Kiel aperis kolomna junulara E-grupo
(rememoroj)
En 1961 post la universitato oni sendis min labori al aviada uzino en loketo Mytishchi apud Moskvo, sed tie oni min "ne atendis"… Post kelkmonataj bataloj mi cedis kaj konsentis labori en lokomotiva uzino en urbo Kolomna (Moskva regiono). Malfruvespere mi alvenis komunloghejon de la uzino, en la chambro oni jam dormis, kaj apud unu el la litoj mi ekvidis miajn interesojn tiutempajn: lernolibron de Esperanto kaj libron pri hhathha-jogo. Mi ellitigis posedanton de la libroj Ivan Davydkin kaj rakontis al li, ke mi lernis esperanton en 1957 kaj korespondas iom, sed ne parolas. Li diris, ke kelkaj inghenieroj ekinteresighis pri la lingvo kaj volas lerni ghin. Por entuziasmigi min ili veturigis min al moskva E-klubo che Domo de medicinistoj. Kaj unua esperantisto, kiun mi renkontis tie, estis artisto Nikolaj Rytjkov. Li ekparolis esperante, sed mi tuj interrompis lin, dirinte "mi jam forgesis…". "Jam? - ironie demandis li kaj tio sonis kiel "ne eblas forgesi tion, kio ne estis". Do, oni donis al mi la lernolibron kaj igis min instrui. Mi legis po unu lecionon kaj instruis al ili.
El kelkaj tiuj lernantoj fakte nur Ivan ekposedis la lingvon, aliaj restis adeptoj. Sekvajare ni decidis komenci la movadon en la urbo. En uzina partikomitato ni ricevis permeson mendi afishojn pri la urba prelego kaj longe atendis, kiam oni sciigos nin, ke ili aperis. Tute hazarde eksciis, ke ili delonge kushas en biblioteko, kaj komprenis, ke la partikomitato jam ne volas, ke ni propagandu esperanton. Tial ni decidis rapide ekagi kaj dispendigis la afishojn nokte. Kiam la urbanoj vekighis, che chiu tramhaltejo la afishoj invitis ilin al la prelego.
Por prepari la prelegon mi tralegis chiujn E-gazetojn, kiujn povis. Al la prelego ni invitis Nikolao Rytjkov kaj jhurnaliston A.Hharkovskij. En la halo estis ch. 500 homoj. Mi prelegis dum…5 horoj. Rakontis chion, kion povis. "Kiu lin lasis al la scenejo?" - audighis en la halo, sed mi audis nenion. Poste ion rakontis Hharkovskij kaj Rytjkov deklamis "Verso pri soveta pasporto" de Majakovskij.
Komencighis registrado al E-kurso. Kiam registrighis 300, ni chesis tion kaj organizis 3 E-kursojn: la urban, en la uzino kaj en mezlernejo, kies instruistino de angla lingvo venigis al la prelego la tutan klason. Ni interkonsentis kun du malnovaj moskvaj esperantistoj, ke ili page gvidos lauvice grandan urban E-kurson. Mi ekgvidis la uzinan kaj Ivan la lernejan. Sed pro longa vojo el Moskvo kaj reen post du lecionoj la moskvanoj rifuzis kaj mi devis ekgvidi ankau la urban.
La chefa problemo por ambau miaj kursoj estis serchado de kursejoj. Komence ni ne komprenis, kio okazas - en chiuj ejoj oni post unu leciono rifuzis al ni je diversaj pretekstoj. Baldau ni komprenis la kauzon - inter la kursanoj en ambau kursoj estis denuncantoj de la KSC. Precipe tio malhelpis la grandan urban kurson, char multaj kursanoj ne sciis, kie okazos sekva leciono. En aprilo la vetero plibonighis kaj ni translokighis al stadiono, de kie oni ne povis nin forpeli, sed malhelpis per lautega muziko.
La kursoj estis rektmetodaj, kvankam mi tiam ankorau ne povis paroli esperante. El lernolibro "Praktika kurso de Esperanto por angle parolantaj landoj" mi kopiis bildojn kaj sur la dorsaj flankoj skribis la demandojn kaj respondojn. Fine de la kurso mi kaj parto de la kursanoj ekparolis. Kaj samsomere mi veturigis 8-personan junularan grupon al BET-4, kiu okazis en Cesis (Latvio). Kiam ni venis tien, ni komprenis, ke estas preskau solaj gejunuloj. Estis kelkaj junaj komencantoj, al chiu el ili oni disponigis spertulon au progresanton por paroligi. Mia devo estis paroligi moskvaninon Galja Staneshnikova. Sed en la tendaro estis multaj interesaj esperantistoj: ambasadoro de Vjetnamio Nguen-Van-Kin, fama instruisto de Ce-metodo Siitam k.a.
Inter la unuaj aktivaj kolomnaj esperantistoj estis Andrej Ignatkin, Lida Makurina, Leonid Borisov, Gena Abrosimov, mia edzino Ludmila Ageeva, Vadim Sologub , baldau aldonighis Nina Shcherbakova, Galja Nenahhova, Kolja Dementjev k.a.
Ghi estis la unua junulara E-grupo en Centra Rusio ( pri la moskva "Fajrero" ni ne parolu, char tiam ghi jam estingighis)..
Iom pri la gegrupanoj
Gena Abrosimov estis chefa artisto de la urba popola teatro, kies spektaklojn de tempo al tempo vizitadis Nikolao Rytjkov. Dum la spektakloj li de tempo al tempo englutis iujn tablojdojn kaj kiam mi demandis, chu KShS-anoj turmentis lin, respondis – turmentegis. Evidentighis, ke kiam oni liberigis lin post 10-jara estado en koncentrejo, li loghis en Kolomna (en Moskvo ne rajtis), estis registrita kiel seruristo en mia uzino, sed fakte estis unu el gvidantoj de la teatro. La duan fojon oni lin denove enkoncentrejigis, chifoje je 8 jaroj, kaj ghuste en Kolomna. Eksciinte tion, mi komprenis, kial oni tiom malhelpis al ni en Kolomna. Ja dum la prelego en la halo certe estis KShS-anoj kaj eble ech tiuj, kiuj arestis lin. Post multaj jaroj el chiuj kolomnanoj nur Gena sukcesis trafi IJK en Hungario (char studis tiam en Moskvo) kaj kiam revenis Moskvon, oni vokis lin al KSS kaj demandis, chu iuj petis transdoni ion de Rytjkov al Zajdman? Tiaj estis la tempoj…
Ivan Davidkin, ingheniero-elektronikisto, estas tre modesta kaj kultura homo. Kune kun li mi vizitis BET-6 en Vejsejaj (Litovio). Tie ni la unuan fojon ekaudis kelkajn E-kantojn. Ilin prezentis leningradanoj Volodja Nazarov kaj Valera Cvetkova. Inter la kantoj estis bonega originala "Leningrada valso" . Reveninte hejmen, ni kreis kantgrupon: gitaristoj Ivan kaj Lonja Borisov, kantistinoj Sveta Stepucheva, Tanja (forgesis la familinomon) kaj Nina Shcherbakova. Mi tradukadis por ili kantojn el la angla kaj rusa. Ghi estis la unua esperanta kantgrupo tiutempe. Ni koncertis tiam ech en la Moskva universitato. Sed la unuaj miaj tradukoj (La tempo somera, Terpomo k.a.) aperis pli frue, kiam la unuaj kursanoj turistis kaj bezonis E-kantojn.
Lonja Borisov estis tre aktiva kaj longe priservis E-tendarojn kaj renkontighojn per sia gitaro. En OKSEJT li konatighis kun esperantistino Nina Lojhkina el Kazahhio (bona kantistino) kaj ili kunas ghis nun. Lastan fojon ni renkontighis antau kelkaj jaroj en IVERO, preparis retro-koncerton. Multajn unuajn kantojn ech sufiche malnovaj esperantistoj, ekzemple, Garik, audis la unuan fojon. Sed mi vidis larmojn sur okuloj de unu moskvanino, por kiu la kantoj estis iam parto de la vivo.
Nina Shcherbakova kaj Galja Nenahova estis studentinoj de anglalingva fakultato. Nina brile posedis la lingvon kaj estis animo de la grupo. Nun shi loghas apud Moskvo. Kiam mi lastan fojon vidis shin antau ch. 15 jaroj, shi estis kandidato de sciencoj pri sociologio, nun vershajne jam doktoro. Galja Nenahhova edzinighis al ivanova esperantisto Kazancev. Kolja Dementjev estis vershajne la plej aktiva grupano. Li finis fizikan fakultaton de Moskva universitato, edzinighis. Antau kelkaj jaroj ni renkontighis en Moskvo kaj mi ne miris, ke li flue parolis kun mi nur esperante.
Ni ofte organizis E-renkontighojn en apudkolomnaj arbaroj kun gastoj el aliaj urboj, amase veturadis al interesaj moskvaj esperantistoj (d-ro de geografiaj sciencoj D.Armand, profesoro S.Chahhotin) kaj al moskva E-klubo. Kaj certe aktive partoprenis BET-ojn. Al la unua OKSEJT, kiu okazis en Ignalina (Litovio), mi veturigis grandan grupon el la Centra Rusio. Multaj autostopis. En la grupo estis ankau studentoj de Lumumba-Universitato Antonio el Afriko, Dominges Valter Kosta el Brazilo kaj aliaj.
Je.Zajdman