, , ! ! -
. , , ,
-. ! . ,
? - ? --. ,
- , - .
, , . . ,
... , , ?
, ? ? , .
- : - , -
. .
, . . :
, ? , , , .
. , - ,
. . ,

. ?..
, ?.. - ! ,
-, , .
?.. .
, ?
, . , -
. - .
. , , , ... , ,
, . ?
. , . -
, . .
- . , ! , ,
, , .
, . ? ?
. , ,
, .
. ,
.
- ! - . -
, . !
. , .
, , . .
?
, , . , ? -
. : , , .
- ! ? .
. , .
- . -
: . -
: . - : , ,
. - : , , ,
!


Arkadij Hhajt

LERNEJAJ JAROJ


Ho, lernejo, lernejo! Kara lernejo! Kiom da konoj ci donis al ni - estas
timige ech rememori. Newton-binomo, Pythagoras-teoremo, acido kun alkalo,
infuzorio-pantofleto. Fu! Fiajho! Nu por kio, por kio necesas chio chi al
normala homo? Chu utilis al iu dum lia vivo tiu pantofleto? Al ne-ni-u. Char
lernejo estas unu afero, kaj la vivo estas afero tute alia.
Ni prenu, por ekzemplo, fizikon. Legho de tiu Arhhimedo. La korpo
mergita en fluidajhon au gason... Nu, mergita, do kio? Kaj se elflu-tubo de
via ban-kuvo shtopighis, kiun vi vokos? Chu Arhhimedon? Ne, akvotubiston el
logh-administracio. Kaj li interpretas la leghon lau sia maniero: vi parolas
al li pri fluidajho, kaj li al vi turnas la tutan korpon. Char chiu
akvotub-teknikisto aspiras esti en gaja ebri-gaso.
Jen pri fiziko ni analizis chion. Nun ni prenu botanikon. Klarigu, kiu
bezonas ghin krom Michurin? Infanoj, ghi estas stameno, infanoj, ghi estas
gineceo. Chiuj plantoj ellaboras hhlorofilon. Sed kiam vi venos al bazaro,
chiu stameno kaj gineceo kostas ne malpli ol tri rubloj! Kaj ghuste! Char
hodiau neniu volas ellabori hhlorofilon senpage.
Tuj mi diros paron da vortoj pri zoologio. Chu vi studis fel-bestojn?
Kaj kiam vi preteriris vendejon, chu vi vidis felajn chapojn? Jen!! Kiel oni
diras en konata kanteto:
Fela chapo, via vid'
Estas plene forgesit'.
Kien malaperas tiuj chapoj? Pri tio en lernejo oni ne klarigis al ni. Kaj
kion komprenas pri tiu afero nia instruisto pri zoologio, se li mem dum tuta
vivo iradas en tjubetejko* el artefarita cheburashko**?
Nu, pri matematiko ghenerale estas parolado aparta. Algebro, geometrio -
chio chi estas bagatelo. Sed plej malbonas kun trigonometrio. Tiun
disciplinon oni elpensis speciale por kapdoloro. Sinuso, kosinuso, tangento,
kotangento... Lernu, infanetoj, sen tio vi poste ne farighos inghenieroj,
nek konstruistoj. Kaj en vivo? Jen mi laboras en konstruejo. Nu, oni donas
al ni projekton. En ghi estas tiom da tiuj tangentoj-kotangentoj, ke sen
branda suplemento vi nenion komprenos. Kaj al ni tio ech ne necesas. Ni
konstruas lau nia scienco - okulmezure. Rapide, malmultekoste kaj kolere!
Nu, certe, la muro donas negrandan kosinuson, en la pordo estas ioma
nefermtangento, la fenestroj havas iomete trablovtangenton. Nu, ni forgesis
starigi tualetej-tangenton. Nu, do kio? Kien vi shovos vin? Tute egale vi
loghos tie. Ja en lernejo oni instruis nin, ke necesas konstrui bone, sed la
vivo spertigis min, ke necesas konstrui antaudate. Tiam che akompano de
blov-orkestro oni akceptos chion. Mi jen tie chi prezentis al akcepto
dekduetaghan loghturon, do italoj venis por lerni.
- Konsterne! - diris ili. - Che ni en Pizao la turo dum ducent jaroj
ankau klinighis, sed vi sukcesis atingi la saman efekton dum du semajnoj.
Kaj kiel aliel! Mi ja ne vane lernis en lernejo. La lernejo necesas ghuste
por forgesi ghin ghustatempe.
Jes, kompanoj, che ni oni instruas multe da neneceso. Sola literaturo
kiom kostas. Kiu estis Eugeno Onegin kaj kial Anja Karenina trafis sub
elektrotrajnon? Nu, bone, mi ne memoras tion. Chu mi vivas pli malbone ol
aliaj? Vi rigardu - mi havas hejme tutan bibliotekon. Chiujn mi starigis sur
la breton: kaj Hugon, kaj Dumon, kaj Mumu'on. Legu - ghis nevolo. Sed kial
legi? Legi che ni kapablas chiu stultulo. Vi provu akiri! Jen tiam mi diros,
ke vi estas kultura homo. Kaj vi diras - lernejo. Jen kiam oni venos al
renkontigho de iamaj samklasanoj, tuj chio estas vidata: kiu kiel lernis kaj
kiu kion atingis. Se li estis du-poentulo, li havas nur du ajhojn: loghejon
kaj auton. Se li estis tri-poentulo, li havas jam tri ajhojn: loghejon,
auton kaj somerdomon. Nu, kaj se li estis kvin-poentulo, li havas tutan
kvinon da ajhoj: kalvajhon, okulvitrojn, shuldojn, kapdoloron kaj oran
medalon el rustoimuna shtalo!

---------------------

*)
tjubetejko - malgranda chapeto, chirkaukovranta verton.
**)
cheburashko - elpensita besteto, chefa personajho de samnoma filmo.

tradukis B.Chupin (1983)

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO
. miresperanto.com !