Lingva Ret-Gazeto (fragmentoj el numeroj 1, 2)

Redaktoro: Boris Kolker.

Karaj legantoj!

Post la apero de mia afisho "Lingva rubriko? Perfektiga kurso?" en la diskut-forumo soc.culture.esperanto (s.c.e.) mi ricevis amason da ret-mesaghoj de s.c.e.-anoj (ankau de Prezidanto kaj ghenerala Sekretario de UEA, Prezidanto de ILEI, membroj de la Akademio de Esperanto, aliaj kompetentuloj), instigantaj min al tiuj du iniciatoj.

Do mi faru provnumeron de Lingva Ret-Gazeto. La ghenro dume ne estas difinita, kaj ghi parte dependos de viaj deziroj. Mi povas promesi nur jenon: mi ne chasos en s.c.e. tajp-erarojn kaj perditajn akuzativojn; kaj mi ne premos tranchilon al ies gorgho kriante: "Kiel vi rajtas uzi tiun formon! chu vi ne scias, ke Zamenhof..., Fundamento..., Akademio..., PIV..., PAG..., Analiza Skolo..."

Mi intencas verki per klara lingvaho evitante scienceskan galimation. Aliflanke, mi ne emas kultivi simplismon: Esperanto estas normala lingvo kaj devas esti uzata kiel normala lingvo. Sed bonvolu ne konsideri min modela lingvouzanto: mi ne deziras perdi mian liberon uzi la lingvon lau mia placho kaj plezuro, kio, kompreneble, ne signifas, ke mi intencas altrudi "mian" Esperanton. Ankau mi eraras (nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras), kvankam ne ofte.

Mi opinias, ke la gazeto devas esti interesa por chiuj, kun speciala atento al novuloj. Tamen ghi ne estas aldonaho al poshta au alia elementa kurso. Precipe gravas por la gazeto viaj demandoj: ili povas formi la vizaghon de la gazeto. Do sendu ilin senghene, kaj mi klopodos laueble ilin respondi. La tre kompetenta internacia Redakcia Konsilio ne lasos min fari multe da fushahoj.

La artikolo *la* estas uzata kun la substantivo signanta ahon, kiu estas konata al la auskultanto (leganto): *Mi vidas portreton* [iun]; *La portreto [nome tiu] estas originala*. La artikolon *la* oni kutime ne uzas antau propraj nomoj, kvantaj numeraloj, chiuj pronomoj kaj la vorto *Esperanto* (kiun oni chiam skribas kun majusklo), krom maloftaj specialaj kazoj. Kutime oni ne uzas *la* ankau kun substantivoj en la rolo de predikativo: *Li estas shoforo*. Uzo au neuzo de la artikolo estas nepra nur en sendubaj kazoj. En malpli evidentaj kazoj la artikolo estas uzata lausence de la frazo.

En vortkunmetoj estas nedezirindaj la malfacile prononceblaj amasighoj de konsonantoj, pro kio la determinanta vorto povas esti uzata kun la finao: *elektromotoro* (sed ne *elektrmotoro*). Por montri la konsistigajn vorterojn, en la skribo oni povas kunigi ilin per streketo: sport-klubo.

Se temas pri profesioj, oficoj k.s., kiam aparteno al la ina sekso estas esenca, la sufikso -in- povas esti uzata: *En la akceptejo de la direktoro sidis simpatia sekretariino* (La parolanto deziras informi, ke la sekretario estis virino); *Irena estas sekretario de nia Esperanto-klubo* (La parolanto deziras informi, ke Irena plenumas sekretarian oficon).

La distribua prepozicio *po* (prenita el la rusa lingvo lauforme kaj lau unu signifo) estas uzata, same kiel en la rusa lingvo, nur kun la vortoj, signantaj la distribuatan objekton: *dehori po du fojoj en monato*. Zamenhof hezitis, chu uzi nominativon (-o) au akuzativon (-on) post *po*, kiam temas pri objekta komplemento, do li proponis gvidi sin per jena argumento: "chie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon". Tamen *po*, rilatante al numeralo (same kiel *chirkau* en la senco "proksimume"), fakte rolas kiel adverbo kaj tial ne influas la kazon de la substantivo, antau kiu staras la numeralo: *Mi pagis po (chirkau) dek dolarojn por peco*.

Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj. - F. Schiller /shi'ler/. Kritiki estas tre facile. La tempo laboras por ni. - W. Gladstone /Gled'stoun/. Multe paroli kaj multe diri ne estas la samo. - Sofoklo. Ni ne scias, kio estas ni, sed ni scias, kio ni povas esti. - Shekspiro. Kio necesas por domego, necesas ankau por dometo. Kiu vivos, tiu vidos. Kion vi volas, tion vi povas. Kia edzino, tia edzo. Kiom da demandoj, tiom da respondoj.

Ne enrigardante en lernolibron au vortaron, trovu por la indikita adjektivo kiel eble plej multe da substantivoj, konvenaj lausence. Ekzemple: *nova - domo, mashino...* Venkas tiu, kiu dum la certa tempo trovis la plej grandan nombron da vortoj.

"Mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio chi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj, ne sole ne deprenante per tio chi de la lingvo ghian richecon, sed kontraue, farante la lingvon - dank' al la eblo krei el unu vorto multajn aliajn kaj esprimi chiujn eblajn nuancojn de la penso - pli richa ol la plej richaj naturaj lingvoj. Tion chi mi atingis per la enkonduko de diversaj prefiksoj kaj sufiksoj, per kies helpo chiu povas el unu vorto formi diversajn vortojn, ne bezonante ilin lerni. (Por oportuneco al tiuj chi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro).

La fama tradukisto de la rusa poezio Sergeo Rublov postlasis al mi manuskripton de sia "Struktura Vortaro de Esperanto", kiu estas tre originala etimologia vortaro Esperanta-rusa.

Jen fragmento el la Antauparolo:

"La Struktura Vortaro pristudas vortojn, kiuj kreighis en la kadro de nacia lingva evoluo, antau ol ili eniris Esperanton kaj poste adaptighis al modernaj Esperantaj formoj. ghenerale, la Struktura Vortaro estas reala, efektiva ponto inter naciaj lingvaj trezoroj kaj internacia Esperanta leksiko.

En la Struktura Vortaro spegulighas diversnacia miljara lingva evoluo, precipe de hindo-europaj lingvoj, kiuj farighis fundamenta kaj firma bazo por chiutaga kaj chiaspeca Esperanto. La Struktura Vortaro montras la plej striktan konekson de Esperanto kun la moderna diversnacia kulturo (sur la nuntempa scienc-teknika bazo), kies konsekvenca produkto estas la lingvo Esperanto.

En la Struktura Vortaro *grupighas* diversaj vortoj, Esperantaj kaj rusaj, kiuj parencas al unu sama pravorto au al unu sama pravorta familio".

Ni publikigos en LRG pecojn el tiu vortaro, foriginte la rusan parton, tradukinte la ruslingvajn klarigojn en Esperanton kaj iom redaktinte la materialojn.

Grupo: AKVO

Latina: aqua - akvo

Franca: eau - akvo


"Hm!" - diros G.L. (Grumblema Leganto) - "Kia stranga titolo!" Ne rapidu forlasi legadon, kara G.L.: eble, post la subaj klarigoj la esprimo ech plachos al vi.

Pri tio, ke la komenco de la laboro ofte ne estas sukcesa, ekzistas la rusa proverbo: "Pervij blin komom", kio tradukeblas kiel "La unua blino estas bulforma" au simple "La unua blino bulas". Blino (la vorto aperis che la auroro de Esperanto) estas ronda, plata, maldika patkuko, precipe bongusta se kovrita per densa tavolo de kaviaro. La vorto devenas el la rusa lingvo (el kiu ghi, cetere, pere de la jida lingvo transiris en la anglan en la formo "blinz"). Char kom-forma blino estas same nekonvena kiel la bul-forma, oni povas ech sone proksimigi la esprimon al ghia rusa originalo: "La unua blino komas".

Post la aperigo de LRG-1 venis aro de reehhoj, el kiuj nur unu estis kritika. Tio min mirigas, ja preskau pri chio povas ekzisti diversaj opinioj. Venis ne nur aproboj, sed ankau demandoj, sugestoj kaj kontribuoj. Do, lau mia (mal)modesta supozo, chi-foje la unua blino ne komas. Kiel diris la Majstro (eble, pri LRG-1?), komenco bona - laboro duona. Tamen mi esperas, ke LRG-2 provokos pli da polemiko.

Mi devas denove diri, ke LRG celas la personojn de chiuj lingvoniveloj: chiu trovos por si ion interesan. Same kiel mi ne kredas je universalaj kuraciloj, mi ne kredas, ke eblas fari la gazeton, kies chiuj eroj estus egale interesaj por komencantoj kaj por lingvospertuloj.

Esperanto apartenas al la tuta esperantista komunumo. Tial LRG esprimas nur personajn opiniojn kaj rekomendojn de kompetentuloj. chiu rajtas je alia opinio kaj ech je eraro (ankau la kompetentuloj).

*Noto:* Traleginte la malneton de LRG-2, Aleksandro Shlyafer konkludis: ... ghenerale mi havas bonan impreson, do ankau la dua blino ne bulas, ech se iom nebulas ;-) Gratulojn! Aleksandro

Multaj hezitas, kiel skribi nombrojn per literoj: chu skribi *dek du* au *dekdu* au *dek-du*, chu skribi *kvardek* au *kvar dek* au *kvar-dek*, chu skribi *trimil* au *tri mil* au *tri-mil*, chu skribi *dekdumil* au *dek dumil* au *dek du mil* au *dek-du-mil*, chu skribi *ducentdekunu* au *ducent dekunu* au *du cent dek unu* au *du-cent-dek-unu*?

Oni trovas en lernolibroj malghustajn regulojn pri tio chi. Indas tial iri al la plej grava lernolibro de Esperanto, la Fundamento. Tie trovighas la jena regulo: *La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj.* Jen chio, kion oni bezonas scii por ghuste skribi ordinarajn nombrojn. Nur dekoj kaj centoj estu kunskribataj. Oni do skribu: dudek, tridek, kvardek, kvindek, sesdek..., ducent, tricent, kvarcent, kvincent, sescent... chio alia estu apartaj vortoj.

Jen la solvoj de la enkondukaj problemoj: dek du (12), kvardek (40), tri mil (3000), dek du mil (12000), ducent dek unu (211).

La skribomaniero ankau influas la elparolon. Se estas pli ol unu vokalo en vorto, oni akcentas la antaulastan, kiel chiam: dEk dU, kvArdek, trI mIl, dEk dU mIl, dUcent, dEk Unu.

[Kontribuo de Bertilo Wennergren].

*Noto:* En mia "Lernolibro de la lingvo Esperanto. Baza kurso" mi donis klarigojn, similajn al la supraj de B.W. Traleginte la malneton de LRG-2, Carlo Minnaja esprimis alian opinion: "...direndas "dUmil, trImil" kaj "mIl dU, mIl trI"... Sed mi supozas ke la uzantaro jam elektis per kunmetita formo che "mil" analoga al tiu che "cent", kun eventuala dubo pri dEk mIl au dEkmil". Carlo kaj mi, chiu konvinkita pri sia praveco, konsultis la autoritatajn fontojn. Kaj kio? Konsternite, ni konstatis, ke PAG adeptas disecon kaj PIV adeptas kunecon. Vere, kiom da kapoj, tiom da chapoj. Char, pri skribado de nombroj ne ekzistas uniforma chapo, oni elektu por si chapon lauplache. chu vi memoras el "Sekretaj sonetoj": "...kaj uzu ilin ambau!" (mi citas laumemore)?

La demanda frazo kutime enhavas demandan vorton, kiu komencighas per k- (kiu?, kio? ...), au demandan partiklon *chu*: * chu vi scias tion? Vi scias tion, chu ne? Vi ne scias tion, chu? Mi kontrolas, chu vi scias tion.*

Lertaj lingvouzantoj iufoje ellasas *chu* en neformala parolo, precipe kiam en la frazo estas ellasitaj aliaj vortoj. Edmond Privat en sia bonega libro "Esprimo de sentoj en Esperanto" donas jenan ekzemplon: "Li? Ministro? Nu!" Tamen al la personoj lingve ne sufiche spertaj mi ne rekomendus ellasi *chu.*

Por la nomoj de la landoj oni uzas en Esperanto esperantigitajn formojn de tiuj nomoj en la chefaj europaj lingvoj, en laueble internacia formo, sed ne la nomojn, kiujn uzas la popoloj de tiuj landoj por si mem en la propraj lingvoj. En kontraua kazo ni devus diri Dojchlando, Polsko, Englando ktp. Prefere malbona ordo ol bona malordo. Do Hindio sed ne Bharato, Armenio sed ne ... mi forgesis la insistan proponon de Manuelo, afishitan en s.c.e., kvankam mi iom konas Armenion, vojaghinte tie dufoje kaj havante tie amikojn-esperantistojn. Ili volonte nomas sin armenoj. Profesoro Gurgen Sevak, unu el la plej grandaj fakuloj pri la armena lingvo, membro de la Akademio de sciencoj de Armenio kaj de la Akademio de Esperanto, redaktis en 1957 la revuon "*Armena* esperantisto". Cetere, chu iu povas nomi Armenion lau la Manuela maniero ne enrigardante lian afishon?

*Noto:* Traleginte la malneton de LRG-2, Zefo Conroy rimarkigas, ke, por plivastigi sian kulturan horizonton, estus nesenutile koni ankau la landnomojn, kiujn uzas propralingve la koncernaj popoloj. Ekzemple: Bharato (chu chiulingvaj kaj chiuregionaj hindianoj uzas tiun radikon en la respektivaj lingvoj?) au Niponio (chu la japanaj esperantistoj iam uzas tiun vorton?). Konsentite: pri eventuala sporada uzado, sed ne kiel ghenerale uzataj landnomoj.

Mi enketis inter la anoj de la Redakcia Konsilio (RK) pri la geografiaj nomoj, konsistantaj el adjektivo kaj substantivo. chiuj respondintoj unuanime opinias, ke ambau elementoj estas skribataj kun majuskloj. Koncerne la artikolon, la enketado montris, ke ne ekzistas stabila uzo, do eblas jenaj variantoj:
1. Norda Ameriko, Nigra Maro.
2. Norda Ameriko, la Nigra Maro.
3. la Norda Ameriko, la Nigra Maro.
Teorie eblas ankau: 4. Maro Nigra. 5. la Maro Nigra.

Char mi estis demandita pri mia persona prefero, mi respondas, ke, kvankam mi rekonas validecon de chiuj variantoj, mi preferas la varianton 2, kiu estas vortumebla jene: Antau la geografiaj nomoj, konsistantaj el adjektivo kaj substantivo, la artikolo estas uzata, se la substantivo ne estas per si mem propra nomo.

*Noto:* Jouko Lindstedt aldonas: "Sed rimarku, ke ankau la adjektivo povas esti kvazau propra nomo: Balkana Duoninsulo (= Balkanio, proksimume). Ankau en tia kazo mi preferus forlasi la artikolon".

La plimulto de la Esperantaj prepozicioj estas uzeblaj kiel prefiksoj. En tiu funkcio oni povas nomi ilin prepozicioj-prefiksoj au simple duonprefiksoj.

Mi enketis inter la anoj de la RK pri valideco de la frazo "Li ricevas pohoran laborpagon". El la respondintoj pliparto senkondiche akceptas tiun frazon, unu akceptas kun dubo, aliaj malakceptas. shajnas al mi, ke la malakceptantoj timas montrighi adeptoj de la kondamninda frazo "Li ricevas po dek dolarojn po horo" kiu ja devas esti "en horo". Sed fakte la kazo estas alia, en ghi same temas pri distribuo au disdivido. Komparu: "Li ricevas popecan (pometran, pokilograman, pohoran) laborpagon". Do mi alighas al la grupo, kiu konsideras tiun uzon valida, kvankam ne stabilighinta.

*Noto:* Pri la frazo "Li ricevas pohoran laborpagon" Jouko Lindstedt meditas jene: "Mi ne korektus ghin en la teksto de alia, sed mem ne uzus ghin".

Uzado de la duonprefikso el- kopias uzadon en la rusa lingvo kun apogo de la germana kaj ioma apogo de aliaj lingvoj.

1) ghia chefa signifo estas "elinterne": eltiri, elbati, elporti, elfali, elirejo, elfosaho (Zamenhofa arkaismo en la senco "fosilio").

2) Metaforaj kaj idiomecaj uzoj: elpensi, ellabori, elrigardi (arkaighinta idiomao anstatauigita de "aspekti"), elteni, elpashi (ruslingvanoj uzas ghin ankau en la senco "prezenti publike"), elturmenti, eldoni, elparoli (anstatauigata de "prononci"), elturnighi, elsuferi, elpendao (enradikighinta idiomao), eldividi (arkaikighinta idiomaho).

3) Signifo de la ghisfina plenumo de la ago: elpeti, elauskulti, elsekigi, ellerni, elpagi, elcherpi, elhaki, elkuraci (arkaismo de Zamenhof). Char Esperanto ne posedas unuecan formalan indikilon de la ghisfina plenumo de la ago (kiel ek- por la komenco de la ago), la Analiza Skolo provis atribui tiun rolon al la duonprefikso *el-*. Tamen pro la granda produktiveco de *el-* kun la signifo "elinterne", ghia uzo kun la signifo de la ghisfina plenumo de la ago limighas je negranda kvanto da vortoj, chefe tiuj, kiuj estis kopiitaj kun tiu signifo el la rusa lingvo.

Dum longa tempo en s.c.e. dauras stranga diskuto, kies esencon oni povas resumi per la frazo: "chu *gepatro* estas bona au malbona Esperanta vorto?" Lige kun tio mi rememoris epizodon el la Balta Esperanto-Tendaro BET-3, kiam la moskvano (nun nov-jorkano) Aleksandr Hharjkovskij (nun Alexander Karkovsky) anoncis de la podio: "Mi prezentas parolrajton al gekamarado Rogov". La salono eksplodis pro ridego imagante la "gekamaradon" duseksulo. (Parenteze parolante, Andreo Rogov estis ne geviro sed normala viro kaj tre bona instruisto de Esperanto: la fama Esperanto-bardo Mikaelo Bronshtejn estas lia lerninto).

Fakte, la proponintoj de la *gepatro* celas doni al tiu amuza vorto alian signifon: "persono sen difinita sekso" (unu el la gepatroj). Tamen doni al la prefikso ge-, kiu havas klaran signifon de dusekseco, la diametre kontrauan sencon de sensekseco, estas kolizii kun la Fundamento, atenci la bazan strukturon de la lingvo. Se oni nepre deziras signi senseksecon per prefikso, oni prefere serchu dume ne uzitan sonkombinon. Analogio: se oni nepre deziras havi radikan vorton por signi la koloron "neghblanka", chu oni prenos por tio la vorton "nigra"?

*Noto:* Pri tiu afero Bertilo Wennergren skribas: "Mi tamen neniam uzas "gepatro", char mi rimarkis gheneralan kontraustaradon, kaj mi estas ja tre konservema pri Esperanto".

Aliflanke, mia kuzo Danielo Kolker, kiu en nebule fora tempo, altiris min al Esperanto, iam lanchis la vorton "gedormi". shajnas al mi, ke la senco de la vorto estas tute klara, tiom pli ke PIV citas analogiajn vortojn "geigi" kaj "geighi". Mi aldonus la vorton "gekushi" kun la sama senco.

*Noto:* Traleginte la malneton de LRG-2, Goncalo Neves pridubis, ke la palmo de unua-eco apartenas al mia kuzo: *chu vi konas la spritan kalemburon de Schuartz (aperintan en "La Pirato"): "chu vi bonege dormis?" =3D "chu vi bone gedormis?"*

Nur la subjunkcio *antau* estas normale uzata kun *ol* antau la infinitivo: *chio estas malfacila antau ol esti facila.*

La provoj uzi *post ol* estas nekutimaj: *Mi venos post ol fini la laboron.* Prefere: *Mi venos post kiam mi finos la laboron" au "Mi venos post la fino de mia laboro.*

Vera Zlotnikova, kiu iam estis tre aktiva moskva esperantistino, rakontis al mi amuzan okazon. Shi staris envice en poshtejo kun banderolo sendota eksterlanden. Viro, staranta post shi, interesighis: "En kiu lingvo vi korespondas kun eksterlando?" - "En Esperanto" - "Ha! Esperanto ne estas lingvo" - "Kial vi tiel pensas?" - "Char en ghi ne estas proverboj". V.Z., kiu estis kolektanto de proverboj, diris en Esperanto: "Granda kranio, sed interne nenio" - "Kion vi diris?" - "Esperantan proverbon" - "Kion ghi signifas?". Shi tradukis. Kaj li tuj foriris, kompreninte, ke en Esperanto estas proverboj.

Kie estas sano, tie estas belo. De kie vi venas, tien vi revenas. Tio estas certa, kiel duoble du estas kvar! Unu malsaghulo povas fari tiel multe da demandoj, ke ilin ne povos respondi dek sagheguloj. Kiu ne iras antauen, iras malantauen (V. Belinskij). La vivo instruas nur tiujn, kiuj ghin lernas (V. Kluchevskij). Estas pli facile fari pli multe ol la samon. Pli bone esti juna avo ol maljuna patro. Sagho estas antauvido (Terenco). Estas bone, se hundo estas amiko, sed malbone, se amiko estas hundo. Cent amikoj estas malmulte, unu malamiko estas multe.

Ne enrigardante en lernolibron au vortaron, trovu por la indikita substantivo kiel eble plej multe da adjektivoj, konvenaj lausence. Ekzemple: *domo - malgranda, bela, blanka, familia, papera, hunda...* Venkas tiu, kiu dum la certa tempo trovis la plej grandan nombron da adjektivoj, au tiu, kiu la unua trovis la indikitan nombron da adjektivoj.

Mi uzas la formon kun "a" ordinare nur tiam, kiam ghi rilatas al ia substantivo au pronomo; kiam subjekto (substantivo au pronomo) forestas, mi uzas la formon kun *e*. Ekzemple: hodiau estas malvarm*e*; morti pro la patrujo estas glor*e*; estas neces*e* ke... En aliaj okazoj mi ne povas ghin aprobi.

En Esperanto, same kiel en chiu funkcianta lingvo, ne chiuj prononcmanieroj estas same shatataj. Oni ofte audas opiniesprimojn kiel: "Li havas malbonan elparolon", "shi tre bone prononcas la lingvon". Kiun bazon havas tiaj eldiroj? Kiuj estas la kriterioj de bona kaj malbona prononcadoj en Esperanto?..

La unua kriterio... estas la *praktika.* ... La dua kriterio ... estas *lingvistika.* ... La tria kriterio estas *geografia.* ... La kvara kriterio estas *sociologia* ...

Pri la fakto, unika en la historio de la homaro, ke Esperanto transformighis de kabineta projekto surpapera al vivanta, plene funkcianta lingvo, - pri tio oni plurfoje atentigis. Atentinda estas ankau la fakto, ke ghi kreis en si normojn de prononcado. ...

[La tutan chapitron oni povas tralegi en la libro de John Wells "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" au en "Vojagho en Esperanto-lando..."].

Etimologia grupo: AKRA

         Greka:  akis - pinto, pikilo, dorno
                 oksys, oksos - akra, acida
         Latina: acer - akra
                 acus - pikilo, kudrilo
                 acutus - akra

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !