaj fundamentaj libroj, tio ghenerale daure ne estas instruata ghis nun en niaj lernolibroj.
   Ekzemple ege malmultas la instruiloj, kiuj klarigas la formadon de la landnomoj. Tial abundas diskutachoj prilandnomaj en la rondoj de komencantoj.
   Kaj nenio estas dirita pri la senpera verbigo de adjektivoj, adverboj, substantivoj, prepozicioj kaj konjunkcioj, kiu estas karakterizajho de la Esperanta gramatiko.
   Kaj la listo de la instruataj prefiksoj kaj sufiksoj restis senshangha, kvankam la lingvo richighis je novaj vigle vivantaj afiksoj.
   Stranga didaktika fenomeno, chu ne?
   Henri: Vi do opinias, ke la lernolibroj ne instruas la nuntempan lingvon.
   Claude: Mi simple konstatas, ke ili ne rezultas el analizo de la reale funkcianta lingvo, sed chefe el remachado de malnovaj instru-normoj. Ekzemple ege malmultas la lernolibroj, kiuj almenau resume raportas pri la vortfarada teorio de Rene de Saussure, kiu en 1910 fine komprenigis ech al Zamenhof mem kiel Esperanto kreas sian vortaron, tio chi responde al la vortfarada teorio de Louis Couturat, kiu naskis la ido-skismon. Sed ni revenu al nia verbo esti, la kauzo de nia konversacio.
   Henri: Do, tiu verbo esti ludas la rolon de helpilo por verbigi adjektivojn, kiel che la lingvoj, kiuj ne povas memstare verbigi la adjektivojn.
   Claude: Jes, kaj tial ambau verbigaj formoj devas esti ekzercataj, la verbigo helpe de esti kaj la senpera verbigo, kiu tendencas gheneralighi kaj tial renkontighas pli kaj pli ofte ech en konversacioj.
   Tial la kristanoj satas kanti: Laudatu Dio! anstatau Dio estu laudata! kaj audighas frazoj kiel: Se mia patro achetintus tiun chi domon, ni nun ne devus translokighi anstatau la pli tradicia kaj ghenerale la sole instruata eldiro Se mia patro estus achetinta tiun chi domon, ni nun ne devus translokighi!
   Henri: En la TEJO-medio tiaj formoj oftas.
   Claude: Vi jhus uzis senperan vebigon de la adverbo ofte, kiu do ne kontentighas naski la adjektivon ofta, sed ech la verbon ofti. Konstante oni audas tiajn senperajn verbigojn ne nur de adjektivoj, sed ankau de substantivoj, adverboj, prepozicioj, ktp. Tial indas tuj instrui ilin al la komencantoj. Ne estas normale, ke freshbakitaj esperantistoj malkovru tiujn chi uzojn ekster la kursaj rondoj okaze de rekta kontakto kun lingvo-praktikantoj.
   Do ankau frazoj kiel: En tiu familio la barbulo estas la avo kaj la senharulo estas la patro estu dirata sen la helpo de la verbo esti per struktursanga ekzercado: En tiu familio la barbulo avas kaj la senharulo patras au En tiu familio avas la barbulo kaj patras la senharulo.
   Kaj dum tiuj che ekzercoj oni sentigu, ke Esperanto ghenerale donas la preferon al la formulo avas la barbulo kaj patras la senharulo, char la subjekto tendencas sekvi netransitivan verbon, krom se ghi estas pronomo, tiam ghi antauas al transitiva verbo.
   Henri: Chu vi utiligas la komplikajn gramatikajn terminojn transitiveco kaj netransitiveco?
   Claude: Por vi mi uzis la adjektivon netransitiva. Sed en klarigoj al la lernantoj oni komprenigu, ke verboj povas havi unu valenton, au esti unu-valentaj, havi du valentojn, au esti du-valentaj, kaj ech havi tri valentojn, au esti tri-valentaj, kiel diras lingvistoj. Oni povas ankau paroli pri verboj kun unu ligo, du ligoj kaj tri ligoj au unuligaj, duligaj, kaj tri-ligaj. La infanoj shatas paroli pri verboj kun unu brako, du brakoj kaj tri brakoj au unu-brakaj, du-brakaj kaj tri-brakaj. Grava estas ne la klarige uzata vorto mem, sed la kompreno pri la koncerna verba fenomeno.
   Henri: Chu vi povas doni ekzemplon pri verbo tri-valenta?
   Claude: La patrino donas panon al sia fileto. Au Vespere la patro legas rakonton al siaj gefiloj.
   Henri: Mi neniam audis pri tiu trivalenteco.
   Claude: Kaj tamen vi flue parolas kaj skribas en Esperanto. La instruantoj devas koni tiujn chi gramatikajn faktojn, por povi ilin konvene instrui.

(Persone mi opinias, ke senpera verbigo de adjektivoj, substantivoj kaj adverboj tamen ne estu chiuangule uzata. Chiuj chi formoj estas, certe, regulaj kaj kompreneblaj, sed tamen iom tro viglaj kaj dinamikaj. En ordinara lingvajo, miaopinie, oni uzu ilin shpare, rezervante al poezio kaj parola lingvajho. Tamen, la lingvo estas kompleksa kaj konstante evoluanta fenomeno, do post iom da tempo similaj formoj vere povas esti uzataj tute sen iuj limigoj. - Mevo)

   Tria rolo de la verbo esti
   Claude: Sed ni revenu al la verbo esti. Nur iom post iom per trastudo de beletraj tekstoj oni malkovrigu al la studantoj chion, kion mi jhus klarigis al vi.
   En la lernolibroj la verbo esti aperas ofte en frazoj kiel: Sur la tablo estas florpoto kaj libro, au En la chambro estas lito, tablo kaj du seghoj. Vi tuj rimarkas, ke la subjekto tendencas trovighi post la verbo esti kaj ke tiu chi verbo esti nek simboligeblas per (=) nek plenumas la rolon de verbiga helpilo. Per strukturshangha ekzercado oni povas komprenigi, ke tiu chi verbo esti estas anstatauigebla per aliaj verboj, kiel trovighi, stari, kushi, ktp...
   Jen ekzemplo:
   Antau la domo estas tri arboj
   --> Antau la domo trovighas tri arboj
   --> Antau la domo staras tri arboj
   Malantau la domo estas lageto
   --> Malantau la domo trovighas lageto
   --> Malantau la domo etendighas lageto

   Oni komprenigu, ke en tiu chi uzo la verbo esti similas al speco de diro anstatauanta eblajn pli precizajn verbojn. Ghi estas kvazau sensignifa verbo, kaj tial stile preferindas la uzado de pli precizaj verboj , kiel trovighi, stari au kushi, etendighi, ktp... Kaj oni povas ech enkonduki la uzadon de la duvalenta verbo trovi:
   Sur la tablo estas bildoj de bestoj, kajeroj, skribiloj kaj gumo
   --> Sur la tablo trovighas bildoj de bestoj, kajeroj, skribiloj kaj gumo
   --> Sur la tablo oni trovas bildojn de bestoj, kajerojn, skribilojn kaj gumon

   Henri: Interesa maniero komprenigi tiun rolon de la verbo esti anstatauigante ghin per la verbo trovighi kaj ech per la strukturo oni trovas + n.

   Kvara rolo de la verbo esti
   Claude: Tiu chi strukturshangha ekzercado kontribuas al la akiro de lingvaj refleksoj, kiuj asimiligas gramatikajn nociojn nur per lingvo-praktiko. Sed tio kontentige disvolvighas nur se la ekzemploj estas bone elektitaj kaj sufiche abundaj. Ili kondukas al ludoj gramatike ege produktivaj.
   Post la malkovro de tiuj tri tre precizaj roloj de la verbo esti, la lernantoj pere de trastudo de beletraj tekstoj havos la okazon malkovri aliajn uzojn pli malfacile difineblajn de tiu verbo esti. Por ne tro kompleksigi la esplorojn, mi didaktike proponas ordigi la verbon esti lau kvar fakoj:
   Unua fako: esti, kiu estas simboligebla per (=)
   Dua fako: esti, kiu estas verbiga helpilo
   Tria fako: esti, kiu signifas trovighi. La franclingvanoj rapide malkovras, ke tiu verbo esti povas esti tradukata francen per la francajho
il y a kaj la germanlingvanoj per la formulo es gibt.
   En la kvaran fakon oni registru aliajn eblajn uzojn de la verbo esti, kiuj nek simboligeblas per (=), nek ludas verbigan rolon, nek anstatauigeblas per alia pli preciza verbo. Tiuj aliaj roloj de la vervo esti chefe renkonteblas okaze de trastudo de beletraj tekstoj. Ili montras, kiom entute kompleksa estas la rolaro de la Esperanta verbo esti.
   Henri: Chu vi povas doni ekzemplon?
   Claude: Jen nur unu: Estas la momento konkludi! En tiu chi pens-unuo la verbo esti nek simboligeblas per (=), nek ludas la rolon de verbiga helpilo, nek signifas trovighi.
   Okaze de tralego de beletraj tekstoj vi loku mem pense la renkontitajn verbojn esti en konvenan fakon, kaj tiel iom post iom vi mem sentos, ke ankau la kvara fako havas sian didaktikan utilon.
   Henri: Vi pravas. Oni bone lernas nur tion, kion oni mem malkovras.
   Claude: Kaj tiam oni kapablas pli konvene gvidi Esperanto-studon.
   Kaj se vi amuzighos analizi lernolibrojn rilate al instruado de la menciitaj roloj de la verbo esti, tiam vi malkovros, kiom didaktike ili lamas. Kaj tio klarigas, kial multaj franclingvanoj longe diras Sur la tablo estas florpoton. Ili fakte pensas
Sur la table, il y a un pot de fleurs. [Sur la tablo, ghi tie havas florpoton]. Se vi petas al ili, ke ili analizu tiun chi francajon, tiam vi konstatos, ke ne malmultaj el ili respondos, ke un pot de fleurs estas la rekta komplemento de la verbo a, kiel subjekto estas la pronomo il. Tial la strukturshangha ekzerco, kiu venigas la ekvivalentajn frazojn Sur la tablo trovighas florpoto, kaj Sur la tablo oni trovas florpoton, kaj Sur la tablo staras florpoto alportas al la franclingvaj lernantoj tre utilan didaktikan helpon.
   Henri: Chu la alilingvanoj renkontas similajn malfacilajhojn kun la verbo esti?
   Claude: Tutcerte! Mi havis la okazon plurfoje instrui Esperanton la parolantoj de lingvoj, en kiuj ne ekzistas la nocio mem de la verbo esti. Chiam montrigis, ke al chiu menciita rolo de la verbo esti tiuj lernantoj trovis tre precizan esprimeblon en la propra lingvo. En iliaj lingvoj ekzistas pli da esprim-rimedoj ol en Esperanto. Kaj tio povas malfaciligi al ili la realan komprenon de la variaj roloj de la verbo esti.

("Shkola Esperanto" 99-101)

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ