Semjon S. Podkammer

Lenin kaj Esperanto

Enkonduko

Dum multaj jaroj en esperantista kaj neesperantista gazetaro estas pridiskutata la rilato de Lenin al Esperanto. Nuntempe okaze de la jubilea datreveno de la 100-jaro de la Lenin-naskigho tiu-chi diskutado plioftighas. Kaj tiu-chi fakto estas komprenebla: ech kontrauuloj de Lenin estas devigataj agnoski, ke li estis unu el la plej grandaj revoluciuloj kaj pensuloj de chiuj epokoj. Estas klare, ke aprobo au malaprobo de Esperanto flanke de Lenin havus tre gravan signifon por la evoluo de la esperantista movado en la socialismaj landoj kaj unuavice en Sovet-Unio mem.

Estas notinde, ke la autoroj, kiuj okupas sin pri tiu-chi temo, staras sur du absolute malsamaj pozicioj: unuj asertas, ke Lenin estis konvinkita kontrauulo de Esperanto, aliaj, ke Lenin estis fervora adepto de Esperanto. Kaj kelkiuj kategorie insistas, ke Lenin estis esperantisto kaj ech prelegis esperantiingve dum iuj gravaj kunvenoj. Kaj kion diras la plej fidindaj atestantoj - faktoj kaj dokumentoj? En la moskva instituto de Marx-Engels-Lenin (IMEL), la plej grava marksismo-leninisma, sciencoesplora, institucio, estas zorge kolektataj, studataj kaj publikigataj ne nur chiuj verkoj, paroladoj, eldiroj de Lenin, sed ech la plej malgrandaj liaj notoj kaj skribajhoj. Forestas iu dubo, ke, se Lenin ie kaj iam estus espriminta, chu bushe, chu skribe, sian opinion pri Esperanto, chu pozitive, chu negative, la postsignoj, se ne precizaj atestajhoj de tiuj eldiroj, trovighus ert la Instituto.

Dum la lastaj 6 jaroj ia Instituto trifoje respondis pri tiu-chi temo al leteroj, senditaj de sovetiaj kaj eksterlandaj esperantistoj. La lasta respondo estis sendita en la jaro 1968 al la esperantistoj de GDR. En chiuj tri respondoj estas substrekite, ke en la Instituto forestas iu ajn eldiro de Lenin rilate Esperanton. Samtempe la Instituto agnoskas la ekziston de multaj memor-verkoj, kiuj enhavas tute malsamajn asertojn: iuj el ili emfazas simpation de Lenin al Esperanto, aliaj karakterizas la rilaton de Lenin al Esperanto kiel negativa. Ni analizu kelkajn el tiuj chi asertoj, komencante kun la negativaj.

Lenin - kontrauulo de Esperanto?

Dum la lastaj jaroj aperis en la soveta gazetaro kelkaj artikoloj, kies autoroj kategorie deklaras, ke Lenin estis kontrauulo de Esperanto. La unua artikolo aperis en la jaro 1957 en la revuo Junulara gazetaro (Nr. 8-9). Ghi estis malkompetenta kaj ne dokumentita "verko" de iu O. Loginova, en kiu shi, ne kashante sian malestimon rilate Esperanton, citas artikolon de E. Didrikil, kiu lau shia aserto cheestis en la jaro 1913 en Bern (Svislando) prelegon de Lenin, dedichitan al la nacia problemaro. Didrikil asertas, ke Lenin, tushante la problemon de la lingvo, de la estonta socio, diris: "La revoj pri artefarita unusola internacia lingvo, pri iu "Esperanto" au "Volapuk" estas utopio. Ne artefarita estos la lingvo de la venonta socio. La problemo de la lingvo estas solvebla dumvoje: au unu el la lingvoj de la grandaj kulturaj nacioj, la angla, germana, franca. eble ankau la rusa, farighos komuna lingvo por chiuj popoloj, au chiuj popoloj ekposedos 3-4 lingvojn kaj uzos ilin."(1)

Ni supozu por unu momento, ke Didrikil ghuste rememoris la vortojn de Lenin. Tio signifus, ke Lenin ne kredis, ke Esperanto estos unusola lingvo de la unuigita homaro en la socio de la estonto. Sed la esperantistoj, komence de la Bulonja deklaracio (1905) kaj ghis nun, neniam proponis Esperanton kiel unusolan lingvon, sed nur kiel lingvon duan por chiu. Sekve oni ne povas konsideri la cititan frazon de Lenin (se ech ghi estus eldirita) kiel neon de la rolo de Esperanto kiel moderna internacia lingvo, ilo de interkompreio de divers-lingvaj popoloj.

Tamen Didrikil diris malveron kaj elpensis la vortojn de Lenin. En la jaroj 1912-1914 Lenin loghis en Krakow kaj Poronino (Pollando) kaj multe laboris pri la nacia problemo, ofte tushante la lingvan demandon. De tiu-chi periodo postrestis multaj materialoj kaj tezoj de la prelegoj, referajhoj, kritikaj notoj k.t.p.

Tiuj-chi materialoj pri naciaj problemoj, lnkluzive la lingvajn, estas eldonitaj de IMEL en la XVII-a kaj XXX-a volumoj de Lenina artikolaro. En la enkonduko al la XXX-a volumo la redakcio notas:

"... la dokumentoj de la XVII-a kaj XXX-a volumoj permesas kun senmanka kompleteco respeguli la enhavon de 4 paroladoj de Vladimir Iljich pri la nacia problemo en la jaroj senpere antauintaj la militon" (2) (Sekve, inkluzive la Lenin-prelegon en Bern en ia jaro 1913, pri kiu skribas Didrikil - S.P.). En ambau volumoj oni ne trovas ech mencion pri Esperanto. Sed rusa proverbo diras: "Ne estas fumo sen fajro". Tial estas tre interese esplori, kion tiutempe diris au skribis Lenin, se ne pri Esperanto, do eble pri iuj apudaj problemoj.

En la plena verkaro de Lenin nur unufoje estas menciita la problemo de la tutmonda lingvo: en la tezoj unufoje estas menciita la problemo verkitaj de Lenin en la jaro 1914, estas skribite:

"La tutmonda lingvo eble estos la angla, sed eble + la rusa." (3)

La saman frazon ni renkontas che Lenin, ankorau en alia materialo. En la XXX-a volumo de Lenina artikolaro estas presite: "Nacia problemo (Tezoj lau memoro)". La redakcio aldonas jenan piednoton: "Tezoj de Lenin. 'Nacia problemo' estis skribitaj de li, evidente, post lia referato en Parizo la 23-an de januaro 1914." (4)

En tiu-chi tezoj Lenin, analizante la proceson de disvastigho de la angla. franca kaj germana lingvoj, substrekas la eliminon de unuj lingvoj per la aliaj, indikas jenajn ciferojn, montrantajn, kiom da milionoj da homoj posedas la menciitajn tri lingvojn kaj kiel tiuj chi kvantoj kreskas dum la periodo 1800-1900:

Ni citu Lenin:

"Ekzemplo:

elimino:

 

 

angla

franca

germana

 

 

1800:

20

30

30

(= 80)

1900:

125

40

70

(= 235)

(tutmonda lingvo eble estos la angla, sed eble + rusa)." (5)

Sed nun la autoro audas protestvochon de iu severa leganto: "Vi volas kondamni Didrikil pro falsigo de la historio, tamen vi skribas pri la referato de Lenin, legita en Parizo en la jaro 1914. Kaj Didrikil mencias pri la referato, kiun li auskultis en Bern, en la jaro 1913!". Jes, la autoro skribas pri la referato, prelegita en la jaro 1914 en Parizo, char nur tie kaj nur tiam Lenin diris ion, se ne pri Esperanto, do almenau pri la lingvo tutmonda. Nun ni transiru al la jaro 1913 kaj al Bern.

Sed antau ol transiri al tiu-chi fakto, estas necese emfazi la atentindan modestecon, kun kiu Lenin esprimis sian penson pri la tutmonda lingvo de la unuigita homaro, substrekante en unu linio dufoje per la vorto "eble" la necertecon de la konsiderata solvovojo. Kaj nun pri Bern.

En la jam kelkfoje menciita XXX-a volumo de Lenina artikolaro, sur la paghoj 42-45 estas publikigitaj la leninaj Planoj de referato pri nacia problemo. Julio 1913. Bern.

El la komentariaj piednotoj de la redakcio (pagho 45) ni ekscias, ke en la unuaj tagoj de julio 1913 Lenin alveturis en Svislandon, en Bern. La 9-an de julio li prelegis pri la nacia problemo en Zurich, la 10-an en Ghenevo kaj la 13-an en Bern. Neniu alia prelego de Lenin en Bern en la jaro 1913 havis lokon. Sekve, temas pri tiu-chi referato, kiun auskultis Didrikil. Lingvaj problemoj okupas en tiu-chi referato relative modestan lokon. Lenin mencias la problemon de la popola lingvo kaj de la latina. Poste li tushas la demandon de Svislando kaj ghiaj lingvoj respektive de la naciaj kondichoj. Fine Lenin primokas provojn revivigi la provencalan lingvon en Francio kaj la lingvajhon "Plattdeutsch" en Germanio, nomante tiujn-chi provojn"strangajhoj". Neniu vorto ne nur pri Esperanto, sed ech pri la tutmonda lingvo! Sekve evidentighas, ke kiam Didrikil auskultis Lenin 1913 en Bern, li tute ne tushis la problemon de la tutmonda lingvo, des malpli Esperanton. Kaj kiam Lenin parolis pri la tutmonda lingvo, en Parizo en la jaro 1914 Didrikil ne cheestis la referaton. (Li ech ne per unu vorto mencias tion). Ni povas fari kelkajn konkludojn:

1, Ne ekzistas iu ajn pruvo, ke Lenin en la jaroj 1913 kaj 1914 esprimis iun negativan opinion kontrau Esperanto, kiel internacia lingvo, la dua por chiu homo;

2. En la jaro 1914 Lenin esprimis opinion, sed ne kategorian, ke la rolon de la tutmonda sola lingvo de la estonta socio povos eble ludi la angla lingvo au sole au kune kun la rusa lingvo;

3. Ech tiun lastan opinion Didrikil ne povis audi, sed nur legi pri ghi.

4. Tial la citajho, atribuita de Didrikil al Lenin rilate Esperanton estas sendube falsajho, eble bazita sur eraro de Didrikil mem, kiu miksis Bern kaj Parizon, la jaron 1913 kaf 1914, leninan eldiron pri la tutmonda lingvo kaj siajn proprajn kontrau-esperantajn ideojn. Au ebias, ke ghi ne estas eraro, sed konscia falsigo de la faktoj por spekulaciante per la nomo de Lenin, malhelpi la progreson de la Esperanto-movado, kiun Didrikil malsimpatiis.

Tamen tiu-chi falsajho farighis la chefa fonto, el kiu cherpas siajn "argumentojn" la kontrauuloj de Esperanto. Krom la jam supre menciita artikolo de O. Loginova, en la jaro 1964 aperis ankorau du artikoloj, bedaurinde en seriozaj sovetiaj revuoj, kies autoroj. bazante sin je la "faktoj" sciigitaj de Didrikil, kategorie asertis la negativan rilaton de Lenin al Esperanto. La unua el tiuj chi artikoloj apartenas al F. V. Tadevosian. (Problemoj de la historio de KPSU Nr. 411964). La autoro, tushante interalie la problemon de Esperanto, ripetas la vortojn de Didrikil. La dua artikolo estis skribita de antau nelonge mortinta fama kontrauulo de Esperanto, profesoro M. Kammari. La tuta artikolo, aperigita en la revuo Komunisto de Estonio (Nr. 7/1964, pgh. 66-71) estis plenplena de malghustajhoj, kripligoj, arbitraj konkludoj kaj simple elpensajhoj rilate Esperanton kaj la esperantistojn.

La kritiko de tiu-chi "verko" estas ekster la kadroj de tiu-chi artikolo. Sed necesas emfazi, ke Kammari, citante la asertojn de Didrikil, aldonas: "Che mi persone tiuj-chi rememorajhoj kaj la ghusteco de la interpreto de la menciitaj eldiroj de Lenin ne elvokas kaj ne povas elvoki iujn ajn dubojn ..."(!? S. P.)

Tamen.dezirante plifortigi la impreson de la Didrikil-falsajhoj, Kammari aldonas alian citajhon de Lenin. Kritikante la verkon de Kautski kontrau Bauer pro malklara, nemarksista terminologio, Lenin skribas: "Por kio necesas anstatau tio. iu abrakadabro, iu nova Volapuk." (6) "Jen, kiel rilatis Lenin al Volapuk, do al artefarita lingvo!" - triumfe ekkrias Kammari. Oni povas nur levi la shultrojn pro tiuspeca artifiko, maldeca por serioza sciencisto! Chiu pli malpli klera homo scias, ke post la malsukceso de Volapuk, aperis multaj diversformaj mokesprimoj. La vorto Volapuk mem chesis esti nur la propra nomo de la lingvo sed transformighis ankau je la nomo komuna, sinonimo de iu abrakadabro, sensencajho. Hungara komponisto Kalman nomis heroon de unu el siaj operetoj ridindan kaj malsaghan princon Volapuk. Estas tute klare, ke Lenin uzis tiun-chi vorton, ne pensante pri la intemacia lingvo, sed simple karakterizante la pezan, malkompreneblan terminologion de Kautski. Malfacilan taskon havas, evidente, kontrauuloj de Esperanto, se ili devas apliki similajn metodojn por kritiko de la lingvo.

Multe pli grava estas la atesto de la fratino de Lenin, M. I. Uljanova, kiu en artikolo skribita en la jaro 1928, notis, ke Lenin kefkfoje esprimis malfavoran opinion pri Esperanto, nomante ghin tro artefarita, simpligita, malviva.(7)

Bedaurinde M. I. Uljanova ne skribis kiam kaj kielokaze Lenixi espnmis tiun-chi opinion. Sed estas sendube, ke temis pri ia ebla rolo de Esperanto, funkcionta kiel tutmonda kaj sola lingvo de la homaro en ia estonta socio. Alie oni tute ne povas kompreni vicon da faktoj, montrantaj pozitivan rilaton de Lenin al Esperanto kiel internacia moderna lingvo, kaj al la sovetia esperanto-movado, Pri tiu-chi faktoj estos skribite pli sube.

La edzino de Lenin, N. K. Krupskaja, kvankam tute nenion skribinta pri la rilato de Lenin al Esperanto, tamen mem esprimis malfavoran opinion pri iu artefarita lingvo ghenerale. Lau shia vidpunkto artefarita lingvo chiam estos malricha, malviva, malvarma kaj mizera. Tamen shi ne neis, ke Esperanto povas esti utila por la interhomaj ligoj, sed ne povis imagi, ke juna homo diros amvortojn en Esperanto al sia amatino kaj ke patrino kantos esperantlingve lulkanton al sia infano. (8)

Al tiu-chi ne tute malfavora rilato de N. K. Krupskaja al Esperanto estas interese aldoni sekvantan fakton.

En la fino de la pasinta jaro eldonejo de la Centra Komitato de la tutsovetia komunista junularo Juna gvardio aperigis libron pri korespondado de N. K. Krupskaja kun sovetiaj infanoj dum 1924 ghis 1939. Por la libro oni elektis la plej interesajn leterojn de la infanoj kaj kelkajn respondojn de Krupskaja. Inter tiuj-chi leteroj estas unu, skribita en decembro 1928, de infanoj el la urbo Barnaul (Aitaja regiono). La infanoj informis pri ilia studado de Esperanto kaj korespondado per Esperanto kun germanaj infanoj. Al tiu-chi letero la redakcio donis jenan atentindan rimarkon piednotan:

"La lingvo Esperanto - intemacia helplingvo, kreita en 1887. La facileco de Esperanto kauzis ghian konsiderinde grandan disvastighon. Che ni Esperanto precipe disvastighis post la Granda Oktobra Socialisma Revolucio. En la 20-aj jaroj ghin lernis multaj pioniroj kaj lernantoj. Ili organizis rondetojn de la lingvo Esperanto. Kun helpo de tiu-chi lingvo geknaboj korespondis kun pioniroj de aliaj landoj. Altan aprezon de la internacia lingvo Esperanto kiel ligilo por la alproksimigho de la popoloj donis A. M. Gorkij" (9)

Resumante tiun-chi parton de la artikolo, necesas konkludi en konkordo kun la respondoj de IMEL, ke forestas iu ajn bazita atesto, pruvo au dokumento pri negativa rilato de Lenin al Esperanto, kiel moderna interpopola komprenilo, lingvo dua por chiu.

Lenin - chu parolinta Esperanton?

Nun ni transiru al la analizo de la asertoj diametre kontrauaj, kies autoroj penas pruvi, ke Lenin ne nur favoris Esperanton kaj kelkfoje publike deklaris pri tio, sed ech mem estis esperantisto kaj iufoje prelegis esperantlingve.

Oni povas facile kompreni, kiom alloge estas por la esperantistoj precipe en la socialismaj landoj, konsideri Lenin samideano kaj favora adepto de nia lingvo. Sed tamen oni devas ne forgesi la tre grandan respondecon de similaj asertoj, kiuj okaze de ilia malghusteco au la neeblo konfirmi ilin per nerefuteblaj faktoj kaj dokumentoj, donas fortan armilon en la manojn de niaj kontrauloj kaj antstatau helpi al nia movado, tre malutilos al ghi.

Precipe la singardemo estas necesa rilate al asertoj publikigitaj en la esperanta gazetaro.

La plej aktiva disvastiganto de la aserto pri la esperantisteco de Lenin estas malnova latva esperantisto, veterano de nia movado, Ints Chache. Liaj artikoloj, dedichitaj al la rilato de Lenin al Esperanto, jam aperis en kelkaj esperantaj revuoj, inkluzive Esperanto de UEA, The British esperantist kaj aliaj. En siaj rememoroj Ints Chache skribas, ke en la jaro 1918 "la persona sekretario de Lenin, la poligloto kapitano Ernest Karlovich Drezen ... avizis min, ke por sabato, la 13-an de aprilo je la 13-a horo, Lenin invitas la reprezentantojn de la Societo (temas pri la tiama societo "Espero" - S. P.) viziti lin en la Instituto "Smolnij".(10) Lau la asertoj de Chache tiu-chi renkontigho okazis. La reprezentantoj estis la konata esperantisto, poeto V.N. Devjatnin kaj I. Chache. Dum la interparoloj Lenin diris - lau Ints Chache - ke necesas kunvoki tutruslandan kongreson de la esperantistoj en Petrogrado kai ech indikis, ke devas veni po unu delegito de chiuj 300 esperantistoj pagintaj membrokotizojn.

En tiu-chi rememoro estas malprecizajhoj, kiuj faras la cititajn indikojn pli ol dubindaj:

a/ Lau la sciigo de IMEL en ghiaj leteroj al la germanaj kaj sovetaj esperantististoj, E. Drezen ne estis persona sekretario de Lenin.

b/ Ints Cache asertis, ke la 13-an de aprilo 1918 je la 13-a horo Lenin en Smolny (en Petrogrado) akceptis en cheesto de E. K. Drezen la reprezentantojn de la Petrograda Esperanto-societo "Espero" V. N. Devjatnin kaj I. Chache. Dum la interparolado, kiu dauris 42 minutojn Lenin diris, lau Chache, ke "oni devas kunvoki Tutruslandan kongreson de esperantistoj en Petrogrado".

IMEL oficiale atestis, ke en aprilo 1918 la Sovetia Registaro kaj Lenin jam estis translokighintaj en Moskvon, Tial tiu-chi renkontigho ne povis okazi en la tago kaj horo menciitaj de Chache.

Sed eble ni estas tro postulemaj rilate la asertojn de Chache, kiu povus iom miksi la datojn kaj horojn, sed ja gravas la fakto de la renkontigho mem. Sed bedaurinde la fakto mem estas ankau pli ol dubinda:

Unue, estas tre strange, ke tiom klara kaj kategoria decido de Lenin rilate la kunvokon de la III-a Tutrusia esperanto-kongreso estis realigita nur en la jaro 1921, t. e. post tri jaroj de la momento kiam Lenin diris pri la neceso kunvenigi la esperantistojn.

Due, la autoro de tiu-chi artikolo partoprenis en la jaro 1921 aktive la agadon de la Petrograda societo "Espero", kunlaborante kun Chache kaj Devjatnin kaj helpis la preparlaborojn por la III-a Tutrusia esperanto-kongreso. Li estis elektito de la Kongreso kiel membro-kandidato de la unua Centra Komitato de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unuigho) kaj dum pluaj jaroj estis reelektata kiel membro de la CK de SEU. Li multfoje havis interparolojn pri esperanto-aferoj kun Devjatnin, kun la ghenerala sekretario de SEU E. K. Drezen (ambau. kiel asertas I. Chache partoprenis la menciitan renkontighon kun Lenin).

Nek la unua, nek la dua iam ajn, ech alude, ekmemoris pri la renkontigho. Ech kiam en la jaro 1928 en CK de SEU estis pridiskutita la supre menciita kontrauesperanta artikolo de M. I. Uljanova kaj oni pridiskutis la tekston de la respondo, ech per unu vorto ne estis menciita iu simpatio de Lenin al Esperanto.

Trie, en Leningrado tiutempe aktive partoprenis la esperanto-movadon du veteranoj. G. N. Teterin, la nuna prezidanto de la leningrada esperanto-klubo, kiu en la jaroj 1920-21 kunlaboris kun Chache, kaj A. N. Pilev, la nuna estrarano de la Leningrada esperanto-klubo, kiu en la jaroj 1918-19 estis la vicprezidanto de la societo "Espero". Nek la unua, nek la dua povas rememori iujn informojn flanke de Devjatnin kaj Chache pri la renkontigho kaj konsideras ghin ne okazinta.

Chu ne estas pli ol strange, ke I. Chache kaj Devjatnin, havinte tiel ekstreme gravan por la movado fakton, kashis ghin de siaj proksimaj kunlaborantoj?

c/ I. Chache asertas, ke la 19-an de junio Lenin parolis esperantlingve dum la Brusela Kongreso de la II-a Internacio. IMEL informis, ke Lenin ne partoprenis la Bruselan Kongreson de la II-a Internacio kaj ne estis tiatempe en Bruselo.

d/ En siaj rememoroj I. Chache skribas: "La historiaj datoj certigas al ni, ke jam en la jaro 1912 Vladimir Iljich Lenin anoncis sin antau la tuta homaro kiel esperantisto. Dum la VIII-a Tutmonda Esperanto-Kongreso en Krakow la 13-an de augusto je la 13-a horo de podio en 1a granda salono de "Stary Teatr" de la urbo Krakow, Lenin-Uljanov deklaris al la tuta mondo, ke: "Neniu nacio kaj neniu lingvo estu privilegiitaj. Esperanto estas la latino de la proletaro; kaj mi esperas, ke dank' al ghia facileco, chi tiu lingvo helpos al la monda interkomprenigho!" Lau multenombrai atestoj de homoj, kiuj bone konis Lenin kaj kontaktighis kun li dum lia estado en Krakow kaj Poronino estas konate, ke Lenin atente observata de la austria polico kaj dezirante eviti iujn provokagojn ghiaflanke, kondutis sin tre singardeme.

Oni ne konas iujn ajn publikajn paroladojn de Lenin en tiu-chi "krakova periodo" de lia vivo. Tial estas tute nekredeble, ke Lenin rifuzis de sia taktiko por fari paroladon pri Esperanto antau 1000 partoprenintoj de la Kongreso. Sed krom tiu-chi supozo ekzistas pli gravaj konsideroj. Estas ankorau vivantaj au mortis antaunelonge kelkaj partoprenintoj de la VIII-a Esperanto-Kongreso.

Forestas la atesto de iu ajn el ili pri la parolado de Lenin dum la Kongreso. En kelkaj esperantistaj gazetoj estis publikigitaj informoj, ke la chefa fonto de la supre nomita aserto estis la antaunelonge mortinta ukraina esperantisto Anatolo Kohh, partopreninto de la Kongreso. En la jaro 1963 A. Kohh sendis al la autoro de tiu-chi artikolo kopion de sia letero al IMEL. En tiu-chi letero A. Kohh protestas kontrau la ekzistantaj opinioj pri malfavora kaj argumentas per kelkaj faktoj pri pozitiva rilato de Lenin al Esperanto. Neniu mencio pri la suprenomita parolado de Lenin dum la Kongreso! Kaj, certe, Kohh ne povis forgesi tiun-chi plej konvinkigan, frapantan ekzemplon.

Kategorie neas tiun-chi "fakton" alia kongresano S. A. Kovich (vidu lian artikolon en Heroldo de Esperanto (Nro 8 de la 16-a de Majo 1969, pgh.2).La vic-prezidanto de la Pola Esperanto-Asocio, la konata krakova esperantisto s-ro Marian Kostecki jam dum kelkaj jaroj energie serchas pruvojn de la partopreno de Lenin en la VIII-a Kongreso. Li regule informas la autoron de tiu-chi artikolo pri la rezultoj de siaj serchoj, kiuj, bedaurinde dume estas senrezultaj. Male, kiel antaunelonge informis s-ro Kostecki, en Varsovia shtata eldonejo aperis libro de fama pola socialisto d-ro Boleslaw Drobner, kiu dum multaj jaroj estis kunlaboranto de V. I. Lenin kaj ofte kontaktighis kun li en Krakow. La libro enhavas pli ol 400 paghojn kaj estas nomata Bezugstanna walka ("Senchesa batalo"). La antaunelonge mortinta B. Drobner estis aktiva esperantisto kaj unu el la organizantoj de la granda kunveno de socialistoj-esperantistoj, okazinta en Krakow, samtempe kun la VIII-a esperanto-kongreso (vidu pli sube). Priskribante en sia libro plej detale siajn rilatojn kun Lenin, Drobner ech per unu vorto ne mencias la partoprenon de Lenin en la Kongreso kaj socialista esperantista kunveno. Jam tiuj-chi ekzemploj sufichas por konstati nerefuteble: Lenin ne partoprenis kiel oratoro la VIII-an Esperanto-Kongreson, sekve Lenin ne povis tie eldiri la imputatan al li frazon de la Kongrespodio pri Esperanto kiel la latino de Ia proletaro.

Sed eble Lenin eldiris la frazon menciitan en la rememorajhoj de I. Chache en iu alia tempo kaj en iu alia loko?

La frazo pri la lingvoprivilegioj ne estas elpensita sed apartenas al Lenin. En sia artikolo "Kritikaj notoj pri la nacia problemo", verkita en oktobro-decembro 1913 (do 1 1/2 jaroj post la Kongreso!). Lenin skribis: "Nacia programo de la laborista demokratio: Neniu, senkondiche, privilegiojn al iu ajn nacio. al iu ajn lingvo". (11)

Al tiu-chi lenina frazo estas arbitre alkrochita de I. Chache la kvazau lenina eldiro pri Esperanto kiel lingvo de la proletaro kaj tiu-chi kunfandajho komencis sian marshiron tra la esperantista mondo. En kelkaj landoj oni aperigis ech fotitajn poshtkartojn kun portreto de Lenin kaj ambau tekstoj, kvazau prezentantaj la vortojn de Lenin eldiritajn dum la kunsido de la VIII-a Esperanto-Kongreso!

En la rememorajhoj de I. Chache abundas aliaj, ne tiel gravaj malghustajhoj malakurataj kaj malprecizaj informoj. Kiel ekzemploj estu menciataj nur kelkaj. I. Cache skribas, ke al la Krakova Kongreso Lenin venis piede el karpata kuracloko Poronin, kiu distancis 7 verstojn de Krakow. Sed Poronin situas proksime de kuracloko Zakopane (pli ol 70 km de Krakow) kaj Lenin tute ne estis devigita piediri tiun chi grandan distancon, des pli, ke kiel atestas N. K. Krupskaja, shi kaj Lenin translokigis al Poronino en aprilo 1913, ok monatojn post la krakova kongreso.

I. Chache notas, ke la III-a Tutruslanda (I-a sovetia) Esperanto-kongreso (okazis en Petrogrado en "la belega palaco de Anichkin" (evidente Anichkov S. P.). Sed tiu-chi aserto estas malghusta. La kongreso okazis en la Palaco de la estinta princo Sergeo, cara parenco. La palaco trovighas sur alia bordo de la rivero Fontanka.

Kompreneble, similaj malghustajhoj estas bagateloj, kompare kun la supremenciitaj, tamen ili estas tre multenombraj kaj nevole kreas malkonfidon al la rememoroj entute.

La lastaj okupis relative grandan spacon en tiu-chi artikolo, char I. Cache estas la chefa disvastiganto de la informoj pri la rilato de Lenin al Esperanto, sekve prenis sur sin la rolon de historiisto de la sovetia Esperanto-movado, tushante unu el la plej respondecaj ghiaj problemoj. Chiu historiisto devas plej singardeme kaj rigore kolekti faktojn, certigantajn liajn supozojn kaj publikigi nur tion, kio estas nerefuteble atestata per dokumentoj. Agante kontraue, la historiisto kauzas malutilon kaj al la historio kaj al la socio.

La dua fonto, el kiu venas sciigoj pri eldiroj de Lenin rilate Esperanton kiel lingvon de la proletaro estas rememoroj de la konata chehha esperantisto prof. Milosh Lukash, kiu en la jaro 1950 publikigis artikolon en la revuo Esperantisto slovaka n-ro 34.(12)

En la artikolo titolita "Esperanto la lingvo de la tutmonda laboristaro", prof. Lukash rememoras, ke en la jaro 1920 li intervjuis la tiaman chefon de la soveta misio en Praha, d-ron Hillerson, en la cheesto de tradukisto Simon Eliovich el Harjkov. Hillerson asertis, ke li multfoje pridiskutis kun Lenin la problemon de lingvo internacia kaj ke Lenin nomis Esperanton "lingvo de la proletaro". Jen la dua versio rilate la eldirojn de Lenin pri Esperanto. Tiu-chi indiko, sendube, estas tre grava, sed, bedaurinde, ghis nun estis neeble trovi iujn postsignojn de tiu Hillerson. Tamen en la respondo al sovetia esperantisto A. Hhovanski, datita la 27-an de aprilo 1963 n-ro OIO/480, la tiama scienca sekretario de IMEL, M. Iskrov, menciante diversajn rememorojn, indikas interalie Hillerson, pri kiu estis presite en la jhurnalo Makeevski rabochij ("Laboristo de Makeevka") en Dona karboregiono (numero de la 29-a de marto 1958). Tial aperas grava tasko por la polaj, chehhoslovakaj, moskvaj kaj ukrainaj esperantistoj-historiistoj de nia movado, daurigi siajn serchojn por ricevi finfine klaran bildon pri la problemo, kaj publikigi la rezultojn de ilia komuna laboro. Kaj ghis la fino de ilia laboro oni devas tute chesigi la disvastigon de la ne pruvitaj informoj.

Lenin - interesighanto pri internacia lingvo?

Estis analizitaj du vidpunktoj, diametre kontrauaj unu al la alia: la unua deklaranta, ke Lenin estis kontrauulo de Esperanto, la alia ke Lenin estis fervora adepto de Esperanto kaj ech esperantisto. Evidentighis, ke ambau vidpunktoj ne povas esti bazataj sur firma fundamento de nerefuteblaj faktoj kaj fidindaj dokumentoj. Tial povas aperi tria vidpunkto: ke Lenin ne interesighis pri la problemo de internacia lingvo kaj estis tute indiferenta rilate al Esperanto. Sed tiu-chi vidpunkto estus same erara kiel la du antauaj. Ekzistas faktoj kaj argumentitaj supozoj, ke Lenin ne preteriris tiun-chi problemon, observis la esperantan movadon, interesighis pri la eblo uzi ghin por la celoj de la tutmonda revolucia movado. Ni transiru al la analizo de tiuj-chi faktoj. Lenin loghis en Krakow, kiam kunvenis la VIII-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun partoprenis 1000 geesperantistoj. Por Krakow, tiam relative malgranda pola urbo, la internacia kongreso estis fenomeno neordinara, kiu ne povis ne elvoki grandan intereson de la tuta gazetaro kaj vastaj tavoloj de la loghantaro. Kompreneble Lenin sciis pri tiu-chi Kongreso kaj eble, ech vizitis iun el ghiaj kunsidoj, kvankam, certe, ne oficiale. Sed la dua fakto devis elvoki multe pli grandan intereson de Lenin: temas pri la okazinta la 15-an de augusto 1912 granda publika kunveno, kiun partoprenis 2000 homoj kaj kiu estis organizita lau iniciato de la krakova komitato de la Pola Social-Demokratia Partio. En kieva, ruslingva jhurnalo Kievskaja Pochta (Kieva poshto) nro 1129 de la 20-a de augusto 1912, estis aperigita informo de speciala korespondanto de la jhurnalo, V. Trachevski. Jen estas la teksto de tiu-chi informo;

"La 15-an de augusto 1912, jhaude en la natura parko okazis publika kunveno pri la temo "Socialismo kaf Esperanto", kiun partoprenis kelkaj miloj da lokaj enloghantoj, por kiuj la paroladoj, faritaj en Esperanto estis tradukitaj pollingven. Dum du horoj paroladis reprezentantoj de 8 nacioj, interalie ankau unu el la redaktoroj de "Humanite".

La kunveno akceptis tri rezoluciojn, el kiuj unu estis platoneca ("Pri chesigo de militoj"), sed la dua pri la agnosko de Esperanto kiel kvara oficiala lingvo de socialistaj kongresoj, vershajne estos efektivigita".

Jen estas la teksto de la dua rezolucio, kiu estis publikigita en Esperantista Dokumentaro: (13)

"Kunvenintaj en Krakovo la socialistoj-esperantistoj opinias:

1. ke por efektiva realigo de socialistaj ideoj estas necesa helpa lingvo, kiel dua lingvo de chiu kamarado kaj kamaradino,

2. char la ideo de helpa lingvo intemacia estas tiel grava, tial la socialistaj partioj de chiuj landoj devas klopodi pri tio, ke Esperanto estu enkondukota kiel eble plej baldau, kiel minimume nedeviga objekto en la lernejojn,

3. oni devas fervore klopodi por ke Esperanto farighu la kvara lingvo de la internaciaj socialistaj kongresoj".

Chu estas eble, ke Lenin ne sciis pri tiu-chi grava, multenombra kunveno, kies unu el la organizantoj estis la tiama proksima kunlaboranto de Lenin, pola socialisto Boleslaw Drobner? Kompreneble, ne!

Ne estas konate, chu Lenin cheestis tiun-chi kunvenon, tio estus tre vershajne. Kaj same vershajne, ke tiuj-chi eventoj povis estigi che Lenin ideon pri eventuala pozitiva rolo de Esperanto en la revolucia movado tutmonda. Kaj chu la sekvanta dokumento, aperinta post ok jaroj, kiu estas konsiderinda kiel la plej grava el chiuj atestiloj pri ebla rilato de Lenin al Esperanto ne estis reehho de tiu-chi ideo, apennta en la jaro 1912? Jen tiu-chi dokumento.

En la jaro 1920 kunvenis la II-a Kongreso de la Komunista Internacio. La tagordo de la Kongreso konsistis el 13 punktoj kaj la lasta el ili tekstis: "Pri Esperanto." (14) Estas aldonita listo de la kongresaj dokumentoj kaj che numero 20 oni legas: "Pn Esperanto". (15)

Estas ankau aldonita listo de la problemoj, pri kiuj parolis la delegitoj kaj kvanto de parolintoj. Inter la problemoj estas indikita "Pri Esperanto", I-a parolado. (16) Bedaurinde en la libro estas publikigitaj nur la plej gravaj rezolucioj kaj la rezolucio pri Esperanto mankas. Eble ech ne estis speciala rezolucio.

Estas konate, ke Lenin estis la iniciatinto, fondinto kaj gvidanto de la Komunista Internacio. Ghis lia malsano li plej aktive partoprenis chiujn laborojn de Komintern kaj gvidis la laboron de ghiaj kongresoj. Estas absolute klare, ke Lenin au iniciatis au almenau subtenis la proponon enmeti en la tagordon de la kongreso, supershutita per gravegaj problemoj, la diskutpunkton pri Esperanto. Legante tiun-chi dokumenton oni povas klare vidi kiom ridigaj estas la vanaj penoj de la kontrauuloj de Esperanto prezenti Lenin kiel homon, konsiderinta Esperanton utopia, morta, por neniu necesa lingvo.

En junio 1921 kunvenis la III-a Kongreso de Komintern kaj denove la tagordo, konsistanta el 22 punktoj, enhavas specialan punkton "Pri internacia lingvo" (17). Tiu-chi fakto atestas.ekster iu dubo, ke la intereso, kiun havis Lenin rilate la eventualan eluzon de Esperanto por la celoj de internacia laborista movado, estis ne hazarda kaj rapide preteriranta, sed firma kaj longedaura.

Tial estas tute ne mirinde, ke kiam en la sama jaro 1921 sovetiaj esperantistoj petis la registaron, kies gvidanto estis Lenin, permesi kunvokon de la Tutrusia Esperanto-Kongreso por organizo de tutlanda Esperanto-Asocio, ili ricevis aprobon kaj subtenon flanke de la registaro. La kongreso kunvenis en junio 1921 en Petrogrado. Pli ol 200 geesperantistoj, venintaj el chiuj partoj de la lando, ech de malproksimaj Mezazio, Jakutio kaj Malproksima Oriento, dum kvin tagoj kunsidis en luksa palaco.

Ili chiuj havis senpagajn fervojajn biletojn, senpagajn loghejojn kaj nutradon. La Kongreso fondis SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio) kun la Centro en Moskvo kaj komitatoj en chiuj sovetiaj respublikoj, urboj kaj urbetoj. SEU disvolvis grandan organizan, propagandan kaj instruan laboron, eldonis dank' al la malavara financa kaj materiala subteno de la registaro grandan nombron de lerniloj, politikan, sciencan kaj beletran literaturon kaj kelkajn revuojn.

Oni devas speciale atentigi, ke tiu-chi subteno de la esperantista movado flanke de la sovetia respubliko estis efektivigata dum tre malfacila vivperiodo de la juna sovetia shtato: tiam ankorau ne estis tute venkitaj la imperialistaj intervenintoj kaj kontraurevoluciuloj, ankorau ne estis likviditaj la postsekvoj de la intercivitana milito, la lando estis minacata de malsatego, kiu en la jaro 1921 furiozis en la apudvolgaj regionoj.

En tiu-chi artikolo estis neeble priskribi chiujn aliajn faktojn montrantajn pozitivan rilaton de Lenin al la ideo, uzi internacian lingvon por la celoj de la internacia laborista movado.

Interalie grandan intereson prezentas la agado de la Esperantista Sekcio de Komintern (ESKI), kiu fondighis en la jaroj antauintaj la jaron de la Sovetlanda Esperanto-Kongreso. Tiu-chi organizajho, kies fondigho, certe, ne povus okazi sen la konsento de Lenin, bedaurinde ne postlasis publikigitajn materialojn.

Zorge kaj skrupule analizi

La granda tasko, kiu staras antau chiuj esperantistoj-historiistoj, precipe en la socialismaj landoj, estas: zorge, skrupule kolekti chiujn faktojn kaj dokumentojn, kiuj nerefuteble atestas pri la pozitiva rilato de Lenin al Esperanto, analizi ilin, kontroli ilian ghustecon kaj publikigi ilin. Samtempe necesas akre kontraubatali ajnajn provojn de la kontrauuloj de Esperanto, kiuj penas per falsigitaj informoj "pruvadi", ke Lenin estis kontrauulo de la lingvo internacia. Samakre oni devas kontraubatali tiujn adeptojn de Esperanto, kiuj manipulante per nepruvitaj kaj nepruveblaj famoj kaj onidiroj penas troigi la rilatojn de Lenin al Esperanto, fari el Lenin esperantisto ktp. Ili ne komprenas, ke tiel agante, ili kunighas kun la malamikoj de la esperantista movado, vershante akvon en la muelejon de la malamikoj de Esperanto. La progresemaj esperantistoj en la tuta mondo devas strechi siajn fortojn por praktike pruvi, ke Esperanto povas grave helpi la tutmondan revolucian movadon, la konstruadon de la socialismo kaj komunismo, la atingon de firma paco sur la tero kaj tiel servi la ideojn, por kiuj luktis Lenin. Tiel agante la progresemaj esperantistoj faros decan omaghon al la granda pensulo kaj revoluciulo.

La studo aperis en "der esperantist", Berlin, n-ro 42 (junio-augusto 1970), p. 2-8. 17-20.

Notoj

1 Revuo "Juna gvardio", nr. 2-3, pgh. 62, 1924
2 "Leninskij sbornik", vol. XXX, pgh. 3, rusa eldono, 1957, Moskvo
3 V. I. Lenin, Plena Verkaro, rusa 5-a eldono, vol 24, pgh. 38, Moskvo
4 "Leninskij sbornik", vol. XXX, pg. 61-71, 3-a rusa eldono, 1957
5 Samloke pgh. 64
6 V. I. Lenin, Plena Verkaro, rusa 5-a eldono, vol. 31, pgh. 24
7 "Raboche-krestjanski korrespondent" (laborista-kamparana korespondanto), nro 21, 1928
8 "Komsomolskaja Pravda", 30.1.1930, pgh. 3
9 "Drug bolshoj, zabotlivy" (amiko, granda, zorgema). Korespondado de N. K.Krupskaja kun la pioniroj. Eld. ) "Juna Gvardio" 1969, pgh. 64-65
10 "Esperanto", oficiala organo de UEA, Rotterdam, februaro 1969, pgh. 26
11 V. I. Lenin, Plena Verkaro, vol.24, 5-a eldono, pgh. 118
12 Tiun-chi fakton komunikis al la autoro s-ro Marian Kostecki. Pollando
13 Esperantista Dokumentaro. Oka Universala Kongreso de Esperanto (Krakovo, 11-18. Augusto 1912). Paris 1913, pgh. 163-164
14 10 jaroj Komintern en decidoj kaj ciferoj. Informlibro pri la historio de Komintern, Shtata eldonejo Moskvo- Leningrado 1929, pg. 34
15 Samloke pgh. 34
16 Samloke pgh. 52
17 Samloke, pagoj 57 kaj 78

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO
© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ