La unua periodo de la historio de Esperanto-movado en Moskvo — nomoj kaj lokoj (1879—1917)

La sovetia chefurbo Moskvo havas longan kaj richan historion, en ghi multas historiaj monumentoj, konstruajhoj, lokoj — kvankam certa kvanto da ili malaperis pro diversaj kauzoj — plilarghigoj de stratoj kaj placoj, rekonstruoj, nova konstruado ktp. Feliche, konservighis multaj memorlokoj, ligitaj kun Esperanto kaj Esperanto-movado; pri kelkaj el ili temos sube.

Unu el la plej memorindaj konstruajhoj estas la domo, kie loghis la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof, estante studento de medicina fakultato de Moskva Universitato en la jaroj 1879—1881. La domo, nun situanta sur la strato Nejdanova, 21, bone konservighis (nun ghin okupas Stata Komitato pri scienco kaj tekniko). Dum la Zamenhofa tempo tiu chi domo apartenis al eksoficiro Andrej Miklashevskij kaj en ghi estis meblitaj chambroj (speco de nemultekosta hotelo); adreso de la domo estis strato Tverskaja, 27. Dum la rekonstruo en 30-50-aj jaroj topografio de tiu loko grave shanghighis. La domo, kie loghis Zamenhof, estis demovita al la strato Nejhdanova kaj sur ghia loko aperis alia domo (ghia adreso estas strato Gorjkij, 11). Do, ni plenrajte povas diri, ke en Moskvo konservighis loko el la praesperanta tempo — char Zamenhof loghis en Moskvo ghuste en la periodo inter kreo de la "Lingwe uniwersala" (1878) kaj apero de la Unua Libro (1887). Sendube, dum restado en Moskvo juna studento Ludoviko pripensadis sian amatan revon pri chies komuna lingvo.


Strato Nejhdanova, 21.
La domo en Moskvo, kie loghis la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof en 1879
1881

Ankau menciindas Moskva Universitato (malnova konstruajho en la centro de la urbo), kie studis Zamenhof kaj kie en la jaroj 1908—1916 floris vigla Esperanto-movado, kiun partoprenis studento Sergej Obruchev, poste konata sciencisto kaj akademiano. Ankau multaj profesoroj partoprenis la esperantistan agadon, inter ili konata lingvisto R. Brandt, matematikisto I. Jegalkin ka.


Malnova konstruajho de Moskva Universitato

Inter la plej unuaj adresatoj de Zamenhof, ricevintaj la Unuan Libron, estis granda verkisto Leo Tolstoj. Estas bone konata lia pozitiva rilato al Esperanto kaj al la esperantista movado. Multaj lokoj en Moskvo memorigas pri Tolstoj — lia domo-muzeo, monumentoj, muzeoj, strato, kiu portas lian nomon. En la strato Arbat konservighis domo n-ro 36, kie komence de nia jarcento situis la eldonejo "Posrednik" ("Peranto"), kiu eldonis dekojn da verkoj de L. Tolstoj en Esperanto-tradukoj.


Strato Arbat, 36.
La domo, kie en komenco de la 20-a jarcento situis la eldonejo "Posrednik" ("Peranto")

Al unuaj moskvaj esperantistoj apartenis homoj, proksimaj al Leo Tolstoj. Inter ili estis granda rusa komponisto Sergej Taneev. Li korespondis kun Zamenhof kaj kun multaj esperantistoj, verkis kantojn kun Esperanto-tekstoj, skribis taglibron en Esperanto, kies traduko el Esperanto en la rusan estis publikigita en moskva eldonejo "Muzika" en 1981. Inter stratetoj che Arbat trovighas Taneev-strato, kie staras lia modesta unuetagha domo (n-ro 2).


Taneev-strato, 2.
En tiu modesta unuetagha domo loghis granda rusa komponisto kaj esperantisto Sergej Taneev

Inter la jaroj 1907—1917 en Moskvo funkciis Moskva Instituto de Esperanto, Librejo "Esperanto", estis eldonata revuo "La ondo de Esperanto". Ilia chefa aganto estis fama esperantisto Aleksandr Sahharov (1865—1942). Konservighis domo, kie li agadis. Nun ghin okupas muzeo pri Majakovskij (projezd Serova, 3/6, iam Lubjanskij projezd, 3). Certan tempon Librejo "Esperanto" trovighis en strato Tverskaja, 26, nun strato Gorjkij, vid-al-vide al la domo, kie siatempe loghis Zamenhof.

Grandan antauenpushon por evoluo de Esperanto-movado en Moskvo donis la fondo en la jaro 1908 de Tutrusia Asocio de Kuracistoj-esperantistoj. Ghin gvidis profesoro de Moskva Universitato fama kirurgo P. Djakonov, universitata privat-docento N. Kabanov, redaktoro de la jhurnalo de "Societo de rusaj kuracistoj, fondita je memoro de Pirogov" d-ro K. Sidlovskij.

Estas notinde, ke inter 1909 kaj 1917 Esperanto-literaturon en Moskvo presis 7 presejoj. Ekzistis speciala eldonejo "Esperanto", kiu situis en la strato Valovaja.

Esperanto estas fenomeno precipe internacia, sed ghi apartenas ankau al la nacia rusa kulturo. Jen estas vere interesa koincido. Dum restado de Zamenhof en Moskvo, en la jaro 1880, estis instalita monumento de Aleksandr Pushkin en la fino de bulvardo Tverskoj (nun placo Pushkin). Kaj ni ne forgesu, ke la unua libroforme eldonita en Esperanto verko (en 1888, unu jaron post la kreo de la lingvo) estis "Negha blovado" de Pushkin.

En la jaro 1909 en Moskvo estis instalita monumento de Nikolaj Gogol. Tiu evento altiris grandan atenton de moskvaj esperantistoj, multaj el kiuj partoprenis la ceremonion. La fama chefverko de Gogol — "Revizoro" — tradukita de L. Zamenhof mem, aperis en Esperanto en 1906 kaj de tiam kun granda sukceso multfoje estis surscenigita dum Esperanto-kongresoj.

Estas interesa demando por la fino — kiom da esperantistoj estis en Moskvo tiutempe? Lau adresaro de 1912 en Moskvo aktivis pli ol 200 geesperantistoj — la cifero, kiu ne estas malbona ankau por nia tempo.

L. Vulfovich

("Impeto'89)

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ