Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Bona stilo estas logika
Kvankam en Esperanto la logiko ne regas absolute, ghi tamen ludas pli gravan rolon ol en la lingvoj naciaj. La logiko ja devas shirmi ghin kontrau tiaj nacilingvaj influoj, kiaj farus ghin internacie nekomprenebla au igus nin diri ion alian ol kion diri ni intencis, alivorte: per logika pensado ni evitos ne- kaj miskomrenon.
Konata ekzemplo de nekomprenebla teksto - lauvorte tradukita el la rusa lingvo - estas tiu, kiun kiel ekzemplon donis D-ro Zamenhof en unu el siaj Lingvaj Respondoj:
"Favora Regnestro! Honoro havas alkushigi, kio lau kauzo de antauskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de fine Augusto."
"Tiu chi sama peco", diris D-ro Zamenhof, "en stilo Esperanta sonus tiamaniere:
"Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kauze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi ankau sciigas al vi, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli frue ol en la fino de Augusto."
En la antauaj chapitro mi donis diversajn ekzemplojn de frazoj, kauzantaj miskomprenon pro neghusta loko de iuj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj de alispeca mallogika esprimmaniero:

A. Ne tiel...

1. Li kuris al sia domo, sed preskau atinginte ghin, li subite restis staranta.
B. ...sed tiel chi

1. Li kuris al sia domo, sed preskau atinginte ghin, li subite haltis.
2. La kongreso okazos dum Augusto. 2. La kongreso okazos en Augusto.
3. Chi tie mi dormis dum la kongreso. 3. Chi tie mi dormis okaze de la kongreso.
4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon, dum fraulino Jansen kantis arion de Mozart. 4. Estis agrabla vespero. La prezidanto faris festparoladon; kaj poste fraulino Jansen kantis arion de Mozart.
5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kun siaj malamikoj. 5. Tie regis virinoj, kiuj batalis kontrau siaj malamikoj.
6. "Chu ni restos au chu ni foriros?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, char la filmo ne interesis lin. 6. "Chu ni restu au chu ni foriru?" - demandis sinjoro al sia edzino en kinejo, char la filmo ne interesis lin.

Rimarkoj che:
1. Oni ne povas resti staranta, se oni ne estas staranta! Li ja estis kuranta! Krome ne estas eble subite resti staranta! Kio do okazis? Nu, li simple haltis!
2. La frazo "La kongreso okazos dum Augusto" estus korekta, se la kongreso okazus de la 1-a ghis la 31-a de Augusto. Sed per dum Augusto oni ordinare volas diri: en Augusto.
3. La frazo fakte diras, ke li dormis tiam, dum aliaj aliloke kongresis!
4. La fraulino ne kantis samtempe kun la prezidanto.
5. En pluraj lingvoj oni uzas post 'batali' kun kaj kontrau en la sama signifo. Sed Anglio batalis kun Francio kontrau Germanio. Ili batalis ne kun, sed kontrau la fashismo.

Ne eblas eble mencii chiujn erarojn koncerne logikon, sed pri unu speciala eraro ni volas akcente atentigi la legantojn, char ghi estas tre populara. Ni aludas la participojn absolutajn: en adverba participo ni povas esprimi plenan subpropozicion, ekz:
Audante tion, shi ekploris.
La uzado de adverba participo en tiaj frazoj estas ghusta nur, se la subjekto de la subpropozicio estas la sama, kiel tiu en la chefpropozicio. Chi supra frazo do estas korekta: shi audis kaj shi ekploris, do same, kiel en la plena subpropozicio: Kiam shi audis tion, shi ekploris. Konsideru nun la jenajn frazojn:
1. Audante tion, larmoj fluis el shiaj okuloj.
Tiu frazo ne estas korekta, char la - neesprimita - subjekto de audante estas shi, sed la subjekto de fluis estas larmoj. La frazo signifas, ke la larmoj audis tion! Sed la autoro volis diris: Kiam shi audis tion, larmoj fluis el shiaj okuloj.
2. Demandante al si mem, chu tiu homa ombro estas Machteld au iu alia, trakuris glacie malvarma tremado tra lia korpo.
Lauvorte tio signifas, ke glacie malvarma tramado demandis al si, ktp. Sed la autoro intencis diri: Kiam li demandis sin, chu tiu homa ombro estas Machteld au iu alia, glacie malvarma tremado trakuris lian korpon.
Korektu la jenajn frazojn en la kolono A kaj komparu vian solvon en la kolono B:

A. Ne tiel...

1. Trinkinte tason da kafo, la vojagho estis daurigata.
B. ...sed tiel chi

1. Trinkinte tason da kafo, ni daurigis la vojaghon.
2. Jughante lau liaj vestoj, li estas pastro. 2. Jughate lau liaj vestoj, li estas pastro; au: Se mi jughas lau liaj vestoj, li estas pastro.
3. Enfermite mi sendas al vi nian la plej novan prospekton. 3. Chi-kune mi sendas al vi nian la plej novan prospekton; au: Mi enfermis nian la plej novan prospekton.
4. Promenante, lin kaptis la deziro bani sin. 4. Promenante, li ekdeziris bani sin; au: Kiam li promenis, lin kaptis la deziro bani sin.
5. Audante pri la mirindajhoj, kiujn la soldato rakontis, la suno ekbrilis en nia animo. 5. Kiam ni audas pri la mirindajhoj, kiujn la soldato rakontis al ni, la suno ekbrilis en nia animo.
6. Tremegante kvazau de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro. 6. Dum li tremegis kvazau de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro.
7. Lin kaptis furiozo, legante pri chi tiu skandalo. 7. Lin kaptis furiozo, kiam li legis pri tiu skandalo.
8. Pensante pri tio, shia koro plenighis je malghojo. 8. Kiam shi pensis pri tio, shia koro plenighis je malghojo.
9. Auskultante vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malghuste elparolis la nomon de la komponisto. 9. Kiam mi auskultis vian radio-paroladon, frapis min, ke vi malghuste elparolis la nomon de la komponisto.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ