PROLETOJ DE CHIUJ LANDOJ, UNUIGHU!?
La fondita de Lenin en 1919 IIIa Komunista Internacionalo estas rekta heredanto kaj dauriganto de la Ia Internacionalo, kreita de Marks. Ambau organizajhojn kunigas la sama ideo, respegulita en titolita slogano, kiu restas valida ankau por nia tempo, kvankam, lau moderna opinio de la kompartio, sovetaj laboristoj delonge jam ne proletas, kaj iliaj eksterlandaj kolegoj plejparte ankau - ne.
Tamen laikoj kredis (kaj kredas), ke veraj intencoj de iliaj gvidantoj respegulighas en la chefslogano. Multaj soldatoj, revenintaj post Civila milito, pensis, ke ili batalis por tutmonda revolucio, por kunfratigho de popoloj. Tamen kia kunfratigho, se diversnacianoj ne povas ech interkomprenighi? Ili serchis komunan lingvon, trovis Esperanton kaj ardis oficialigi ghin por chiuj proletoj pere de la Internacionalo por realigi ghian chefsloganon. Ilia ideo estis nobla kaj, kiel mi montros, tro naiva, char Komintern havis aliajn celojn.
Tuj post la milito en Moskvo kreighis Esperanta sekcio de la Komunista Internacionalo, kies motoro estis samideano Ortsunneri (Ohhitovich) , poste punita kiel trockisto, kaj E.Drezen, pri kies sorto mi ankorau parolos. Ili kontaktis kun influivaj sovetaj kaj eksterlandaj komunistoj, esperantistoj, idistoj kaj simple adeptoj de LI. Dank' al ilia iniciato tiu problemo estis enigita en tagordojn de la IIa kaj IIIa kongresoj de Komintern.
Leganto jam imagas grandan halon, ardan disputon, akcepton de LI por realigi idealojn de Komintern. Lin atendas alia bildo. Jen "Protokoloj de la Kominternaj kongresoj". Jen alia libro - "La IIa kongreso de Komunista Internacionalo", Petrogrado, 1921 (stenografiaj protokoloj). Neniu mencio pri Esperanto au LI, almenau la tagordo sur la unua pagho ghin ne enhavas. Simila rezulto, se ni foliumos similan libron pri la sekva, IIIa kongreso, eldonita en Petrogrado en 1922. 15 tagordaj problemoj - nenio pri interesa al ni demando. Do, de kie la fumo?
Iomete da persisto kaj jen miajn manojn trafas libro, eldonita en Moskvo, 1932 - "Kominterno en dokumentoj", redaktita de Bela Kun. Vere, tagordo de la IIa kongreso sub cifero "13" (diabla cifero!) enhavas "Pri Esperanto". Fine de la libro, p.1000, "Listo de dokumentoj, ne enigitaj en tiun kolekton": paragrafo 9. "Pri Esperanto". En tagordo de la IIa kongreso: paragrafo 2. "Pri internacia lingvo".
Do, kio okazis? Vicaj komunistoj levis la problemon, tamen la gvidantoj de Komintern ne enigis ghin en efektivan, laboran tagordon? Shajne, tiel statis la afero. La chefulo de Komintern Grigorij Zinovjev, malnova bolsheviko, kiu kashighis kune kun Lenin en unu tendo apud Petrogrado, diris al adeptoj de LI: "Vi ne neniigis diferencon de lingvoj". Simile kondutis alia gvidanto de la lando Leo Trockij, kiu primokis Stalin'on, ke tiu ne kapablis ellerni alian lingvon krom facila Esperanto. Kaj tute ne gravas, ke tiuj homoj poste estis kondamnitaj per propra partio. Batalante kontrau LI, ili bone malkashis sian shovinisman kernon.
Pripensu: kreighis la organizajho, kiu emas kunfratigi popolojn kaj samtempe diskriminacias siajn membrojn, ne donas al ili eblecon samrajte esprimi siajn opiniojn pro lingva imperiismo, kiun ghi subtenas. Nu, almenau proklamu ke vi strebas enigi LI por egaleco, ne Esperanton, do alian... Kaj kion faras gvidantoj de Komintern?
Kunvenis homoj el 41 landoj, mem Zinovjev plendas, ke li ne flue parolas germane, neglektante tamen proponon de usona verkisto John Read enigi la anglan. Kaj kio pri Esperanto? Chefuloj faras chion por ke tiu tagorda demando restu ne diskutita. Tamen tute ghin prisilenti ech ili ne povis.
Jen fragmento el protokolo pri kunsido la 6.VIII.1920 de la IIa Kominterna kongreso.
Zinovjev. Restas ankorau propono de kamarado Pestajna pri Esperanto.
Pestanja. Mi atentigas, ke interpretado de kongresaj paroloj en kelkajn lingvojn... komplikigas nian laboron. Mi proponas estonte interpreti ilin nur en helpan lingvon Esperanto. Ghi estas facile ellernebla kaj ege utilus por la afero.
Zinovjev. Se k-do Pestanja ne kontrauas, ni transdonos la problemon por ke ghin solvu la elektota Plenumkomitato (akceptite).
Tiamaniere li shrumpigis la aferon. Zinovjev ne agis lau propra arbitro. Lenin gvidis la kongreson persone. Nenion kontrau li diris.
Tamen prisilenti la aferon ne estis eble. Jan venintan jaron, 1921, kiam en Moskvo okazis vica IIIa kongreso de Komintern, en ghia kadro estis fondita tiel nomata "Studa Komisiono por akcepto de LI". Ghin konsistigis autoritataj personoj: Pogoni (narkomo-ministro de estinta Soveta Hungario, kiu nelonge ekzistis), Anri Gilbeau, franca verkisto, elmigrinta el Svisio post kondamno flanke de franca jugharo, Waks (Anglio), N.Krylenko, unu el kreintoj de Rugha armeo, narkomo de justico (Soveta Rusujo), G.Incher (Rusujo).
La komisiono rezoluciis jene, ke "akcepto de helpa LI multegrade faciligus la batalon de komunistoj, tamen en nuna tempo la situacio ne favoras por chiesa kaj oficiala enkonduko de LI en Komintern".
Same tiam naskighis la vorto "antautempe", per kiu potenculoj en USSR mortigas la aferon ech 40 jarojn post morto de Komintern.
Interese, ke ekzistis ankorau alia, favora al Ido (kripligita Esperanto) rezolucio. Hans Incher skribis, ke ghin poris chiuj komisionanoj, dum unu sindetenis. Pri tio sciigas "Bulteno de CK por Unio de esperantistoj de Sovetiaj landoj". Grandan bruon pri ghi faris idistoj, kiuj ech fondis Kifintern - Internacia federacio de idistoj-komunistoj. A.Gilbeau gratulis la IIan kongreson de Kifintern en Desau (Germanio), auguste 1922. Favoraj rezolucioj rilate LI (ne gravas, chu Ido, chu Esperanto), mi tie ne parolas pri interlingvistikaj aspektoj).
Do - du malaj rezolucioj? Tamen tiu dua estis ne aprobita de Komintern, komisionanoj, shajne, ankau estis naivaj, ne diferencis sloganojn dis de la vera interno de alta gvidantaro. Pro tio al franca komunisto, kreinto de Sennacieca Asocio Tutmonda, E.Lanti, oni donis en Moskvo jenan oficialan respondon:
Ekzekutiva Komitato por la Komunista Internacionalo. Nr. 1455. 14 de augusto 1922:
"Kamarado E.Lanti, delegita al Moskvo... kun aprobo de la Internacia Sekretariaro por Franca komunista parto, veninta Moskvon kun celo ricevi sciigojn pri Studa komisiono por akcepto de helpa lingvo internacia, estas oficiale informata, ke tiu komisiono estas likvidita kaj ke la Kominusta Internacionalo akceptis neniun decidon rilate al Esperanto au Ido. Sekretario de EKKI - Rakoshi."
Matias Rakoshi, funkciulo de Komintern, en 1945-1956 shtatestro de Hungario, forigita post la ribelo kaj mortinta en USSR, konfesis, ke Komintern "havis neniun intereson al tiu entrepreno" (LI). Tio klaras, char la komisiono, fondita en fino de julio, meze de augusto jam ne ekzistis, malgrau deziro de ghiaj anoj proponi LI al Komintern. Tamen gvidantoj de la organizajhoj estis fidelaj posteuloj de Marks, kaj kamaradoj de Lenin, kaj grava afero fiaskis dum vivo de "granda lingvisto" - chu estas pli bona ekzemplo de lia fia rilato al vera internaciismo.