ÀÍÅÊÄÎÒÛ È ØÓÒÊÈ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ (10)
(èç ðàññûëêè "Øêîëà Ýñïåðàíòî")

FORPERMESO

Soldato petis du tagojn da forpermeso, char li patrighos baldau.

Post kiam li revenis al la milita bazo, lia serghento demandas, "Chu la bebo
estas vira au ina?"

La soldato respondas, "Mi ankorau ne scias. Mi informos vin post chirkau 9
monatoj."

* * *

CHIU DEVUS HAVI ASEKURECON

Advokato kaj ingheniero renkontighas dum ili fishkaptas inter la karibaj
insuloj.

La advokato diras, "Mi povas esti chi tie char mia domo forbrulis, kaj chiuj
miaj posedajhoj estis detruitaj per la fajro. La asekureca kompanio tute
kompensis min pri la valoro, do mi nun uzas iom da la asekureca mono por
ghui feriojn cxi tie."

"Tio estas koincido," respondas la ingheniero. "Mi povas esti chi tie char
mia domo kaj chiuj miaj posedajhoj estis detruitaj per inundo, kaj simile
mia asekureca kompanio tute kompensis min."

Dum momento la advokato aspektas konfuza. Fine li demandas,"Sed kiel oni
aranghas inundon?"

* * *

STULTAJ SERVISTOJ KAJ MASTROJ

Du richuloj estis interparolantaj dum ili trinkas kafon. Unu diras al la
alia:

"Hej, mi volas pruvi al vi kiel stulta estas mia servisto: Hej, Georgo! Jen
$10 (dekdolara) monbileto - prenu ghin kaj achetu por mi Mercedes auton".

"Jes, chefo! Tuj!", kaj Georgo kuras for de la richuloj.

La dua richulo respondas, "Jes, certe li estas stulta, sed mia servisto
estas ech pli stultega. Atendu: Hej, Alano! Iru hejmen por kontroli chu mi
estas tie".

"Jes, jes, chefo! Mi faros tion senprokraste!" Kaj li forkuras el la
chambro.

"Vidu kiel stulta!" diras lia mastro, "Li ech ne konscias ke kiam mi estas
chi tie, mi ne povas esti che mia hejmo!"

Poste la du servistoj renkontighas en la strato.

Georgo diras al Alano, "Hej, Alano, chu vi povas kredi kiel stulta estas mia
mastro? Li jhus donis $10 al mi por acheti por li Mercedes auton - chu li ne
scias ke hodiau estas dimancho kaj do la auto-vendejo estas fermita? Kia
stultulo!"

"Jes, vi pravas, Georgo. Sed chu vi povas kredi ke mia mastro estas ech pli
stulta ol via? Li ordonis ke mi iru hejmen por kontroli chu li estas tie.
Kia stultulo! Li forgesis ke li havas porteblan telefonon kaj li do povas
telefoni al lia hejmo por kontroli la aferon sen prokrasto!"

* * *

PERUKETO

La praavo de Kruko mortis 105-jara. Sed ghis la lasta minuto, li estis
vantega - li kredis ankorau plachi al la virinoj. Li chiam portis
peruketon, char li hontis pri sia kalveco. Kaj li petegis ke ech morta, li
daure portu la perukon en la cherko.
Sed, tio kauzas grandan problemon, char la peruketo daure glitas for de
la kushanta kapo. Chiu familiano provas senmovigi ghin, senrezulte.
Fine, Kruko demandas al la funebristo:
"Sed vi estas fakulo. Vi certe jam vidis tiajhon. Helpu nin!"
"Ne zorgu, sinjoro Kruko," respondas la brava funebristo. "Mi aranghos
tion!"
Kaj efektive, dum la funebra ceremonio, chiuj funebrantoj povas konstati
ke la peruketo (char finfine, chiuj ja sciis ke li portas ghin) restas firme
surkape. Kruko kore dankas la funebriston:
"Dankon, dankon! Vi faris miraklon! Kiom mi shuldas pro tio?"
"Nenion, nenion!" diras la brava funebristo. "Mi ja ne domaghas unu
najleton...."

* * *

PUDORECO

Kruko komercvojaghas en la kamparo, kaj en vilagheto lia automobilo
ekpaneas. La garaghisto konstatas ke li ne povos ripari ghin ghis la morgaua
mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas
turistojn.
La neplutiomjuna vidvino ghojas akcepti vojaghanton ekster la
turismosezono. Post simpla vespermangho, shi montras al li la gastochambron:
"Mi volus averti vin," shi diras, rughighante kaj mallevante la okulojn,
"ke la pordo inter tiu chi chambro kaj la mia ne shloseblas...."
"Ne gravas," Kruko respondas senzorge. "Donu al mi seghon, kaj mi ghin
blokos."

* * *

Felicha edzo venas hejmen kaj portas jhus achetitan beban liteton. Enirinte,
li vidas ke en la banchambro sin razas nekonata viro. La edzo diras al la
edzino:
- Ha, nun mi komprenas, pri kio temis, kiam vi diris: "Karulo, ni baldau
estos triope!"

* * *

Direktoro de firmao enuas. Finfine li decidas voki la sekretariinon:
- Alportu dosierojn pri chiuj homoj, kiuj laboras che ni.
Kiam shi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas:
- Tiujn maldungu!
- Kial, chef'?!!
- Ne shatas mi malbonshanculojn!


dosiero - äîñüå
Ne shatas mi malbonshanculojn! - íå ëþáëþ íåóäà÷íèêîâ!

* * *

Direktoro de uzino parolas kun unu el siaj laborantoj:
- Nur antau jaro vi venis al ni kiel simpla sublaboristo. Sed jam post
monato vi estis laboristo, ankorau post monato - brigadestro, du monatojn
poste - fakestro, post pliaj du monatoj - chefingheniero, kaj nun vi jam
estas vicdirektoro. Kion vi povas diri pri tio?
- Dankon, pachjo!

* * *

KAPRINO KUN DESTINO

Estas bela printempa tago en la kamparo, kaj Jochjo kondukas sian
kaprinon por "viziti" la virkapron de la najbara farmisto. Survoje li
preterpasas la lernejon, kaj la instruisto rimarkas lin.
"He!" li alkrias la knabon. "Kien vi do iras, Jochjo, anstatau esti chi
tie kun via klaso?"
"Mi kondukas mian kaprinon che la virkapron," respondas la nelernema
bubo.
"Sed chu via patro ne povus fari tion?" insistas la instruisto.
"Jes ja," respondas la knabo. "Sed la kaprino preferas la virkapron!"


virkapro - êîçåë (ñàìåö)

* * *

REALIGI DEZIRON

Malfrue vespere, Jochjo vekighas pro neceso piseti. Irante al la
necesejo, li audas strangajn bruetojn de la chambro de la pliagha fratino.
Li malfermetas la pordon, kaj vidas ke shi estas tute nuda sur la lito. Shi
karesas sin, kaj murmuras:
"Mi volas viron! Mi tiom volus viron!"
Jochjo senbrue refermas la pordon, pisetas, kaj reenlitighas.
La postan vesperon li denove ellitighas pro natura bezono, kaj denove
audas nenormalajn bruojn de la chambro de la fratino, kaj denova malfermetas
la pordon. Sed chifoje, li vidas shin... kun viro!
Do, li rekuras en sian chambron, senvestighas, kaj ekkaresas sin,
dirante:
"Mi volas biciklon! Mi tiom volus biciklon!"



piseti - ïîïÈñàòü

* * *

DUOBLA TRAGEDIO

En mia oficejo laboras bervalano, s-ro Baniko. Antau kelkaj tagoj mi
trovis lin che sia labortablo ploregantan. Mi do demandis lin:
"Sed s-ro Baniko, kial vi tiom ploras?"
"Mi ricevis mesaghon chimatene," li respondis, "kaj mi eksciis ke mia
patro mortis hierau."
"Ho, miajn profundajn kondolencojn," mi diris al li.
Iom poste mi denove preterpasis lian labortablon, kaj rimarkis ke li
parolas che telefono. Post kelkaj sekundoj, li denove ekploregis. Mi denove
proksimighis:
"Kio okazis nun?"
"Estas nekredeble," respondis s-ro Baniko snufante. "Jen estis mia frato
che la telefono. Ankau LI jhus perdis sian patron...."


snufante - âñõëèïûâàÿ

* * *

En Pariza trinkejo sidas viro antau grandega vinbotelo.
Alia gasto alparolas lin:
- Chu vi ne scias ke chiujare 50.000 francoj mortas pro alkoholo?
Spite al tio la viro prenas grandegan gluton kaj diras:
- Mi estas svedo.

* * *

Kiom ofte Bervalano ridas pri sherco?
Trifoje:
1. kiam oni rakontas ghin.
2. kiam oni klarigas ghin.
3. kiam li komprenas ghin.

* * *

Jughisto: Chu vi do asertas, ke vi iris en la domon opiniante, ke ghi estas
via domo?
Akuzato: Jes, Sinjoro Jughisto.
Jughisto: Sed kial vi forkuris, kiam la sinjorino envenis?
Akuzato: Mi pensis, ke shi estas mia edzino!

* * *

Patrino en tramo: Jochjo, kial vi sidas kun fermitaj okuloj? Chu vi estas
laca?
Jochjo: Ne! Ne plachas al mi vidi starantajn maljunulinojn...

* * *

- Incitas min, ke mia edzino daure parolas pri sia antaua edzo.
- Tio estas nenio! La mia paroladas pri sia estonta edzo!

* * *

En kafejo:
- Kial vi rigardadas al la pordo?
- Mi observadas, chu ne foriras iu kun mia surtuto. Kun la via jam antau dek
minutoj foriris iu...

* * *

La junaj geedzoj havis konflikton hejme, kaj poste dum la autoveturado ili
ambau obstine silentis. Preterpasante aron da azenoj la edzo diris moke:
- Chu parencoj de vi?
- Jes, boparencoj!

* * *

HELPEMO

Kruko loghas en apartamentaro, kaj liaj supraj najbaroj havas problemon:
kvankam geedzoj de multaj jaroj, ili ne sukcesas havi infanon. Male, nia
amiko Kruko havas dek infanojn. Do, unu tagon tiu najbaro supreniras ghis
che Kruko por paroli kun li:
- Auskultu, s-ro Kruko, ni ne havas infanojn, sed vi havas dek. Chu vi ne
povus helpi min?
- Facile, - respondas Kruko. - Achetu sapon, parfumon, kaj balailon!
- En ordo, - miras la najbaro. - Kaj do?
- Do, do! - ridas Kruko. - Do, via edzino dushu sin per la sapo, kaj poste
shi parfumu sin.
- Kaj la balailo? - demandas la najbaro. - Kion mi faru plue?
- Vi prenu la balailon, frapu tri fojojn la plafonon..., kaj mi tuj venos!

* * *

HONESTECO

Maljunulo avarega, senamika, senfamilia, tutsola, sentas ke baldau venos la
fino. Sed jhus antau sia morto, li alvokas sian advokaton, sian kuraciston,
kaj sian pastron. Li prenas de sub la lito malnovan shuskatolon, kaj
elprenas stakegon da monbiletoj. Li donas al la alvokitoj po 10.000 eurojn:
- Tiun chi monon, - li diras, - vi devos meti en mian cherkon, por entombigi
ghin kun mi.   Kelkajn tagojn poste la maljunulo efektive mortas. Post la
entombigo, la tri homoj diskutas. La pastro konfesas:
- Vi chiuj scias, ke la preghejo bezonas novan sonorilon jam dum multaj
jaroj. Tial mi permesis al mi forpreni 3.000 eurojn por la bono de la
komunumo. Kaj do mi metis nur 7.000 eurojn en la cherkon.
- Vi chiuj scias, - diras la kuracisto, - ke mi dum multaj jaroj okupighas
pri esplorado kontrau kancero. Tial mi permesis al mi forpreni 7.000 eurojn
por la bono de la homaro. Kaj do mi metis nur 3.000 eurojn en la cherkon.
- Mi estas skandaligita, - la advokato kulpigas. - Kiel vi povus esti tiom
malhonestaj? Ni havis sanktan devon plenumi la lastan deziron de la
maljunulo - tial mi metis chekon je 10.000 euroj en la cherkon.


shuskatolo
- êîðîáêà äëÿ îáóâè
stako - êèïà, ñòîïêà
kancero - ðàê (çàáîëåâàíèå)

äàëüøå

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ