Informo 4 La Esperantisto No 3 Nurnbergo, marto 1892 Jaro III Nia afero En la rubriko chirilate aperis teksto de la "Projekto de regularo de la societo "Espero", kiu okupas 5 paghojn. Novajhoj El la enciklopedio: Phillips Henry, usonano, advokato, sekretario de Amerika Filozofia Societo, tradukis al la angla Unuan libron de Zamenhof. Ne multe. Fakte tiu persono ludis gravan rolon en la unua etapo. Li ne nur la unua en Usono informis pri Esperanto, sed estis kaj ghis la morto en 1895 restis aktiva propagandisto de la lingvo. Literaturo Chu vi memoras, la barono estas en la listo de esperantistoj de la antaua informo. Mi ne trovis dume en rusaj enciklopedioj tian poeton. Eble vi ion scias pri li? Novaj esperantistoj La Esperantisto No 4 Nurnbergo, aprilo 1892 Jaro III.. La redakta artikolo nomighas "Shanghotajho". Temas pri la proponoj fari shanghojn en Esperanto. Zamenhof asertas, ke grandparte la proponoj ne estas utilaj. "Mi ne diras tion el patra amo al mia kreitajho; neniu kredeble tiel forte dezirus plenan perfektecon de nia lingvo, kiel mi mem, ghia iniciatoro. Sed ideala perfektajho ne ekzistas en la mondo. Chiu partoprenanto pensas, ke lia propono estas ne sole bona, sed ech necesa por nia lingvo, ech "demando de vivo" por ghi! Sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia, mi pleje ricevas la respondon: "Ne, ne! tiun shanghon neniam permesu, char vi malbonigos la lingvon!"... Tial mi denove kore petas chiujn amikojn, ke ili en la unua tempo fidu je mi (mi ja laboris en nia lingvo kaj elprovis ghin eble pli ol chiuj amikoj kune prenitaj). Zamenhof vere estis supershutata de vanaj proponoj. Sed li konsentas, ke estas ankau proponoj, kiuj esprimas opinion de la plejmulto: 1) finon de akuzativo kaj pluralo uzi nur por substantivoj. Adjektivoj kaj pronomoj uzu ilin nur se la substantivo forestas. 2) anstatau la fino "au" uzi apostrofon, ekzhemple, "adi'", "adi'a" 3) la artikolo "la" ne nepras. Zamenhof aldonas, ke tiuj tri shanghoj, ech se ili estos akceptitaj de la plejmulto, estos permesataj por uzo en leteroj kaj verkoj, sed ne devigaj kaj dume en "La Esperantisto" ne aperados. Nia afero 1) Difini premiojn por la tradukoj de plej bonaj pecoj (Hamlet, Lear, Macbet k.c.) kaj preni sur sin la eldonadon; 2) organizi rondetojn de amantoj de la scena arto por ludi en la lingvo internacia tiajn pecojn, kiuj estas lau la fortoj de iliaj membroj; 3) en jhurnaloj, dedichitaj al la teatra afero, konigi per specialaj artikoloj la aktorojn kun nia lingvo kaj kun ghia scena literaturo. Zamenhof subtenis la proponojn. Literaturo Literaturaj paghoj abundas en chi numero: tri tradukitaj versoj, originala rakonto kaj originala verso. Ni fine renkontighas kun la unua originala rakonto de N.Borovko, pri kiu ni skribis, ke li fakte estis la unua E-novelisto. La rakonto "Okazo" estas sherca, senpretenda, sed sufiche longa por aperigi ghin chi tie. Bagateloj Enigmoj Novaj esperantistoj Jen la nomo, kiu longe turmentis min. Iam antaulonge mi ie tralegis, ke Zamenhof estis kortushita, kiam responde al la Unua libro en 1887 ricevis leteron de 15-jaragha knabino el Krimeo A.Chajkovskaja, en kiu shi skribis en Esperanto, ke jam ellernis la lingvon kaj instruas ghin al amikoj (mi estos dankoplena, se iu informos min pri la fonto). Ne sciante shian nomon, mi nomis shin Anna kaj divenis, el kiu urbo de mia Krimeo shi estas. Nun mi jam scias, ke shia nomo estas Antonina kaj tre multe pri tiu chi neordinara virino, sed pri tio poste. Interalie, en la adresaro estas kelkaj homoj, kiujn varbis shi. Je.Zajdman |