SHERCOJ DE ALAN MENDELAWITZ-1

ChU VI FARUS?

Alloga juna virino charme promenas tra eleganta drinkejo. Shi alfrontas viron, kiu sidas sole.

- Saluton, belulo! - shi ronrone diras. - Mi faras ian agon, kiun vi volas por $200.

- Bonege! - li respondas, - Farbu mian domon!


DENOVA EDZIGhO

Edzino: Kion vi farus se mi mortus? Chu vi denove edzighus?

Edzo: Ne, kompreneble ne.

Edzino: Chu vi ne kontentas pro nia edzigho?

Edzo: Karulino! Evidente mi kontentas pro tio!

Edzino: Do, sekve, kiel vi ne volus  denove reedzighi?

Edzo: Jes, en ordo. Jes, mi supozas ke mi denove edzighus.

Edzino: Chu vi dormus kun shi en nia lito?

Edzo: Nu, tio estus tauga, chu ne?

Edzino: Kaj chu vi demetus la fotojn pri mi el la muro, kaj anstataui ilin per fotojn pri shi?

Edzo: Mi supozas ke oni konsideras tion kiel deca agmaniero.

Edzino: Kaj mi supozas ke vi permesus al shi ludi per miaj golfludaj klaboj?

Edzo: Evidente ne! Shi estas maldekstrulino.


ChAS-PERMESO

Kelkaj knaboj estis fishkaptantaj che ilia preferata lageto. Subite la chasgardisto eruptis el la arbustoj. Unu el la knaboj forjhetis sian fishilaron sur la grundon kaj komencis rapide forkuri.

La chasgardisto forte postkuris la knabon. Post kilometro, la knabo haltis kaj klinis sin, pene spirante. La chasgardisto aliris lin kaj tenis lin per la kolumo.

"Montru al mi vian chas-permeson!" anhelis la oficisto.

"Jen, chi tie!" respondis la knabon, montrante ghustan chas-permeson.

"Nu, knabo! Vi devas esti tute stulta - ne necesis ke vi forkuri de mi se vi havas ghustan chas-permeson!"

"Jes, sinjoro, mi scias tion," respondis la knabo,"Sed mi estas la unusola el ni kiu havas chas-permeson."


HIPERTENSIO

Kuracisto demandas al nova paciento,"Chu vi havas malsanon, lau via scio?"

"Jes, Doktoro. Mi havas hipertension. Mi akiris ghin de mia familio."

"De via patra familio au via patrina familio?"

"Nek unu nek la alia. De la familio de mia edzino, Doktoro."

"Tio estas ridinda! Kiel via edzina familio eble doni hipertension al vi?"

"Doktoro, klare vi ne konas ilin!"


TUNELADO

Kiam la brita registaro invitis komercajn proponojn por la fosado de la tunelo sub la Maniko (Angla Kanalo), estis rivelata ke unu kompanio kvotis nur 10.000 pundoj.

"Konsiderante la kostoj de laboro kaj aparatoj," demandis la projekta estro al la plej malpli kvotanta proponanto, "Kiel vi intencas plenumi la taskonkontrau kia sumeto?"

"Estas simple," respondis la proponanto. "Mia partnero prenas fosilon, iras al Francio kaj komencas fosi. Mi prenas alian fosilon kaj komencas fosi de Anglio. Ni ambau fosos ghis ni renkontos unu la alian kaj, jen! Vi havas tunelon!"

"Hmm..sed kio okazos se vi du uloj neniam renkontighos?"

"Ech pli bone por vi!" entuziasme respondis la proponanto,"Tiukaze vi havos du tunelojn!"


DECECA AFERO

En malgranda urbo, la pastro volis konstruigi novan preghejon. Li konvenigis la altrangulojn de la urbo por diskutado pri fonduso.

Dum la kunveno, la estrino de la loka bordelo eniris la chambron. "Pastro," shi diris, "Jen $10,000 por helpi vin konstruigi vian preghejon!"

"Ne, ne!" respondis la religia viro."Ni ne povas akcepti vian monon! Tio estas malpurigita!"

"Pastro! Akcepti la monon!" kriegis unu el la viroj, "La mono estas nia!"


MALFACILA HAROTONDO

S-ro Bakisto estis grumblemulo kiu chiam serchis difektojn pri io ajn.

Inter aliaj aferoj li estis ege elektema pri sia harotondo. Per siaj plendoj pri liaj laboroj li kutime maltrankviligis siajn frizistojn.

"Mi volas ke mia hararo estas egale dividata, ekzakte che la mezo," li insistis je unu okazo.

"Bedaurinde, mi ne povas fari tion, S-ro Bakisto," respondis la kompatinda frizisto.

"Kial ne?" protestis la cliento.

"Char la nombro de viaj haroj estas nepara, sinjoro," respondis la alia.


NEKUTIMA TRANSAKCIO

Fremdulo en urbo petis taksiisto preni lin al la plej luksa bordelo kiu disponas.

La vizitanto estis plachata per la aspekto de la bordelo do eniris, elektante belegan rughharulinon, kiu gvidis lin al splenda litchambro.

Post duonhoro, portante shatatan rideton, li alfrontis la estrinon kaj demandis pri la kosto. La viro estis surprizita kiam la estrinon dankis lin sed, anstatau pagigi lin, donis $100 al li. Li tute ne komprenis la aferon sed dankeme akceptis la monon kaj foriris.

La sekvan nokton li decidis reveni al la nekutima sed miriga bordelo. Chi foje li ghuis la servon de tre bela blondulino. Memfide li alfrontis la estrinon kaj etendigis la manon por akcepti monon. Chi tiu tempo, tamen, la estrinon diris, "$50, bonvolu."

"Tiu sumo estas ghusta," respondis la konfuza viro, "Sed lastafoje vi donis al mi $100, nun vi volas ke mi pagu $50 al vi. Kio okazas?"

"Nu sinjoro, chi foje vi ne aperis en la televido."


MARSA REPRODUKTADO

Grupo de scientistoj estis che la planedo Marso por studadi la kutimojn de la marsanoj.

Scientisto demandis al chefa marsano, "Kiel vi reproduktas vian specion, sinjoro?"

La estro alvokis marsaninon, kiu estis tre alloga lau la chefo, kaj ordonis ke shi seksumadu kun si. La marsanoj intermiksis siajn tentaklojn kaj faris ian dancon. Baldau sako formighis sur la dorso de la ino. La sako kreskis rapide kaj finfine malfermighis, liverante etan marsanon en la tentaklojn de la patro.

Tiam la chefo insistis ke la homoj montru iliajn metodon de reproduktado. Post hezito, la chefa homo ordonis ke alloga scientistino seksumadu kun li rigardataj de la marsanoj. Kompreneble, la chefo klarigis al sia kolego ke la afero okazu nur por la progreso de scienco, evidente ne por lia plezuro. La aliaj homoj foriris kaj la du homoj komencis seksumadon.

Post la seksumado, la chefa marsano demandis, "Sed kie estas la hometo?"

"Ghi alvenos post nau monatoj," respondis la chefa scientisto.

"Nau monatoj! Tiom longe!", la alia respondis "Do, tiukaze, kial vi faris vian strangan agadon tiel rapide che la fino?"


PUDORO

La patrino de la juna edzinota virino estis iom malmoderna. Shi instruis sian filinon pri edzinigho: "Neniam permesu al via edzo ke li vidu vin dum vi estas tute senvesta. Chiam vesti vin per io. Tiel, vi konservas vian pudoron kaj ankau iom da decan misteron pri via korpo."

"Jes, patrino. Mi agos ghuste," la junulino respondis.

Du semajnoj post kiam ili edzinighis, la paro estis pretontaj enlitighi. Iomete hezite, la edzo demandis al shi, "Karulino, pardonu min - chu iam ekzistis frenezo en via familio?"

"Ne, karulo, mi kredas ke ne," shi respondis. "Kiel vi demandas tion?"

"Nu, karulino, estas nur char chiunokte post kiam ni edzinighis vi portas tiun ridindan chapelon en la lito."


KIOM DA AMATINOJ

La du amorantoj disighis kaj tiam ripozis sur sia lito. Shi karesis lian vangon kaj demandas rukule, "Karulo, kiom da amatinoj estis kun vi antau mi?"

Post kelkaj silentaj minutoj, shi paute demandis, "Nu, vi ne jam respondis. Mi ankorau atendas - kiom da antauaj amatinoj?"

"Paciencu, karulino," li respondis, "Mi ankorau kalkulas."


SEKSUMADA VIZAGhO

Che la psikiatristo, Vilhelmo klarigis sian problemon pri seksumado. La psikiatristo, tamen, ne povis klare kompreni la problemon kaj daure demandis Vilhelmon. Fine, la doktoro demandis, "Chu vi rigardas la vizaghon de via edzino dum vi seksumadas?"

"Nu, jes, unufoje mi rigardis shian vizaghon, doktoro."

"Kia estis shia esprimo, Vilhelmo ?"

"Shi aspektis kolere, doktoro!"

"Aha!" respondis la psikiatristo, kiu kredis ke li finfine baldau komprenos la problemon. "Do, Vilhelmo, vi diras al mi ke vi nur unufoje rigardis la vizaghon de via edzino dum seksumado. Tio shajnas iom nekutima al mi. Kiel tio okazis, ke vi rigardis shian vizaghon je tiu okazo?"

"Shi estis rigardanta nin tra la fenestro, doktoro".


TAGO POR RIPOZI

"Ne estas nekutime, ke juna paro - kiel ni diru? - troas dum la unuaj semajnoj de edzigho," konsilis la doktoro post sia ekzameno de la nov-edzighitoj.

"Estas nur ke vi ne sufiche ripozas. Kion vi bezonas estas limoj de viaj seksumadaj tagoj. Mi volas ke vi seksumadu nur dum tiuj tagoj kies nomoj inkluzivas "R-n", t.e. mardo, merkredo kaj vendredo. Tiam vi sendube konstatos ke vi sentas vin pli bone."

Post unu tago de ripozo la edzino estis tiel amorema ke shi ne povis dormi. Shi ripete turnis shin ghis finfine shi kubute-pushis sian edzo en vekecon. "Karulo, chu vi ne shatus esti intima kun mi?" shi demandis.

"Kiu tago estas hodiau?" li dormeme respondis.

"Estas sabatro, karulo", shi rukulis.


FANFARONA OFICEJA ESTRO

Unu tagon, recivinte telefonan alvokon de iu, la fanfarona oficeja estro ekscitighis.

Li starigis kun sia brusto pufigita kaj laute anoncis, "Mia edzino jhus telefonis al mi! Shi diris ke shi estas graveda!".

Post silenta momento, audighis mallauta vocho, apenau audebla, el la malantaua parto de la chambro, "Kiun vi suspektas?"


JUNA AMBICIO

Georgo, sukcesa kaj richa bankisto, fieris pri sia profesio. Pro tio, li kompreneble anticipis ke sia filo ankau estos bankisto. Unu tago li diris al la 4 jaragha knabo:

"Kiam vi estas plenkreskulo, mia kara filo, chu vi estas bankisto kiel mi?"

"Ho ne, pachjo, mi ne estos bankisto, mi estos poshtisto!"

"Kial vi preferas esti poshtisto anstatau bankisto?" respondis la surprizita patro.

"Nu, pachjo, bankistoj nur skribas sur strangaj paperoj kaj parolas per la telefono tut-tage. Sed kiam mi ighas poshtisto, panjo multe kisas min chiu matenon, kaj mi resaltas en la lito, kaj poste mi ricevas pecon da kuko! "


GhENIGAJ GESTUDENTOJ

Du najbaraj patrinoj babilas pri iliaj problemoj.

"Mi tre chagrenas pro mia fora filo, kiu studas en la Universitato che la chefurbo. Tiom ofte li skribas al mi, petante monon - mi ghenighas, demandante min kiel li elspezas la monon!", diras unu.

La alia respondas, "Se oni havas filinon - tia estas mia kazo - la situacio tute malsamas. Estas multe pli malbone. Mia filino che la Universitato neniam petas monon - mi demandas min kiel shi gajnas ghin!"


MORTANTA ADVOKATO

Advokato estis mortanta en sia hejma litchambro. Subite li alvokis sian edzinon.

Shi impetis en la chambron, demandante, "Kion vi deziras, karulo?"

"Alportu sanktan biblion, mi petegas vin!" li urghe respondis.

La edzino estis religia persono kaj do shi ghuis pro la peto. La edzo antaue ne montris intereson pri religio. Shi portis la biblion kaj komencis serchi taugan ekstrakton por lautlegi al la mortanto. Shi apenau komencis tion kiam la advokato tuj ekprenis la biblion kaj febre foliumis ghin.

"Kion vi faras, karulo", diris la surprizita kaj scivolema edzino.

Li kriegis, "Mi serchas evitilojn!"


KARA JOHANO:..

Kara Johno,

Bonvolu legi chi tiun pasian leteron de korshirita virino. Mi ne povas dormi au ripozi post kiam ni eksfiancighis! Chio estas malluma, chio estas malghoja...

Chu vi ne povas pardoni kaj forgesi? Kiu estas perfekta? Kiu neniam peketas? Via foresto krevas mian kompatindan koron. Mi ne povas chesi plori, tage kaj nokte.

Mi estis stultulo. Mi nun tiom klare konscias ke vi estas la solo viro por mi. Neniu alia povas anstataui vin, karulo.

Mi amas vin.

Via Stefania.

P.S. Gratulojn pro via gajno de chi monata loterio.


KOLEGIA STUDENTO PETAS:.

Kolegia studento skribis al siaj gepatroj:

"Karaj Patrino kaj Patro,

Mi sentas min tiel malkontenta char mi denove devas peti vin sendi pli da mono al mi. Bonvolu sendi al mi $500, kiun mi bezonas por acheti manghon.

Via filo, Jochjo.

P.S. Skribinte chi tiun, mi sentis min tiom malghoja ke mi postkuris la poshtiston por regajni la leteron, kiun mi volis bruligi. Mi preghis ke la letero neniam atingos vin sed mi estis tro malfrua."

Post kelkaj tagoj, Johano ricevis la jenan respondon de sia patro:

"Kara Johano,

Bonajn novajhojn! Viaj preghoj estis respondataj! La letero neniam alvenis.

Via Pachjo."


DUFOJE

Juna viro alfrontis doktoron. "Doktoro, mi opinias ke vi devus eltranchi la tonsilojn de mia edzino."

"Mia juna amiko," komencis la doktoro, iom pompe, "Mi jam eltranchis la tonsilojn de via edzino antau 6 jaroj. Chu vi iam audis pri virino kiu rekreskis siajn tonsilojn?"

"Ne, doktoro, neniam," replikis la viro. "Chu vi iam audis pri viro kiu denove edzighis?"

tonsilo - ìèíäàëèíà (àíàò.)


Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ