Kiam okazis la unua geedzigho inter esperantistoj? Kaj kiam okazis la unua internacia E-geedzigho? La respondon vi trovos en la chi-suba artikolo, kies autoro jam dum multaj jaroj esploras la vivojn de E-pioniroj, kaj chiam malkovras ion novan. Foje - ech misteran! - Red.

Tri brilaj paroj

Jefim ZAJDMAN, Ukrainio (Jalto)

 

La jaro 1892 jaro estis mejloshtona en la rusia Esperanto-movado: en Sankt-Peterburgo aperis la unua oficiala E-societo Espero, en Odeso - la unua ghia filio, kaj en Jalto* d-ro Ilja OSTROVSKIJ, eksciinte pri la societo Espero, komencis lerni Esperanton kun sia 10- jaragha filino Nadja. Kaj baldau li farighis la plej sukcesa varbanto por la Movado. Tiutempe en Svedio aktivis studento Valdemar LANGLET [lanle], kies nomo ofte aperis sur paghoj de la unua E-gazeto La Esperantisto. En 1891 li fondis en sia urbo, Uppsala, la duan E-klubon en la mondo. Rusiaj esperantistoj tiam "kuirighis en la propra suko", ne havante parolan praktikon kun eksterlandanoj. Kaj jen - d-ro OSTROVSKIJ decidas gastigi la svedan junulon kaj invitas lin al Jalto. Kiu povis scii tiam, ke la renkontigho estas komenco de la fadeno, kiu etendighos tra jarcento kaj kunligos niajn heroojn?..

Valdemar decidis veturi kun sia amiko, studento ETZEL, kiu lernis Esperanton survoje. Ili vizitis Odeson kaj konatighis tie kun familio de famaj E-pioniroj: Nikolao BOROVKO kaj Antonina CHAJKOVSKAJA, kiuj post dekoj da jaroj farighos bopatro kaj bopatrino de Valdemar. Antonina akompanis la junulojn al Jalto kaj estis ilia chicherono tra krimea montaro. Tri semajnojn Valdemar kun plezuro konversaciis kun d-ro Ilja OSTROVSKIJ kaj baldau ili ambau jam flue parolis. Tuj poste Valdemar entreprenis vojaghon tra Rusio chevalrajde - li estis, fakte, la unua E-vojaghanto (KONTAKTO 195, 2003:3). Reveninte Svedion, li fondis la duan E-gazeton en la mondo - Lingvo Internacia; tiam li estis nur 23-jaragha. Post tiu renkontigho chiuj kvar (Nikolao, Antonina, Ilja kaj Valdemar) farighis fidelaj amikoj por la tuta vivo: intense interkorespondis, kune batalis kontrau provoj reformi Esperanton kaj ech helpis unu al la alia, kiel parencoj.

La unua internacia Esperanto-paro

En 1899 okazis la unua internacia E-geedzigho - inter Valdemar LANGLET kaj finna esperantistino Signe BLOMBERG (1876-1921). Li tiam jam finis la studadon en la universitato kaj estis jhurnalisto. La mielmonato estis vojagho al Samarkando (Uzbekio, tiam en Rusia Imperio) tra Rusio. Char la vojaghon subtenis regho Oskaro la Dua, Valdemar kun la edzino kaj frato Aleks ricevis rekomendojn de la sveda Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj al rusiaj superaj instancoj, kaj kiam ili venis en Sankt-Peterburgon, oni disponigis al ili apartan vagonon (tien kaj reen) kun konduktoro. Reveninte Svedion, Valdemar organizis luksan ekspozicion pri Samarkando. En 1905-1906 Valdemar daurigis la studadon en germana universitato kaj baldau farighis sekretario de la Sveda Turista Asocio kaj samtempe sekretario en sekreta gazetarservo de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj.

Signe naskis du filojn - Emil kaj Lars; en Stokholmo nun loghas 58-jaragha jhurnalistino Monika LANGLET, filino de Lars. En 2003 shi gastis che la la autoro de chi tiu artikolo en Jalto kaj partoprenis E-aranghon Aroma Jalto. Tre simbole: la E-aranghon en Jalto partoprenis nepino de la unua internacia E-paro, kies avo ekzercis paroli Esperanton en la sama urbo antau pli ol cent jaroj - en fora 1895!

Gejustuloj de la mondo

En 1896 Antonina CHAJKOVSKAJA gravedighis kaj diris: se naskighos knabo, ni nomu lin Valdemar. Sed naskighis filino, Nina. Kiam Valdemar edzighis, Nina estis nur trijaragha. Shi ekvidis lin unuafoje en 1923 en Moskvo, kiun Valdemar vizitis kiel jhurnalisto. Ekvidis… kaj tuj ekamis tiun chi junaspektan imponan 51- jaraghan viron, pli aghan ol shi je 25 jaroj. Fakte, shi jam delonge estis enamighinta al li, char lia nomo konstante sonis en la domo, kaj super shia lito ekde lulil-tempo pendis foto de 1895 jaro, en kiu Valdemar sidas apud shia patrino. Kiam shi diris pri la foto al Valdemar, li tuj elposhigis la kopion, kiun li chiam kunportis. La patro de Nina, Nikolao BOROVKO, mortis en 1913, kaj lia edzino Antonina restis kun tri infanoj, kaj la familio malsatis en tiu por Rusio malfacila tempo. Valdemar konversaciis kun la familio en kvar lingvoj: kun Antonina en Esperanto, kun la filo ruse, kun Nina germane kaj kun ties fratino france. Vidante, en kiu mizera stato estas la familio, Valdemar proponis al Antonina kunpreni al Svedio iun el la infanoj, kaj shi petis preni Nina-n por jaro - shi ne povis fini la muzikan studadon en Moskvo. Valdemar kaj Nina forveturis, kaj en 1925 ili geedzighis. Stranga koincido - en 1916 fratino de Nina verkis romanon "La verda ringo", en kiu Nina estis chefheroino sub la familinomo LANGLET!

La paro multe vojaghis, kaj en 1932 ili porlonge enloghighis en Budapeshto. Valdemar LANGLET instruis la svedan lingvon en Budapeshta universitato, Nina instruis pianon, violonon, gitaron kaj la rusan lingvon. La interesa, eventoricha vivo de niaj herooj interrompighis, kiam en 1944 Valdemar eksciis pri la amasaj mortigoj de judoj en la naziaj koncentrejoj. Li farighis estro de la Sveda Rugha Kruco en Budapeshto kaj kune kun Nina ekgvidis sav-agadon de la persekutataj judoj kaj kristanoj, provizante tiujn per savdokumentoj de la Rugha Kruco (pli detale legu en revuo Esperanto, januaro 2004). Valdemar tiutempe estis jam 72-jaragha (!), sed li daurigis la dangheran agadon ech el kashejo en 1945, kiam li estis mortkondamnita de la nazioj (pri chio chi Nina skribis en sia libro Kaoso en Budapeshto - Red.). Li mortis en 1960. En 1966 Israelo nomis lin kaj Nina-n "justuloj de la mondo" (tiun honoran titolon oni donas al ne-judoj, kiuj kun risko al sia vivo savis judojn de la nazioj), kaj Nina lige al tio veturis al Israelo por planti tie du arbojn en la Parko de Justuloj. Estas interese, ke sian solenan paroladon shi faris en la hebrea, kiun shi komencis studi antau la forveturo. Shi estis tiam 70-jaragha! Poste shi plu studis la lingvon kaj estis kunautoro de kelkaj lernolibroj pri la hebrea kaj hebresvedaj vortaroj.

La tuta mondo scias pri la samtempa sav-agado en Budapeshto fare de la sveda diplomato Raoul WALLENBERG [raul valenberg], char li estis forkaptita de la rusa kontrauspiona organizajho Smersh kaj poste mortigita**. Sed la nomoj de niaj herooj longe restis en la ombro de la fameco de WALLENBERG. Nur en 2002, dank' al insista laboro de svedaj esperantistoj ili ambau estis nomitaj "Honoraj civitanoj de Israelo". Nina mortis en 1988, kaj ghis nun en la chambro en Uppsala, kie shi loghis, super shia lito pendas la foto de 1895…

La tria paro

Restas rakonti nur pri Nikolao BOROVKO (1863-1913) kaj Antonina CHAJKOVSKAJA (1872-1948). Nikolao naskighis en nobela ukraina familio, Antonina havis polan patron kaj grekan patrinon. Ambau iliaj patrinoj mortis naskante ilin.

En 1887 ZAMENHOF ricevis el Krimeo leteron en Esperanto, kiu tre kortushis lin. La 15-jaragha knabino skribis, ke shi ne bezonas atendi ghis kiam milionoj ekdeziros lerni la novan lingvon, kaj ke shi jam ellernis ghin kaj instruas al la geamikoj. Tiu estis la unua esperantistino el Simferopolo (chefurbo de Krimeo) - Antonina CHAJKOVSKAJA.

Nikolao BOROVKO eklernis Esperanton en 1889, kiam li militservis en ekzilo en Siberio. Post reveno el Siberio li klerigis sin en bibliotekoj kaj farighis enciklopedie klera homo: psikologo, filozofo, arhheologo, literaturisto, talenta ingheniero... Lia unua artikolo "Teatro esperantista", en kiu li proponis propagandcele krei migrantan E-teatron, aperis en La Esperantisto en 1892. Li estas konata precipe pro la letero de ZAMENHOF pri la deveno de Esperanto, kiun li skribis responde al BOROVKO. Sed malmultaj scias, ke Borovko estas autoro de la unuaj originalaj noveloj en Esperanto.

Antonina kaj Nikolao renkontighis en odesa E-klubo kaj estis inter la plej aktivaj klubanoj, kiuj fondis la filion de Espero. En 1892 en La Esperantisto aperis rakonto de Antonina "La terura nokto" kun la subtitolo "dedichita al mia altirinto, s-ro N. BOROVKO".

En 1894, post longaj disputoj pri reformoj en Esperanto, ili propramone organizis pri tio perleteran balotadon, kaj ZAMENHOF sendis al ili dankleteron pro ilia agado. En 1896-97 ili loghis kaj laboris en Sankt-Peterburgo. Nikolao estis la dua prezidanto de la societo Espero, Antonina - tre aktiva ano de la societo. Shi sukcesis tiam interesigi pri Esperanto faman rusan verkiston KOROLENKO kaj instigi faman komponiston, direktoron de moskva konservatorio, esperantiston Taneev verki la unuajn melodiojn por E-versoj.

En 1902 ili ekloghis en Jalto, kie Nikolao fondis la unuan publikan bibliotekon, sed en 1906 la tuta familio estis elurbigita pro liaj artikoloj en la urba jhurnalo lige kun la cara manifesto de 1905***. Li ne estis revoluciema, simple demokrata, sed tiutempe ankau tio estis punenda. Tamen en 1908 li farighis direktoro de la chefa biblioteko en Simferopolo kaj laboris tie ghis la morto. Antonina estis direktoro de alia urba biblioteko kaj post lia morto longe okupis tiun postenon. Antonina naskis ses infanojn, el kiuj du mortis infanaghe. La familio vivis tre amike, malgrau ke la vivo ne estis facila por ili. Antonina mortis en soleco: shi ne povis renkontighi kun Nina kaj aliaj gefiloj mortis…

De Monika LANGLET, kiu amikis kun Nina, mi multe eksciis pri la familio Borovko kaj poste serchis la spurojn de la familio en arkivoj. Rezulte mi sentas min kvazau parencon de chiuj tiuj homoj, kaj vershajne mi neniam chesos serchi chion, kio estas ligita kun ili. La amikoj shercas, ke "Borovko reenkarnighis en min", kaj tio estas por mi flatajho. Kion aldoni? Foje mi vizitis bibliotekon en Simferopolo, kies direktoro estis Antonina. Tiu konstruajho tamen ne plu estas biblioteko - oni faris el ghi apartamentaron. Kaj imagu mian miron, kiam mi komprenis, ke mi... naskighis ghuste en tiu chi ejo!

Legu: Kaoso en Budapeshto. Nina LANGLET. Trad. K. Kniivila. Red. Istvan Ertl. Bambu. Varna. 2001. 168 p. 9.30 EUR.


* Odeso kaj Jalto (Krimeo), nun ukrainaj, tiam estis en la Rusia Imperio - Red.

** au, pli ghuste, "malaperis senspure" - Red.

*** la manifesto estis kreita dum la pinto de la Tutrusia Politika Striko oktobre 1905 - Red.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ