Talenta Peceto de la Mondhistorio

Mary WEBB: "Malbeno kara",
elangligis Grace Kirkwood,
editoris Donald Broadribb Bookleaf Publishing, 1994, 120 p.

Recenzo aperis en: LA GAZETO - n-ro 76 - 30 apr 98, p. 22-23

Chu povas esti malbeno kara? Jes, ja! Ech al recenzado tio aplikeblas. Ricevinte la libron recenzocele jam en 1996, mi che la eklego trafis pezan viv-situacion. Estinte senhejma mi ighis senlabora. (Kulpigi iun ne eblas, mi ja mem oferis monozan karieron je plentempa por-Esperanta laboro.) La libro flankenshovita, labor-sercha kurado, perlaborivaj ideoj, strecha ekkomenco, l4-hora surpieda laboro sekvas, tute sen ripozaj semajnfinoj. Sentante recenzistan respondecon, mi kelkfoje legatakis la libron jen-kaj-jene deshirante duonhoreton. Sensukcese - la dialektajhoj stumbligas, la nechiutaga legado forgesigas. Mi malbenis la konsenton recenzi, kaj la vivon pezan.

Sed jen helighis la horizonto - mi perlaboris propran chambreton, kaj poste denove senlaborulas, char la piedoj ne eltenis la sharghon.

Kvazau punlaboron mi rekomencis la recenzocelan legadon, sed finis tion legodrone! "Ja's", dirus la chefa heroino de la verko. Dank' al shi, Pru Sarn, mi richighis scii la vivon de vilagha Anglio en la komenco de la 19a jarcento. Preskau taglibra fideleco de la rakontado tiom bildigis la vivatajn situaciojn, ke mi ighis nevola kunpartoprenanto, kunsuferanto.

Neatendite heredinta bienon, juna Gideon pashis el infaneco tuj al aghula vivlaboro. Obstin-karaktera, li metis antau si celojn el kiuj gajnus vivplifacilighon ne nur li, sed ankau la fratino kaj patrino. Chiuj laboregas abnegacie. La fratino sukcesas ankau plenigi la taglibron, kie krom la okazantajhojn, shi majstre bildigas la chirkauajhon.

Mi shatas elskribi komparojn freshe-novajn por ke la slavoj komprenu. Da tiuj abundas: jenas nur kelkaj: "...kaj la planko malglatis kiel shtorm-akvo",

"... senmovaj kiel musoj kiam Katinjo preterpasas", "Chio estas reala kiel chiutaga pan'", ".,.frakasas nin kiel charrado frakasas spikon de tritiko", "silento, kiu pli kaj pli farighis solida kiel glaciighanta akvo au acidighanta lakto". Per similaj komparoj ni penetras la nacian animon kaj pli-richigas la propran pensokosmon. Kaj kiom saghas la pluraj proverboj, kiujn mi ne konas en la rusa lingvo: "Felicho kaj pigreco ghemelas." (jesja!), "Ju pli oni volas ion, des pli oni kredas ke aliaj tion volas." (Jen, finfine la legho de haosa tradukado al Esperanto), "Nur malsaghul cherpas kaj cherpas el seka puto." (Pluraj E-samideanoj ghis nun uzas la malnovighintajn taktikojn E-agadi!), "Selu viajn revojn antau ol rajdi ilin." Nia E-esprim(m)aro chiulibre chiujare cherpas kaj cher-pas penso-nociojn el la naciaj plenakvaj putoj kaj jam pli richas ol ajna nacia esprim-lago.

El dialektajhoj (da ili nur ch. 60) mi povus formi du grupojn. La unua (pli granda) estas tuj bele komprenebla, ekz: pejtro (patro), ambe, hodie, hajmo (hejmo), tivorto (tiu vorto) k.s. Pli komplikas la dua grupo de dialektajhoj, char forestas la unuaj literoj: tal = antau ol, tau = antau; au kiam estas anstatauigitaj pli ol unu litero: jadi = je Dio, displui = disputi, koce = kaj cetere, maltau = malantau. Do, tiuj estas sampaghe glosataj kaj fine de la verko estas plena alfabeta listo.

Mi ne scias kiel la anglaj dialektajhoj prononcighas, sed en Esperanto ne chio direblas glate. Ekzemple: Ja's chu m n jhuris?" , au "...ka sh trafe rigardis." Che similaj lokoj mia menso automate aldonis vokalojn. Siatempe miaj E-klubanoj en Barnaul (Siberio) amuzighis per la kluba dialekto, kia ekz: "Chu vi vo' ma' ?" Niaj klubaj dialektajhoj estis chiam kompreneblaj dank' al la respektivaj situacioj. Ankau vi komprenus la supran ekzemplon se ni preterirus manghejon nesataj, au vi audus ghin en manghotempo.

Kaj jen, deksep jarojn post tiu klubado, antaunelonge venis al mi folio da mesaghetoj verkitaj de miaj diverslokaj E-geamikoj kunfestenintaj en IF-l4 (Trier, Ger-manio). Volodja Ebel skribas: "Anatol! Chu vi min memo'? Mi estas la 'Eble Ebel, via lernanto. La guston de via krataga teo mi ghis nun konse'. Fartu bo'! Bonvo' info' pri vi." Mi konsilus al tradukantoj de dialekto laute prononci 'tivortojn' por vidi la elparolebon.

En la verko estas priskribitaj de Mary Webb la tiama naturo kaj animala mondo (vi lernos plurajn birdonomojn). Leginte la chapitron Libeloj mi rememoras pri ties ekzisto, char ekde frua infaneco mi ne plu vidis ie ajn ilin (ekologio!).

Finante la legadon de la libro mi estis kortushita de la okazinta tragedio. Ja ech mi antautempe sentis (kaj prognozis) la minacon, vershajne char la lastaj generacioj homaj alkutimighis al la bezono antausenti homajn fiagadojn, sed ne niaj infane-fidemaj prauloj.

La libro Malbeno kara resume estas leginda por tiuj kiuj: 1) shatas plirichigi sian pensokosmon, 2) volas rememori la propran adoleskon, 3) shatas belan literaturon, 4) deziras koni pluan peceton de la mondhistorio.

Cetere, antau ol legi la libron, rekomendindas konatighi kun la postparola chapitro Pri la traduko.

Главная страница

О ВСЕОБЩЕМ ЯЗЫКЕPRI TUTKOMUNA LINGVO
О РУССКОМ ЯЗЫКЕPRI RUSA LINGVO
ОБ АНГЛИЙСКОМ ЯЗЫКЕPRI ANGLA LINGVO
О ДРУГИХ НАЦИОНАЛЬНЫХ ЯЗЫКАХPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
БОРЬБА ЯЗЫКОВBATALO DE LINGVOJ
СТАТЬИ ОБ ЭСПЕРАНТОARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
О "КОНКУРЕНТАХ" ЭСПЕРАНТОPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
УРОКИ ЭСПЕРАНТОLECIONOJ DE ESPERANTO
КОНСУЛЬТАЦИИ ПРЕПОДАВАТЕЛЕЙ ЭСП.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ЭСПЕРАНТОЛОГИЯ И ИНТЕРЛИНГВИСТИКАESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ПЕРЕВОД НА ЭСПЕРАНТО ТРУДНЫХ ФРАЗTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ПЕРЕВОДЫ РАЗНЫХ ПРОИЗВЕДЕНИЙTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ФРАЗЕОЛОГИЯ ЭСПЕРАНТОFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
РЕЧИ, СТАТЬИ Л.ЗАМЕНГОФА И О НЕМVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ДВИЖЕНИЯ, БЛИЗКИЕ ЭСПЕРАНТИЗМУPROKSIMAJ MOVADOJ
ВЫДАЮЩИЕСЯ ЛИЧНОСТИ И ЭСПЕРАНТОELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
О ВЫДАЮЩИХСЯ ЭСПЕРАНТИСТАХPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ИЗ ИСТОРИИ РОССИЙСКОГО ЭСП. ДВИЖЕНИЯEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
ЧТО ПИШУТ ОБ ЭСПЕРАНТОKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО В ЛИТЕРАТУРЕESPERANTO EN LITERATURO
ПОЧЕМУ ЭСП.ДВИЖЕНИЕ НЕ ПРОГРЕССИРУЕТKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ЮМОР ОБ И НА ЭСПЕРАНТОHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ЭСПЕРАНТО - ДЕТЯМESPERANTO POR INFANOJ
РАЗНОЕDIVERSAJHOJ
ИНТЕРЕСНОЕINTERESAJHOJ
ЛИЧНОЕPERSONAJHOJ
АНКЕТА/ ОТВЕТЫ НА АНКЕТУDEMANDARO / RESPONDARO
ПОЛЕЗНЫЕ ССЫЛКИUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
СТРАНИЦЫ НА ЭСПЕРАНТОPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
НАША БИБЛИОТЕКАNIA BIBLIOTEKO


© Все права защищены. При любом использовании материалов ссылка на сайт miresperanto.com обязательна! ОБРАТНАЯ СВЯЗЬ