LA UNUA POSTFESTIVALA E-ONDO
Shajne, la soveta potenco nefintaksis fortecon de E-movado. Autoritatuloj opiniis: "Senviva, artefarita lingvo - kiu ghin bezonas, krom kelkaj obstinuloj, revenintaj el prizonoj. Sed ili estas maljunaj, kaj Esperanto en USSR nature formortos kune kun ili". Sed ili eraris.
Por disvastigi nian lingvon, esperantistoj uzis tiun armilon, kiun kiun potenculoj ne povis kontraubatali. Ili diris: "Esperanto servas pacon, internaciismon. Chu vi estas kontrau?" Formale potenculoj ankau estis por. Do, esperantistoj povis agi enkadre de sovetia sistemo.
Same per tio mi povas klarigi tiujn sukcesojn, kiujn atingis esperantistoj en 1958, unua postfestivala jaro. 6.VI.1958 en apudmoskva bieneto de minska samideano, iama CK-ano de SEU prof.Kirjushin okazis renkonto, kiun partoprenis esperantistoj el Moskvo (Sergeev, Gishpling, Goldberg, Korchagin), Leningrado (Konstantinov), Kishinevo (Grinberg), kie oni pridiskutis taktikon por E-movado en USSR. Jam estis anoncita 44-a UK en Varsovio kaj 100-jara jubileo de Zamenhof. Oni esperis nepre viziti fratan Pollandon kaj tiel truigi la izolecon. Vane. Kvankam poloj pripagis kotizojn por 25 sovetianoj, neniu ricevis pasporton. Hazarde venintaj du litovoj ne kuraghis elpashi de sur la kongresa podio.
Sed tio evidentighis poste, en 1959. Somere 1958 al Moskvo venis tiama gvidanto de E-movado en Pollando, membro de ghia Packomitato (nun elmigrinta), Andrzej Rajsky. Dum kunsido en klubo de Horlogha uzino li rakontis pri la okazonta 44-a UK. Cheestis Nguen Vahn Kinj, fidela samideano, ambasadoro de Vjetnamio en USSR. Al Rajsky oni donacis jhus aperintan volumon de Soveta Enciklopedio kun artikolo de prof.Bokarev pri Esperanto - granda atingajho, realigita dank'al Danovskij kaj Hhoves. Dum longaj jaroj ghi servas kvazau oficiala aprobo de nia lingvo en USSR.
En tiu tempo, antau 1963, estis provizore nuligita malpermeso de Glavlit presi ion favoran al Esperanto (kaj entute cenzuraj leghoj dum Hhrushchov estis ne tiom rigoraj). Jen pro kio agentejo "Novajhoj" disvastigis artikolon pri latva E-veterano Ints Chache (23.VIII.1958), revuo "Kulturo kaj vivo" - eseon de Klimov "Esperanto en USSR" (N7, 1958) kaj magazino "Standardo" ("Znamja") artikolon pri E-poeto kaj mondvojaghanto V.Eroshenko (N7, 1958).
Granda estis interesigho pri nia lingvo kaj movado, se ech renomaj revuoj reehhis al postuloj de legantoj kaj prilumis la problemojn post kvaronjarcenta silento. Mankis nur revuo en Esperanto (same kiel nun, en 1981). Kuraghan penon por forigi la mankon entreprenis konata E-veterano el Erevano, akademiano de Armena Scienca Akademio Gurgen Sevak.
Brava batalanto, kunfondinto de IAREV en foraj dudekaj, li restis pioniro de E-renesanco. Jam en 1978, dum la 63-a UK en Varna, li gratulis la kunvenon nome de la Armena respubliko, kvazau ghi memstaras. Dum festa fonda konferenco por ASE en Moskvo, 1979, li sola sobrigis la cheestintojn, inter ili reprezentantoj de CK de KPSU kaj preso, ke ASE estos malviva organizajho.
Kaj dudek jarojn antaue, en 1958, maje, Sevak sukcesis eldoni la unuan (kaj lastan) tipografian revuon "Armena esperantisto", tuj nuligita per malpermeso el Moskvo. Ghi estis preskau nura literaturajho, pro kio ne elvokis bremson surloke. Efikis ankau alta autoritato de profesoro, lau kies libroj tuta Armenio lernas sian lingvon. Aliel oni renkontis lin en CK de KPSU, en Moskvo: "Ni malpermesas la revuon, char vi estas shtelisto, - diris oficisto al la sciencisto. - Kie vi akiris paperon por via eldonajho?" Kaj kion povis respondi al li Sevak: en USSR ech unu folio ne defalas de eldoneja arbo sen ordono de ghia dio - CK de KPSU? Sed la vivo marshas sen ordono de supre. Pri E-preso ni povos ripeti la vortojn de poetino Anna Ahhmatova al Nadejhda Mandelshtam: "Ni vivas en epoko antau Guetenberg".
Por sovetaj esperantistoj ghi ankorau dauras.