Kiel oni silentas en diversaj nacioj

Anatolo Goncharov
El La Gazeto, n-ro 81, p. 25-26.

En miaj priesperantaj prelegoj al novicoj mi shatas diri, ke Esperanto per siaj esprimeblecoj superas ajnan nacian lingvon. Sekvas abundaj ekzemploj. Por tion diri necesis tre multe legi en E-o por pluki ekzemplojn. E-o kiel neniu alia lingvo nacia senretene ensorbas naciajn sent- kaj senc-esprimojn. En chiu nacia lingvo establighis propraj dirmanieroj, sencesprimoj pri multegaj difinitaj ideoj au situacioj. Sajnus, ke per miloj da altradukoj nacia lingvo devas adopti ankau alinaciajn senc-esprimojn. Sed tio ne okazas, au sufiche malofte pro la esprimiva stabileco kaj konservativeco de la lingvo. Kaj ne nur tio. Chiu leganto de tradukajho estas jam plene programita per esprimiva teksajho de sia lingvo. Propono de iu nekutima vortumo por situacio povas rompi la konsekvencon de la enhav-percepto (ech se per momenta pripenso). Kaj la moderna tradukteorio postulas tiel traduki, ke en la alia lingvo aperu sama bildo (impreso), sed ne la samaj vortoj.

Alia situacio estas che esperantistoj, kiuj libere legas (sed ne tradukas, kio gravas). Kutime ili abstraktighas de la nacia lingvo kaj anstatau stumbli au enpensighi ili ghue notas freshecon-belecon de esprimo. Tion atestas multaj libro-recenzoj, el kiuj mi citu nur unu:

  • La manplenon de klaraj eraroj mi jam forgesis. Sed la rusismojn mi ghuis: ili aldonis guston kaj aromon, sen kiuj la verkoj estus malpli richaj... Cetere mi dubas, chu en alilingvaj tradukoj el la rusa mi sentus la saman ghuon. (Mark FETTES, Esperanto 1991/4/p71).
  • Sekve la E-verkisto havas multoble pli richan elekton el esprimvariajhoj, ol ajnlingva verkisto. Kompreneble necesas multe legi kaj elskribi tiun richajhon. (Bedaurinde la plejmulto da E-verkistoj ne tion faras, pro kio iliaj verkoj ech se interesaj enhave, estas monotonaj esprimive).

    Jen kion mi notis che la E-legado (el pozicio de ruslingvulo) pri la situacio de estighant(int)a silento. La senco preskau la sama, sed la formoj plej diversas.

  • Ili eniris chiu en sian silenton. (Sten Johansson, Fonto 167 p. 18)

    Poste ni dum eble kvin minutoj... sidadis kaj fiksrigardadis unu la alian en densa silento. (Marjorie BOULTON, Okuloj, La Laguna 1967 p. 60)

    Peza silento malrapide tavolighis ankau en la animo de la juna viro. (Asen GRIGOROV, Vilagho Borovo, Budapest 1983 p.15)

    Chiuj pasagheroj jam morte silentis. Noktaj silentoj regis en la vagono. (HONG Hengwi, La Espero el Koreio 1988 p5)

    ... falis en la silenton de morto. (Renato CORSETTI, Eventoj 1997 1/jul

    ... kaj regus tie precize kiel dirus literaturistoj - 'tomba silento', se ne interrompus ghin... (Roger IMBERT, Moderna Kroata Prozo Zagreb 1979 p49)

    Ni forturnis nin de fermita enirej'silentajkiel shtonoj. (Mary WEBB, Malbeno kara Aus-tralio 1994 p29)

    La silento che la tablo farighis preskau fantomeca. (Ake HOLMBERG, Ture Sventon en Londono, Progreso, Svedio 1989 p60)

    ... la ranchistoj sin foniris en vitrecan silenton. (K .jAKOBO, La Gazeto, 1991/33 p26)

    ... li delikate metis siajn fingrojn sur shian korpon, kaj li trovis ghin silenta kiel la jarcentoj. (Georgo ABRAHAM, Fonto 43 p21)

    ... ankorau sonis kelkaj krioj, lautaj vortoj, poste la bruo sedimentighis. (Istvan NEMERE, Sur kampo granita, Budapest 1983 p6l)

    Kaj subite kvazau falis silento. (Tyburcjusz TYBLEWSKI, Fonto 52 p8)

    De la plafono de la ekspoziciejo malrapide subenfalis la silento. La homoj disighis por rigardi aliajn artajhojn. (Jan EXMANN, La Kancerkliniko 1988 48 p7)

    Mi dampis mian spiron en la silento, kiu dissternis sin chirkau ni. (IMBERT, Modema Kroata Prozo, p408)

    Si konsideris portempe. La silento kloshis sur ili. (SHi Chengtai, Monato 1989/8 p.126)

    ... dum la silento denove falis sur la plankon, same kiel polvo levita de venteto refalas. (A. GARCIA FUMERO, Monato 1997/11 p21)

    La silento kvazau dispushis la murojn. (NEMERE, Sur kampo granita, Budapest 1983 p71)

    Estighis silento tiel solida, ke oni preskau povus farbi ghin. (M. BOULTON, 25jaroj, Buda-pest 1977 p113)

    Estighis silento tiel solida, ke oni preskau povus palpi ghin. (M. BOULTON, Okulo/p59)

    ...ekster la chambro ekregas silento malagrabla kaj tiel soleca, kiel kloaka akvo. (El Japana literaturo Tokio 1965 p50)

    ...ekstere estis mortsilente kiel en negha fosajho. (IMBERT, Moderna Kroata Prozo p445)

    La subita silento estis kiel tiu en arbaro kiam pepantaj birdoj ekvidas aglon. (Lau Se, Kamelo Sjangzi, Pekino 1988 p177) Kaj che la rusoj eblas audi: Ekregis tia silento, ke eblis audi flugan mushon."

  • La citajhojn partoprenas reprezentantoj de 13 nacioj (el Europo plus Arabio, Chinio, Japanio, Koreio, Australio, Nordameriko). Kion ni trovos, kiam al E-verkado kaj tradukado alighos samideanoj el Afriko kaj Latinameriko?

    PRI TUTKOMUNA LINGVO
    PRI RUSA LINGVO
    PRI ANGLA LINGVO
    PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
    BATALO DE LINGVOJ
    ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
    "" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
    LECIONOJ DE ESPERANTO
    .KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
    ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
    TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
    TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
    FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
    , . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
    , PROKSIMAJ MOVADOJ
    ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
    PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
    . EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
    KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
    ESPERANTO EN LITERATURO
    . KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
    HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
    - ESPERANTO POR INFANOJ
    DIVERSAJHOJ
    INTERESAJHOJ
    PERSONAJHOJ
    / DEMANDARO / RESPONDARO
    UTILAJ LIGILOJ
    IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
    PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
    NIA BIBLIOTEKO


    . miresperanto.com !