PREKRASNAJA MARKIZA

La parodion verkis T. Auderskaja

Halo, chu klubo "Verda Harmonio"?
Forestis mi dum longa jar'.
Dum tiu temp' okazis kio?
Rakontu do, ho amikar'!

Bonordas chio, kara klubanino,
Nenia mav' minavas nin.
Dorlotas nin videble la destino
Kaj ni prosperas sen la fin'.
Nur malgravajho, bagatelo:
Perdighis nia verda stelo,
Sed en alio, kara klubanino,
Bonordas ni, bonordas ni!

O-la-la-la, malbona okazajho,
Perdighis nia verda stel'!
Rakontu vi, amiko sagha,
Pri tiu acha, acha shtel'!

Bonordas chio, kara klubanino,
Ne maltrankvilu vin en van'.
Por ni ridetas chiam la destino,
Maltrafis unu nur kluban'.
Li perdis stelon kun la mono
Al ni donita por abono,
Sed en alio, kara klubanino,
Bonordas ni, bonordas ni!

O-la-la-la, domaghas mi terure,
Perdita mono de la klub'!
Chu malaperis ghi senspure,
Rakontu tuj al mi sen dub'!

Bonordas chio, kara klubanino,
La ghojo shprucas el la kor',
Sed nia sort', vershajne pro obstino,
Surprizis nin en gaja hor':
Neniun mono interesis,
Char nia klub' funkcii chesis,
Sed en alio, kara klubanino,
Bonordas ni, bonordas ni!

O-la-la-la, suferas la animo,
Tro multe da amara gal'.
Chu estas por la plago limo?
Okazis kio en real'?

La prezidanto, kara klubanino,
Laboris kun grandega pen'.
Sed turnis sin malice la destino
Kaj li rezignis de l' posten'.
Kiam forlasis klubon li
Obsedis nin melankoli,
Ne volis ni labori plu
Kaj jen disfalis nia klub',
Forgesis ni pri tiu mon'
Kiun kolektis por abon',
La monon shtelis kamarad'
Kiu nun sidas post la krad',
Kaj prenis li kun mona sum'
Ankorau stelon en mallum'.
Sed en alio, kara klubanino,
Bonordas ni, bonordas ni!

Odesa junulara E-klubo VERDAJHO invitas:
1.Cigna lago: 6-8 jan.
2.Humura festo APRILAJ RIDETOJ: 30 mar - 2 apr.
3.Ekspedicio Dnestro: 1-2 semajnoj en aug.
4.Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento: 14-16 dec.

, :

,

- .,
- .

   
    
     
     
   
    
   
  
      
    
   
    
  
    
   
   
   
     
   
    
   
    
   
   
  
    
    
   
    
      
  
     
   
    
   
    
     
    
   
    
     
    
     
       
        
      
        
       
    
   

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !