MEM estis manipulata de Moskvo
de Aleksandr Hharjkovskij

Kunigi du ideojn

    Estas bone konate, ke la Esperanto-movado en Sovetunio komencis revivighi post la morto de I.Stalin, kiam nemultaj restintaj samideanoj revenis el GULAGoj. En 1956 oni provis revivigi SEU, formale ne malpermesitan, sed fizike preskau neniigitan. La refonda provo okazis en la moskva klubejo Ideal, tamen la autoritatoj disbatis la novnaskitan union kaj riprochis ties prezidanton prof. E.Bokarev.*
    Sed la movado renaskighis. Post la sukcesa internacia renkontigho kadre de la Moskva festivalo de junularo kaj studentoj (1957) estis fonditaj junularaj grupoj
Fajrero (Moskvo) kaj Auroro (Leningrado), kiuj baldau chesis pro rezisto de la autoritatoj. Al ni, aktivuloj, estis klare, ke neniu neutrala, nepolitika esperantista unuigho en USSR estas ebla. Tiutempe du leningradaj esperantistoj kaj komunistoj B.Toll kaj S.Podkaminer iniciatis fondi novan internacian pacbatalan organizon, kiun devige partoprenu chiuj sovetiaj esperantistoj. Tiel ili kunigus du ideojn: komunistan pri unuigo de la mondo per paco kaj esperantistan pri la internacia lingvo.

MEM kaj la pacmovadoj

    Tiutempe estis fondita lau la iniciato de Kremlo monda pacmovado kun ties Tutmonda Pac-Konsilantaro en Helsinki, aliaj "tutmondaj" (do, prosovetiaj) organizoj - junularaj, virinaj, jhurnalistaj k.t.p. Festivaloj de "pacbatalantoj" okazis en pluraj chefurboj. Sub influo de Tutmonda Kongreso de la popoloj por paco en Vieno en 1953 fondighis Mondpaca Esperantista Movado (MEM), sed ghi ekvivis nur post la fondo de la sovetia filio, kiam unu el la fondintoj de MEM, austria komunisto Anton Balague venis al Moskvo por serchi favoron de la gvidantoj de la Unuigho de sovetuniaj amikec-societoj (SSOD), fakte - fako de la Internacia departemento de CK KPSU. Post kelkaj jaroj li kaj sovetiaj MEM-anoj atingis la celon - la partiaj subvencioj ebligis eldoni Pacon, organon de MEM en USSR kaj ties satelitoj en Europo, eldoni propagandan literaturon en Esperanto, organizi konferencojn de MEM.
    La movadon gvidis vicprezidanto de SSOD M.Pesljak, kiu plenumis ordonojn de Valentin Ivanov, kiu kuratoris esperantistojn en la tre influa internacia departemento de CK KPSU.
    Pesljak postulis, ke la MEM-anoj en la socialisma bloko sekvu la partian linion, obeu la ordonojn de la partio kaj limigu la kvanton de esperantistoj. Do, nia espero uzi MEM kiel shildon por legitimi Esperanton en USSR ne realighis. Kontraue, oni uzis sovetiajn kaj eksterlandajn esperantistojn por atingi siajn porsovetiajn celojn.

Kiu mendis la muzikon?

    La sovetiaj aktivuloj de MEM antau esperantistaj aranghoj estis instrukciataj en la Domo de Amikeco en Moskvo pri la metodoj de propagando. Iliaj vojaghoj estis pagataj de CK KPSU, kaj kiu pagas la muzikistojn, tiu mendas la muzikon.
    En 1965 du sovetiaj komunistoj M.Mihhajlov kaj N.Podkaminer partoprenis en la 50-a UK en Japanio. Ili faris chion, por ke la neutrala organizo estu unuflanka kaj kondamnu la usonajn militagojn en Vjetnamio. Kiam responsuloj de UEA malpermesis, oni ripetis la samon en la sekva UK (Budapeshto, 1966), chi-foje pli sukcese.
    Mi mem partoprenis en 1976 similan konsultighon de esperantistoj el socialismaj landoj en Moskvo. La raportoj sonis kvazau ghi estus ne esperantista, sed kompartia konferenco.
    Mi partoprenis ankau konferencon de MEM kadre de la 63-a UK (Varna, 1978). Por la elekto de la Internacia Komitato de MEM estis prezentita listo kompilita de M.Pesljak en Moskvo. Kiam unu el la fondintoj de MEM, malnova komunisto S.Podkaminer eksciis, ke li ne estas en la listo, li ekhavis koratakon. Li havis unu mankon - li estis judo, kaj en CK KPSU oni decidis, ke jam tro multaj judoj gvidas la organizajhojn. Tio koncernis ne nur MEM. En Moskvo oni opiniis, ke ankau UEA kaj TEJO estas cionismaj: H.Tonkin estis suspektita kiel judo pro la finajho
-kin, kaj pri la judeco de israelano A.Wandel, gvidanto de TEJO, neniu dubis.

Kio pri UEA?

    Rilate al UEA, en CK oni ne kredis, ke iu internacia organizajho povas esti neutrala. Favorante MEM, oni volis uzi ghin kiel ilon por ekgvidi UEA kaj uzi ghin por sovetiaj celoj. Al CK ne plachis Ivo Lapenna, kiun oni konsideris "internacia spiono", eble pro tio, ke li helpis la rusan esperantiston Nikolaj Rytjkov enradikighi en Londono, kiam tiu restis en la libera mondo post la Europa Esperanto-Konferenco en Vieno (1965).
    Kiam ighis klare, ke en la hamburga kongreso Lapenna estos eksigita, oni sendis al la kongreso sovetian delegacion kape kun prof. M.Isajev por elekti "indan prezidanton de UEA". Sed lia influo estis limigita. Pli da influo havis d-rino F.Szabo-Felso, sed shin ne impresis au ne atingis instrukcioj de Moskvo. La homo, kiu povus ordoni al shi, tiutempe estis ne en Hamburgo, sed en Sofio. Li estis Nikola Aleksiev, prezidanto de MEM. Kiam Aleksiev eksciis, ke Tonkin farighis prezidanto de UEA, li indigne riprochis al shi:
    "Kiel vi allasis, ke reprezentanto de la chefa imperialista shtato estras UEA? Se vi mem ne maturighis politike, vi devis dum la elekta kunsido foriri al la tualetejo kaj survoje ricevi telefonan instrukcion de mi. Vi faris gravan politikan eraron!"
    Pri tio raportis en mia cheesto al Pesljak prof. Isajev. Kaj Aleksiev aspektis pli kaj pli kiel sovetia marioneto.
    Sed nun Aleksiev (Esperanto. 1991. No 12) vokas al revivigo de la formortinta, kune kun Soveta Unio, MEM.
    Por ne citi ies raportojn mi iom pli detale priskribos la propran sperton.

En la suna Bulgario

    En 1978 aperis mia libro pri V.Eroshenko, kaj oni fin-fine permesis al mi veturi eksterlanden, nome al Varna anstatau S.Podkaminer, kiu cedis sian lokon en la grupo (li mem vojaghis lau alia invito) por partopreni en la jam menciita 63a UK. Por vidi la etoson de la kongreso - jen kelkaj okazoj:
    Mian jhus aperintan libron pri Eroshenko mi donacis al konata china esperantisto, kiu konis la blindan poeton. En la hotelo mi estis haltigita de KShSano (ano de la Komitato de Shtata Sekureco - KGB), kiu prezentis al mi sian dokumenton kaj forprenis la libron de la chino, promesinte redoni ghin post kontrolo de la pagho.
    Mi penis defendi S.Podkaminer, kiu - kiel mi jam skribis - ne estis elektita komitatano de MEM, sed V.Samodaj, kiu venis al Varna aparte (li ech loghis aparte, plene pagite de SSOD), diris pri la "nacia balanco" en la komitato, kaj pro tio kelkaj homoj (li aludis mian judecon) ne devas defendi "siajn". Tio ne timigis min, kaj kiam dum diskuto kun gvidantoj de UEA temis pri aresto de siberia esperantisto, kaj Samodaj ordonis al ni proteste foriri, mi malobeis.
    Apartan malplachon trovis miaj noktaj paroloj kun la novaj amikoj el Usono, Chinio kaj Israelo. Kelkfoje oni avertis min dum miaj matenaj revenoj, kaj unufoje A.Berjoza (responsulo pri esperanto en SSOD, posta sekretario de ASE) diris: "Mi enigis vin en la grupon pro kompato. Mi persone garantiis vian partoprenon." - "Sed kio pri la mono, pri 700 rubloj, kiujn mi pagis?" - Li respondis, ke ni ankorau parolos en Moskvo. Tamen serioza parolo okazis ankorau en Varna.

Kongresa "magnetofona servo"

    Foje kunvenis kelkaj sovetiaj kaj du israelaj esperantistoj. Inter la niaj estis Eugeno Perevertajlo kaj Kutlukhan Shakirov el Tashkento. Braha el Tel-Aviv sherce rimarkigis, ke la ruso Eugeno persekutas la aborigenon Kutluk. La lasta respondis, ke la afero estas tute kontraua, char en Uzbekistano lokaj nacianoj persekutas la alvenintajn rusojn. Poste parolo sin turnis al la juda problemo, al elmigro al Israelo. Eugeno penis pruvi, ke la tuta problemo estas "elsuchita el la fingro", kaj la judoj ne volas formigri, char ili estas preskau rusoj. Mi eksplodis kaj diris chion, kion mi pensis pri la sovetia, tute antisemita, registaro. Tiam mi ne imagis, ke unu el la cheestintoj sonbendigis la paroladon.
    Post unu tago Berjoza invitis min al la chambro en la hotelo
Chjornoje More, kie li loghis. Cheestis chiuj ok personoj, kiuj akompanis nian grupon. Berjoza komencis: "Mi akceptis vin pro kompato, char oni ne rajtigis vin ellandighi multfoje, sed vi dissemas viajn cionismajn ideojn." Mi neis, tamen post tio li audigis la sonbendon. Mi eksilentis. Berjoza diris, ke li volas helpi al mi, ke kelkaj veraj sovetianoj subskribis la leteron por forpeli la israelajn cionistojn el la kongreso, kaj se ankau mi subskribus, li multon pardonus al mi. Mi petis montri la leteron. Li montris. Pri la enhavo divenu mem. Tamen min mirigis la jam subskribintoj: Samodaj, Arolovich, B.Kolker: Mi respondis, ke mi subskribos, sed poste, char mi devas pripensi. Tiam unu el la cheestintoj pushis min kaj mi falis. Aliaj ekridis kaj komencis la ludon serchu la kvinan angulon. Mi komprenis, ke se sur mia vizagho aperos kontuzoj au vundoj, ili diros, ke mi falis ebria. Tamen mi ne subskribis.
    La okazajho timigis Berjozan. La letero ne estis sendita al la bulgaraj autoritatoj, kaj la israelanoj ne estis forpelitaj. Post mia legha formigro el USSR (1981) okazis kunveno de moskvaj esperantistoj en SSOD por kondamni min kiel perfidulon. Post tio S.Krajnov cirkuligis pri mi antisemitan leteron.
    Neniu, absolute neniu estis kontrau tiuj achajhoj.


* Legu detalan raporton de Nikolaj Danovskij pri la okazajhoj en Ideal chi tie.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ