Informo 1 Saluton al chiuj! Do, mi komencas de du numeroj de la unua E-gazeto, kiujn mi havas. Fakte mi skizos historion de la rusa periodo de E-movado per eltirajhoj el la unuaj E-gazetoj, uzante aldone la "Enciklopedio de Esperanto" kaj iujn rezultojn de lastatempaj prihistoriaj esploroj. Inter la eltirajhoj estos seriozajhoj, amuzajhoj, versoj k.a. Iuj el la 100-110-jaraghaj informoj estas utilaj ankau nun, iuj plientuziamigos vin, iuj amarigos., iuj amuzigos. Vi konatighos kun la plej aktivaj esperantistoj de tiu tempo (la chefan atenton mi dedichos al la ruslandanoj). Kaj tiuj, kiuj volas trovi siajn samurbanojn el inter la unuaj esperantistoj, ne hezitu informi min, ke mi komencu tion tuj. Viaj klopodoj eble povos establi en viaj lokoj memortabulojn al tiuj pioniroj. Nia sperto montras, ke se oni faras kaj establas la tabulon proprakoste, la urbo facile permesas fari tion. La esperantisto Unuafoje aperis originale verkita noveleto - "Nur unu vorton" fare de L.E.Meier. Ghi estis sufiche primitiva kaj post ghi aperis originalaj noveloj de alia autoro, kiu fakte estis la unua novelisto. Vi baldau ekscios, kiu li estas. Jen amuza letero al la
redaktoro: En rubriko novajhoj estas: Sur la kovrilo estas listo de chiuj esperantajhoj, kiuj aperis ghis la junio, precipe nur lernolibroj, vortaroj, propagandiloj kaj la unua Adresaro (1000 esperantistoj) - entute 47. El beletrajhoj nur tradukoj de "Negha blovado" ( Pushkin), "La gefratoj" (Gothe), "La nova Jaro" (Prus) + "Janko muzikanto" (Sienkiewicz) - chiuj fare de A.Grabowski, kaj "Renaskita Manfred" (K.R.) fare de V.V. de Majnov. Mi menciis tri nomojn de la veraj
E-pioniroj. En la "Enciklopedio de Esperanto"
ni legas: Numero 10 Nurnbergo
oktobro 1891 jaro II Artikolo "Literaturaj konkursoj" de J.Lojko el Vilno, kie la unuan fojon aperis propono organizi literaturajn konkursojn. La redaktoro (Zamenhof) avertis, ke estas dume pli urghaj aferoj, sed la artikolon aperigis. La konkursoj tiam ne okazis. En la sama numero estas ankau lia traduko de la Profeto (Lermontov), kiun mi proponas al vi. P R O F E T O
Artikolo "Pri
la traduko de poeziaj verkoj en la lingvon
internacian" de N.A.Borovko. "La autoro pledis por proza tradukado de versoj. Li konsideras, ke la rimo estas nur bela eksterajho de la verso, char ghia animo - imagoj, bildoj, per kiuj pensas kaj verkas poeto. Tial, asertas li, transdoni per versoj adekvate originalon de poezia kreajho estas neeble. Krome, aldonas li, char la lingvoj de poeto kaj tradukanto ne koincidas lau nombro de literoj en la rimigataj vortoj, la rimigo aliigas la originalon. Kaj por konservi la ritmon tio rilatas ankau la blankajn versojn. Char Esperanto havas diversnaciajn adeptojn, kiuj povas plene senti siajn lingvojn kaj dank' al fleksebleco de Esperanto precize transdoni en proza traduko la originalojn, tiaj tradukoj havus avantaghon kaj estus allogaj por intelektaj homoj. Certe, traduki necesas nur de sia nacia lingvo." En 1892 la plej fama franca pioniro L. De Beaufron sendis al la gazeto tradukon de "La dormo de l'infano" (V.Hugo) en proza traduko. La verso havas severan mezuron kaj rimon inter la finaj sonoj (sed ne observas la akcenton) kaj, lau opinio de la tradukinto, tre taugas por versa tradukado kun minimuma shangho de la originalo. Komence de 1896 A.Kofman en "Malfermita letero al esperantistoj de chiuj landoj" turnis sin al eksterlandaj esperantistoj kun peto sendadi al li precizajn lauvortajn tradukojn de versoj kun akcentitaj kopioj de la originaloj. Li planis traduki el 35-50 lingvoj kaj eldoni kolekton "Vochoj de popoloj" en la jubilea 1897. Ghi ne estis eldonita, sed multajn versajn tradukojn oni povas legi en "Lingvo Internacia" (1900). Do, ni vidas, ke oni eluzis rekomendojn de Borovko nur por uzi Esperanton, kiel la pontolingvon por ebligi al alilingvanoj traduki la versojn al siaj gepatraj lingvoj. La tempo montris, ke post multaj jardekoj oni ne malofte sukcese uzis Esperanton, kiel la pontolingvon. En fino de 1894 en la gazeto sub pseudonomo Eugenio aperis tre lauda letero pri aperinta tiam traduko de "Demon" fare de V.Devjatnin. Fakte jam Devjatnin montris, ke malgrau la "rimaj kaj ritmaj katenoj" (Shopengauer), pri kiuj skribis N.Borovko, eblas krei valorajn poeziajn tradukojn. Kaj nome en la letero de Eugenia (estus tre interese ekscii nomon de la autoro) la demando estas detale traktata. Kaj per tia bonstila Esperanto, ke ni suspektas, ke ankau la autoro estas elstara esperanta poeto. La artikolo fakte oponas la opinion de Borovko. "Forjhetinte unu el tiuj chi katenoj, nome la rimon, - skribas Eugenia - ni duone faciligas la problemon de la poeto - kiel faris la poetoj klasikaj, - sed en tiu sama tempo ni forprenas de ni mem veran plezuron, ricevatan per la orelo el la belsoneco de kunsonoj. Se prozon oni povas kompari kun kreskajhoj, alportantaj (kvankam ne chiam) fruktojn, blankajn versojn - kun dekorativaj kreskajhoj, amuzantaj per sia verdajho niajn okulojn, - tiam rimitajn versojn oni povas kompari kun kreskajhoj, kovritaj de luksaj bonodoraj floroj. Sed floroj ja estas plej alta beleco de la naturo!" Kun la tempo plirichigho de Esperanto kaj apero de bonaj tradukoj shanghis opinion de N.Borovko. Kvankam en 1895 poemon "Shtona gasto" de Pushkin li tradukis proze, baldau nome li iniciatis eldonon de "Kain" kaj poste en "Bibliografia noto" (legu en la Aldono) tre alte taksis la tradukajhon. "En la demando de l'vivpovo de l' artlingvo - skribis li, - tiu chi laboro estas tiel grava, ke mi persone rigardas ghin kiel la plej gravan (post apero de la unua broshuro pri Esperanto en 1887 jaro) momenton de l'historio de Esperanto: ghi estas pli multekosta ol la tuta armeo de novaj anoj". Li konvinkighis, ke en Esperanto estas tradukebla ech la "poezio de filozofio". Ni povas kompreni "la fruan" Borovko, char en tiu tempo la literatura lingvo estis tiel kruda kaj ne elprovita, ke la libroj "eliris" (aperis), la homoj "elrigardis" (aspektis) ktp. Ni rememoru, ke nome el lia plumo venis la unuaj noveloj". Pri N.A.Borovko ni multe legos en la
sekvaj numeroj. Do, bonvolu noti la nomon. Je.Zajdman |