BRAZILAJ ANEKDOTOJ (4)

En la vagonaro avino montras ne tute volonte sian bileton al la kontrolisto.

"Jen nur porinfana bileto!" li ekkrias indignite kaj rigardas al shi kun severa mieno.

"Jen, estimata s-ro kontrolisto," la maljunulino rebatas, "vi povas ekkoni, kiom longe mi devis atendi ghis via malfruighinta trajno alvenis!"

* * *

Vojaghanta skoto venas al franca hotelo kaj demandas la hotelposedanton:

- Kiom kostas tranokto en via hotelo?

- 100 frankojn por unu persono.

- Jen 90 frankoj - diras la skoto - bonvolu veki min 10 frankojn pli frue!

* * *

Blondulino en kurso de katolika religio:

La pastro de kurso demandas la blondulinon:
- Kiu estis la unua viro?
shi iom honte respondas - Ahh, pastro, mi preferas ne diri.

* * *

Hipio, skinhedo kaj ravero estas en aviadilo. La aviadilo baldau eksplodighos, kaj estas nur du parashutoj. La hipio diris, "He hom, mi estas unuigita kun l'universo. Se mia fatalo estas mortighi, mi mortighos. Vi du iru. La vivo kaj la morto egalas chiuokaze."

La skinhedo diris, "Ne, vi du iru."

La ravero diris, "Fik vin ambau, mi havas feston je pluesti." Li levis sin, kaj la skinhedo helpis al li surmeti la parashuton. Oni malfermis la pordon, kaj la ravero forsaltis.

La du ceteraj residighis. Post momento, la hipio diris al la skinhedo, "He hom, mi ghojas sperti tiun chi tempon kun vi." La skinhedo levis sin kaj levis la hipion sur la piedojn. "Venu, kamarado," diris li, "Ni iru."

La hipio diris, "Kio? Estas nur unu parashuto."

La skinhedo diris, "Ne, estas du. Mi donis al la ravero mian ruksakon."

* * *

Preterpasanto metis moneron en skatolon antau blindulo kun sunokulvitroj, kaj la monero resaltis el la skatolo kaj ekrulighis. La viro kun sunokulvitroj tuj postkuris kaj kaptis ghin. "Chu vi ne estas blindulo?" "Ne. Mi ne estas tiu blindulo, kiu kutime staras chi tie. Li iris rigardi filmon, kaj mi helpas lin."

* * *

La filo volis lerni endokardiologion. "Kiel stulta vi estas," insultis la patro. "Lernu dentologion. La homoj havas nur unu koron, sed 32 dentojn!"

* * *

Ulo parolas al unu el siaj plej bonaj amikoj:

- Mia edzino fughis kun mia plej bona amiko.
- chu ? Kiu fughis kun shi? chu Eder?
- Ne! Mi ne ech konas lin, tamen ekde nun li estas mia plej bona amiko.

* * *

Fraulo suferas gorghomalsanon kaj iras al kuracisto. La flegistino tuj ordonas:

- Deprenu viajn vestojn.
Li surprizite plendas.
shi diras:
- Deprenu viajn vestojn, tia estas la konsulteja rutino.
Li provas rezisti dirante, ke tiu estas absurdo. Tiam li audas vochon el najbara chambro:
- Absurdo? Absurdo vera estas ke mi nur venis ripari la telefonon.

* * *

Je kelkaj religioj, oni iras al pastro por diri siajn pekoj kaj poste scii pri pentofaro, kiu devas esti farita:

- Pastro, mi pekis!
- Kion vi faris, mia filo?
- Mi tushis mamojn de mia amikino!
- Nu, chu sube au nesube shia bluzo?
- Nesube.
- Idioto, sube au nesube - la pentofaro estas la sama!

* * *

Iu eniras bestvendejon kaj demandas pri papagoj, li vidas tri papagojn, chiuj similaj inter si.
- Kiom kostas?
- Tiu en maldekstro kostas 500 realojn.
- UU, kial ghi estas tiel multkosta?
- ghi estas speciala papago, ghi bone laboras per komputilo.
- Mi scias... kaj kiom kostas tiu en dekstro?
- 1000 realojn.
- Dio mia, kial?
- Krome scii labori per komputilo, ghi ankau scias pri vindozo, linukso, macintosh ktp.
- Interesa... kiom kostas tiu de centro?
- Tiu kostas 5000 realojn.
- Kial?!!!
- Vere mi neniam vidis ghin fari ion ajn, tamen la aliaj du nomas ghin chefo.

* * *

"Mi komprenas," diris iu, "ke oni povis fari instrumentojn kaj esplori per ili la stelojn kaj planedojn, tio chi estas farebla; sed kiel la scienculoj sciighis pri la nomo de chiu stelo - tio chi mi jam neniel povas kompreni."

Fundamenta krestomatio

* * *

- Prezentu al vi, amiko, mian chagrenon! mi forgesis en domo la monujon... Pruntu al mi dek rublojn ghis morgau"
- Pardonu, mi ghin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun chi monon"
- "Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko..."
- "Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon."

Fundamenta Krestomatio

* * *

- "Mi vin amas ..."
- " Sed mi estas malricha."
- "Pardonu, vi ne lasis min elparoli ghis la fino... mi amas vin ne tiel, por edzighi al vi..."
- "ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!"
- "Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edzighi al vi pro via mono."

Fundamenta Krestomatio

* * *

- "Kial vi petas almozojn?"
- "char mi volas manghi, mia bona sinjoro."
- "Kial do vi ne laboras?"
- "Ha, kiam mi laboras, mi ankorau pli volas manghi."

Fundamenta Krestomatio

* * *

Foje, shtelisto venis nokte en la domon de Nasredin-hodja. La shtelisto kolektis multajn ajhojn kaj prenis ilin kun si. Nasredin vidis chion, sed ne kuraghis ion fari. Kiam la shtelisto eliris, Nasredin prenis al si kelkajn objektojn, kiuj restis kaj, poste, ankau li eliris. Li sekvis la shteliston ghis ties hejmo kaj ankau li eniris la hejmon de la shtelisto. La surprizita shtelisto demandis al li:
- Kion vi faras chi tie?
- Chu ni ne transloghighas el tiu hejmo en chi tiun? - demande
respondis Nasredin.

El Juna Amiko

* * *

Frenezulo alproksimighas al alia kaj demandas:

- "chu vi scias kioma horo estas nun?"

- "Mi scias!" respondas la alia.

- "Dankon!" diras la unua...

* * *

Advokatoj inter si:
- Teruran malfacilajhon mi havis hodiau pro unu kliento. Li volis nepre konfesi sian krimon.

* * *

Instruisto: Jen estas frazo: "Mia patro achetas teatron". Nun metu chi tiun frazon en la tempojn pasintan, estantan kaj venontan!

Filo de teatra direktoro: Mia patro havis multan monon... Mia patro achetas teatron... Mia patro bankrotos.

* * *

- Venu rapide, sinjoro doktoro, mia fileto englutis sian bush-harmonikon.

- Vidu, kia felicho, ke li ne ludis fortepianon.

* * *

Sinjorino: Sed fraulino, kiel vi kapablas legi romanon, kiam la bebo
tiel ploregas?

Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ghenas min.

* * *

Kuzo richa kaj kuzo malricha

Du kuzoj sciis, ke pola radio elsendos Esperantan kurson, do ili decidis audi ghin por lerni Esperanton.

La richa kuzo achetis altkvalitan radioaparaton, kun parabola anteno ktp, la malricha kuzo achetis radioaparateton, kiu kostis 1,99 realojn... Poste unu semajno ili renkontighas.

La richa kuzo diras Esperante: Saluton, kiel vi fartas?
La malricha kuzo respondas: Shzzzuijjishshshzz...

* * *

Oni rajdis per chevalo, kiu nur konas du ordonojn: "Dio savu min" por ekhalti, kaj "Dankon al Dio" por ekkuri.

La ulo sciante tion diris, dankon al Dio, kaj la chevalo ekkuris, ege kuris. Poste iom da tempo li vidis, ke la chevalo direktis al profundegajho, tamen li forgesis la ordonojn, kaj povis faris nenion. jhus antau fali, li nur diris: Dio savu min, kaj la chevalo haltis antau malpli ol dek centimetroj de la profundegajho. Li miris tion kaj diris: Dankon al Dio!

* * *

Knabeto alvenis al putinejo kun malviva kato kaj diris, ke volas seksumi kun malsana virino. La putino diris, ke ne eblas, char li estar nur eta knabo. Li metis monpaperon de 50 realoj sur tablo. La putino diris, ke ne eblas. La knabeto plendas kaj metas alian monpaperon de 50 realoj.
- Mi volas seksumi kun malsana virino: gonoreon mi volas.
Poste metis aliajn tri monpaperojn. La putinoj cedis.
- Sed kial vi volas malsanighi, knabeto?
- Mi poste seksumos kun servistino de mia domo, mia patro alvenos kaj seksumos kun shi, nokte li seksumos ankau kun mia patrino, kaj morgau la leterportisto, kiu mortigis mian katon, seksumos kun shi.

* * *

Malgaja rakonto

- S-ro I., mi venis chi tie por fari televidan programon, en kiu ni prezetos la vivon de via lando. Do rakontu ion al ni, kiu bone prezetas vian landon, tiel ni antaupensos pri la programo.

- La chefa afero de nia lando, estas ke oni bredas kaprojn, kaj kiam ili perdighas en montaro, oni devas serchi ilin, tiu, kiu trovi iun kapron, rajtas fiki tiun kapron.

- Sed tiu rakonto ne povos esti en televido, rakontu alian rakonton, chu vi havas gajan rakonton.

- Jes, jes, klare, mi havas. Iam la plej bela knabino de la lando perdighis en la montaro, ni chiuj serchis shin, kaj estis mi, kiu trovis shin, do ...

- Tiu rakonto same ne povo esti en televido, chu vi ne havas malgajan rakonton? ghenerale estas bona ideo meti en televido malgajan rakonton.

- Mi povas rakonti malgajajhon kiu okazis al mi. Iam mi perdighis en la montaro...

* * *

Gasto: Kia mal^gentila kelnero! Mi plendos che la mastro.

Kelnero: Mi ne konsilas tion. Li estas multe pli malghentila.

el La mondo ridas

* * *

PAPAGA INSTRUISTO

Eminentulo atingis sian lokon en avadilo kaj estis suprizata trovi ke papago estis rimenita apud si. La viro petas la stevardistinon por kafo, kiam la papago aldonis, "Kaj donu al mi viskion, hundino!" La ghenita virino portis la viskion por la papago sed forgesis la kafon. La viro sufiche ghentile rememorigis la stevardistinon pri la kafo. Dume, la birdo ektrinkis la viskion per unu gluto kaj tiam kriegas, "Kaj donu al mi viskion, putino!"
Nun la kompatinda, shokita virino tremas per embaraso dum shi portas la trian viskion por la papago. Tamen, ankorau la kafo ne alvenis. La eminentulo kolerighis char li alkutimighis bonan servon; li decidis provi la metodon de la papago: "Hej, malbela malchastulino! Dufoje mi ordonis ke vi portu kafon al mi !
Portu ghin tuj, malutila porkino, au mi maldungigos vin!"
Post unu momento la eminentulo kaj la papago trovas sin jhetantajn tra la pordon. Dum ili terure rapidege falas grunden, la papago diris la viro, "Hej, ulo! Vi certe estas kuragha konsiderante ke vi ne kapablas flugi!"

* * *

Knabo enkuras bervalan policejon.

- Tuj venu. Antau la pordo fiulo drashas al mia patro la kapon.

Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.

- Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?

- Mi ne scias. Ghuste tial ili kverelas.

* * *

Instruistino klarigas, kio estas rimo. Shi donas ekzemplon el la Fundamenta Krestomatio.

"Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado".

- Jochjo, chu vi povas inventi alian rimitan frazon?

- Ekpluvegis, kiam mi ludis tenison,
Kaj akvo atingis jam mian femuron.

- Sed "femuron" tute ne rimas!
- Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ghustan rimon.

* * *

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ