Walter ZELAZNY
PollandoTEZOJ PRI LA ESPLORAJ POSTULOJ, PRI LA ZAMENHOFA VERKO KAJ VIVO KAJ TIES INFLUO EN LA ESPERANTO-MOVADON.
(Skizo)
Esploristo de la verko de Zamenhof kaj la historio de la esperanto movado staras antau pli da ne sciataj ol sciataj problemoj. Neceso de la esploroj estas nepra. Neniam tiaj science okazis. Aldone ili estas postulataj far la nova epoko (en historioscienca vidpunkto), kiu posedas novan rigardon al estinteco. Nia historio "mitighas". Pli kaj pli malfacile trovi sciencan veron, mitoj falsas historian bildon kaj kauzas problemojn por estonto.
1. Esploroj de la epoko.
T e z o: Zamenhof estis disshirita inter du epokoj: Haskala kaj pozitivismo. Kiel judo li estis haskalisto, kiel "ne-judo" li estis pozitivisto. Haskala estis la fluo de la juda klerigo kiu komencighis fine de la 19-a jarcento en Germanio kaj tuj hejmighis en la orienta Europo. El Haskala Zamenhof cherpis chefajn vokvortojn de sia doktrino: egaleco, frateco, justeco. Neniam li observis ekonomiajn aspektojn de la socio. Tiuj devenis jam de la frua pozitivismo. La juda Haskala estis malfrua rilate la okcidentan kaj polan klerigon almenau je unu jarcento. Pola klerigo avangardis monde: unua ministerio pri klerigo, dua skriba konstitucio (post la usona). Mankas esploroj pri Haskala generale en Pollando (ni chiam memoru la farojn de hitlerismo). Mankas fontoj, pli kaj pli da homoj ne scipovas la jidan, ghi farighas llngvo de la sciencistoj (sendepende de la nacia deveno), kiuj ekesploras tiujn problemojn. Tio, kion cherpis Zamenhof el pozitivismo estas: de Conte - sciencisto estas sacerdoto, agoj esencas en religia sintezo; de Taine - la plej pura esenco de scienco estas en religio. Sciencismo che Zamenhof: "oni devas memori, ke ghi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontrauparolas al la scienco..." OV 321. Oni devas rigardi la pozitivismon de Zamenhof el ties metafizika fluo. Ja pozitivismo estas ia sintezo de la scienca klerigo kaj mistika romantismo.
Konkludo: religiaj doktrinoj de Zamenhof atendas priskribon el Haskala kaj pozitivisma vidpunktoj sur la fono de la epoko.
2. La scio de Zamenhof (interne konfuza, nebula, elekta):
T e z o j:
Filozofie: pri la ontologio kaj epistemologio Zamenhof havis neniun apartan vidpunkton.
Religie: Zamenhof estis deisto (ofte oni eraras komparante lian doktrinon kun la sistemo de Spinoza) kaj universalisto en la senco esprimita far Cherbury (1581-1648): en la pozitivaj religioj kaj konfesoj oni devas dividi tion, kio estas komuna por ili de tio, kion aldonis "falsaj" pastroj. Generala konsento pri religio koncernas: la plej superan scion NUMEN, oni devas ghin adori, fundamento de chiu kulto estas pureco de internaj deziroj. Fundamente de tio oni forjhetas teoriosciencajn valorojn de la revelacio, char scienco sufichas por atingi ilin. Kadre de sia deismo Cherbury strebis trovi komunan fundamenton por chiuj religioj kaj per tio forigi fonton de la fanatismo kaj religiaj militoj.
Etike: Zamenhof estis platonisto en la senco, ke li opiniis ekziston de la ideoj al kiuj oni devas strebi. Tiujn ideojn oni atingas per neutraligoj (neutrala religio, popolo, etiko). Li estis ankau Kant isto. Zamenhof per principo de sia chefa "dogmo" prenita el Hillel volis disvolvi tiun penson. Antau Zamenhof plej elstare okupighis pri tio Kant. Li formulis universalan, neutralan (?) etikon pli profunde kaj pli motivige ol Zamenhof.
Socie: oni trovas eksterordinaran parencecon de la socia penso de Zamenhof lige kun la verko de Ludwik Gumplowicz (1838-1909): "... ne idilia stato de la paco ... sed eterna milito estis normala stato de la homaro en chiuj tempoj. La agoj de la homaro, same nuntempe, prezentas al ni bildojn de la senchesaj bataloj de triboj kontrau triboj, de gentoj kontrau gentoj, popoloj kaj nacioj, kontrau popoloj kaj nacioj." Gumplowicz esprimas chefajn tezojn de sia sistemo en "Der Rassenkampf" 1883. La citita fragmento devenas el "System socjologii" kiu aperis en 1887 en Varsovio (rim.: aperon de Esperanto).
Dio: de Zamenhof estas pure kristana: bona, pardonema, ne enmiksighanta en la homajn problemojn, milda, "frata" spite al la judaisma Dio, kiu estas nervoza, jhaluza, severa, punema, "patra".
Neutraligo: estas la procezo kiun ni povus tre proksime meti al la nocio: redempti. Plej vershajne redempti signifas en la religio de Zamenhof neutraligi.
K o n k l u d o: necesas pli profunde analizi fontojn de la scio kaj scion de Zamenhof. Li mem ne opinias ghustan montri siajn fontojn de la scio. Inter chiuj liaj elpensajhoj ni trovas fortajn ligojn (vershajne fundamentajn) kun la Malnova Testamento.
3. Zamenhof pri si mem.
Silfer ghuste rimarkas: "... ke Zamenhof prezentis koheran, sed ne precizan bildon pri si." (LF 64). Tio naskas multajn mitojn:
a) Bjalistoko: unun el la aspektoj de la mito ni trovas en la citita artikolo de Silfer, la alia koncernas tion, ke Zamenhof escepte de fifama pogromo - lau ni - ne multe sciis kaj memoris pri Bjalistoko. Kiam li verkis faman leteron al Borovko li jam vivis ek de 22 jarojn en Varsovio. Ne Bjalistoko, sed Varsovio estis pli shoka por Zamehofa mondkoncepto. De 14 ghis 36 agho (14 - forveturo al Varsovio kaj 36 - letero al Borovko) Varsovio trioblighis, same kreskis la proporcio de aliaj popoloj en Varsovio rilate polojn. Judoj (fine de 19-a jc.) 40%, rusoj 8%, francoj, germanoj, italoj 3,5%, aliaj 3%, cetero estis poloj. Konfliktoj okazis sur chiu pasho. Pro cara politiko oni vekis antisemitismon.
K o n k l u d o: oni povas dubi chu che Zamenhof chefrolis Bjalistoko en la motivo krei Esperanton. Sendube Esperanto, Hilelismo kaj Homaranisnto estas "infanoj" de Varsovio. Necesas pli profunde konatighi kun Varsovio de la fino de la 19a jarcento. Bedaurinde malghuste oni serchas pli kaj pli fontojn de la Zamenhofa verko en Bjalistoko, dum ja devis esti inverse.
b) Ido-skismo: Waringhien prave rimarkas en Leteroj de L.L.Z. ke iel opozicio al la sociaj (resp. religiaj doktrinoj de Zamenhof) kauzis ido-skismon. Waringhien ech supozas, ke se oni obeus (tio estas se obeus Zamenhof kaj opoziciuloj) konsilojn de Michaux (L.L.Z. I 12) "... oni eble shparus la Ido-krizon, au almenau preskau neniigus ghiajn sekvojn ..." Tiu grava epizodo devas esti denove reanalizita.
Oni povas antauvidi pluajn konfliktojn en la movado. Necesas preni pli da instruoj el la Ido-skismo kiu restis en la opiniaro de esperantistoj nur kiel "perfido" flanke de kelkaj francaj esperantistoj, dum mi riskas tezi, ke kauzoj estis pli profundaj kaj Zamenhof "mem" kulpas iu sence.
c) Nacideveno (la pola aspekto): ne nur Zamenhof havis grandan opozicion inter francaj esperantistoj, sama au pli forta estis che la polaj esperantistoj. Se francoj ne tute akceptis "religian" vidpunkton de Zamenhof, poloj absolute ne povis konsenti kun Zamenhof en la nacia demando. Zamenhof en la letero al Javal (L.L.Z. I 264) skribas: "La plej akraj malamikoj de homaranismo estas la esperantistoj Varsoviaj, char pro diversaj historiaj cirkonstancoj la poloj kutimis mezuri chion per du malsamaj mezuriloj ... sed, ke P o l u j o estu nomata "Varsovia Lando" kaj ke en Polujo chiuj lingvoj havu tiun saman rajton kiel la pola - tion-chi ili neniel volis konsenti kaj trovas ke tia deziro estas io terura kaj freneza...". Kompreneble ne temas pri polemiko kun Zamenhof, sed ja li forgesis, ke judoj ghuste ne kredis per s-kta Paulo al kristanismo, char ghi ne sukcesis respondi je la nacia demando de judoj. Ne mirinde, ke oni opiniis Zamenhof kiel frenezata chi-teme kaj timis esprimi patriotismajn opiniojn che Zamenhof des pli, ke poloj klare opiniis Markon Zamenhof kiel agenton de la rusa imperiismo, kio veras kaj pri kio Drezen skribas, ke ne eblas, ke Marko havu malkonfindon che policaj kaj urbaj rusaj instancoj.
K o n k l u d o: chu eblas rekta demando pri la nacieco de Zamenhof? Vershajne oni devas per esploroj rimarki influojn de "nacioj" en la penson de Zamenhof. Estas senduba influo de la rusa imperiismo sur la penso de Zamenhof pri la neutraligo de la geografiaj nomoj. Diferencas celoj: rusoj "neutraligis" nomojn por regi kaj dividi, Zamenhof estis konvinkita trovi neutralan, universalan fundamenton por neutraligi la nomojn. En ambau kazoj strukturo estis sama: alinomi geografion por koncernaj celoj. Oni devas kontroli tiun tezon.
d) Nacia personeco: Marko estis plena lojalisto al la rusa imperio.
Tion - malgrau, ke oni skribas, ke Ludoviko havis multan antipation al sia patro - Ludoviko tamen konservis de la patro. Pro tio la familio de Zamenhof, kies kapo de la familio estis Marko, ne povis ricevi simpation de poloj. En la sekva generacio jam infanoj de Ludoviko opinias sin la polaj judoj. Ghuste Ludoviko estis inter "ruseco" kaj "poleco" kaj tio pushis lin al "n e u t r a l i s m o" kies en la sama senco kiel che Zamenhof ech liaj infanoj ne povis akcepti. Vershajne tuta "poleco" de Zamenhof komencighis flanke de Klara, la edzino. La domo de Silbernick estis lau "nacia demando" plej juda, iom pola (absolute ne rusa), iomete litova.
K o n k l u d o: chio devigas novajn esplorojn.
4. Aliaj pri Zamenhof.
Libro de M. Ziolkowska estas simpla fabelo, posedas valoron nur el la vidpunkto de la porinfana literaturo. Libro de E. Privat estas tre bona didaktike kun multaj misfaktoj. Eseo de R. Krasko estas bona, sed ankau bazighas sur kelkaj premisoj de Ziolkowska, kvankam aliloke opinias tezojn de shi kiel malghustaj. Libro de M. Boulton estas tre bona vivskizo pri Zamenhof kun didaktikaj ecoj. Shajnas, ke malgrau "agho" kaj senbezonaj komparoj kun situacio en Sovetio la plej elstara studo pri Zamenhof restas plu tiu de Drezen. Elstaras kelkaj eseoj de Waringhien, tiuj posedas plej grandan valoron de la scienca analizo.
K o n k l u d o: malgrau unu jarcento ekde la apero de la fenomeno ESPERANTO ghis nun Esperantujo (kaj ekstera mondo) ne posedas kritikan studon pri Zamenhof kiu respondus je fundamentaj kriterioj de la "historia vero" kaj "scienca objektivismo".
5. (Mistika) Lingvo de la verko de Zamenhof.
La lingvo de Zamenhof estas plenplene mistika. Ekzemploj abundas. Por kompreni Zamenhof necesas pensi per liaj kriterioj kaj per lia reto de la nociaro. Multaj nocioj posedas neniun klaran difinon: neutrala, mistera fantomo, scienca kategorio de la dogmo, vero de la estonteco, regnaro, universo, hereda sango ktp.
K o n k l u d o: nepras verki apartan vortaron de la Zamenhofa penso.
6. Historiozofio lau Zamenhof (provo rekonstrui ghin):
Ni ekscias de judoj, ili de Moseo, li de Dio, ke: iam estis paca, justa, logika mondo. Homoj vivis kiel "fratoj". Vershajne falsaj profetoj por atingi proprajn celojn (regnon, forton, richecon) falsigis bildon de la ekesto kaj estinteco kaj pro tio homaro dividighis. Tio kauzis i.a. diferencojn: lingvajn, resp. kalendarajn, popolajn, religiajn ktp. Dio ne intervenas, sed atendas ke homoj revenu al unueco. Tiun procezon Dio benos. Ne chiuj homoj kulpas diferencojn. Au eble kulpintoj ne plu vivas, sed ili nur ekfunkciigis tiun "perpetuum mobile". Restis spuroj de chi tiu peko: diferencoj. Eble en si mem ili ne estas malbono, kondiche ke apud ili dauras procezo de la neutraligo kiu unuigas diferencojn. Sed povas ekzisti du tavoloj de la vivo de la homaro: unu tavolo diferenciga, la alia unuiga. Historio solvos chu venkos nur unuigo, chu ekzistos ambau. Vershajne venkos nur unuigo.
En tiu senco estas komprenata n e u t r a l i g o kiel "redemptor". NEUTRALIGO estas la plej granda shtupo de la penso de Zamenhof kaj atingis en lia doktrino econ de la paradigmo. Neutraligo ne opozicias al io neneutrala (se jes, tiam nur kelkaj kazoj). Neutraligo ekzistas en si mem. Kiel ni rimarkas, la zamenhofa historiozofio estas entute Malnovtestamenta: Chiuj ties strukturojn eblas trovi en la judaisma penso. Nur iom elstaras Dio en ghi, kiu - kiel ni diris - estas che Zamenhof jam Novtestamenta. Tio kio estas redemptor en la teologio kristana che Zamenhof estas neutraligo aperanta almenau en 20 variajhoj. Eblas analizi Zamenhofan "neutral-" el la religioscienca vidpunkto, t.e. klasifiki "neutral-" kiel ties funkcio en la sistemo de Zamenhofa religio en "sacrum" kaj "profanum". Sakrum koncernus eternajn celojn universalajn: religio, moro, etiko. Profanum koncernus rimedojn: lingvo, kalendaroj, temploj, geografiaj nomoj, neutraleco kiel afero de la takto ktp.
Eblas ankau dividi "neutral-" lau klasika demando de la doktrino: kie trovighas neutralaj celoj, resp. metodoj, rimedoj.
Montritaj supre tezoj kaj konkludoj permesus pli bone kompreni esencon de la Zamenhofa penso kaj ch e f e transporti la diskuton pri la fundamentaj aferoj sur pli alta nivelo. Oni devus revizii kelkajn klasikajn demandojn pri Zamenhof: lia nacieco, rolo en la Ido-skismo, nacia konduto al judoj, poloj, rusoj, litovanoj ktp. Ili permesus pli profunde malkovri varsoviajn (ne Bjalistokajn) radikojn de lia doktrino kaj fine s i n t e z i "niajn komencojn" kaj malkovri en kiu grado la movado estas kreajho de Zamenhof, kiu pli chefrolis kaj en kiu grado. Nuna bildo de la komencoj kaj de Zamenhof posedas malfortan priskribon.
Oni devas bedauri, ke UEA mem ne instigas al tiaj esploroj au opiniante ilin solvitaj au ne valoraj, preferas konservi stereotipojn.
Tiuj mankoj devas esti baldau plenumitaj por pli profunde retrovadi esperantan identecon eh la mondo.