27. Kion vi scias pri la prepozicioj?

En Esperanto oni havas la sekvantajn prepoziciojn: al, anstatau, antau, apud, che, chirkau, da, de, dum, ekster, el, en, ghis, inter, je, kontrau, krom, kun, lau, malgrau, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen, sub, super, sur, tra, trans.

1. Chiu prepozicio postulas post si mem chiam nominativon. Tio estas: nominativ-prepozitivo. Ekz.: sub lito, inter ili, sur tablo.

2. Unu prepozicio plus unu prepozitivo estas nomata prepozitiv-prepozitivo. Ekz.: el sub, el inter, de sur, de post, el trans...

3. Akuzativ-prepozitivo montras almovon. Ghi anstatauas almovan prepozicion. Ekz.: sub la liton = al sub la lito.

 

28. Kion vi scias pri la konjunkcioj kaj subjunkcioj?

Konjunkcio estas uzata che apudmetita frazo; subjunkcion oni uzas che submetita frazo.

Konjunkcioj estas: au, char, do, kaj, nek, nu, sed, tamen kaj la adverboj: tiam, tial, tiel.

Subjunkcioj estas: char (kauzo), dum (dauro), ghis (tempofino), ke (ekspliko), kvankam (koncedo), kvazau (fiktiva komparo), se (supozo).

 

29. Konigu la interjekciojn!

Interjekcioj estas propre ekkrioj kun pure emocia signifo.

Kelkaj el ili eniris en la lingvon kiel prefiksoj. Ekz.: fi! (fi-homo, fi-vorto); ve! (vekrio, - ech radike: vei, veado).

Ekzistas:
a) alvokaj interjekcioj:
he! hola! hoj! hohoj! ts, ts!
b) forpelaj interjekcioj:
for! hot! (al chevaloj) hush! (al bestoj)
c) instigaj interjekcioj:
baj... baj...! (dormigo) bis! chit! sh-sh! ek! halt! help! stop!
d) senesprimaj interjekcioj:
ha! (surprizo) ha, haha! (rido) ho! (viveco de sento) ho jes! ho ne! ej! (dubeto) fi! hm! hura! nu!
e) onomatopeoj estas sonimitoj de bestoblekoj:
kokeriko (koko), kva-kva (rano), kvivit (pasero), au de aliaj sonoj: bum (kanono), pif-paf (pafo), pum (falego), tik-tak (horlogho) ktp.

 

30. Pri kio temas en la sintakso?

La sintakso okupighas pri la frazo, t.e. ghi montras, kiamaniere la vortoj interligighas por formi la chenon de la parolo, char la parolo konsistas el frazoj. La frazo povas havo unu au plurajn propoziciojn. Simpla frazo konsistas el unu propozicio. Ekz.: La knabo ludas silente en la chambro. Kunmetita frazo enhavas du au pli da propozicioj. La sekvanta frazo havas du propoziciojn: Mi vidas, ke li ludas. (En chi tiu ekzemplo la dua propozicio ne povas ekzisti memstare)

 

31. El kio konsistas la propozicio?

La chefaj elementoj de la propozicio estas: predikato kaj subjekto. Ceteraj strukturaj elementoj estas: objekto kaj adjekto.

Subjekto estas tiu frazelemento, pri kiu oni asertas ion. Demanda vorto: kiu?, kio?

Predikato estas frazelemento, kion oni asertas pri la subjekto. Demanda vorto: kion faras ...?

Objekto estas frazelemento esprimanta tion, al kio la ago pli-malpli rekte direktighas, kion la ago trafas (alivorte: rekta komplemento).

Adjekto estas frazelemento esprimanta diversajn cirkonstancojn de la ago au de la atribuo. Ilin oni povas dividi lau du vidpunktoj: a) lau la formo; b) lau la speco de la cirkonstancoj (alivorte: cirkonstanca komplemento).

 

32. Kio povas esti subjekto de frazo?

Subjekto povas esti substantivo au aliklasa vorto substantive uzata;
a) substantivo:
shtelisto shteliston evitas;
b) pronomo:
ili trinkis vinon;
c) kvazaunomo:
chiu manghis panon;
d) adjektivo: mia
kara venas;
e) substantivigita parolelemento: chiu
"kial" havas sian "tial";
f) infinitivo:
lerni ne estas honte;
g) tuta propozicio:
estas interese, ke vi alvenis.

 

33. Kion oni devas scii pri la refleksivo?

La refleksivo estas uzata nur rilate kun la subjekto, sed el inter la pronomoj nur kun la tria-personaj: li, shi, ghi, ili. Refleksivoj estas: si, sia, sin. Ekz.: La PATRO rimarkis SIAN filinon. ILI ne forgesis pri SIA gepatra domo. SHI longe rigardis SIN en la spegulo. (Sed: MI lernos MIAN lecionon)

La refleksivo ne povas esti subjekto, au ne povas kvalifiki subjekton. Ekz.: "Al chiu besto plachas ghia (la propra) nesto" - sed ni ne povas diri: "sia nesto". (La subjekto estas "ghia nesto")

Oni rigardas la U-finajhajn personajn pronomojn triapersonaj (kiu, tiu, neniu, chiu, iu), kiam ili prezentas unu personon el inter pluraj individuoj signitaj per ni au vi. Ekz.: Tiu au tiu inter vi perfidos sian majstron. Neniu el vi evitos sian sorton. Kiu el ni perdis sian monujon?

La refleksivaj pronomoj perdas siajn pronomajn proprecojn, kiam ili estas substantive uzataj. Ekz.: "Si" estas shlosilo de la homa koro. "Sia" estas kara pli ol najbara.

 

34. Kiu povas esti predikato de frazo?

Predikato de frazo estas verbo. Duspecaj verboj estas (lau vidpunkto de la frazo): predikata kaj nepredikata verboj.

Predikata verbo estas, kio esprimas per si mem agon (ag-verbo): manghi, trinki, skribi, au staton (stat-verbo): stari, farti, kushi. Nepredikata verbo estas, kio ne esprimas per si mem agon au staton, kaj bezonas kompletigon por formi predikaton de la frazo: esti, ighi, shajni. Tian verbon oni nomas kopulo (rilatig-verbo) kaj tian predikaton (komparu demandon 23B) oni nomas kompleksa predikato. Ekz.: Budapeshto estas urbo. Shi estas bela. Li elektighis prezidanto. Shi shajnis pasia.

Do la kompleksa predikato konsistas el la kopulo plus alia vorto: tiun alian parton oni nomas predikativo. La predikativo povas esti adjektiva au substantiva, kiel en la cititaj ekzemploj, sed ghi povas esti ankau adverba (promeni estas agrable); infinitiva (voli estas povi); prepozitiva (tio estas de la sama speco) kaj povas esti formita kun "kiel" (la urbo estas kiel arbaro).

En la ghisnunaj ekzemploj la predikativo karakterizas la subjekton, atribuas al ghi ian kvaliton pere de la kopulo. Sed ghi povas tiamaniere karakterizi ankau la objekton. Tiel do oni povas distingi krom la subjektiva ankau objektan predikativon, kaj chi tiu povas esti tiel same diversa lau formo, kiel la subjekta. Ekzemploj: La amo faris shin kruela. Mi audis shin kanti. Oni elektis lin prezidanto. Oni elektis lin kiel prezidanton. Li rigardis la dangheron shercho au por sherco au kiel shercon.

Fine la predikativo povas karakterizi tiom la agon per la subjekto, kiom la subjekton dum la ago. Char tiaokaze la predikativo havas la funkcion de statadjekto, oni povas ghin nomi adjekta predikativo. Ekz.: Shi dancas nuda (karakterizanta la subjekton dum la ago). Li mortis mizerulo (karakterizanta la agon per la subjekto).

 

35. Kion oni devas scii pri la objekto?

La objekto povas esti substantiva au infinitiva.

Inter la substantivaj objektoj oni povas distingi du specojn:

1. La ago rekte trafas la objekton: marteli feron, havi zorgojn, trinki vinon; 2. La ago direktighas al la objekto ne rekte, nur koncernas ghin; paroli pri io, doni al iu, akcepti de iu. Tiuj estas la prepozitivaj objektoj; ilin enkondukas prepozicioj.

Che infinitiva objekto la infinitivo estas anstatauigebla per substantivo; li lernas legi (li lernas legadon); li forgesis trinki (li forgesis trinkadon).

Pri la objekto oni demandas per kion, kiun. Rektan au akuzativan objekton oni trovas post la transitivaj verboj.

 

36. Kiom da formoj havas la adjektoj?

La adjektoj prezentighas en diversaj formoj. Lau tio ni distingas adjektojn: adverbajn, akuzativajn (rektajn), prepozitivajn (nerektajn), infinitivajn.

a) La adverbaj adjektoj kun la regula adverba formo -E (bone, rapide). Krome, oni povas determini la verbon per chiuj primitivaj adverboj: tre, tro, pli, plej, morgau, preskau, iom, neniam.

Oni povas uzi apud verboj adverbojn, venantajn de neadjektivaj radikoj por montri: lokon (ekz.: hejme, surstrate); tempon (ekz.: nokte, tage, dimanche, somere); aliajn cirkonstancojn: senkore, kontrauvole, letere, krajone ktp.

b) Per akuzativa adjekto oni povas esprimi en E-o: la celon de movo: mi iras Berlinon; manieron: pendigi la kanajlon la kapon malsupren; mezuron: li staris tri pashojn de la pordo; dauron: esti tombisto tridek jarojn; tempopunkton: la 22-an de marto.

c) Chiu prepozicio povas, kun postsekva substantivo, formi adjekton. Ilin oni nomas prepozitivaj adjektoj. Ekz.: en la chambro.

d) Ankau infinitivo povas funkcii kiel adjekto. La infinitiva adjekto povas esti rekta (senprepozicia) kaj nerekta (prepozicia).

1. La rekta infinitiva adjekto havas la funkcion de cel-adjekto: a) kiam la predikata kaj infinitiva agoj NE havas identan subjekton: li invitis iun paroli; oni kondamnis lin labori en pundomo; mi sendos venigi kuraciston; b) che subjekt-identeco, post la verboj de movado: kiu rabi eliras, ofte nuda revenas; shi tuj kuris bati shin; li venos lin viziti.

2. Nerektan infinitivan adjekton oni trovas kun la prepozicioj: por, anstatau, krom: li venis por auskulti nin; shi mute staras anstatau paroli; shi nenion faras krom plori.

Tiaokaze la infinitiva ago havas subjekton identan kun tiu de la predikata ago.

 

37. Kio estas la epiteto kaj la suplemento?

La epiteto estas vorto senpere karakterizanta la substantivon, adjektivon au adverbon, montrante ties unu kvaliton. Ghi povas havi, apud substantivo, la formon de adjektivo (bela domo) kaj de substantivo; chi-okaze ghi povas esprimi au titolon, profesion (Profesoro Barta; D.Beke, ingheniero), au la nomon (la ingheniero Beke, la monato septembro), au povas esti anoncvorto de citajho (la nomo Karlo). Apud adjektivo au adverbo la epiteto havas la formon de adverbo (tre spica, iom malfacile).

La suplemento estas vorto esprimanta rilaton au cirkonstancon de iu el la frazelementoj, escepte la predikaton. Lau la formo ghi povas esti prepozitivo (amo al la patrujo; groto de la urso; arbo antau domo); akuzativo (tri mejlojn malproksima); infinitivo (nekapable paroli). Kiel oni vidas, la suplementita vorto povas esti substantivo, adjektivo au adverbo.

 

38. Kion oni scias pri la specoj de propozicioj?

Propoziciojn oni povas distingi lau la frazelementoj en ili troveblaj: a) primitiva propozicio (subjekto plus predikato, ekz.: La birdo kantas); b) komplementita propozicio (subjekto, predikato, objekto, adjekto, ekz.: Li trovis sian edzinon hejme); c) kuntiritaj frazoj, kiuj havas plurajn samspecajn frazelementojn. Ekz.: Liaj vangoj kaj okuloj ardis (DU subjektoj); La arbaro zumis, susuris, murmuretis (TRI predikatoj); Oni audas bruon, krion, ridegon (TRI objektoj).

Propozicio, kiu esprimas kompletan opinion, povas alpreni diversajn formojn kaj valorojn. Lau tio oni distingas propoziciojn:

a) Indika, estas la plej simpla speco: Chiu vulpo sian voston laudas.

b) Dezira, estas chiam kondicionalo kaj enkondukita per SE: Se li portus bonan sciigon...

c) Ordona, esprimita per volitivo, au per infinitivo: Venu al mi! Levu la manojn! Estingi chiujn lampojn! Malpermeson oni esprimas per "ne" kaj volitivo au infinitivo: Ne iru tien! Ne babili!

d) Demanda, ordinare esprimita per "chu", au per unu el la demandaj tabelvortoj: Chu oni ordonis al vi? Kiu venis?

 

39. Kion oni devas scii pri la kompleksa frazo?

Kompleksa frazo unuigas en si du au plurajn propoziciojn. Tiuj estas membroj de la frazo, kiuj dumaniere povas rilati inter si: au ili estas simple apudmetitaj (samrangaj), au unu estas subordita al la alia.

La apudmetitaj propozicioj estas samrangaj; ili estas kunligitaj per konjunkcio, au per simpla komo: Multe li parolis, SED chio estis vana, li ne povis lin konvinki.

La subordita propozicio estas kompletiga parto de la alia propozicio, de kiu ghi dependas. Do el inter la propozicioj unu estas la chefpropozicio, alia la subpropozicio. La rilaton de la subpropozicio al la chefpropozicio montras subjunkcia vorteto: Mi pensis, KE vi venos. Alvenis la solvo, KVAZAU dia miraklo. Mi achetus domon, SE mi havus monon.

 

40. Kion vi scias pri sensubjektaj propozicioj?

Ekzistas frazoj, en kiuj nenia subjekto estas esprimita. Oni distingas du okazojn:

1. Che chiuj volitivaj chefpropozicioj en la dua persono: Shiru rozojn en la somero! Konservu bone la sekreton!; che ordonaj propozicioj infinitivaj: Ne krachi teren!

2. Che chiuj verboj esprimantaj meteorologiajn fenomenojn: pluvas, neghas, tondras, hajlas, fulmas; tagighas, vesperighas; che verboj esprimantaj fizikan impreson: estas bele, inde, necese, eble, dezirinde ktp.

<< al enhavo >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ