ESTETIKAJ PROBLEMOJ EN INTERLINGVISTIKO

De Stojan Ghughev

Lingvistiko kaj estetiko

Lastatempe la objekto de la lingvistiko tiom multe shvelis, ke, lau la sprita esprimo de iuj fakuloj, "la vorto lingvo jam chesis esti lingvistika termino" (Chomsky). Ekzemple, che iuj nuntempaj lingvistoj oni klare vidas tendencon, se ne identigi, almenau alligi ("integri") la poetikon al la lingvoscienco, t.e. konsideri ghin kiel fakon de la lingvistiko. Roman Jakobson asertas:

"La obstina izolado de la poetiko disde la lingvistiko povus esti pravigata nur en la okazo, se oni mallarghigas la sferon de la lingvistiko ghis grado, kiu shajnas nepardonebla: ekzemple, kiam iuj lingvistoj konsideras la propozicion kiel la plej grandan analizeblan lingvan konstruon (formon); au kiam oni limigas la sferon de la lingvistiko ghis la nura gramatiko, au ekskluzive ghis la nesemantikaj problemoj de la eksteraj formoj (la morfologio), au ghis la inventaro de la t.n. "denotativaj" (= proprasignifaj) rimedoj (t.e. eliminante la t.n. "konotativajn" = kromsignifajn, S.Gh.), senkoncerne al la liberaj deflankighoj".(1)

Aliaj lingvistoj, sekvante malsaman rezonadon, venas al simila konkludo. Tiamaniere C.F. Voegelin klare kaj precize formulas la du "plej gravajn kaj kunligitajn problemojn, kun kiuj koliziis la strukturalisma lingvistiko", nome: "1. neceso revizii la hipotezon pri la monoliteco de la lingvo, kaj 2. neceso dedichi pli da atento al la reciproka dependo inter la diversspecaj strukturoj en la kadro de unu sama lingvo".(2)

Ne malpli karakteriza montrighas la tendenco che iuj muzikologoj konsideri la muziksciencon kiel branchon de la lingvistiko, traktante la muzikarton kiel specon de lingvo. (Ili inkluzivas en tiun chi kategorion ech la pli abstraktan instrumentan muzikon, konsiderante ghin kiel kopion de la vochmuziko.) Jam delonge la muzikestetikistoj konjektis, se ne la identecon, almenau la tre proksiman similecon inter la lingvo de la paroloj kaj la lingvo de la muziko kaj agnoskis, ke estas preskau ne eble streki limlinion inter tiuj chi du specoj de lingvo. Lingvistoj kaj filologoj tre ofte eluzas la terminologion kaj la metodologion de la muzikscienco dum siaj fakaj esploroj, kaj la muzikologoj jam ne dubas, ke ilia scienco grandparte bazighas sur la principoj de la lingvistiko. Inter la lingvistoj, kiuj utiligas en siaj studoj la sperton kaj la metodon de la muzikscienco, oni povas mencii la nomojn de Milosh Weingart, Irmgard Mahnken, O. Riemann k.c.(3) Inter la muzikologoj, kiuj larghskale praktikas siajn esplorojn lau la spertoj kaj metodoj de la lingvoscienco, ni povas citi la nomojn de Maurice Emmanuel, Theodore Reinach, Jeanny Gresset, Egon Wellesz k.c.(4) Aparte menciinda estas la studo de la rusa muzikologo Leonid Sabanejev pri la muziko de la parolo, kie estas analizataj el muzikscienca vidpunkto (pitcho, ritmo, metriko, sonkoloro, dinamiko, agogiko k.c.)(5) la plej konataj chefverkoj de la rusa poezio. Precipe grava montrighas la muzika elemento (ritmo, pitcho, intervaloj, melodio k.c.) en la ordinara (kaj en la poezia) lingvo de iuj popoloj el la meza kaj la malproksima Oriento. Efektive, oni ne povas studi la elementojn de la sanskrita, hinda, china, vjetnama au kambogha lingvo precipe fonologio se oni ne havas nocion pri muziko. Same pri la studo de la malnovgreka metriko.

Fine, la lingvistiko montras tendencon ampleksi, krom la muziko la lingvo de la tonoj ankau la lingvon de la gestoj kaj korpmovoj (la dancarton), la lingvon de la trajtoj kaj koloroj (la pentrarton), la lingvon de la formoj (la skulptarton) kaj chiujn aliajn artojn, per kiuj la menso esprimas sian krean povon. "Si dipinge col cervello, non con le mani" (oni pentras per la cerbo, ne per la manoj), shatis diri Michelangelo.

Tiuj chi konsideroj donis racian grundon, seriozan motivon al la filozofoj el la skolo de Benedetto Croce gheneraligi la objekton de la lingvistiko kaj skribi signon de egaleco (=) inter la nocioj lingvistiko kaj estetiko:

"... Al ni restas (la tasko) formuli kaj klarigi la tezon, ke la scienco pri la arto kaj la scienco pri la lingvo la Estetiko kaj la Lingvistiko, koncepititaj kiel veraj kaj ghustaj sciencoj, ne plu estas du malsamaj aferoj (nocioj, S.G.), sed unu sola... La ghenerala lingvistiko en tio, kio estas reduktebla al filozofio, ne estas io alia krom Estetiko. Chiu persono, kiu laboras en la sfero de la ghenerala lingvistiko, t.e. de la Lingvistiko filozofia, laboras fakte super problemoj estetikaj. Kaj inverse. La filozofio de la lingvo kaj la filozofio de la arto estas unu sama afero!"(6)

La lingvo kiel estetika fenomeno

La problemoj pri la estetiko de la lingvo estas ghenerale subtaksataj de la profesiaj lingvistoj, kiuj volonte evitas ilin en siaj fakaj verkoj. Ili konsideras tro subjektivaj la jughojn pri la estetikaj valoroj de la apartaj lingvoj, pri la beleco au la barbareco, la nobleco au la vulgareco de tiu au de alia konkreta lingvo, au de la lingvo ghenerale (izolita de sia literatura heredajho). Au, se ili "degnas" paroli, ili tre rezervigheme rilatas al tiuj chi problemoj:

"La pura lingvisto," deklaras Mario Pei, "rifuzas partopreni en si-milaj diskutoj: unue, char ili estas senrezultaj, pro tio ke la plej gran-da parto de la defendataj asertoj estas, lau sia naturo, nepruveblaj; due, char li (la lingvisto) opinias, ke lia devo (tasko) estas konstati konkretajn sciencajn faktojn pri la lingvo, sed ne sin okupi per estetikaj teorioj; kaj trie, char chiuj chi diskutoj estas ordinare senrezultaj, senesperige necertaj kaj reprezentas miksajhon konsistantan el nacia fiero, literatura kritiko, subjektivaj pritaksoj kaj chiu el tiuj chi elementoj situas ekster la limoj de la scienco."(7)

Kontraue, tiujn chi demandojn plej ofte kaj plej verve diskutas la laikoj kaj la diletantoj en la lingvistiko. Ili tre volonte shatas paroli pri beleco, muzikeco au pri chiaj ajn estetikaj ecoj de iu lingvo, au pri malagrableco, barbareco, vulgareco k.t.p. de iu alia, lau tio chu ghi plachas, au malplachas al ili mem. Certe, iliaj jughoj ne bazighas sur strikta scienca metodo, sur kompara analizo de la pritaksataj lingvoj au de konkretaj tekstoj. Iliaj konkludoj estas farataj surbaze de subjektivaj kaj hazardaj personaj impresoj. Por ni tamen estas grava la fakto, ke la estetikaj aspektoj kaj problemoj de la lingvo profunde interesas kaj emociigas la vastan mezkleran publikon.

Ni ech ne parolu pri la "produktistoj" sur la literatura kampo! Malgrau la rezervemo kaj la skeptikeco de la profesiaj lingvistoj rilate al la objektiveco de la estetikaj normoj kaj principoj en lingvo-scienco kaj en la praktikado de la lingvo, la zorgo por la ekstera formo kaj la estetika prezento de la tekstoj zorgo por bela lingvajho chiam okupis la mensojn de la poetoj kaj beletristoj. Tamen ne nur de la poetoj! La strebo al estetika formo de la ordinara, chiutaga lingvo shajnas esti karakteriza fenomeno de nia epoko. Hodiau ne nur la autoroj de plej ordinara prozo: jhurnalistoj, reporteroj, publicistoj, profesoroj, advokatoj, politikaj oratoroj, sciencaj prelegistoj, religiaj predikantoj, propagandistoj chiuspecaj k.t.p. sed ankau homoj de la praktika chiutaga vivo: shtat- kaj privatoficistoj, komercaj korespondantoj, asekuraj agentoj, vendistoj, komisiitoj, ech metiistoj, terkulturistoj kaj manlaboristoj chiuj zorgas por la pli malpli eleganta, pli malpli arta formo de sia lingvajho, klopodas prezenti sian "prozon" lau pli malpli distinga, rafinita maniero. La nuntempa "prozo" ne plu estas la prozo en la ordinara senco de tiu chi vorto la "prozo" de Sinjoro Jourdain. Ghi estas tia "prozo", kiu, lau la esprimo de Gustave Lanson, absorbas en si mem kaj kashe enhavas en sia formo chiujn esencajn efikojn de la muziko, de la pentrarto kaj de la poezio:

"Multnombraj estas la ordinaraj (sentalentaj, S.G.) prozoj, multnombraj la malsukcesintaj verkistoj; tamen la intenco, au la pretendo al belarto manifestighas chie ajn ghis en la lernejaj studlibroj, ghis en la tagjhurnalaj artikoloj, ghis en la parlamentaj paroladoj. Chie la kupleto strebas detronigi la paragrafon kaj la kortremiga vorto strebas forpeli la vorton, kiu difinas."(8)

Unu el la kauzoj de tia, se mi povus diri "estetikista" sinteno au konduto (por uzi la behavorisman terminon) de la homoj el chiuj kategorioj, estas ia kvazau ennaska instinkto pri lingva beleco; kvazau ie profunde en ilia subkonscio la nocioj "lingvo" kaj "belarto" interplektighus. Tiu ghenerala strebo al laueble pli eleganta, pli distinga, pli rafinita eldirado, montras, ke ne nur la poetoj kaj beletristoj, sed ankau la ordinaraj homoj konsideras la lingvon kiel esence estetikan fenomenon.

La lingvo kiel artverko

La lingvo estas strukturo multe pli vasta ol simpla sistemo de konvenciaj signoj kaj reguloj (vortaro, morfologio kaj sintakso), pli ol la mekanika sumo de tiuj signoj kaj reguloj. Krom ili, ghi ampleksas la socian organismon de siaj uzantoj, la literaturan kreadon, la kulturan superstrukturon, la etoson k.c. Tial la esprimo "estetiko de la lingvo" de la lingvo deshirita disde sia literatura verkaro kaj konsiderata kiel abstrakta gramatika sistemo estas sensencajho. Lau si mem, la gramatikaj reguloj, la izolitaj vortoj ("leksemoj"), la apartaj morfologiaj, fleksiaj, fonologiaj au sintaksaj elementoj ne havas propran estetikan funkcion kaj ne posedas propran estetikan valoron ili ne estas takseblaj el estetika vidpunkto. Oni povas paroli pri beleco au acheco de konkreta lingvajho (de poeziaj, beletraj, oratoraj au teatraj verkoj; oni povus analizi el estetika vidpunkto konkretajn tekstojn (frazojn, vort-kombinojn au sonkombinojn) che apartaj literaturaj, poeziaj, oratoraj, teatraj au vochmuzikaj kreajhoj en iu au en alia lingvo kaj tiamaniere jughi pri ghia estetika valoro lau tiu de la analizitaj tekstoj.

Tial, paroli pri estetiko de la lingvo tio chi signifas paroli pri la lingvo kiel pri artverko kaj konsideri la lingvan fenomenon au lingvan aktivadon (la "lingvadon") kiel artan kreadon, kiel arton ghenerale. Kaj en tiun chi artan kreadon oni devas enkalkuli ne nur la verkojn de la geniaj poetoj kaj beletristoj, sed ankau la folkloron kaj ech la chiutagan lingvajhon de la ordinaraj homoj. Char la simpla uzo de la parolo sendepende de la okazo, che kiu oni ghin utiligas: apud sia skribotablo, sur la tribuno, au en simpla konversacio estas nenio alia ol funkciado de la krea kapablo. Chiam, kiam ni elvokas imagon, esprimas ideon, elektas kaj kunmetas fonemojn, vortojn au frazojn, ni faras tion lau maniero simila al tiu, lau kiu la komponisto selektas kaj kombinas la pitchojn kaj la daurojn de la tonoj, la pentristo la kolorojn kaj la liniojn, la skulptisto la plastikajn formojn, k.t.p. En chiuj chi okazoj ni okupighas pri arta kreado, ni kreas artverkojn. Ne gravas la amplekso, la volumena grandeco de la "verko". Ne gravas ankau la grado de instruiteco au de genieco de la parolanto. Senkonsidere al tio, chu Homero alvokas en versoj la Muzon por prikanti la koleron de Ahhilo, au chu Sinjoro Jourdain sin adresas en prozo al sia servisto Nicole, por demandi lin pri la loko de siaj pantofloj, la psikologia procezo de esprimado estas laukvalite la sama. Ne gravas ankau la intenco, la "kialo" de la esprimado. En la folkloro de la primitivaj popoloj la arto havas ne tiom estetikajn, kiom utilismajn, praktikajn celojn. Chiel ajn estas tre malfacile streki klaran distingan limlinion inter tiuj du najbaraj specoj de mensa aktiveco. Efektive, kiam oni diras "esprimado" au "elvokado", oni subkomprenas "kreado", kaj kiam oni diras "kreado", oni subkomprenas "arto". Char la elvokado, la esprimado kaj la komunikado de ideoj, de imagoj au de emocioj trovighas en la bazo de chiu lingvo kaj de chiu arto. Tiu chi fakto estas la chefa argumento, kiu donis motivon al Benedetto Croce konsideri la lingvon kiel artverkon kaj pritrakti la estetikon, t.e. la artosciencon, kiel sciencon pri la esprimado kaj kiel gheneralan lingvistikon:

"La lingvoj ne havas realan ekzistadon ekster la propozicioj kaj la chenoj da propozicioj efektive prononcitaj au skribitaj che konkretaj popoloj kaj en difinitaj periodoj. Tio signifas, ke ili ne havas realan ekzistadon ekster la artverkoj (malgrandaj au grandaj, parolataj au skribataj, rapide forgesataj au Ionge memorataj chio chi ne gravas), en kiuj ili konkrete vivas."(9)

Eltrovi la ghustan vorton (por elvoki la imagon) kaj kunmeti frazon (per esprimi iun ideon au jughon) tio estas egalvalora al kreo de artverko. En tiu chi senco la lingvo povas esti konsiderata kiel rezulto de arta kreado, t.e. kiel artverko.

Chu planlingvo ankau povas efiki kiel estetika faktoro?

Sed se la lingvo, kiel arta kreajho, estas esence estetika fenomeno, chu la estetikaj principoj kaj normoj regantaj la etnajn, t.n. "naturajn" lingvojn, validas ankau por la lingvoj "artefaritaj", t.e. kompilitaj, raciigitaj, la t.n. planlingvoj?

Se oni akceptas la tezon de la lingvistika tabuismo, oni devus dedukti, ke la estetikaj funkcioj estas fremdaj al la planlingvoj, ke ili estas rezervitaj ekskluzive por la "naturaj", t.e. por la naciaj au etnaj lingvoj kaj ke la "artefaritaj" planlingvoj ne estas kapablaj plenumi tiajn funkciojn, char inter tiuj du specoj de interkompreniloj ekzistas, el estetika vidpunkto, grava kvalita diferenco. Kaj malgrau la solena deklaro de iuj el la plej famaj beletristoj (Tolstoj, Gorkij, Barbusse, Romain Rolland) favore al Esperanto kaj de la plej grandaj lingvistoj (Meillet, Baudouin de Courtenay, Otto Jespersen) favore al la planlingvoj, ne mankas ankau verkistoj, kiuj rifuzas al tiuj lingvoj la eblecon kaj la rajton plenumi estetikajn funkciojn.

Tia diskriminacio por la planlingvoj shajnas esti ech pli ofta che la ordinaraj homoj kun elementa klereco.

La unua spontanea reago de iu ajn persono, kiu unuafoje audas tekston parolatan en Esperanton, au kiu mem komencas lerni tiun lingvon au balbuti en ghi, konsistas en tuja, senhezita prijugho el estetika vidpunkto. Kaj plej ofte tiu chi jugho estas negativa, kondamna. Certe, tiu chi eksperimento povas koncerni ne nur Esperanton. Chiu ajn nekonata lingvo povas farighi viktimo de tia diskriminacio, se flankaj faktoroj ne intervenas (antaujughoj, prestigho k.c). Sed, char Esperanto ne havas tian gloran pasintecon, tian brilan politikan kaj kulturan historion, kiun havas iuj grandaj naciaj lingvoj kaj kiu (historio) kreas ilian reputacion, shajnas esti iel pli nature, pli "saghe" ataki la junan, sennaciecan artefaritan lignvon. Tre ofte okazas, ke oni ne komprenas ech vorton en iu fremda lingvo, tamen oni sentas sin kapabla kaj plenrajta esprimi sian impreson, doni sian kategorian pritakson pri la estetika valoro de tiu chi lingvo. Tia subita, tuja kaj spontanea reago de placho au malplacho montras, ke la estetika sento estas unu el la primaraj kaj fundamentaj kapabloj de la homa menso kaj venas konfirmi la tezon de Croce pri la lingvo kiel artverko.

Ni povus kompreni la kauzon de tiu chi spontanea reago, se ni konsiderus la lingvajn kutimojn jam akiritajn ekde nia frua infana ago. Audinte la novan lingvon, ni tuj, automate komparas la ricevitajn impesojn kun la richa arsenalo de la jam delonge akumulitaj lingvaj kutimoj kaj impresoj pri la jam konata patrina lingvo au pri iu alia lingvo, kiu pro iu au alia kauzo estas al ni pli-malpli kutima. Kaj chiu nova percepto, kiu ne akordighas au ne koincidas kun tiuj kutimoj shokas nin, ghenas la normalan funkciadon de niaj lingvaj refleksoj kaj enkondukas malordon en la ligitaj kun ili skemoj de pensado. Tial ni kvalifikas la novajn impresojn "malagrablaj" kaj la novan (nekonatan) lingvon malplacha, fusha, acha, t.e. senigita je estetikaj valoroj. Kaj tiu chi malagrabla sento automate transiras de la lingvo al la persono mem kiu ghin parolas. Tial la antikvaj Grekoj nomis "barbaroj" kaj ghenerale malestimis la popolojn, kiuj parolis nekonatajn al ili lingvojn. La etimologio de tiu chi vorto konfirmas la korektecon de la jhusa rezonado por ekspliki la senton de "malplacho" rilatan al la planlingvo: la vorto barbaros (kiu komence ne havis malshatan, malagrablan nuancon, kaj signifis simple "eksterlandano"), devenas de la verbo barbarixv babili nekompreneble, paroli fushe; paroli fremdan lingvon, paroli malbone grekan lingvon, "krokodili."(9)

Tie chi mi nek intencas polemikadi kun la malamikoj de la planlingvoj, nek analizi iliajn argumentojn. (La celo de tiu chi studo ne estas varbi prozelitojn por Esperanto au por iu alia planlingvo.) Mi volas nur akcenti la fakton, ke chiuj oponantoj kontrau la planlingvoj kaj amatoroj, kaj profesiaj lingvistoj elvokas unuanime preskau la samajn konsiderojn kaj ke tiuj konsideroj estas bazitaj nek sur sociologia, nek sur politika, nek sur psikologia, etnografia, antropologia, nek sur ia ajn alia principo, sed ke ili estas formulitaj nur el estetika starpunkto. Mi provizore malinteresighas ankau pri la objektiveco kaj praveco de tiu chi negativa prijugho au antaujugho. Sed mi volus utiligi ghin kiel argumenton au "teston", kiu montras, ke ech tiuj personoj, kiuj havas negativan, malfavoran rilaton al la planlingvoj, jughas ilin el la pozicio de la estetiko. La fakto mem, ke la unua spontanea reago de la publiko amatoroj kaj fakuloj estas reago el estetika vidpunkto (kaj ne el vidpunkto pragmata, etika, sociologia, politika k.t.p.) senkonsidere al tio, chu la jugho estas pozitiva au negativa, konfirma au kondamna tiu chi fakto sola jam montras, ke la homa menso konceptas ("intuas") ankau la planlingvon kiel objekton de estetika prijugho, tiel same, kiel ghi pritraktas la naturajn lingvojn, t.e la artverkojn.

Cetere, al tiuj chi lastaj objektoj al la artverkoj ghi ankau ne aljughas egalan estetikan valoron. Iujn el ili ghi plitaksas au trotaksas, aliajn malplitaksas au subtaksas. Ekzemple, la chefverkoj de la geniaj poetoj au pentristoj havas senfine pli altan estetikan valoron ol la kreajhoj de la ordinaraj ("negeniaj") samfakuloj. Sed la arthistorio konsideras ambau kategoriojn de kreajhoj kiel artverkojn, char la diferenco inter ili estas nur laukvanta, ne laukvalita (kiel la diferenco inter genio kaj ordinara homo). Tiel same, se ekzistas (el estetika vidpunkto) ia diferenco inter la etnaj lingvoj kaj la planlingvoj, ghi estas diferenco lau kvalito, ne lau kvanto. Sendube, iu etna lingvo, kiu havas malantau si jarmilon kaj duonon da glora historio, povus produkti dum tiu periodo multe pli grandan kvanton da altvaloraj chefverkoj ol iu planlingvo, kiu ne havas ankorau ech unujarcentan kreadan aktivecon. Oni havas do nenian motivon, nenian seriozan argumenton por aserti, ke planlingvo ne povas funkcii kiel estetika faktoro.

La kruco kaj la martiro, au la faktoro "homo"

Ni jam rimarkigis, ke estas absurde kaj superflue diskuti pri la estetika valoro kiel pri imanenta kvalito de iu ajn lingvo konsiderata "lau si mem", t.e. abstraktita el sia literatura, oratora au belarta kreado kaj apartigita disde la personoj kiuj ghin uzas. La lingvo havas realan vivon nur dum sia praktika uzado, kaj ghia estetika valoro dependas de la kapablo, de la genio de ghiaj adeptoj kaj uzantoj verkistoj, poetoj, oratoroj, tradukistoj, aktoroj, kantistoj, au simplaj parolantoj dum ordinara konversacio.

Tamen, kiam oni prijughas la estetikajn (kaj la gheneralajn!) kvalitojn de iu lingvo, oni ghenerale forgesas la faktoron "homo". Kaj oni provas atribui al la lingvo mem funkciojn kaj kvalitojn, kiuj estas al ghi fremdaj; au oni postulas de ghi virtojn (ecojn), kiujn devus posedi la uzantoj. Tiuj mem kontribuas al la perfektigho de la lingvo kaj donas al ghi estetikan valoron per la perfekteco de la verkoj, kiujn ili kreas en ghi. Ne la lingvo donas estetikan valoron al la verko en ghi konceptita, t.e. la perfekteco de la verko ne dependas tiom de la lingvo, en kiu ghi estas kreita, kiom (ghi dependas) de la kapablo (genio?) de sia autoro.

Proverbo diras: "La kruco ne povas aljughi (akirigi) sanktecon al piulo, kiu portas ghin sur sia brusto. Male. La martiro mem per sia kalvario sanktigas la krucon." Simile al la kruco, la lingvo per si mem ne povas doni (havigi) estetikan valoron al teksto en ghi verkita, nek aljughi geniecon al verkisto, kiu ghin uzas. Male. La verkisto, la oratoro, la interpretisto mem dank' al sia talento kreas la belecon de la lingvo. Kaj ne nur la genia poeto. La ordinara, modesta uzanto de la lingvo povas ankau kontribui al ghia perfektigo.

Alian komparon oni povus fari inter la lingvo kaj la muzik-instrumento. La plej tembrocricha "Stradivari" ne povas helpi al sentalen-ta persono farighi mondfama violonisto; dum la naturdotita muzikisto transformas la plej ordinarajn kaj sensignifajn objektojn kuirejajn ilojn, glasojn, telerojn, pinchilojn, arbofoliojn, florpetalojn, legomtigojn k.c. en mirindajn muzikinstrumentojn, per kiuj li ludas charmajn melodiojn. Lau simila maniero la talentaj poetoj-mondlingvanoj ne atendis, ke iu "perfekta", finpreta, ellaborita en plej grandaj detaloj lingvo internacia elkovighu el la cerbo de iu genia lingvosciencisto en plena panoplio, kiel Atena el la kapo de Zeuso... Zamenhof, Grabowski, Hohlov, Kalocsay, Auld, Boulton kaj multaj ceteraj kaptis la modestan, senpretendan lingvoprojek-ton de D-ro Esperanto kaj transformis ghin en vivantan, plensangan, plenvaloran poezian lingvon. Tiuj martiroj de la mondlingva ideo sanktigis la krucon, kiun ili volonte kaj celkonscie surmetis sur sian shultron. Jen estas la rolo de la faktoro "Homo" en la procezo de la lingva estighado.

La altaj estetikaj kvalitoj "virtoj" de iu ajn lingvo ne estas ghiaj imanentaj, denaskaj proprecoj, determinataj ekskluzive de ghia morfologia, leksikologia, sintaksa kaj fonetika sistemo. La uzantoj, la adeptoj mem de la lingvo kreas kaj enradikigas ilin en ghin. Ankorau por la malklaraj, neprecizaj, malkoncizaj, neelvokivaj au disharmoniaj, malagrablaj, fushaj son-, vort- kaj frazkombinoj respondecas ne la lingvo mem, sed la uzinto verkisto, tradukisto, parolanto, alivorte la eksterlingva faktoro "Homo".

Kiel ekzemplon ni konsideru unu el la plej gravaj principoj de la lingvo-estetiko la principon de la koncizeco au lakoneco. Ghi tamen apartenas ne al la gramatika au sintaksa sistemo de la lingvo mem, sed al la karaktero de la personoj, kiuj ghin uzas. Por unu sama lingvo ekzistas verkistoj, oratoroj au simple uzantoj, kiuj posedas tiun chi kvaliton ghis tre alta grado, sed ekzistas ankau babilemuloj, al kiuj ghi entute mankas. Kiam Nietzsche fanfaronas, deklarante, ke li povas esprimi per tri vortoj tion, kion aliaj esprimas per tri frazoj, kaj ceteraj per tri volumoj li fakte konfirmas nian aserton, ke la lakoneco, la koncizeco kaj la kompakteco ne estas imanentaj kvalitoj de la lingvo mem, sed apartenas al la persona stilo de la autoro.

Analogian kazon prezentas la deklaro de Kalocsay fakto, kiu pruvas, ke la Esperanto-poetoj ne malpli strikte ol la nacilingvaj konformighas kun tiu chi principo. En la antauparolo al la dua eldono en Esperanto de "La Tragedio de l' Homo" de Madach li atentigas al siaj legantoj, ke li sukcesis redukti la amplekson de sia traduko, proksimigante ghin al la amplekso de la originalo:

"La nuna teksto estas pli konciza: ghi estas malpli per 100 versoj ol la antaua kaj nur per 40 versoj (1%) pli ol la originalo. Tio ne estas sensignifa en verko, pri kies originalo tiel karakteriza estas la forto de la koncize esprimita penso." (11)

Similan rezonadon oni povas fari koncerne chiujn aliajn estetikajn principojn au kvalitojn ofte erare atribuatajn al la lingvoj "naturaj", sed fakte apartenantaj al la stilo de la verkistoj kaj oratoroj: klareco, precizeco, belsoneco, elvokiveco, koloreco, senafekteco, natureco, ritmo, dinamiko, propreco kaj multaj aliaj. Ekz. iuj lingvistoj, leginte hazarde mallerte skribitan tekston en Esperanto tute maljuste riprochas al la internacia planlingvo la mankon de precizeco. Sed ankau en la grandaj "naturaj" kulturlingvoj okazas ofte similaj fenomenoj. Iuj verkistoj havas penson tre precizan, tre logikan kaj kapablas kapti la leganton per la ekzakta senco de la vortoj; dum aliaj uzas prefere perifrazojn, metaforojn kaj simbolajn figurojn. En unu sama lingvo iuj verkistoj serchas precipe la muzikon, aliaj la idean enhavon, la elvokivecon de la plastikaj imagoj. Unuvorte la popolo mem en la persono de siaj verkistoj, poetoj, oratoroj, aktoroj, kantistoj kaj de la ordinaraj parolantoj ellaboras la estetikajn normojn kaj valorojn de la lingvoj. Kaj tiu chi principo validas ne nur por la etnaj lingvoj.

Lingvistiko kaj fetichismo

En sia studo pri la metodo de la scienca esplorado Thomas Huxley difinas la sciencan metodon kiel ordinaran manieron de pensado. "Ne ekzistas esenca (kvalita, S.Gh.) diferenco, li skribas, inter la mensaj operacioj de iu sciencisto kaj tiuj de iu ajn ordinara persono, ekzemple inter la operacioj kaj metodoj de unu bakisto au de unu viandisto pesanta siajn komercajhojn sur ordinara balancpesilo, kaj la operacioj de unu apotekisto plenumanta malfacilan kaj komplikan analizon per sia pesilo kaj subtile gradigitaj skaloj."(12) Analogie oni povus difini la estetikan akton (aktivadon) au la metodon de arta kreado, t.e. la krean aktivecon kiel plej ordinaran funkciadon de la homa menso. Ne ekzistas laukvalita diferenco inter genio kaj ordinara homo ("ne-genio"). La diferenco estas nur laukvanta. En tiu senco chiuj homoj naskighas poetoj, kvankam ne chiuj havas egalan talenton: unuj estas pli modestaj, pli ordinaraj, aliaj pli talentaj, triaj geniaj. Sed chiuj grandaj kaj malgrandaj parolas la homan lingvon kaj, parolante ghin, kreas artverkojn. "Provante el tiu kvanta diferenco fari diferencon kvalitan, oni kreis la kulton de la genio kaj la superstichon pri la genieco. Kaj oni tute forgesis, ke la genieco ne estas io malsuprenveninta el la chielo, sed ke ghi estas la homeco mem. La genia homo, kiu prezentas sin au lasas sin prezenti kiel persono situanta malproksime de tiu chi "homeco", trovas sian punon farighante au aspektante iagrade ridinda. Tia (shajnas) la genio de la romantika periodo, tia (ankau) la superhomo de nia tempo." (13)

Ankau ne ekzistas laukvalita diferenco inter arta kreado en natura (etna) lingvo kaj en planlingvo, kiel ne ekzistas esenca diferenco inter arta kreado en granda nacia kulturlingvo (ekz. la franca) kaj arta kreado en malgranda ghia dialekto, slango au pighina idiomo. Kiam iu granda poeto komencas verki en iu el tiuj idiomoj, ghi rapide transformighas en normalan literaturan lingvon. Kiel la toskana dialekto farighis granda kulturlingvo, kiam Dante komencis verki en ghi, tiel same la planlingvo Esperanto farighos la lingvo de la monda kulturo, kiam ghi trovos sian Dante, sian Shakespeare, sian Homeron, sian Vergilion... La mehhanismo de la kreado estas la sama por chiuj homaj lingvoj, kaj oni povas ripeti por la grandaj kulturlingvoj kaj la planlingvoj la rimarkon de Croce pri la lukto kaj supersticho de la genieco.

Efektive, malgrau la konsiderindaj sukcesoj kaj atingajhoj de la lingvistiko en la 20a jarcento, multe da superstichoj kaj antaujughoj ekzistas ankorau en tiu scienco. Unu el tiuj superstichoj estas la lingvistika fetichismo kaj ghia varianto la lingvistika tabuismo. Lau tiu koncepto, la lingvo estas speco de sankta institucio au sakramenta objekto, kiun profanaj manoj ne rajtas tushi. La lingvistika tabuismo malpermesas al la homa racio interveni en la "naturan", spontanean estighadon de la lingvo. Tial ghi konsideras la kreon de planlingvoj, de artefaritaj lingvoj kiel gravan sakrilegion. Des pli rigore la lingvistikaj fetichistoj malpermesas al Esperanto la edenon de la poezio. Kaj ilia nombro ne estas neglektinda. Kvankam la pli-multo el ili estas profesiaj lingvistoj kun universitataj gradoj, ilia rezonado estas shablona, stereotipa kaj nescienca. Kiel ekzemplon mi mencias tie chi nur kelkajn el ili.

Lau informo de la svisa psikologo Claude Piron, la amerika lingvisto Norman D. Arbaiza publikigas en la usona revuo Foreign Language Annals artikolon, en kiu oni legas: "... Artefaritaj lingvoj estas abomenaj kaj groteskaj kiel homoj kun metalaj kruroj au brakoj, au kun ritmoregulilo enkore kudrita..." k.t.p.(14)

Alia, jam pli konata amerika lingvisto, Charlton Laird, profesoro en la Universitato de Nevada, neas entute la eblecon krei planlingvon por universala uzado: "La klopodoj elpensi universalajn lingvojn, kiuj povus esti adoptitaj sen antaujugho kaj lernitaj sen malfacilajhoj lingvoj similaj al Esperanto prezentas (nur ian) noblan strebon kombinitan kun esenca nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ghi funkcias."(15)

La sovet-estona profesoro pri latina lingvo, Richardas Mironas, en artikolo titolita "Ankorau pri la fremdaj lingvoj" kaj publikigita en la revuo Kulturos Barai (Branchoj de la Kulturo) provas konvinki nin pri la absurdeco de la internaciaj planlingvoj. Bazante sin sur kelkaj frazoj de Fr. Engels pri la origino de la parolkapablo kaj konfuzante la nociojn "lingvo" kaj "parolkapablo", li asertas, ke "la lingvoj kreighis dum longaj jarcentoj", t.e. "antau milionoj da jaroj" (dum Esperanto estas kreita de Zamenhof nur dum kelkaj jaroj). Krome li insistas pri la neebleco de la esperantistoj el malsamaj nacioj kaj rasoj artikigi la samajn fonemojn.(16)

Similajn argumentojn a priori starigas kontrau Esperanto kaj la artefaritaj lingvoj la elstara rumana lingvisto kaj akademiano Alexandru Graur.(17)

Mi opinias, ke estas tute senutile kaj superflue provi demonstri per kontrauargumentoj la absurdecon de similaj aprioraj asertoj kaj teoriumadoj de la superstichaj lingvistoj, char la eksperimenta interlingvistiko dum la preskau jarcenta eksperimentado per la internacia planlingvo Esperanto unua kaj unika evento en la kultur-historio de la homaro jam objektive kaj definitive dementis ilin.

Estetiko de la klareco

Simile al la plej ordinara maniero de pensado dum la scienca esploro, la estetika akto de esprimado, t.e. la arta kreado estas neniom pli ol prilaboro kaj organizo, t.e. pliklarigo de la impresoj ricevataj el la chirkaua medio. Dum tiu chi akto la impresoj reaperas en nia menso "similaj al la akvo, kiun oni pasigas tra ia filtrilo kaj kiu reaperas je l' alia flanko (de la filtrilo), aspektante samtempe la sama kaj tamen alispeca kompare al la akvo je l' unua flanko."(18)

La esenco de tiu chi operacio konsistas en la klarigho de la "akvo", t.e. de la ricevitaj impresoj, per ilia filtrado tra la penso. Kaj ju pli detala, pli preciza estas tiu prilaborado, ju pli fajna la "filtrilo" des pli klara, plastika, pli perfekta estos la estetika imago. Tial la klareco estas unu el la plej gravaj principoj kaj postuloj en estetiko, sed speciale en la estetiko de la lingvo kaj des pli de la lingvo internacia.

La nebula, malklara kaj nekomprenebla esprimo fonemo, vorto au frazo estas signo de nebula kaj malklara penso, de malklara kaj neorganizita rezonado. Ghi vekas malagrablan senton, kiu forpushas la leganton au la auskultanton. Ni jam rememorigis al la leganto, ke la antikvaj Grekoj nomis "barbaro" personon, kiu parolas malklare, nekompreneble, fushe.

Lau tio, kion ni diris en la komenco de tiu chi studo, la estetika sento estante unuaranga kaj primara kapablo de la homo, ludas gravan rolon en la kreo de nacia kaj internacia prestigho por la lingvo kaj por ghia kulturo. Tial depost plej antikva tempo, oni konsideris la klarecon kiel fundamentan estetikan kvaliton (principon) de la lingvo: dum la antikvaj Grekoj malestimis la "barbarojn" t.e. la homojn kiuj parolis malklare kaj nekompreneble. En la 18a kaj 19a jarcentoj la prestigho kaj la autoritato de la franca lingvo eksterordinare kreskis nome pro ghiaj estetikaj kvalitoj, speciale pro ghia klareco. Pruvo:

En 1784 la Sciencakademio de Berlino anoncis premion pri la temo: "Kiu kauzo efektivigis la universalecon de la franca lingvo? Kiamaniere ghi meritis tiun privilegion? Chu oni povas supozi, ke ghi konservos ghin?" (Tiu chi dokumento evidentigas la rekonon de la universaleco kaj de la privilegia pozicio por la franca lingvo farde la berlina Akademio.) La premion gajnis la franca verkisto Antoine Rivarol, doninte, lau prijugho de la sama Akademio, la plej pravan respondon al tiuj demandoj. Rivarol ekzamenis sinsekve la kauzojn pro kiuj nek la itala, nek la angla, nek la germana, nek la rusa lingvo en tiu epoko povis atingi universalecon kaj gajni la privilegion de mondlingvo. Kaj li deklaris, ke la chefa kauzo de tiu chi eksterordinara sukceso ('triumfo') de la franca lingvo estas ghia absoluta, kristala Klareco. Kaj Rivarol konkludas per sia eminenta frazo: "Ce qui n'estpas clair n'estpas francaisl" (Tio, kio ne estas klara, ne estas franclingva).

Certe, parolante pri klareco, Rivarol ne konceptas ghin kiel abstraktan kvaliton de la lingvo konsiderata kiel aparta gramatika sistemo, izolita de sia literaturo. La klareco de la franca lingvo estas nenio alia ol la klareco en la stilo de la francaj verkistoj kaj oratoroj, de chiuj edukitaj francoj, kiuj ech dum ordinara konversacio ekzercas severan kontrolon pri la stilo de sia parolado.

Nu, se la klareco estas tiom grava faktoro de stabileco kaj de tutmonda ekspansio por unu nacia lingvo kiel la franca (kaj ankau por la aliaj grandaj naciaj lingvoj), kiom multe pli grava devas esti tiu chi estetika principo por la lingvo internacia, en kiu konverghas kaj kunpushighas la etnaj proprecoj kaj strangajhoj, la specifaj idiotismoj kaj la lokaj nuancoj kaj kromsignifoj de la vortoj kaj esprimoj venantaj el centoj da lingvoj kaj de miloj da landoj, provincoj kaj regionoj de la mondo!

La digno esperantista

Parolante pri la klareco kiel estetika principo, mi trovas tie chi oportunan okazon por diri kelkajn vortojn pri la granda respondeco de la esperantaj verkistoj, tradukistoj kaj oratoroj ghenerale pri chiuj personoj, kiuj uzas la internacian lingvon.

Se iu angla, franca au rusa verkisto au tradukisto skribas literaturajn monstrajhojn kaj sensencajhojn au donas malklarajn kaj nekompreneblajn tekstojn en siaj verkoj en nacia lingvo, neniu kulpigos pro tio la anglan, la francan au la rusan lingvon. Chiuj kritikistoj kaj legantoj akuzos la autoron (eventuale la tradukiston), ke li kripligas, malbeligas, abomenigas, au simple "fushas" sian charman gepatran lingvon. Char, kiam temas pri nacia ("natura") lingvo, chiu scias, ke "la martiro sanktigas la krucon".

Sed kiam iu neglekta esperanta verkisto au tradukisto skribas malklaran au nekompreneblan tekston en Esperanto, au kiam esperanta oratoro uzas malglatajn au kakofoniajn kunmetojn de sonoj, silaboj kaj vortoj, tiam la publiko filologoj, literaturistoj, lingvistoj kaj simplaj legantoj kulpigos ne la autoron, la tradukiston au la oratoron mem, sed la internacian lingvon, Esperanton. Char, kiam temas pri "artefarita" lingvo, oni kredas, ke "la kruco donas sanktecon al tiu, kiu portas ghin sur sia brusto".

Sed ne estas necese nepre skribi versojn au beletrajn verkojn, por esti devigata konformighi tiel rigore al la estetiko de la lingvo! Oni povas meti en dangheron la reputacion kaj la honoron de la internacia lingvo, uzante ghin en plej ordinara konversacio. Ekzemple, kiam, dum kluba kunveno, iu el la eterne novaj esperantistoj silabumas au balbutas en difekta Esperanto en cheesto de gastoj au de nove varbitaj kursanoj, kiuj emas ignori la kvalitojn de la "parolanto", sed interesighas precipe pri la valoro de la proponata lingvo, tiuj auskultantoj certe diros al si mem: "Kiel malbele, vulgare, barbare sonas tiu chi lingvacho!" Char ili nek scias, ke la parolanto estas "komencanto" au sentaugulo, nek observas la fundamentan principon (akcentitan de ni pli supre), ke la estetikaj ecoj de la lingvo ne estas ghiaj imanentaj kvalitoj, sed dependas de la personoj, kiuj ghin uzas. La lingvo tio chi estas la homo mem. Kia la homo, tia la lingvo. Ne ekzistas belaj kaj achaj, kulturaj kaj sovaghaj lingvoj, ekzistas belaj kaj achaj spiritoj, kulturaj kaj sovaghaj homoj.

Tiu chi cirkonstanco devas pensigi kaj ambiciigi chiun Esperanto-autoron verkiston au tradukiston kiam li prenas la plumon, por verki au traduki poemon, novelon, rakonton, eseon, au ordinaran artikolon en Esperanto. Au ech (kaj precipe) simplan amikan au ofican leteron! Pli ol chio la epistola ghenro estas eksterordinare grava por la internacia lingvo, per kiu la rektaj kontaktoj inter malsam-lingvanoj el chiuj landoj de la mondo estas ebligataj. Oni neniel devas subtaksi tiun ghenron ankau el beletra kaj estetika vidpunkto. Mi ne forgesu, ekzemple, ke la privataj leteroj de la Markizino Marie de Sevigne, de Sinjorino Francoise de Maintenon, Sinjorino Germaine de Stael k.c. kreis la gloron ne nur de la frana epistola ghenro, sed ghenerale de la franca literaturo kaj konsiderinde plialtigis la prestighon de la franca lingvo! (19)

La saman senton de respondeco kaj de esperantista digno devas havi ne nur la esperantaj poetoj kaj beletristoj, sed ankau la esperantaj tradukistoj. Traduki arte kaj fidele el la originalo ofte estas laboro pli malfacila ol la originala kreado, char ambau vortoj por la sama nocio en ambau lingvoj ne havas chiam egalan amplitudon de signifo kaj ofte vekas malsamajn asociaciojn de imagoj kaj ideoj, malsamajn semantikajn "alikvotojn". Tial la traduka laboro estas tre severa elprovo, tre malfacila ekzameno por la planlingvo, kie la tradukanto devas konsideri la kompreneblecon de la esperantaj vortoj kaj esprimoj unuflanke por la samlingvanoj de la autoro, kaj aliflanke por la legantoj apartenantaj al centoj da popoloj kaj gentoj sur la terglobo. Ech kiam ekzistas identeco au komuneco de signifo en ambau lingvoj (originala kaj traduka), ofte okazas, ke "tiu chi identeco ne chiam permesas la kunmeton de la samaj vortoj en la traduko. (20) Chiel ajn, la Esperanto-tradukistoj havas, kune kun la originalaj poetoj kaj verkistoj, la plej grandan parton da kontribuo al la evoluo de nia lingvo, sed samtempe la plej granda parto de la respondeco por ghia eventuala degenero kaj disfalo.

Sed kion diri pri ni mem la granda amaso da ordinaraj, negeniaj, "chiutagaj" mondlingvanoj, kiuj estas nek poetoj, nek oratoroj, nek tradukistoj, nek aktoroj, sed simplaj legantoj, audantoj kaj spektantoj, kiuj ghuas la esperantan poezion, legas chiuspecan literaturon en la internacia lingvo, abonas la periodajhojn, vizitas la esperantistajn kunvenojn, teatrajn prezentajhojn kaj festojn, auskultas la radiodisaudigojn en la internacia lingvo, korespondas kun geamikoj el malproksimaj landoj, kolektas poshtmarkojn kaj plej fantaziajn objektojn el la tuta mondo... Tamen ni, la ordinaraj esperantistoj, estas la reprezentantoj, la ambasadoroj de la internacia lingvo kaj de la Esperanto-movado antau la vasta neesperantista mondo. Ni kontribuas al la formigho de la publika opinio kaj speciale ni helpas la indiferentan, ofte apatian sed chiam kritikeman eksteran mondon por la ellaboro de ghia starpunkto pri Esperanto kaj pri nia movado. La ekstera mondo, la vastaj tavoloj de la publiko havos pri Esperanto tian opinion, kian ni mem kreos en ili pri ghi. Por niaj amikoj, konatoj, kolegoj, estroj au subalternuloj, ech por la nekonataj personoj, kun kiuj ni havas iajn ajn rilatojn, Esperanto estos tia, kia ni mem ghin prezentos. Tial chiu el ni devas havi la konscion kaj samtempe la respondecon, ke li donas al la ekstera mondo la bildon, la modelon de la internacia lingvo kaj de la mondlingva kulturo. Konsiderante la unuaecon de la estetika kriterio dum aprezado de tiu au de alia lingvo, oni neniam sufiche povas insisti pri la neceso de alta estetika kaj filologia kulturo por tiuj, kiuj reprezentas la internacian lingvon kaj ghian movadon che la neesperantista publiko.

Sed la granda merito de tiu chi "griza", "senkolora" amaso de la simplaj uzantoj de Esperanto (kiel iuj individuistoj nomas ghin) konsistas en tio, ke ghi formas la vivantan socian organismon la karnon kaj la sangon de la internacia lingvo. Sen tiu chi vivanta esperantista popolo la lingvo-projekto de D-ro Zamenhof estus perdighonta en la arfiivo de sia autoro, simile al la centoj da tiaj projektoj. (Lingvo sen popolo ghin parolanta ne ekzistas kaj ne povas ekzisti). Krome, la amaso de la "ordinaraj" esperantistoj, funkciante kiel balanciero kontrau la "estetikaj" au lingvistikaj forlogighoj de diversaj entuziasmuloj au reformemuloj, ekvilibrigas la centrifugajn, la tro diverghajn, individuismajn au etnajn idiotismajn tendencojn en la internacia lingvo, la fortojn de disfalo kaj demoralizo. Gardostarantoj sur la posteno de la klareco kaj la internacia komprenebleco de Esperanto, tiuj nekonataj batalantoj dejhoras por la lingva disciplino de ghiaj uzantoj. Pri la graveco de tiu rolo jen kion pensas mondfama lingvisto:

"Oni ankau gardu sin malfaciligi senbezone la lingvon per pedantaj kaj arbitraj reguloj pri elparolo kaj per skolastika harfendado gramatika. Chio tio estas ja esence fremda al la karaktero de la lingvo Esperanto." (21)

Nome tiujn centrifugajn tendencojn aperantajn pro senbezonaj komplikigoj kaj sofistikajhoj kontrolas kaj bremsas la areopago de la netitolitaj mondlingvanoj.

La malbela anasido, au la faktoro "tempo"

Kiel prave rimarkigas Ferdinand de Saussure, "tre malmultaj lingvistoj konjektas, ke la interveno de la faktoro tempo povas krei por la lingvistiko apartajn malfacilajhojn kaj ke tiu chi interveno situigas ilian sciencon antau du absolute diverghaj vojoj... Por la sciencoj, kiuj laboras per valoroj, tiu chi distingo farighas praktike necesa kaj, en iuj cirkonstancoj, absolute necesa." (22)

Nu, en lasta analizo la estetikaj problemoj en interlingvistiko reduktighas al unu teorio de la valoroj. Kaj la estetikaj kiel la gheneralaj valoroj de la lingvo ne povas esti rivelitaj nur per la sinfirona lingvistika metodo. La sinfirona skemo de iu ajn lingvo en unu aparta momento de ghia ekzistado ne sufichas por doni la bildon de la lingvo kiel procezo. Tre grava estas la enhavo, kiun la socia organismo la parolanta, verkanta, kreanta popolo enblovas kaj akumulas en ghin dum la pluraj sinsekvaj fazoj de ghia estighado (evoluo). Tiuj sinsekvaj fazoj au statoj konsistigas la objekton de la diafirona au evolucia lingvistiko. Nur ghi povas riveli al ni la estetikan valoron kaj ghenerale la valoron de la lingvo en chiu el ghiaj sinsekvaj statoj. Kaj ghi rivelas ghin kiel funkcion de la faktoro "tempo".

Kiam oni konfrontas kaj komparas du au plurajn lingvojn el vidpunkto de ilia estetika (kaj ghenerala lingvistika) valoro, la dedukto estos nereala kaj sensenca, se la komparataj lingvoj trovighas en malsamaj fazoj de evoluo. Ekz. la rusa kaj la greka lingvoj dum la 10a jarcento. Dum la unua (rusa) apenau komencas sian literaturan ekzistadon, la dua (greka) jam havas en la sama momento almenau dumiljaran literaturan historion kaj sperton.

Sama principo validas, kiam oni provas fiksi la estetikan kaj la gheneralan valoron de Esperanto, komparante ghin kun iu ajn el la grandaj nuntempaj t.n. "naturaj" lingvoj. Ordinare la adeptoj de la "naturalisma" koncepto en interlingvistiko prijughas la kvalitojn de la internacia lingvo el la pozicio de la sinhhrona lingvistiko, sen konsideri la faktoron "tempo". Char ili komparas du nekompareblajn objektojn: la lastan fazon (au la tre alte progresintan staton) de evoluo de la naturaj lingvoj kun la komenca, unua fazo de disvolvigho, en kiu ankorau trovighas la internacia planlingvo, jhus komencinta sian ekzistadon. Kaj, konstatinte iujn diferencojn au deviojn en Esperanto kompare al la latina, la latinidaj au la aliaj hindoeuropaj modernaj lingvoj, la adeptoj de la naturalisma tendenco en interlingvistiko shokighas pro tiuj devioj, nomante ilin "malperfektajhoj" kaj "eraroj". Tia komparo devus tamen okazi ne sur la akso de la sinhhronaj fenomenoj, sed sur la akso de la diahhronaj fazoj. Sekve, en okazo de komparo kaj konfrontado, la grandaj modernaj etnaj lingvoj devos esti rigardataj en retrospektivo, dum la intemacian planlingvon (Esperanto), kiu nun apenau komencas sian ciklon de evoluo, oni devas konsideri en perspektivo. Tio chi signifas, ke oni povas apudmeti kaj kompari kun Esperanto, ekzemple, nek la francan lingvon de Paul Valery kaj de Paul Claudel, nek la lingvon de Voltaire au de Racine, nek ech la lingvon de Frangois Villon, de Rabelais au de Ronsard, sed la francan lingvon de la "Jhuro de Strasburgo". Tiam oni konstatos, ke dum la sama stadio de evoluo, Esperanto havas ne malpli altan estetikan kaj lingvistikan valoron ol la franca lingvo... rigardata en retrospektivo.

Sed la diahhrona lingvistika metodo solvas ankau la problemon kaj la disputon pri la naturalisma principo en interlingvistiko. De Wahl kaj Jespersen kritikas la "tro grandajn" deviojn de Esperanto disde la "naturaj", t.e. etnaj lingvoj. Tamen chu la "natura" evoluo de tiuj chi lingvoj ne kondukis ilin al ankorau pli grandaj devioj disde iliaj "naturaj" latindevenaj au grekdevenaj praformoj? Chu la franclingva formo eveque, la germana Bischof, au la dana bisp ne aspektas kiel veraj monstroj komparate al ilia "natura" greka praformo episkopos. La evoluo de la leksikaj kaj gramatikaj formoj en la etnaj lingvoj kondukas ilin ne al iliaj naturaj praformoj, sed al devioj, kiuj malproksimigas ilin de tiuj praformoj.

Do, la t.n. "naturaj" lingvoj fakte montrighas malpli naturaj ol la "artefaritaj" planlingvoj!

Sed tiun saman "malperfektecon", t.e. mankon de estetika valoro kiun la skeptikaj lingvistikaj fiziokratoj el IALA riprochas al Esperanto, komparante ghin al la grandaj nuntempaj lingvoj, Voltaire mem riprochas al sia gepatra lingvo la franca komparante ghin kun la latina. En sia letero de 19.V. 1754 al Sinjorino Du Deffant li skribas: "Chiuj niaj modernaj lingvoj estas sekaj, malrichaj, kaj neharmoniaj, komparataj al tiuj, kiujn parolis niaj antikvaj prauloj, la grekoj kaj la Romanoj. (Kompare al ili) ni estas nur vilaghaj violonoj." (23)

Kiam oni ekstaras sur la pozicio de la diahhrona koncepto en lingvoscienco, aplikante la evolucian metodon de esplorado, tiam oni konstatas, ke la "malperfektajhoj" en la internacia planlingvo estas nur etapoj, mejloshtonoj sur la vojo al la chiam pli alta perfektigho; ke la disonancoj, kakofonioj, malklarecoj, kriplajhoj, fushajhoj k.t.p. en la lingvo estas nur fruaj formoj, rudimentoj de belsoneco, harmonio, klareco, precizeco, simetrio, ritmo k.s., konsiderataj en procezo de seninterrompa, senchesa estighado. La malperfektecoj estas stimuloj kaj faktoroj de perfektighado, au, kiel Blaise Pascal rimarkigas, "similaj al la venkitaj pasioj, la jungitaj malvirtoj (difektoj) funkcias kiel virtoj en procezo de estighado. Dio mem atribuas al Si tiujn difektojn, kiuj en Li transformighas en virtojn. Pasioj (difektoj) kiel avareco, jhaluzo, kolero... en lia persono farighas virtoj kiel pardonemo, kompato, indulgo, ... kiuj ankau estas (distilitaj) pasioj. Oni devas scii profiti de la eraroj same kiel oni utiligas la servojn de la sklavoj." (24)

La komparo, el vidpunkto de la sinhhrona lingvistiko, inter Esperanto kaj la grandaj modernaj naciaj lingvoj memorigas pri la fabelo de Andersen... Simila al la malbela anasido, la internacia planlingvo naskighis en fremda kaj malamika medio. Jhus elkovita kaj vivanta en kompanio de grandaj kaj malgrandaj geanasoj, nia cignido, kompare al ili, aspektas kiel stranga, mallerta, abomena anasido. Ghi ankorau ne havas la gracian staturon de sia raso kaj estas konsiderata de la anasaro kiel la plej malbela, la plej sensignifa membro de la anasa familio. Chiuj ghin mokas, chikanas, bekpikas kaj chiamaniere humiligas... Sed la faktoro "tempo" intervenas... kaj oni fine komprenis, ke la malbela anasido estas nur praformo de gracia juna cigno dum la procezo de estighado kaj kreskado.

La floroj sur la grenkampo de la terkulturisto

Iuj mondlingvanoj absolutigas la principojn de la estetiko, t.e. de la "perfekteco" en materio de interlingvistiko. Ekzemple, la soveta sociolingvisto Ermar Svadost deklaras: "La projekton de internacia lingvo oni devas unue maksimume perfektigi kaj nur poste disvastigi." (25) Kaj lia unua opono kontrau Esperanto (shajne la plej grava) elvokas ankau estetikajn argumentojn: la Zamenhofa lingvo estas monotona pro chiam Ia samaj (ripetataj) finajhoj por la samaj gramatikaj kategorioj. Li preskau neglektas kaj la etikan, kaj la socian, kaj la pedagogian valoron de la internacia lingvo, precipe la gravan principon de la facileco.

La Wilde-eska absolutigo de la estetika valoro en interlingvistiko kaj ghia izolo disde la valoro pragmata kondukas al ia beleco de la senmovo, de la malvarmo kaj de la senpasieco al tia beleco, kian prikantas Beaudelaire en sia Spleno kaj Idealo:

Je hais le mouvement qui deplace les lignes,
Et jamais je ne pleure et jamais je ne ris.
(26)

Ne tian geometrian belecon, regulecon, matematikan logikecon ni postulas de nia internacia planlingvo! Ni ne volas, ke ghi estu absolute preciza, unueca, absolute harmonia, konsonanca, absolute regula kaj senmova kiel la Belulino de Beaudelaire. Ni volas, ke oni povu kanti, plori, ridi, petoli, kvereli, grumbli, balbuti, pepi, bleki, mughi, alivorte "disonanci" en tiu chi lingvo. La disonancoj en la lingvo, tiel same kiel en la muziko, havas pli gravan funkcion ol la konsonancoj.

Ekzistas unu tre komplika kaj tre interesa estetiko de la disonancoj, de la zigzagoj, de la mallogikajhoj, de la aleatora arto kaj de la spontaneaj eksplodoj de sonoj, de malbelaj figuroj kaj de nesimetriaj formoj. Se en tiu chi mondo ne ekzistus malfacilajhoj por esti venkotaj, se la tero estus loghata nur de Apolonoj kaj Venusoj, se mankus tie chi kontrastoj kaj kontraudiroj, au forestus Mefistofeloj kaj Satiroj, se ne trovighus homoj kun kriplaj korpoj kaj malbelaj vizaghoj la Tero estus tiom teda kaj enuiga, ke neniu volus vivi sur ghi.

Mi konas halucinatojn de la estetiko, kiuj serchas la absolutan perfektecon sur nia terglobo, inkluzive la absolutan belecon kaj perfektecon de la lingvo. Ili imagas, ke precipe la internacia lingvo devas esti absolute belsona, absolute logika, absolute harmonia, ke en ghi disonancoj kaj ghenerale malagrablaj kunmetajhoj devas esti neeblaj, ke la vortoj devas havi absolute ekzaktajn signifojn kaj esprimi nur unu solan nocion, ke la frazoj devas esti similaj al matematikaj ekvacioj... Nu, tia lingvo estus ne nur nerealigebla (ech lau cibernetika metodo), sed ankau nedezirinda! Ne tian lingvon aspiras la homaro. Taksante tre alte la rimarkindajn atingojn de la beletro kaj de la poezio en Esperanto, kiuj levis la internacian lingvon sur tre altan literaturan kaj estetikan nivelon, ni devas tamen ech ne unu momenton forgesi, ke la estetika valoro estas nek la sola, nek la plej grava ghia valoro.

Simile al la belegaj floroj, kiuj spontanee kreskis sur la plugita grenkampo de la terkulturisto kaj kiuj havus eventuale grandegan estetikan valoron por iu pentristo, sed duagradan signifon (ech povus evidentighi dangheraj) por la loghantaro, char ili povus minaci la rikolton la absolutigitaj estetikaj principoj en la mondlingvo, precipe la jhonglado per ili, la harfendado kaj la sofistikado, povus montrighi fatalaj por ghi kaj bremsi ghian ekspansion, igante ghin nekomprenebla por la ordinaraj homoj el chiuj landoj. Eble certa bildo de Rafaelo, ornamanta la salonon de iu domo, havas multe pli altan artan kaj estetikan valoron ol la trabo au la kolono, kiu subtenas la konstruon; sed el pragmata vidpunkto tiu chi trabo au kolono estas pli valora, char ghia detruo ekz. dum milito au tertremo, minacas la tutan konstruon inkluzive la bildon mem.

Certe, el sama (estetika kaj kulturhistoria) vidpunkto la grandaj modernaj kulturlingvoj dank' al sia miljara funkciado, posedas multe pli richan kaj altnivelan literaturan kaj kulturan kreadon, pli altan estetikan kaj artan valoron ol Esperanto, kiu nun trovighas apenau en la komenca etapo de sia evoluo kaj krea aktiveco. Sed el internacia, humanisma, pacpolitika kaj etik-socia vidpunkto la neutrala internacia planlingvo havas pli altan pragmatan valoron; char en la nuna danghera momento por la homa civilizo ghi montrighas kiel efika rimedo por solvi la lingvan kaj kulturan krizon en la mondo.

Kaj koncerne la estetikan valoron de la planlingvoj, ni scias tre bone, ke Esperanto ne estas perfekta lingvo. (Cetere, kiu lingvo estas perfekta?) Sed ni ankau tre bone scias, ke ghi estas vivanta organo de vivanta socia organismo, kiu potenciale enhavas chiujn gradojn de la evoluo-garantio pro ghia konstanta kaj seninterrompa perfektighado. Char, kiel prave observigas Benedetto Croce, "II lin-guaggio e perpetua creazione... Cercare la lingua modelo e, dun-que, cercare l'immobilita del moto." (27)

 

  1. Jakobson, R.: Lingvistika i poetika. Eld. Nolit, Beograd 1966, p. 288.
  2. Voegelin, C. F.: Casual and noncasual utterances with unified structure, en: Sebeok, Th.A., Ed., the M.I.T. Press, Cambridge, Mass. 1960, pp. 57-68.
  3. Vidu: Weingart, M.: Etude du langage parle suivi du point de vue musical. (Travaux du cercle linguistique de Prague, I. 1929, p. 170). Mahnken, 1.: Die Struktur der Zeitgestalt des Redegebildes. Gottingen 1962; Riemann O.: Notions elementaires de musique appliquee a la metrique. Paris 1883.
  4. Emmanuel, M.: Le rythme d'Euripide a Debussy (Ier Congres du rythme. Geneve 1926, p. 103). Relnach, Th.: La musique grecque. Paris 1926. Grosset, J.: Inde (Lavignac, A. Encyclopedie de la musique, I, p. 257). Wellesz, E.: Byzantinische Musik. Breslau 1927.
  5. Sabanejev, L.: Muzyka rechi, esteticheskoe issledovanie. Moskva 1923.
  6. Vidu: Croce, Benedetto: Estetica come scienza dell'espressione e linguistica generale. Teoria e storia. Undicesima edizione. Bari 1965, p. 155-156.
  7. Vidu: Pei, Mario: The Story of Language. Allon & Unwin. London 1952, p. 183.
  8. Vidu: Lanson, Gustave: L'art de la prose. Artheme Fayard et Cie. Paris 1908, p.223.
  9. Vidu Croce, samloke, p. 160.
  10. Vidu: Curtius, Georg: Grundzuge der griechischen Etymologie. 5. Auflage. Leipzig 1879, pp. 290-291.
  11. Imre Madach: La Tragedio de l' Homo. Traduko de K. Kalocsay. Dua eldono. Budapest 1965, p. 252.
  12. Huxley, ThomasH.: The method of scientific investigation. (En: Fulton, Maurice G.: Expository writing. New York 1914, p. 32).
  13. Croce, Benedetto, samloke, p. 18.
  14. Piron, Claude: La psikologia rezisto al la lingvo internacia. (En Heroldo de Esperanto, n-roj 8-9 , 1980.)
  15. Laird, Charlton: The Miracle of Language. New York 1966, p. 236.
  16. Mironas, Richardas: Jeshchjo raz ob inostrannyhh jazykafi. (En: Kulturos Barai Vjehhi Kuljtury. Vilnos 1975, n-ro 2.)
  17. Vidu la artikolon: Kial la Movado ne vivas en Rumanujo. En "Esperanto" de UEA, vol. 57, 1964, n-ro 5, p. 82-83.
  18. Croce, Benedetto, citita loko, p. 19.
  19. Vidu Lanson, Gustave: Histoire de la litterature fran?aise. 22. edition. Paris s.d., paghoj 484-487, 487-489 kaj 874-885.
  20. Vidu: Sukalenko, Nonna Ivanovna: Dvujazychnye slovari i voprosi perevoda (La dulingvaj vortaroj kaj la problemoj de la tradukado). Hharjkov 1976, p. 4.
  21. Collinder, Bjorn: Esperanto en la purgatorio de la kritiko. (En: La problemo de lingvo internacia. Serio de radio-prelegoj de Bjorn Collinder, publikigis Paul Nylen: Purmerend 1938).
  22. Saussure, Ferdinand de: Cours de linguistique generale 3 ed., Paris 1931, pp. 114-115.
  23. Citita lau Lanson, L'art de la prose, p. 166.
  24. Pascal, Blaise: Pensees (ed. Brunschwic), sect. VII, n-ro 502, p. 552.
  25. Svadost, Ermar P.\ Kak vozniket vseobshchij jazyk? Moskva 1968, p. 125.
  26. Mi malshatas la movon, kiu dislokigas la liniojn, kaj (tial) mi neniam ploras kaj mi neniam ridas. ("La Belulino").
  27. La lingvo estas senchesa kreado... Serchi la modelan (perfektan ) lingvon tio chi do signifas serchi la senmovecon en la movo. (Croce, B., citita loko, p. 164).

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !