EL "ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO" (4)

Supereco de E
Verbigo senpera
Verboj transiraj kaj netransiraj
Verbotempoj de dependaj propozicioj
Verbotempoj kompleksaj
Volapuk
Vortfarado
Vortform-richeco
Vortkunmeto
Vortludoj
Vortordo


Supereco de E super la naciaj lingvoj. Kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Fundamento de E) estis eble al d-ro Z starigi richan materialon por sia vortaro, kiu tradukas pli da ideoj, ol enhavas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en chiuj naturaj lingvoj, precipe la novlatinaj, estas neeble dispartigi la vortojn en apartajn lingverojn, en la lingvo E la dismembrigo de chiu vorto en memstarajn elementojn farighas ebla. Tiu chi ebleco devenas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj granatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn. (Estas vere, ke en la nuna momento la oficiala Akademia vortaro de Esperanto entenas 4184 radikojn. Lau Petro Stojan E havas pli ol 10 000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene: Finajhoj 12. - Afiksoj 53. - Rilataj vortoj 205. - Radikoj 10 000, dum la Enciklopedia vortaro de Eugen Wuester entenas chirkaue 18 000 radikojn kaj 45 000 derivajhojn.)
Che tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, char la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas E.
Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la mil regulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naturaj lingvoj. (STAMATIADIS, Nova gram.libro)

Verbigo senpera. Karakteriza eco de l' E-a vortfarado; ghi igas superflua specialajn verbigajn sufiksojn.
La senco de l' formita senpera verbo estas:
1. che substantivoj signifantaj ilon: agi per ...; ekz. marteli: agi per martelo. Kelkfoje: funkcii kiel ...; ekz. la koro martelis;
2. che substantivoj signifantaj personon: funkcii kiel ... ekz. reghi, gasti, tajlori;
3. che substantivoj signifantaj materialon: provizi per ... ekz. arghenti, ori, sukeri, olei. En chi tiu senco oni uzas ankau um: aerumi, ventumi kaj jen la teknika lingvo la sufikson iz: najlizi, shtonizi.
4. che kelkaj substantivoj: fari agon karakterizatan per ...; ekz. ondi, shaumi, ordi;
5. che prepozicioj esti ...; ekz. chirkaui: esti chirkau ...
6. che adjektivoj: esti -a, impresi -e; ekz. nigri, blanki, simili, egali, avari, pravi, utili, rapidi, furiozi, ebli, indi, sani, inklini. En la poezio pli kaj pli vastighas la uzo de tiaj adjektivo-verboj; ekz. sobri, prudenti, honesti, juni, preti, pali, modesti, forti, alii (Grabowski), certi, malboni, antikvi, delikati ktp. Kiel lasta konsekvenco de chi tiu verbigo aperas en la poezio ankau la verbigo de participoj ekz. che Grabowski: laudatu, nomatis, malpermesitas, che aliaj: vidintus, naskitus ktp. Z provizore malkonsilis chi tiujn formojn, dirante, ke ili estus ghustaj nur, se la finajho as havus la sencon de estas, kiun ghi ankorau ne havas, sed vershajne iam havos. Nu, tiu chi profetajho realighis kiel montras la supra serio de adjektivo-verboj, en kiuj as signifas estas. Sed aliflanke oni devas akcenti, ke la particip-verboj, pro sia troa koncizeco, iom malfaciligas la komprenon, do oni devas nepre shpari pri ilia uzo kaj ghin rezervi por la poezio. (KALOCSAY)

Verboj transiraj kaj netransiraj. En E la transira uzebleco de la verboj estas pli largha ol en la naciaj lingvoj ghenerale. Ekz.: la verboj sidi, kushi, iri ktp estas uzeblaj transire (mi sidas seghon, li kushas liton, ni iris longan vojon). Tamen, kelkaj verboj estas uzataj nur netransire, precipe la verboj kun -ighi, che kiuj oni evitas ech la akuzativon uzatan anstatau prepozicio; oni neniam diras: mi kutimighis ion, mi sciighis ion, kvankam oni povas diri: mi ekkutimis ion, mi eksciis ion. Aliflanke, la transiraj verboj estas uzeblaj nur transire (komenci, fini, turni, shanghi ktp): la netransira formo de chi tiuj estas farata kun -ighi (komencighi, finighi, turnighi, shanghighi ktp). Kompreneble la komplemento de la transiraj verboj povas esti nur subkomprenata; ekz. ni komencu; kial vi ne skribas? li ne scias legi. (KALOCSAY)

Verbotempoj de dependaj propozicioj. En la propozicioj subjektaj, objektaj, predikativaj, epitetaj, se ili estas eksplikaj (t.e. enkondukitaj per ke), la verbotempoj estas relativaj, t.e. la estanta tempo de la subpropozicio respondas al la tempo de la chefpropozicio, la estinta tempo signas antautempecon, la estonta tempo posttempecon rilate al ghi. Ekzemple: Mi vidis, ke li falas (estas falanta). Mi vidis, ke li falis (estas falinta). Mi vidis, ke li falos (estas falonta). Same estas en la dependaj demandoj: Mi ne sciis, kie li estas (en la tempo de mia nescio).
En la subpropozicioj rilataj (enkondukitaj per relativoj: kiu, kio, kia) la tempoj estas absolutaj, t.e. ili montras, sen rilato al la chefpropozicia tempo, tiun tempon, kiam la subpropozicia ago okazas. Same estas en la adjektaj subpropozicioj, se ilin enkondukas relativo, au speciala konjunkcio: Li cheestis, kiam shi mortis. Mi ne renkontis tiun, kiu alportis la leteron. Mi faris, kion mi povis.
La diferencon inter la du kazoj lumigu la jenaj ekzemploj: Kiam mi venis (absoluta tempo) en la chambron, mi vidis, ke li skribas (relativa tempo). Kiam vi demandis (abs. tempo) min, mi ne sciis, kiam mi estos (rel. tempo) preta. (KALOCSAY)

Verbotempoj kompleksaj (malsimplaj, kunmetitaj). Ili formighas per la kunmeto de la aktivaj kaj pasivaj participoj kun la helpverbo esti. La pasivaj verboformoj estas formeblaj nur komplekse, la aktivaj VK servas por la pli preciza marko de la tempo. Sed ilia ofta uzo tropezigas la stilon; Kabe, la plej bona klasika stilisto chiam evitis ilin. Chi tiu evito estas ebla per la vortetoj nun, jam, tuj, antaue, per la sufikso ad, per la konjunkcioj antau ol, post ol (post kiam). Ekz. Mi skribadis (estis skribanta) la leteron, kiam li envenis. Li jam foriris (estis foririnta), kiam mi alvenis. Antau ol li mortis (kiam li estis mortonta), li faris testamenton. Post ol (kiam) mi finos (estos fininta) mian taskon, mi iros promeni. (KALOCSAY)

Volapuk. De 1881 ghis 1889 tiu chi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla che la int. rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de V. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj la V-movado komencis rapide malkreski kaj baldau tute chesis. La pereon influis certe la fornalesktrukturaj mankoj de V, sed ankorau pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. V estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermichelo, en kiu sub la formo "Bodugan" estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo "plim" la int. vorton komplimento. La arbitreco de la V-konstruo antaudifinis ghian nepran dependon por chiam de la subjektiva bontrovo de ghia autoro. Tiamaniere V povis disvolvighi nur lau tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj shajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgrau la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj plirichighi. Ankorau kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris V-n "sia lingvo", "sia proprajho". Li malakceptis chiun penson, ke iu ajn (chu persono, chu kolektivo) povu direkti la evoluon de "lia" lingvo. La prezidantoj de la volapukistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapukistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La chefaj kontingentoj de volapukistoj ne povis akcepti tiajn despotajn organiz-formojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontrau la tirana reghimo de Schleyer. La tria int. kongreso de V en 1889 en Parizo, dum kiu chiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en V, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri autokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de V. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reghimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso. v. Idiom-Neutral.

Vortfarado. La bazo de la E-a VF estas:
1. La Zamenhofa eldiro: "La gramatikaj finighoj (kaj sufiksoj) estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj".
2. La principo de Neceso kaj Suficho (de Saussure). (v. tie)
3. La Saussure-a konstato: chiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan, adjektivan au verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finajho (o au a au i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finajh-karaktero samas (samelementa vorto), la finajho estas pleonasma. En la mala okazo (malsamelementa vorto), la finajho havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelementaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas shanghi per simpla finajhshangho, char la radiko kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (homa signifas hom-rilata, do en ghi sintezighas la sencoj de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva finajho a; marteli estas martel-agi, do en ghi al la senco de la subst. radiko martel gluighas la senco de la verba finajho i). Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ghi konservi ankau la sencon de la fremdkaraktera finajho, ni devas la finajhon anstatauigi per elemento samsignifa al la finajho. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do, dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finajhshangho, el la malsamelementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstatauigante la elfalintan a-finajhon per la sufikso ec. Same, dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finajhshangho, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstatauigante la elfalintan i-finajhon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufichaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto. v. Vortkunmeto, Verbigo senpera, Kategoriosufiksoj.
La kontrauuloj de la sistemo postulas la senkarakterecon de la radikoj. Sed tio estas kontrau la Fundamento, kiu klare fiksas la radikkarakterojn (broso: ilo; kombo: ago au ag-rezulto). Oni kontraumetis, ke la radiko tajlor funkcias jen substantive (tajloro), jen verbe (tajlori). Sed chi tiu kontraudiro estas facile refutebla. En tajlori ne la radiko funkcias verbe, sed la finajho i. Se ne estus tiel, tajloro povus signifi jen personon, jen agon. Kaj evidente ghi neniam havas la lastan signifon, kiun oni signas per tajlorado (anstatauigante la elfalintan i-finajhon per la ag-signifa sufikso ad).
La supra sistemo estas parte akceptita de la Akademio (punktoj 1 kaj 2), parte ankorau ne (punkto 3). Cetere tio shajnas mallogika, char sen la gramatika karakterizfikso de la radikoj la principo de Neceso kaj Suficho havas nenian sencon. (KALOCSAY)

Vortform-richeco. Morfologia sistemo de Esperanto faciligas esprimon de la plej delikataj senc-nuancoj. Ekz. de radiko bov oni povas derivi: bovo, virbovo, bovino, bovido, virbovido, bovidino, bovaro, bovejo, bovisto, bovajho, bovidajho, ktp. En angla lingvo oni devas uzi tute diversradikajn vortojn: ox, bull, cow, calf, steer, heifa, herd (of cattle), byre, herdsman, beef, veal, bovine, ktp.
Oni prave asertas, ke en chiu lingvo plej riche estas evoluintaj tiuj fakoj, kiuj estas plej proksimaj al ordinara chiutaga mastrumado kaj ekonomio de la popolo uzanta tiun lingvon.
Tiel ekzemple en somala lingvo estas tre vaste ellaborita terminaro rilate la kamelon - chefan mastrumobjekton de somali-popolo.
S.Marin en artikolo "Mortpezo kaj efikeco" citas tutan serion da tiusencaj somali-vortoj, kiuj trovas nur 2-3 respondecajn vortojn en la richaj franca kaj angla lingvoj.
En E ekzistas tamen chiuj necesaj leksikologiaj kaj gramatikaj rimedoj por esprimi chiujn chi ideojn - ghis tiom subtilajn, kiel virkamelido, kamelidineto, fruktigokamelo, buchokamelino, kamelareto, ktp.
Do tiu eco de E montras, ke ghi pli ol iu natura lingvo kontentigas la int. bezonojn lau sia esprimpovo, ke ghi povas kontentigi tiurilate bezonojn de kiu ajn nacia lingvo.
Novaj vortoj povas esti derivataj kaj uzataj lau bezono: kaj samtempe la ghenerala vortaro de E ne farighas pro tio tro ampleksa, char novaj vortoj estas kreataj el la kombinoj de vortoj-radikoj simplaj, elementaj. (DREZEN, Skizoj, p:33-35)

Vortkunmeto. En vortkunmetoj la chefa vorto staras en la fino (chefelemento); ghi difinas la sencon de la vorto, kiun la antaue staranta elemento (flankelemento) nur klarigas, nuancigas. La chefelemento (ChE) difinas ankau la gramatikan vort-karakteron de la flankelemento (FE).
1. Substantiva ChE substantivigas sian FE-on. Do: skribmashino estas skribomashino: mashino de skribo (analizo de rilato: R); orcheno estas oro-cheno, cheno el oro (analizo lau materialo: M); membroabonanto estas membro abonanto (analizo epiteta: E). Se la FE ne estas substantiva radike, ghi substantivighas lau vortsenco: varmenergio: varmo-energio; belkulto: belo-kulto; voluptamo: volupto-amo (amo de volupto). Do vortoj kiel belknabino, bluokulo, ktp, che kiuj la FE estus adjektiva, estas kontrauaj al la spirito de la E-a vortkunmeto.
Tamen ekzistas kelkaj tiaj vortoj: sovaghbesto, dikfingro, junedzo, etburgho, ghentilhomo. Chi tiuj parte imitas nacilingvajn formojn kaj estas kvazau memstaraj radikvortoj, parte estighas per la prefiksigho de kelkaj adjektivradikooj (sovagh-, et-, jun-, nov-, sol- ktp); ili estas lernendaj aparte.
2. Adjektiva ChE same substantivigas sian FE-on, kaj rilatas al ghi per la prepozicio je: belricha: beloricha, richa je belo; drinkema: ema je drinko).
3. Verba ChE faras el sia FE au adverbon: bonfarti: bone farti; au (predikatan) adjektivon: rughigi: igi rugha; shtatigi: igi shtata.
Chi tiu fenomeno, nomata vortefiko, okazas same che radikoj, sufiksoj kaj finajhoj. Finajho a (adjektiva ChE), se ghi ne estas pleonasma, substantivigas sian FE: skriba estas skribo-a (rilata al skribo), ama estas amo-a, rilata al amo. Finajho i (verba ChE) adverbigas: marteli: martele i, agi martele.
Shajnaj kontraudiroj estighas ghuste per chi tiu okaza memstareco de la finajhoj (v. Interelementa Rilato).
Krom la supre skizita rekta vortefiko (iranta de dekstre al maldekstre), ekzistas ankau vortefiko inversa (de maldekstre al dekstre). Ekzemple en la vorto miljaro la vorto mil postulas post si pluralon. Per tio evidentighas, ke la finajho o ne povas rilati sole al la elemento jar, sed nur al ambau elementoj (mil kaj jar) kune. La analizo do estos (mil jar)o, au char mil nepre pluraligas, (mil jaroj)o: tempo de mil jaroj.
Same: en senforta la prepozicio sen postulas post si substantivon. Ghi do memstarigas la finajhon a, substantivigas la adjektivan radikon fort: (sen forto)a. La analizo de grandkuragha (char adjektivo postulas post si substantivon) estos (granda kuragho)a: karakterizita de granda kuragho.
La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue ni provas la analizon lau la tri vortefik-reguloj (1, 2 au 3). Se tiel ni ne havas senchavan rezulton, ni memstarigas la finajhon kaj rilatigas la du antauajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelementojn. Che tio ni esploras ankau, chu ne ekzistas inversa vortefiko.
Vastan pritrakton pri la Vortkunmeto oni trovos en mia Lingvo, Stilo, Formo (1932). v. Vortfarado, Kategorisufiksoj. (KALOCSAY).
Noto de M.C.Butler. Mi ne konsentas la malpermeson uzi la formojn "belknabino", "bluokulo". Ili shajnas al mi tute bonaj.

Vortludoj au kalemburoj (laudire lau la nomo de la franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en E tute nova, antau la milito 1914 preskau nekonata speco de spritajhoj. Dum la spritajhoj ghenerale konsistas en trovado de similecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serchas malsamajn signifojn inter sam- au similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en E, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika konstruo, ecoj, kiuj kontrauas dusencecon.
Z mem zorge evitis miskomprenojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto), k.s. kaj anstataue uzis en U.V. vipuro, cigaredo, k.s.
Tiel do okazis, ke jam la U.V. entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekz. acheto: ach-eti; domacheto: dom-ach-eto; aerolito: aero-lito; agordi: ag-ordi, ktp.
Sekve ech en la U.V. oni trovas amason da radikoj, kiu povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultighas, kompreneble, en la pli postaj aldonoj al la U.V., ne plu tiel atente farataj vidpunkte al la principo de logiko kaj nekonfuzebleco kiel faris au - ghustadire - celis fari Z.
Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi-teatron, autografon: auto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn; arbaleston: arb-al-eston, ktp.
Ne finighas chi tie la eblajhoj de E. La senfina afiksebleco de E senmezure plialtigas la nombron de vortludeblaj esprimoj. Ekz. lekanto: lek-anto, kapr-ido: kap-rido, montr-ilo: mon-trilo, ventr-eg-ulo: vent-regulo, ktp.
Estas konkludeble, ke E posedas grandegan richajhon da kalemburoj kashitan en sia vorttrezoro, malgrau la shajna matematika rigideco. Tial la E-aj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la E-an humuron.
Ekzemplojn de vortludoj donis d-ro Dreher en "Amuzaro", kie ni trovas jenan "anonctabulon": Al la apartamento parte apartenas aparta port-aparato (lifto). La plej famaj vortludoj en E estas tiuj de Verdkata Testamento de R.Schwartz. (L.DREHER)

Vortordo. En E la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformigho de substantivo kun adjektivo permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo trovighas certaj limigoj de chi tiu libereco.
La chefa regulo estas, ke laueble chiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la predikato sekvu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru chiam antau la verbo, ankau en la ordona modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-reen shovi en la frazo.
La vortetoj ankau, nur kaj ne staru chiam antau tiu vorto, al kiu ili rilatas.
Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz. "La laboro postulanta grandan penon". Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankau de Z, estas uzata ankau la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankau chi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. "La plenplena de homoj chambro".
En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antauas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: "Venu, - diris Johano". Sed: "Venu, - li diris".
En chefpropozicioj lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' dependa frazo rilatas.
La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, shin) laueble ne staru che la fino de l' frazo, char tiamaniere, kiel Z rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Chi tiujn vortetojn do oni kashu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antau la verbo. v. Sintakso (KALOCSAY)
Noto de M.C.Butler. "Johano diris" kaj "diris li" shajnas al mi egale bonaj.


 

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !