La kurbaflanka leporo
Unu leporo vivis en arbaro. Mi parolas tiel, kvankam en tiu arbaro vivis multaj leporoj, sed ili tute ne interesas nin, krom tiu leporo, pri kiu mi rakontas. Nia leporo estis kurbaflanka. Ghia korpo estis malrekta. Tio al la leporo ne plachis, kaj ghi volis rektigi sian korpon, sed ne sciis, kiel tion fari. Ofte ghi elpensadis rektigantan metodon, sed elpensis nenion, neniun taugan rimedon.
Foje ghi renkontis pigon kaj rakontis al ghi la problemon. La malsagha birdo, ne pensante (pensi ghi ne scipovis), tuj trovis solvon kaj diris: "Kushigu vin sur vojo por ke iu auto transveturu vin kaj rektigu vian flankon".
Ankau la leporo estis malsagha kaj decidis sekvi la stultan konsilon. Ghi iris kaj kushigis sin sur vojon, sed autoj preterveturis kaj ne iris tra la leporo: neniu volis dispremi la leporon. Tamen chi-lasta elpensis jenan solvon: "Se mi kashus min inter apudvojaj arbustoj kaj subite eksaltus ghuste antau iu auto, do ghia stiristo ne sukcesus rimarki min kaj ghi ja transveturus trans mi kaj rektigus mian flankon".
Tion la leporo do faris. Ghi kashis sin en granda arbusto tiel, ke nur ghiaj oreloj restis videblaj. Per la oreloj ghi auskultis survojan bruon por ke auto estu rimarkita. La leporo audis autajn sonojn kelkfoje, sed, lau tiuj sonoj, tiuj autoj estis tro grandaj, tial ghi decidis ne eksalti. Fine ghi audis mallautan sonon kaj eksaltis sur la vojon. Sed tiu veturilo estis asfaltopremilo. Ghi la leporon dispremis plata.
La leporo provis sin starigi, sed falis. Oni ja ne povas stari se oni estas plata. Oni diras, ke plata leporo ne povas esti viva. Vere. Ne povas. Sed chi tiu rakonto estas fabelo, kaj en fabelo chio povas esti. Tial nia leporo ne mortis. Ghi kushis sur la vojo kaj pripensis siajn eblajn postajn agojn.
Subite trans la leporo veturis auto. Poste dua auto, tria. La leporo komprenis kialon de tiu translepora veturado: "Mi nun estas plata kaj similas pecon de kartono. Chiuj veturas trans kartono senzorge". Tiuj autoj povis disshiri la leporon, kaj ghi bezonis foriri de la vojo. La leporo komencis starigi sin kaj fali, penante movi sin ekster la dangheran lokon. Kiam la leporo sukcesis atingi randon de la vojo, kie veturiloj ne iris, ghi tre lacighis kaj dum longa tempo kushis senmove.
Dume la leporo ripozis preter ghi veturis biciklo. Kompreneble, ghi ne per si mem veturis, sed per biciklisto, tamen tio ne gravas. Grava estis, ke la biciklo sugestis al la leporo jenan penson: "La biciklo estas preskau same plata kiel mi, sed veturas kaj ne falas. Eble, se mi rapide kuros do mi ne falos". La leporo ekkuris. Vere, ghi ne falis, almenau, ne tuj falis. Kelkajn metrojn ghi trakuris ghis sia falo. La leporo provadis ree kaj ree kaj baldau scipovighis kuri sen faloj. Nu, dum turnoj ghi ofte ja falis, tamen ghi povis movi sin.
Ghi kuris al tiu loko, kie, lau ghia opinio, multaj leporoj estis kunvenantaj. Vere, ili tie estis, sed, vidante kurantan kartonajhon, ektimis kaj komencis diskuri al diversaj direktoj. La leporo ekkriis: "Leporoj, haltu! Ne timu. Tiu estas nur mi, via kurbaflanka leporo!" La tuta leporaro tion audis kaj denove kunvenis. Ili ekrigardis kaj ekvidis: certe, tiu estas la kurboflanka leporo, pli ghuste, ekskurbaflanka, sed nun plata. La plata leporo haltis kaj falis. La leporaro miris: kial ghi estas plata? Kiuj achuloj ghin platigis? La leporo rakontis sian tutan aventuron al ili. Chiuj cheestantaj leporoj komencis diskuti pri estighinta situacio. Longe ili ne povis solvi problemon pri lepora plateco. Fine unu maljuna sagha leporo diris: "Ni pufigu tiun platan malsaghulon per pumpilo". Prenis la leporoj pumpilon. De kie? Hm. Mi ne scias. De kie leporoj povas preni pumpilon? Ne gravas. De ie ajn ili ghin prenis, enmetis ghian tubon en la busho de la kurbaflanka leporo kaj komencis pumpi. Baldau nia leporo aspektis kiel normala leporo, ech ne kurboflanka. Tiam la leporoj elmetis la tubon el la busho. La kurbaflanka leporo tuj denove platighis kaj falis teren.
La leporaro denove komencis diskuti, sed chi-foje ne trababilis longan tempon, char la maljuna sagha leporo tuj diris: "Ni tro rapide elmetis la tubon. Estas necese lasi la stultulon pumpita dum longa tempo por ke ghi malmolighu".
Tion la leporoj do faris. Dum tuta semajno nia leporo staris pumpita apud granda arbo. Aliaj leporoj rakontis al ghi fabelon, por ke ghi ne enuu. Ghi malrapide maldikighis, sed oni ghin alpumpis ree. Kiam la semajno finis, la tuta tiuloka leporaro kunvenis denove apud la kurbaflanka leporo kaj elmetis la tubon el ghia busho. Aero eliris el la leporo, sed la leporo ne tute platighis. Ghi ighis normala leporo, ech ne kurboflanka. Do nia leporo ja solvis sian problemon.verkis: Barbulo