Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studoMalbonan stilon oni renkontas pli ofte en tradukoj ol en originaloj. Tio estas evidenta, char en originalo oni inklinas al la plej simpla esprimado de la pensoj, sed dum tradukado oni spertas la influon de la originala teksto. La tradukanto ja volas sekvi la originalon kiel eble plej precize. Tio estas, kompreneble, laudinda, sed li ne malatentu, ke la enhavo konsistas ne nur el vortoj, kiujn oni devas anstatauigi per vortoj en alia lingvo, sed ankau el sentoj, impresoj, emocioj, atmosfero, ktp, kiuj kune kolorigas kaj nuancas la vortojn, la tutan tekston, kaj tiel elvokas en la leganto plenan bildon de tio, kion la autoro volis diri. La traduko devas redoni tion. Por tion atingi, la tradukanto ofte devas iom flankenighi de la originalo, char la esprimpovo, la esprimmaniero kaj la esprimforto en la diversaj lingvoj ne estas chiurilate egalaj. Por ke iu vorto au teksto reliefighu, la tradukanto ne malofte devas modifi la tekston.
Por ilustri tion ni donas kelkajn ekzemplojn:
A. Ne tiel...
B. ... sed tiel chi Pro tio, ke Anchjo la Chasisto neniam plendis pri chiuj tiuj malhelpantaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn kelka nombro de chasistoj sole kulpigas, se iu venas hejmen kun manplena chasajhujo, kaj ke li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, kiujn li, kvankam ne hejmen portis, sed pri kiuj li estis konvinkita, ke ili nepre en iu netrovebla rifughejo mortis pro iliaj vundoj. Pro tio Ancjho la Chasisto neniam plendis pri la ghenaj cirkonstancoj en la kvar elementoj, kiujn solajn kelkaj chasistoj kulpigas, kiam ili venas hejmen kun malplena chasosako. Tial li malofte fanfaronis pri leporoj kaj perdrikoj, pri kiuj - kvankam li ne portis ilin hejmen - li tamen estis konvinkita, ke ili en netrovebla rifughejo mortis pro siaj vundoj. En la kolono A estas prezentita longa kaj stranga frazo. La komencaj vortoj "Pro tio, ke" kaj iom poste "kaj ke" igas nin scivolaj pri tio, kio okazis pro tio, ke Achjo la Chasisto neniam plendis ktp, sed tiu alplenigo ne sekvas, kaj la pensoj anstatau iri rekte antauen implikighas pro la malghusta kombino kvankam... sed.
Esplorante la originalan tekston, ni konstatas, ke la tradukinto sin lasis gvidi de sia gepatra lingvo. Char la frazo estis tro longa, ni hakis ghin en du partojn. Pro tio la vortoj "Pro tio" devus esti ripetataj. Sed char tia ripeto sonas malbele, ni skribis duafoje "tial". Malgrau tio la frazo ne estas kontentiga. La originalo ja estis verkita en stilo, kiun oni nuntempe ghenerale ne uzas. Pri tiaj stilistoj la nederlanda lingvisto prof-o Gerlach Royen O.F.M. diras:
Ekzistas autoroj, kiuj kun plezuro skribas frazon du paghojn longan. Oni povas diri, ke tio estas respektinda, kiel, ekzemple, oni vidas akrobaton laboranta. Tiam ankau mi diras: "Tio estas respektinda" kaj mi ne kapablas imiti lin. Sed por la autoro tio ne estas normala, regata stilo. Kondicho por bona stilo estas, ke en unu frazo estu dirata nur unu afero, kaj en ghi ne aperu pensoj dume alvenintaj.
Estas pli bone diri ion rekte, ol poste korekti per interfrazoj, char tio malfaciligas la komprenadon. Unua postulo estas, ke la autoro estu klara. Kiu pensigas siajn legantojn, agas bone, sed kiu lacigas ilin per akrobata stilo, faras grandan eraron.
Tiaj frazoj aspektas kiel implikighintaj faden-volvajhoj. Por povi kompreni ni devas malimpliki ilin. Tio ne chiam estas facila, kiel montrighas en jenaj citajhoj, en kiuj la tradukintoj sklave sekvis la originalon anstatau redoni ghin en lingvo glate legebla.
A. Ne tiel...
B. ... sed tiel chi Chu vi volas permesi al mi porti la leporon, Anchjo? - malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj kiu sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetajho, en kiu li tranchis por si bastonon, demandis, vidante la harajn krurojn el la retajho de la chasajhujo. Sur la lasta duno de Schoorl aperis el la arbetajho - en kiu li tranchis por si bastonon - malgranda knabo kun pajleflavaj haroj kaj kafebrunaj vangoj. "Chu mi povas porti la leporon, Anchjo?" - li demandis, vidante la harajn krurojn, elstarantajn el la chasosako. La traduko de tiaj frazoj ofte postulas multajn pripensadojn. Oni do erarus, opiniante, ke tradukisto, sidante antau sia skribmashino, povas labori seninterrompe. Ech la plej spertaj el ili serchas dum multaj tagoj solvon por iu esprima au stila malfacilajho, kiun ili ne volas redoni malklare, ridige, au priskribe.