SHERCOJ DE RIKARDO CASH-3

LA PROBLEMO SOLVIGHAS MEM

Kruko panike telefonas al la kuracisto.
"Venu rapide, sinjoro doktoro!" li petegas. "Mia edzino frenezighis. Shi kredas sin gazontondilo! Shi glutis litron da benzino, kaj nun shi senchese cirkle kuras en la ghardeno!"
"Tute ne gravas," respondas la longasperta kuracisto. "Simple bone atentu ke shi ne forlasos la ghardenon. Shi mem haltos kiam la benzino eluzighos...."


FIRMA DECIDO

Unu tagon, Kruko vere ne plu povas elteni sian aktualan vivon: sian edzinon, siajn infanojn, sia domon, sian laboron! Do, fine, li firme decidas forlasis chion. Li preparas valizon, kaj eliras la domon. Lia edzino alkuras ghuste kiam li eniras la automobilon.
"Sed vi ne povas simple forlasi nin tiel!" shi plorghemas. "Kio okazos pri mi?"
"Mi prifajfas!" respondas Kruko.
"Kaj la infanoj?"
"Mi prifajfas! Remetu ilin tien de kie ili venis!"
"Kaj la domo?"
"Tio estis via ideo, chu ne? Do vi pagu la popartojn!"
"Kaj la auto?"
"Mi foriras per ghi!"
Fine, shi ne plu havas argumentojn, do shi levas sian robon kaj diras: "Kaj tio chi, kion mi faru prie?"
Kruko rigardas, hezitas, kaj prenas la valizon el la auto. Li grumblas enirante la domon: "Chiukaze mi avertas vin, unu tagon au alian mi forlasos vin!"

(prie = pri tio)


GRAVA DISTINGILO

Kruko: "Kio estas la diferenco inter pordo kaj virino?"
Baniko: "Facile! Pordo ne diras 'Ho, jes! Ho, jes!" kiam vi eniras."


GRAVA DEMANDO

Kruko: "Kio do estas ok-jara virgulino en Bervalo?"
Baniko:" Facile! Estas knabineto kiu kuras pli rapide ol shiaj patro kaj fratoj!"


ONI NENIAM ESTAS KOMPLETE KONTENTA

Kruko: "Edzighi estas iom kiel iri al restoracio, chu ne?"
Baniko: "Jes, certe! Vi mendas pladon, poste vi iom gvatas tion kio estas en la telero de ulo che apuda tablo, kaj fine vi bedauras ke vi ne mendis la samon kiel li."


FERMU LA PORDON!

Kruko prenas la trajnon. Atendante ke la trajno foriros, li staras che la enirejo, parolante kun Baniko kiu akompanis lin. Ili vidas la trajnestron kiu lauiras la trajnon klakfermante chiujn pordon. Li atingas la pordon kie staras Kruko, kaj provas fermi la pordon. Sed ghi rifuzas bone fermighi. Do, la trajnestro reprovas fermi ghin, sed denove ghi remalfermighas. Trian fojon li klakege fermas ghin per sia tuta forto, sed neniel sukcesas. Kolerege, li kriegas:
"Kaj nu, stultulego!" li krias al Kruko. "Chu vi ne povas forpreni vian manon!"


EKSMODA AVINO

Che vespermangho, Kruketo sidas apud sia avino. Shi estas digna, sed iom eksmoda virino de forpasinta epoko.

"He, avinjo," ekparolas Kruketo, "chu...?

"Silentu!" diras avinjo. "La infanoj ne parolu chetable!"

"Sed avinjo...," timete pepas la knabeto.

"Nun silentu kaj manghu bonkondute!" insistas la maljunulino.
Chagrene, la knabo ne plu provas paroli, kaj malfermas la bushon nur por enshtopi la nutrajhojn.

Post la deserto, la avino, kiu tamen estas bonkora virino, karesas la kruketan kapon kaj demandas: "Sed kion vi volis diri, karuleto?"

"Mi volis diri al vi ke estas grasa vermo en via salato!"


CHU ESTIS BONA AFERO?

Kruko kondukas sian automobilon kiel kutime tra la chefstrato de Berval-Urbo, kiam subite policisto lin forte alfajfas. Li bremsas nete.

"Chu mi faris ian kontrauleghajhon?" li maltrankvile demandas al la policisto.

"Ne, ne," respondas la trafikagento. "Sed mi jhus achetis la saman modelon de automobilo, kaj mi volis vidi chu ghi bone bremsas."


CHU ANKORAU EKZISTAS TELEGRAMOJ?

Maljunulino estas tre malfelicha. Shi estas malsana, kaj vivas tute sola. Chiuj shiaj infanoj foriris por vivi eksterlande, chiuj shiaj geamikoj jam formortis, kaj restas neniu por viziti shin. Sed shi ekhavas genian ideon: shi sendos telegramon al si mem, por rekuraghigi sin kaj por deziri al si bonan naskightagon.

Du tagojn poste la poshtisto sonorigas che la pordo. "Bonan tagon, avinjo!" li afable diras kiam shi malfermas la pordon. "Mi havas telegramon por vi."

"Jes, mi scias," respondas la tre maljuna virino. "Chu vi bonvolus komplezi al mi? Chu vi bonvolus kanti la telegramon por mi? Sciu ke hodiau estas mia naskightago, mi estas 82-jara, kaj mi sentas min terure sola."

"Mi ne havas tempon," plendas la poshtisto. "Mi havas multe da laboro!"

"Nu, kaj se mi donus al vi dek eurojn, chu vi akceptus?" shi demandas, metante la monon en lian manon.

"Nu, en ordo", diras la poshtisto.

"Kaj kantinte, chu vi bonvolus doni al mi kiseton kaj diri 'bonan naskightagon, avinjo'?"

"Ne, ne, mi ne havas tempon...."

Sed la maljunulino donas al li pliajn dek eurojn, kaj li akceptas.

La poshtisto malfermas la telegramon, kaj ekkantas (melodio: "Happy Birthday to You"): "Paulino kaj la tri infanoj estis mortigitaj en automobil-akcidento antau du tagoj...!"


SHPAREMO

Kruko estas tiom avara ke li uzas la saman kondomon tri fojojn: unu fojon averse, unu fojon reverse, kaj unu fojon kiel machgumon!


DONACO

Oni akuzas Kruketon ke li shtelis la biciklon de knabineto.
"Mi ne shtelis ghin!" li krias. "Mi ne shtelis ghin! Shi donacis ghin al mi!"
"Chu!?" miras la kolera patro de la knabino. "Kial shi donacus al vi sian biciklon!"
"Jene," respondas Kruketo. "Ni ludis en la parko, kiam subite shi forprenis sian jhinson kaj sian kalsoneton, kaj diris ke mi povas havi chion de shi kion mi volas. Nu, la jhinso estis tro malvasta, kaj la kalsoneto ne interesis min, do mi prenis la biciklon."


GHUSTA KLARIGO

Kruketo promenas en la strato kun sia patro, kiam li ekvidas hundon kiu seksumas hundinon.
"Pachjo," diras la knabeto, "kion faras tiuj hundoj?"
"Nu," diras embarasite Kruko, "la hundino ne volas iri hejmen, do la hundo pushas shin."
"Ho, estas ekzakte kiel panjo hierau matene!" diras Kruketo. "Sed feliche ke shi forte tenis la lavkuvon, kaj la poshtisto ne povis pushi shin ghis la poshtejo."


FIANCHECO

"Pachjo," ankorau scivolas Kruketo, "kio estas 'fianchino'?"
"Nu," denove provas klarigi Kruko, "fianchino... estas kvazau mi achetus por vi biciklon je kristnasko, sed ke vi ne rajtus uzi ghin antau la somera ferio!"
"Ha, chu tio estas fianchino?" pepas Kruketo. "Sed chu mi rajtus ludi per la sonorileto?"


FRENEZECO

Dum disputo kun sia edzo, Krukino elfaukas: "Mi estis freneza kiam mi edzinighis kun vi!" "Jes, mi scias," trankvile respondas Kruko. "Sed char mi estis enamighinta tiam, mi ne rimarkis...."


OMERTA'

Gangstero angore atendas la revenon de sia filo. Char tiu filo devas trapasi la parolan ekzamenon por grava diplomo. Fine, la kandidato revenas, kaj trankviligas sian patron:
"Ne timu, pachjo! Ili pridemandis min dum horoj, sed mi nenion diris!"


LA MORTO DE NAPOLEONO

Kruko: Mi jhus finlegis fascinan libron pri la morto de Napoleono....
Baniko: "Ahh, mi devus pli ofte legi la gazetojn. Mi ech ne sciis ke li estis malsana...!


CHAMPIONO

Kruko vojaghas per trajno. Eksidas antau lin ulo portanta vakerchapelon. Subite, la ulo krachas apenau kelkajn centimetrojn dekstre de la vizagho de Kruko, kaj duafoje krachas apenau kelkajn centimetrojn maldekstre.
"Mi nomighas Bill Jameson," li prezentas sin. "Mi estas mondo-championo de krachado. Mi jhus gajnis unuan premion en via urbo!"
Kruko levighas, lokas sin dek centimetrojn de la alia - kaj krachas plencentre en lian vizaghon.
"Mi estas Kruko," li prezentas sin, "neprofesia krachanto."


PURA LOGIKO

Kruko: Kial Dio kreis viron antau ol virinon?
Baniko: Char chiam necesas fari unuan malnetan provon antau ol fari la chefverkon!


TRI NOVEDZINOJ

S-ino Kruko havas tri filinojn, kiuj unu post la alia edzinighis.
Kiam la plejagha filino edzinighis, s-ino Kruko iomete subauskultis dum la nupta nokto, kaj shi audis sian filinon krii. Scivola, shi la postan matenon demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"
"Ho, panjo!" respondis shia plejagha filino. "Tio dolorigas!"

Iom poste, ankau shia meza filino trovis taugan ulon, kaj siavice edzinighis. Same kiel la unuan fojon, la scivola patrino iomete subauskultis dum la nupta nokto, kaj shi audis sian filinon ridi. La postan matenon shi demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"
"Ho, panjo!" respondis shia dua filino. "Tio tiklas!"

Kaj neeviteble alvenis la tago kiam la lasta filino ekamis bravulon, kaj ankau do shi edzinighis. S-ino Kruko neniel farighis malpli subauskultema, kaj same kiel la du aliajn fojojn, shi atentis dum la nuptonokto, kaj audis... nenion. Nenia bruo venis el la novgeedza chambro! Vere scivolega, shi demandis al sia tria filino la postan matenon: "Kiel do pasis via nupta nokto?"
"Ho, panjo!" respondis la filino. "Estis bonege!"
"Mi estas kontenta por vi. Sed... hierau nokte mi audis nenion el via chambro. Kiam viaj fratinoj edzinighis, mi ambaufoje klare audis iliajn reagojn. Sed shajnas al mi ke pri tio vi indiferentas...?"
"Ho, ne, panjo!" diris la novedzino. "Sed vi ja chiam instruis al ni neniam paroli kiam la busho estas plena...!"


MALAVARA AMO

Kruko freneze ekamas servistinon, kaj li decidas okupighi pri shi. Li achetas por shi novajn vestojn, multajn juvelojn, luksan veturilon por ke shi ne devu preni metroon malfrunokte, grandan multekostan apartamenton, kaj kunportas shin por libertempi che la marbordo.
Post kelka tempo li decidas ke li ne povas vivi sen shi.
"Mia karega," li diras al shi, "ni geedzighu!"
"Ho, ne!" ekkrias la junulino. "Vi estas multe tro elspezema!"


FESTENO

S-ino Kruko organizas festenon che si, kaj invitas chiujn geamikojn. Char shi estas iom gastronomiema, kaj tre shatas la francan kuirarton, shi decidas servi helikojn lau la franca maniero. Shi do sendas sian edzon por ke li achetu freshajn helikojn.

Kruko ekiras por akiri la gasteropodojn, sed li trovas nek che la stratbazaro, nek che la supervendejo. Sed oni donas al li la adreson de helikkultivejo iom ekster la urbo.

Do, li prenas sian auton kaj veturas en la kamparon, kaj che la helikfarmon oni vendas al li dek dekduojn da helikoj.

Reveturante urben, Kruko vidas junan kaj belan virinon kies auto staras vojflanke kun krevita pneuo. La virino nur staras tie, rigardante la pasantajn autojn kun senhelpeco "skribita" sur la vizagho - char shi neniam shanghis pneuon en lavivo, kaj ech ne havas krikon en la auto. Kruko, bonkorulo chiam, haltas por helpi shin.

Ek, ek, de unu ghis dek! Kaj Kruko shanghas por shi la pneuon. Tre danka, shi proponas ke li trinku glaseton che shi. Kaj char shi estas tre plachaspekta, Kruko ne povas rifuzi. Kaj, char tia estas la vivo, unu afero sekvas alian, kaj Kruko pasigas la tutan nokton che shi, komplete forgesinte la helikojn kaj la festenon.

Je la sepa matene, li katastrofe vekighas kriante: "La helikojn! La festenon! Ahh, ahh! La 'festo' estos mia!"

Li rapidegas che sin, kaj alvenante antau sian pordon, li metas la sakon da helikoj planken, kaj tiam li sonorigas.

S-rino Kruko malfermas la pordon, kaj kolerege krias: "Kaj kie vi do pasigis la tutan posttagmezon kaj la tutan nokton!?"

Kaj Kruko rigardas la helikojn, kiuj eskapas el la sako kaj rampas sur la pordotapisho, tiam rigardas sian edzinon, rerigardas la helikojn, kaj krias al ili: "Ek, ek, knaboj! Ni estas preskau tie!"


LA BESTOKURACISTO

La avo de Kruko estas farmisto. Unu tagon li aranghas la venon de la bestokuracisto por fari artefaritan ensemigon che lia plej bona laktobovino. Sed lastaminute la avo devas malcheesti pro iu grava afero, do la bestokuracisto trovas nur la avinon che la farmo. Kaj la avino havas kapon kiu ne sidas tute rekte sur la shultroj - shi ja estas la avino de Kruko!

"Bonan tagon, avinjo Kruko!" ghentile salutas la juna bestokuracisto. "Mi venas kiel interkonsentite por ensemigi vian bovinon."

Avinjo kondukas lin en la bovinejon ghis antau la bovino, kaj tiam fingromontras najlon fiksitan sur fosto.

"Aranghighu mem," shi diras al li. "Jen la besto, kaj jen najlo por alkrochi vian pantalonon!"


PARASHUTISTO

Kruko volas por la unua fojo salti kun parashuto. La kontrolisto klarigas chion al li:
"Vi saltos automatece. Tio signifas ke la tirilo de via dorsa parashuto estos automate tirita kiam vi saltos el la aviadilo. Tamen, se ial tio ne okazus, vi simple tiru la tirilon de via stomaka parashuto, kaj chio okazos glate. Kiam vi atingos la grundon, kamioneto alvenos por preni vin revenen al la aerodromo. Chu en ordo?"
"Perfekte!" respondas Kruko, kiu antaughuas la novan sperton.
Li saltas en la aeron. Sed post dek sekundoj, li konstatas ke efektive lia dorsa parashuto ne etendighis. Do, li trankvile tiras la tirilon de la stomaka parashuto, sed ankau chi-foje nenio okazas, ghi ne funkcias. Kruko komencas timi.
"Kaj kun mia malbonshanco," li diras al si dum li akcelighas al la grundo, "mi certas ke tiu kamiono ne estos tie akurate!"


BONA AFERO

Kruko kashe iras viziti putinon.
"Mi havas nur 15 eurojn," li diras al shi. "Sed se vi bonvolas, mi povas doni al vi tute novan paron da tenisoshuoj!"
"Nu, en ordo," diras la ino. "Sed mi avertas vin ke mi ne movighos. Vi devos fari la tutan "laboron"."
Ili supreniras al la chambro de la knabino kaj senvestighas. Kruko estas ne tre lerta amorulo, sed li estas pasiega, char la knabino estas sufiche charma. Dum lia energia pistado, shajnas al li ke la ino tamen movighas.
"Vi movighis!" li elkrias pro ghojo. "Tio ja montras ke vi amas min!"
"Ne revu!" respondas la putino. "Mi nur provas la shuojn...."


KIE VI ESTIS?

Kruko piediras en la strato, kiam subita vocho ekkrias malantau li: "Haltu! Haltu tuj, au briko falos sur vian kapon!"
Surprizita, Kruko haltas, kaj efektive briko malfiksita de apuda domo falas, pasante nur kelkajn centimetrojn antau lia nazo. Li turnighas, sed estas neniu!
Kruko daurigas sian iradon, kiam post kelka tempo li denove audas: "Haltu! Haltu tuj, au automobilo frakasos vin!"
Li haltas, kaj efektive automobilo subite
aperas je tro granda rapido, pasante nur kelkajn centimetrojn antau li. Denove li turnighas, sed daure estas neniu.
Do, li mem diras lautvoche: "Sed kiu vi estas?"
"Mi estas via gard-anghelo," respondas la vocho.
"Chu vere?" diras Kruko. "Kaj kie vi do estis la tagon de mia edzigho!?"


NERVO

Kruko: Chu vi scias kiu estas la plej longa nervo de la homa korpo?

Baniko: Jes. Estas la optika nervo. Ekzemple, se vi eltiras hareton che via pubo, tio igas vin plori!


MALSANO

S-rino Kruko kondukas sian 18jaran filinon che kuracisto.

"Sinjorino," li diras ekzameninte la junulinon, "shajnas al mi ke via filino estas infektita de sifiliso."

"Sifiliso!" ekkrias la prudema virino. "Sed tio estas terurega! Diru, sinjoro kuracisto, chu ne eblus ke shi infektighis en publika necesejo?"

"Eblas," respondas la kuracisto pripensinte. "Sed chiukaze, tio ne devus esti tre komforta."


PREZA PUPO

Du knabinetoj ludas en parko per siaj novaj pupoj.
"Kie vi achetis vian pupon?" demandas la unua.
"En superbazaro Hiperprez'," respondas la dua. "Panjo pagis por ghi 30 eurojn. Kaj la via?"
"Mia panjo pagis ech 45 eurojn," fieras la unua.
Sur la sama benko sidas juna virino kun bebchareto. La knabinetoj ekinteresighas pri la novnaskito.
"Kaj kiom vi pagis por via bebo?" demandas la unua knabineto.
"Nu," pripensas la virino, "entute mi pagis en la naskokliniko proksimume 1.500 eurojn!"
Kiam la virino foriras, la dua knabineto diras al la alia:
"Shajnas al mi ke por tia prezo, shi certe fikighis!"

("fikighis" chi tie = trompighis)


<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ