TRADUKA LINGVAJHO DE J.ZARKOVICH

Anatolo Goncharov
LA GAZETO - n-ro 30 - 31 okt 90, p. 25

Kiuj multe legas esperant-lingve tiuj sentas ke la esprimivaj eblecoj de la lingvo po iom pli kaj pli vastighas. Precipe el du fontoj: nacilingvajhoj vortumitaj esperante kaj pli funda eluzo de la gramatikaj eblecoj.. Se la unua fonto estas richa la dua ne ofte renkonteblas. Des pli kontenta mi notas en mia legovojo renkontighon kun la libro de D. Mikulichich "0"kaj aliaj rakontoj', tradukitan de J. Zarkovich el la serba lingvo (eldon, IKS, Zagreb, 1988). Mi mem shutu freshe-plachajn por mia orelo vortojn: plusplenumita, plusdiris, nulvortu, pensodrona, mortidevaj, tempoperdas, samkia, samkiel, jhusovo, chioseno, kielo ktp. Chiuj el la vortoj bone kompreneblas propranocie, iuj postulas kuntekston kiel la lastaj du :

"Unu (meteoro) estis tute blanka, brilblanka, unu absolute nigra, velurnigra, ghi estis chion sorbanta en sin, en infinitan profundon de chioseno,sen surfaca koloririzo, sen rebriloj, sen grizecoj. Nur nigra senfunda vortico". "Stelo kajGeo estis nova fajrotipo kiu eble ekflagros foje en kielo absolute neatendata de ni".

Jovan Zarkovich iel freshe rompas nian jamkutiman uzadon de afiksoj : "dischifoni la kurten-nigron", kiuj vidis la stacion erighe shirata de furioza forto, dum li tenis ghin maldise per la nudaj manoj, li - goliato disstrecha pro la doloro", "shi neproigis hazardon, reguloigis ludon", "komitataj kunvenoj ... priantaj raportojn kaj diagramojn"; au kuraghe gluas adverbojn kaj prepoziciojn al radikoj : "plejekzemplulo", "plejamo", "estas trovitaj kelkcent chuvivajhomoj", "demandoj chukasitajghuste en tiuj kosmaj radieroj", "eligontaj jaminfanoj, "venis porparoloj', "enmetis kompresoran tubon en portruon".Chitie mi (chu nur mi ?) sentas iun psikolingvistikan fenomenon. Nia homa cerbo kutimighis percepti post chiu vorto ties nocion (nociobildon). Konsekvenca cheno da vortoj (da nocioj) bildigas al ni situacion. Ju pli mallongas la cheno des pli poezieca aperas la lingvajho. Vi nur komparu du frazojn: tiun de Zarkovich kun la vorto "chuvivaj" kaj de mi arbitre verkitan : "estas trovitaj kelkaj homoj, pri kiuj ne klaras chu ili estas vivaj au ne".

En la tradukajho J.Zarkovich eksperimentas ankau shparema. "Mi, estiel prezidanto, devas rememorigi vin". La vorto "estiel" signifas "estante kiel". Li fofojas ne uzi la sufikson "ant" esper ke la kunteksto ne erarigos. Legu kelkajn ekzemplojn : "oni pluseksperimentas cel malkovri en la homo imunan mekanikon", "la papirusojn... ili ne trovis, mi rulumis ilin form zono che mia korpo", "speciala programo rilatis serchon de eksterteraj civilizacioj, cel kio oni uzis grandegan raditeleskopon", "Nela fingrolevis poz profesoro", "televidilaj ekranoj uz kiuj en la stacio oni....". Komence similaj kastritaj vortoj shokas, poste la percepto fluas glata. Dum verkado de chi artikolo che mi iom spontane elfluis "esper" anstatau "esperante".

J. Zarkovich apartenas al esperantistoj kiuj donas novan vivon al la prefikso "mal" sed pri tio temu pli larghe en alia fojo. Nun mi volas iel akiri aliajn tradukojn de J. Zarkovich, kio ne facilas por nepagipovanoj. Kaj la priskribitan libron, kiu krom bela lingvajho estas ankau enhave interesa (scienc-fikciaj rakontoj) mi rekomendus legi al chiuj anoj de Esperantio.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ