Michel DUC GONINAZ
FrancioLA SOCIA STATUSO DE ESPERANTO: TRI HISTORIAJ TEORIOJ (ZAMENHOF, LANTI, LAPENNA) KONFRONTE AL LA NUNA REALO
De preskau cent jaroj la esperantistoj unuflanke propagandas aliflanke uzas sian lingvon. La komuna ideo ("internacia lingvo") estas konata; la diverghoj ankau, sed eble malpli. Ili spegulighas en esprimo de ideoj pri la rolo de la lingvo estontece kaj en la adjektivoj uzataj por ghin karakterizi (internacia, monda, universala, helpa, sennacia k.a.). La ideologio de la esperantistaro pri la lingvo Esperanto ne estas homogena. Tio estas komprenebla: oni ne povas difini la rolon de unu lingvo sen difini ghian rilaton kun la aliaj lingvoj, kaj tio signifas ideologian vidpunkton pri la rolo de la diversaj lingvoj nuntempe kaj estontece kaj tiu vidpunkto povas konsideri la situacion realan (kia ghi estas) au idealan (kia ghi estu), au kombini ambau sintenojn.
La rilato de la esperantista movado al la lingva situacio estas ofte kontraudira. La esperantistoj volonte mencias la grandegan nombron de idiomoj en la mondo (du mil, tri mil?), sed kiam ili prezentas sian lingvon en la kadro de la nun ekzistantaj intershtataj rilatoj, ili emas konsideri ghin "internacia" en la plej banala senco de tiu chi vorto, t.e. sen enmiksigho en la lingvopolitikon (do en la politikon) kaj kvazau agnoskante la rolon de la dominantaj lingvoj. Ekzemple, se oni resumas iujn propagandilojn, Esperanto estus la helpa lingvo inter ekzemple francoj kaj hispanoj; sed tion dirante oni forgesas la fakton, ke franca kaj la hispana lingvoj ne estas la lingvoj de chiuj francoj resp. hispanoj, kaj ke aliflanke iuj "francoj" kaj "hispanoj" havas jam komunan lingvon (ekz. la katalunlingvanoj).
Pri la statuso de Esperanto rilate al la aliaj lingvoj ekzistas en la Esperanto-movado diversaj tendencoj kaj mi provos resurai ilin per tri vidpunktoj, kiuj havis gravan influon inter la esperantistoj kaj kiuj nun apartenas al la historio.
1. ZAMENHOF
La ideoj de Zamenhof pri la rolo de la lingvo, kiun li kreis, shajnas malklaraj kaj malfirmaj. La autoro de Esperanto ja ne volis ligi la aferon de Esperanto kun politikaj problemoj kaj li ghenerale alprenis rilate al la tiama socio konformisman sintenon. Tamen ne senkauze li preferis nomi sian lingvon "neutrale-homa" kaj "sengenta": li bone konsciis, ke la "inter-nacieco" ne estas la ghusta karakterizilo de Esperanto, kiu ja estas uzata inter homoj de diversaj nacioj, sed ne inter la nacioj mem. Interese estas konstati, ke la 1-a paragrafo de la Deklaracio pri la esenco de la esperantismo, adoptita dum la Bulonja Kongreso, ne enhavas la vorton internacia, kiun Zamenhof tamen uzadis abunde - sed ne tiel signifoplene kiel neutrale-homa au sengenta - en propagandaj artikoloj, kiel ekz. Esenco kai estonteco de la ideo de Lingvo internacia. Sed pli interese estas konstati, ke tiu deklaracio esprimas klare du celojn: Esperanto "donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komprenighadi inter si" kaj ghi "povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo". Lau la baza dokumento de la Esperanto-movado Esperanto devas servi inter homoj diverslingvaj kaj eventuale interne de shtatoj plurlingvaj. Tiun duan celon la Esperanto-movado prisilentis dum jardekoj.
Sed la penson de Zamenhof ni trovos esprimita pli persone ol en la Deklaracio - rezulto de kompromiso kun la tiamaj esperantistaj eminentuloj - en la publikajhoj, kiujn la autoro de Esperanto dedichis al la rolo de la nova lingvo. En Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo internacia, li difinas Esperanton kiel "komunan lingvon por la komunikigho inter diversaj popoloj", kio povas shajni shablonajho, kaj opinias, ke la unulingveco de la homaro neniel estus malbono, kio estas malpli konformisma ideo, ankau ghenerale prisilentata de la oficiala Esperanto-movado:
"Ni konfesas, ke kiom ajn ni rompis al ni la kapon, ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfelicho por la homaro, se en unu bela tago montrighus, ke ne ekzistas jam plu nacioj kaj lingvoj naciaj, sed ekzistas nur unu chiuhoma familio kun unu chiuhoma lingvo."
La humuro kaj dialektika kapablo de Zanenhof estas rimarkinda en chi tiu opiniesprimo. Efektive, tiu chi frazo trovighas en argumentado kontrau tiuj, kiuj malakceptas Esperanton, char, lau ili, "lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn kaj la naciojn". Kaj Zamenhof aldonas ironie: "Sed ni supozu, ke tio chi efektive estus io terura, kaj ni rapidos trankviligi tiujn chi sinjorojn." Efektive, la ekzisto de internacia lingvo ne povas per si mem detrui la naciajn lingvojn, sed, diras Zamenhof, la homaro certe ne malfelichus se la naciaj lingvoj malaperus. Ne nur la naciaj lingvoj, sed ankau la nacioj: Zamenhof do ne restas en la striktaj limoj de la lingva problemo, sed elpashas sur la tereno soci-politika.
En Hilelismo li ech neas - almenau por si mem kaj eventualaj samideanoj - la nocion de nacia lingvo kaj agnoskas nur lingvojn persona, familia kaj genta. Li proponas la uzadon de la lingvo familia en la familia kadro kaj de la lingvo neutrale-homa ekster ghi. Li parolas pri la morala legho de la "sengenteco de la tero" kaj difinas kiel finan celon de la hilelismo, ke "la homoj iam kunfandighos en unu neutralan homan popolon". En la respondo al Dombrowski li pritraktas la problemon de autoktoneco kaj patriotismo, asertante, ke chiu lando devas sendependighi de "la religio kaj lingvo de ghiaj logantoj". Tio signifas, devas ekzisti nek oficiala religio nek oficiala lingvo. Diversaj modernaj shtatoj proklamis, ke la shtato estas apartigita de la eklezio ke neniu religio ghuas oficialecon. Sed kiu shtato ghis nun proklamis, ke ghi estas "apartigita de la lingvo"? Tiu chi demando sonas sherce: la shtatoj ja uzas kaj trudas lingvojn chiutage, ech se kelkaj el ili hipokrite asertas la egalrajtecon de la lingvoj parolataj de la loghantoj. Zamenhof asertas, ke la homaranismo - nova nomo de la hilelismo - ne estas kontraunacia, sed male "ghi postulas la rajton je ekzi por chiu lingvo kaj dialekto."
Rajto de chiu homo paroli kiuin ajn dialekton, rajto por la homaro havi nur unu komunan lingvon: la shajna kontraudiro estas fakte tre kohera dialektika rezonado.
La kongresparoladoj de Zamenhof, kvankam mildigitaj de la oficialeca etoso, esprimas similajn ideojn. En Bulonjo "kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj." En Vashingtono, Zamenhof antauvidas, ke la enkonduko de Esperanto okazos de malsupre, char la oficialaj instancoj ne deziras ghin enkonduki. En la Prepara Konferenco de Ruslandaj Esperantistoj en Peterburgo (1910), li parolas ne ruse, sed esperante, char la rusa regno estas "mikskonsista" kaj "chiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia". Cetere, pro la "plena autonomia vivo de nia lingvo" oni agu same en chiuj esperantistaj kongresoj.
Lastan staton de la Zamenhofa penso ni trovas en liaj lastaj traktajhoj: Gentoj kaj Lingvo internacia kaj Post la Granda milito. En ili li esprimas la ideon, ke la lingvo estas la chefa karakterizo de gento, sed li profetas, ke "refaradi kaj flikadi la karton (t.e. la mapo de Europo) ne solvos la problemojn." Li proponis en 1911, ke "por chiuj rilatoj intergentaj oni devas uzi lingvon neutralan", kaj en 1915, ke lingva libereco estu lasita al chiu civitano (do ne al nacioj au gentoj). En tiu situacio unu homo povus uzi kvar lingvojn: sian gepatran, la lokan (se ghi ne koincidas kun la gepatra), la regnan (se ghi ne koincidas kun la loka) kaj la neutralehoman. Sed li evidente tion konsideris kiel portempan kompromison, char lia idealo ja restis la homaranismo.
2. LANTI
La fondinto de Sennacieca Asocio Tutmonda certe povus subskribi la deklarojn de Zamenhof pri la sengenteco de la lingvo Esperanto kaj pri la celo sengentigi la homaron. Sed lia sinteno al la naciaj kulturoj estas ekstrema, senkompromisa, kompare kun la sinteno de Zamenhof: "La sennaciistoj batalas kontrau chio nacieca, kontrau naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj tradicioj kaj kutimoj. Por ili estas ilia chefa lingvo kaj la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn" li proklamas en la Manifesto de la sennaciistoj. En la sama verko la sennaciismo estas difinita per kvar celoj, el kiuj la kvara estas la "praktikado de sennacieca lingvo (esperanto) kun la celo, ke ghi farighu la sola uzata kulturlingvo."
Tiu ekstrema pozicio kondukis lin al aprobo de imperiismo. Li kritikas la sovetan politikon de helpo al la "malgrandaj" lingvoj kaj popoloj de Sovetunio, char li vidas en tiu politiko apogon al naciismo. Sed koneksan fenomenon - hegemoniemon de la rusa lingvo - li plene aprobas: "...tial, ke lingvo komuna estas tamen necesa por la rilatoj inter chiuj nacioj, kiuj konsistigas la vastan Sovetion, estas la rusa, kiu farighas pli kaj la oficiala helpa lingvo. Ni kompreneble ne kritikas tiun lingvan imperiismon.
Lanti do diverghas de la Zamenhofa penso pri tio, ke li ne nur konsideras mondan unulingvecon dezirinda, sed ankau fiksan kiel celon al sia ismo la detruon de la naciaj kulturoj. Zamenhof revis pri tiu unueco de la homaro, Lanti volonte okazigus ghin per trudo, ech per administra trudo, kio estas iom surpriza che homo, kiu havis, almenau dum kelka tempo, anarkiistajn tendecojn. En sia Letero 5-a, li aprobas la "feran energion de Stalin" por la kolosa entrepreno industriigi Sovetunion kaj "devigi komparanojn eniri kolhhozojn", sed li riprochas al la soveta gvidanto, ke li ne trudas Esperanton en la soveta shtato. Estas vere, ke li iom poste distancighis de la soveta reghimo, sed tio ne tushis liajn ideojn pri la lingva problemo.
Kiel li amplekse klarigis en siaj Leteroj, li ankau radikale diferencighas de la oficiala marksismo, char li opinias, ke Esperanto estas la lingvo de la estonta homaro, dum la ortodoksaj marksistoj (ech tiuj el ili, kiuj okupighas pri Esperanto) opinias, ke Esperanto povas ludi nur provizoran ludon, post kio ekestos tutmonda helpa lingvo kaj nur poste lingvo komuna. Li krome opinias, ke oni devas trudi unuecon, sur la lingva same kiel sur aliaj terenoj, dum la sovetaj marksistoj al la disvolvo de minoritataj lingvoj.
Estas klare, ke Lanti reagis lau la tradicio de la franca centralizema jakobenismo kaj ke li entute ne komprenis la esencon de la realaj lingvobataloj. Kiam li diras, ke li "preferas vidi la superregadon de unu sola lingvo sur vasta teritorio ol konstati la vekighon de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio k alie" - tiun ideon li plurfoje ripetadis en siaj verkoj - li supozeble ne vidas la kontraudiron inter deziro disvastigi Esperanton kaj lia aprobo al la apero de lingvoj "zonaj" - lau la esprimo de Stalin - au "mondaj" - lau esprimo fojfoje uzata, ech nuntempe. Tio estas tiom pli stranga, ke en la sama Manifesto Lanti mencias, kiel Lenln jam manipulis tiun nocion de "mondlingvoj" por forrifuzi Esperanton: "Ni jam havas tri mondlingvojn k la rusa la kvara." Li shajne ne komprenis, ke la altrudo desupre de unu komuna lingvo - kiun li facilanime aprobis pro sia emo al unueco - kaj la protekto desupre de la minoritataj lingvoj - kiun li kritikis miskomprene tiu protekto fakte celas plifirmigi la lojalecon de la koncernaj gentoj - estas du nedisigeblaj aspektoj de la shtata politiko, pruvighas nuntempe. Probable blindigita de sia malamo al chio "nacia", li ne komprenis tiun dialektikon kaj bagateligis la teruran dangheron de la shtato mastrumanta la lingvan politikon kaj uzanta samtempe la bastonon de la lingva unueco kaj la frandajhon de la respekto al la minoritataj gentoj por plifirmigi sian potencon kaj efektivigi la sennaciigon de la popoloj por sia profito.
3. LAPENNA
Post la forgeso de la autente revoluciemaj ideoj de Zamenhof, post la falo de la Lantia sennaciismo en sakstraton, la ideologia regreso de la Esperanto-movado esprimighis post la dua mondmilito per la teorioj de Lapenna. Li ne difinis teorion tiel precizan kiel tiu de Lanti au tiel multflankan kiel tiu de Zamenhof, sed li kvazau spegulis - kaj samtempe influis - la etoson de la Esperanto-movado en la 50 - 60-aj jaroj. Tial lia rolo ne estas neglektinda. La socia kaj historia fono sur kiu disvolvighas tiuj ideoj estas la naciismaj influoj en la Esperanto-movado, jhus antau kaj post la dua mondmilito, kiuj manifestighis organize per la regreso de SAT kaj la tuta malapero de la Hodlera, sennacieca UEA kaj ghia anstatauo far IEL (la nuna "UEA" pli proksimas al IEL ol al la origina UEA). La idearo de tiu tendenco rilate al la rolo de Esperanto povas resumighi jene: Esperanto devus aldonighi al la lingvoj jam posedataj de chiu homo en la kadro de la homgrupoj, al kiu li/shi apartenas. Tia vidpunkto shajnas tute sagha kaj prudenta kompare kun la estontecaj, utopiecaj vizioj de Zamenhof kaj Lanti. Sed Lapenna tion esprimas per ideala trishtupa skalo: "Esperanto estas unu el la tri lingvoj trovighantaj vertikale unu super la alia (...) el vidpunkto de la tri chefaj aspektoj, en kiuj povas manifestighi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono - la regiona dialekto; al la nacio - la nacia lingvo; al la homaro - la internacia Esperanto." Li ne citas ekzemplojn por tiuj idealaj tri aspektoj, kiuj laudire manifestas socian apartenon, kaj kiuj, se oni akceptas ilian ekziston lau lingva kriterio, por multaj personoj reduktighas al du au unu, kaj por multaj aliaj farighas kvar au kvin. Per tiu simpligita prezento - ankau rezulto de idealeca menso - la autoro de Retoriko ignoras, ke la uzo de la lingvoj estas nek strikte vertikala nek strikte teritoria. La terminoj nacia lingvo kaj dialekto, aplikeblaj al certa nombro da europaj landoj, ne spegulas la buntecon de la situacioj en la mondo, kie kunekzistas tuta aro da idiomoj kun tre diversaj statusoj lingvistika kaj socia: dialekto loka, dialekto regiona, nacia literatura lingvo, oficiala shtata lingvo (ekz. franca), lingvo superrega en la shtato (ekz. rusa), lingvo de la etna grupo chirkaua (ekz. la germana por romanchoj), genta lingvo funkcianta kiel vehikla (ekz. svahila), pighino ktp, k.p. Tial ne malofte okazas, ke en Hindio, Sovetunio, Afriko, unu homo devas pli-malpli uzadi ne du, sed tri, kvar au kvin "lingvojn" (ne inkluzivante Esperanton!). La autoro de tiu teorio implicite agnoskas, ke la stadio de nacia lingvo estas atingita - kio ne estas ghusta - au atingenda - kio estas ideologia premiso - de chiu homo; li evitas malkashi la politikan kriterion estigantan la distingon inter lingvo kaj dialekto, kaj sekve tute preteratentas la lingvan problemon interne de la shtatoj. Neniu konkreta ekzemplo estas donita por ilustri la teorion. Ekzemple kio estus la "nacia lingvo" de alzacano? Chu iu "alzaca llngvo", komuna por la diversaj alzacaj dialektoj (planebla se la koncernatoj volus tion fari), chu la germana lingvo (nuntempe konsiderata kiel literatura lingvo, supera al la alzacaj dialektoj uzataj preskau nur parole), chu la franca lingvo ("nacia lingvo" de Francio, al kiu alzacanoj apartenas)? Kompreneble estas, ke la "neutraluloj" de la Esperanto-movado ne esploras tiajn demandojn. Diri, ke Esperanto estas la Internacia kaj kongruas kun la shtupo "homaro", ne donas respondon al la demando, en kiu lingvo interrilatu alzacano kun bretono, kimro kun anglo, litovo kun armeno (Zamenhof kuraghis respondi al tiu lasta hipotezo dum la menciita Peterburga parolado!).
Estas rimarkinde, ke iuj asocioj propagandantaj Esperanton, reduktas tiujn tri shtupojn al du (pri tio Lapenna ne respondecas, se prezentoj estas variajhoj de lia teorio) kaj elcerbumas tian sloganon: "Chiu homo devas koni du lingvojn: tiun de sia lando kaj Esperanton". Tiuj propagandistoj evitas tiamaniere gravan politikan problemon, kio estas la "lando" de difinita homo? Tiaj sintenoj, kiuj implicas la ekziston de "landoj" unulingvaj, inter kiuj Esperanto ludus interligan rolon, estas politike miopaj au malkuraghaj. Se oni volas esplori la politikajn motivojn de tiaj teorioj, oni trovas eble la deziron de granda parto de la esperanto-movado akiri la favoron de la ekzistantaj shtatoj au de ties grupighoj, kiel UN au Unesko. Aserti, ke Esperanto povus vertikale aldonighi, kvazau kroni lingvan situacion, kiu krom tio prezentighus kiel "regiona" kaj "nacia", tio certe estas ideologia dekadenco kompare kun la provokaj idearoj de Zamenhof kaj Lanti.
Konklude:
La nuna situacio montras, ke tiajn problemojn oni ne povas solvi sur la papero per la uzo de -u vortoj. La lingva problemo estas parto de pli largha konflikto inter liberemo kaj subpremo. La postulo de la esperantistoj estas por la rajto je libera komunikado, kontrau chiuj kaj chiaj limoj (inkluzive ne rekte lingvaj). Ghi diferencas de la postulo por lingva libereco - reprezentanta de la etnismaj movadoj - sed havas kun ghi ion komunan, t.e. la opono al la lingva imperiismo. Tiu nova vidpunkto, aperinta en la Esperanto-movado en la jaroj '70, estas ekster la kadro de la chi-supra studeto. Sed ghi havas fontojn en la diversaj antauaj vidpunktoj. Estas notinde ankau, ke tiu partopreno de la esperantistoj en la batalo kontrau lingva imperiismo, ne estas subtenata de chiuj nunaj tendencoj. Ghi estas rifuzata: unuflanke de la soveta skolo, kiu asertas, ke lingvaj konfliktoj ne ekzistas, almenau en la socialismaj shtatoj, kaj ke lingvoj naciaj, "internaciaj", "interpopolaj", "mondaj" kaj ankau Esperanto povas pace kunekzisti; aliflanke de la adeptoj de la "Manifesto de Raumo", kiuj asertas, ke la batalo kontrau lingva imperiismo ne necesas kaj ke la esperanristoj povas travivi sian esperantistecon sen ataki la poziciojn ekz. de la angla lingvo. Tiuj asertoj povus esti okazo por alia diskuto. Sed la ideologioj, kiuj shajnas pasintaj, restas studentaj. Unue, char ili iel pluvivas en la mensoj de la esperantistoj. Due, char venas momento por ilin kribri, t.e. kritiki chion, kio en ili montrighas dogma, nekongrua kun la realeco au neebliganta intervenon en la lingvaj konfliktoj, kaj elstarigi chion, kio havas valoron por la nuno kaj la estonteco, t.e. provokas al kontestado de la nuna lingvo-ordo kaj de ties politikaj koneksajhoj.
Konciza bibliografio de verkoj aluditaj en la chi-supra studo:
L.L. ZAMENHOF, Fundamento de Esperanto, Harmande, E.F.E., 1963.
L.L. ZAMENHOF, Originala verkaro, Leipzig, Hirt und Sobn, 1929.
E. LANTI, Manifesto de la sennaciistoj kaj Dokumentoj pri sennaciismo, Paris, SAT, 1951.
E. LANTI, leteroj de E. Lanti, Paris, SAT, 1940.
I. LAPENNA, Retoriko, Rotterdam, 1971.
I. LAPENNA, Elektitaj paroladoj kaj prelegoj, Rotterdam, 1966.