Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

5. Forjhetu balaston!
En 1913 la Lingva Komitato akceptis la jenajn principojn pri la vortfarado:

Principo de neceso:
En konstruon de vorto oni devas enkonduki chiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finighojn por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

Principo de suficho:
Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu chi sufikso povas esti eljhetata kiel neutila kaj nenecesa.

Lau la dua principo oni povas forlasi el la vortoj perdonemeco, forgesemeco, kantajho, manghajho, skribitajho, skribajho la kursive presitajn sufiksojn.
Studinte la Biblio-tradukon de Zamenhof Lanti diris pri tiu principo:
"Estas klare, ka la Majstro emis pli kaj pli senbalastigi sian stilon forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo: "Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de tri ulnoj; kvarangulo estu la altaro kaj ghia alto estu tri ulnoj".
Kiel oni vidas, la sufikso estas forlasita sen ia damagho por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson ajh kaj diris: richo, havo, kovro, dono, plano, akiro kaj simile en kazoj, kiam oni kutimas diri balaste: rich-ajh-o, hav-ajh-o, ktp.
Kompreneble, la autoro uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon, sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon."
Lanti kritikas ankau la preferon por longaj pezaj formoj kiel chiamaniere, kiamaniere, tiamaniere anstatau la simplaj chiel, kiel ktp. Pri tiu prefero li kulpigas la nekonscian ligitecon al la gepatra lingvo kaj opinias la uzantojn nekonsciaj naciemuloj, char ili aplikas tute senbezone sufiksojn kaj longajn pezajn formojn, pro kio Esperanto proksimighas al ilia nacia lingvo. Tial oni ofte uzas adverbojn participajn anstatau simplajn, ekz:

A. Ne tiel...

1. La mastro minacante rigardis lin.
B. ...sed tiel chi

1. La mastro minace rigardis lin.
2. "La instruisto!" - subite sonis kelkaj avertantaj vochoj. 2. "La instruisto!" - subite sonis kelkaj avertaj vochoj.
3. "Atentu, knabo", - li siblante diris. 3. "Atentu, knabo", - li sible diris (au: siblis).
4. La fratineto estis tiel ghenanta. 4. La fratineto estis tiel ghena.
5. "Chu vi?" - li rikanante diris. 5. "Chu vi?" - li diris rikane.
6. "Silentu!" - admonante diris Tos, - "Panjo dormas!". 6. "Silentu!" - diris Tos admone, - "Panjo dormas!".
7. Jen staris la mastro, chiam esplorante rigardante. 7. Jen staris la mastro, chiam esplore rigardante.
8. Kes admirante observadis. 8. Kes admire observadis.
9. Tio korshirante penetris en la orelojn de Jachjo. 9. Tio korshire penetris en la orelojn de Jachjo.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ