Richeco de
Priskriboj
Esperanta pensokosmo richighas ankau per alia vojo, per tradukoj
el aliaj
lingvoj. Se oni tradukas de unu nacia lingvo al alia, oni kutime
anstatauigas naciismojn de tradukata lingvo per similaj naciismoj
de
tradukanta lingvo. Aliokaze la leganta cerbo stumblas che la
legado, devas
halti por pripensi. Kaj rompighas la kontinueco kaj plezuro de la
legado.
Ekzemple: "Â÷åðà êî
ìíå ïðèøåë äðóã, è ìû äîëãî æåâàëè
òðÿïêè íà ðàçíûå
òåìû...". La rusa
pensokosmo nefacile akceptas similan komparon. Pli facilas
percepti "òðåïàëèñü,
÷åñàëè ÿçûêè...".
Sed se vi LIBERE posedas Esperanton,
vi che la legado-parolado kapablas PLENE ABSTRAKTIGHI de la rusa
lingvoš kaj
ne stumblas che la frazoj: "Ni longe machis
chifonojn pri diversaj temoj".
Au: "...fritis aeron...", au: "ventolis
siajn bushojn", au: "svingis la
langojn", au: "floris nia babilado"
kaj tiel plu. La kunteksto chiam montras
al vi, ke temas pri babilado, kaj diversaj nacioj esprimas sin
diversmaniere.
Se iu esperantisto verkos romanon kaj ekvolos diri pri babilado,
li havos
multe pli richan elekton, ol ajna nacilingva verkisto. Kaj la
menciitaj
supre babil-esprimoj ne estas absolute la samaj. Chiu montras
iom-iom alian
pensmanieron, alian babil-agadon.
Pri la profundeco de la estighinta silento, kiel ruse: "ãðîáîâàÿ òèøèíà",
"òàêàÿ òèøèíà, ÷òî ìîæíî áûëî
óñëûøàòü, êàê ëåòèò ìóõà", kaj eble ankorau
unu-du ruslingvaj mi elskribis jenajn naci-esprimojn el
esperanto-libroj:
"Kaj fiksrigardis unu la alian en densa
silento",
"La silento farighis ankorau pli densa",
"Kaj subite kvazau falis silento",
"En la chambro regis tomba silento",
"Falis en la silenton de la morto",
"Denove ekfrostis silento",
"De la plafono de la ekspoziciejo malrapide subenfalis la
silento",
"Kiam Grandsinjoro aperis, silento tuj falis en la
chambro",
"Peza silento malrapide tavolighis",
"La silento che la tablo farighis preskau fantomeca",
"En la silento, kiu dissternis sin chirkau ni",
"Sed la ranchistoj sin fortiris en vitrecan silenton",
"Chambro estis silenta kiel songho",
"Ankorau sonis kelkaj krioj, lautaj vortoj, poste la bruo
sedimentighis",
"Estis mortsilente kiel en negha fosajho",
"Silentaj kiel shtonoj",
"Kaj li trovis ghin silenta kiel la jarcentoj",
"En silento tiel profunda, kiel unu el nigraj truoj de la
spaco",
"La silento kvazau dispushis la murojn",
"Falis en vastan puton de silento",
"La silento kloshis sur ili",
"La silento denove falis... same kiel polvo levita de
venteto refalas",
"Silento, ke oni povus audi akveron guti de tegmento",
"La silento estis kiel tiu en arbaro, kiam pepantaj birdoj
ekvidas aglon",
"Ekregas silento malagrabla kaj tiel soleca, kiel kloaka
akvo",
"Do ni restis en profunda kazeighinta silento",
"Silento, kiu pli kaj pli farighis solida, kiel glaciighinta
akvo",
"Estighis silento tiel solida, ke oni preskau povus palpi
ghin",
"Tia silento, ke oni povus farbi ghin".
La fonto de la supre-cititaj ekzemploj estas jenaj lingvoj: la
angla, araba,
bulgara, china, franca, hispana, hungara, itala, japana, kroata,
pola, sveda
plus kelkaj artikol-autoroj de nekomprenita nacieco. Kaj kiom da
esprimoj
pri la sama temo kushas en miloj da aliaj E-libroj, nelegitaj de
mi!?
Krom konsili al vi MULTE LEGI EN ESPERANTO, mi konsilas chiam
elskribi
la vortojn au frazojn, kiuj shajnas al vi tre originalaj,
freshaj, nekutimaj
por la rusa menso. Mi komence krajonumas tion en la legata libro
kaj post
tralegi chion elskribas, nepre indikante titolon, autoron,
naciecon,
eldon-jaron kaj eldonejon. Sufiche baldau vi ighos posedanto de
tre interesa
kolekto, kiun poste eblos uzi, chu informante pri Esperanto al
novicoj, chu
analizante kaj verkante artikolojn pri la impeta evoluo de
Esperanto. Vi
ighos amatora lingvisto, kia ighis mi, kemiisto lau la antaua
profesio. Pri
la suprecitita kolekto de silento-esprimoj aperis mia artikolo en
la revuo
"La Gazeto" (N 81, p. 25, 26).
Anatolo Goncharov