1960-1963: E-MOVADO SEN ORGANIZADO

Dum opaj epokoj sovetaj samideanoj restis sentegmentaj en vera signifo de la vorto, ne pro tio ke ili malhavis tegmentan organizajhon, sed char "vertikalaj" sindikatoj, komsomolo ktp malakceptis esperantistaron. Kaj nenia privata luigo de halo en Sovetio eblis. Same pro tio niaj esperantistoj kunvenadis en parkoj (somere), eksterurbe, en restoracioj au en kluboj, shajnigante sin medicinistoj en Moskvo, sciencistoj en Leningrado au fervojistoj en aliaj urboj. Nune, en 1981, Moskva Internacia E-klubo radikighis che Metrokonstrua klubo. Pro kio? Oni responde shercis, ke kaj esperantistoj, kaj metrokonstruistoj laboras subtere, kashante sin de fremdaj okuloj.

Somere 1959 en urbeto Baltezers (Latvio) okazis la unua BET - Balta E-tendaro (komenca nomo - ChET - de Chebalta). Organizis ghin kelkaj aktivuloj, inter ili Biruta Kondrate (nun - Rozenfelde), sola ekstermoskva partopreninto en menciita jam apudmoskva tendaro. Tio estis modesta provo realigi bezonon de esperantistoj el diversaj urboj kunveni, paroli, kontakti almenau en landa skalo. Do, ne mirinde, ke tiuj aranghoj baldau perdis sian chebaltecon, kiu restis nura masko kontrau lokaj autoritatuloj, timantaj ian tutlandan aranghon sen indiko de Moskvo.

Tiel okazis sinsekvaj BET, ilin, kiel olimpikan torchon, Latvio transdonis al Litovio, la lasta al Estonio, kaj chi-respubliko - denove al Latvio. Tiel rulighante pasis II-a BET, 1960 en Kariku (Estonio), III-a (unua amasa) en Litovio, Moletaj, IV-a en Latvio, Drabeshi, 1962, V-a denove en Estonio, Varsko, 1963.

Plejofte oni private interkonsentis kundirektoro de iu mezlernejo, kie infanoj ankau dormas. Samideanoj elektadis por tiuj aferoj iun "ursan lokon", for de okuloj de autoritatoj, kaj someron, kiam infanoj forestas. La direktoro, al kiu oni sciigis, ke venos simplaj ripozantoj, ne tro malfermis okulojn, char ricevadis grandan sumon por ripari la loghejon (shtato ne multon donadis por tion fari) kaj ankau por si mem. Nu, kiam samideanoj venadis kaj komencis paroli nekonatan lingvon, estis jam malfrue ilin dispeli, char mem direktoro estis jam ano de "konspiro". "Sufichas unu sonoro de supre por fermi nian tendaron", morne rimarkis organizanto de III-a BET Vaitilavichius.

Tendaroj neniam estis nuraj ripozejoj au ech festivaloj de E-arto, ili estis lernejoj por junaj fortoj, disputejoj kaj egalis al landaj kongresoj.

Manko de tutlanda organizo estis forte sentebla en tiu tempo. Por organizighi esperantistoj agis diversdirekten. Estis espero, ke tutlanda E-asocio kreighos enkadre de Scienca Akademio. Same en ghi agis elstaraj sciencistoj-esperantistoj S.V.Obruchev, N.N.Baransky, E.A.Bokarev, funkciis Chefa Soveta Enciklopedio kun du aktivuloj - N.F.Danovskij kaj Hhoves. 18.IV.19600 okazis kunsido de E-sciencistoj en Geografia Societo, dum kiu oni pridiskutis leteron al akademiano-sekretario E.Fedorov pri kreo de tutlanda Scienca E-Asocio. Kiel rememoras N.Danovskij... (la manuskripto chi tie shirighas)

sekva chapitro

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ