Kiam, kial, kiel mi lernis Esperanton?

   Karaj legantoj! Preskau chiuj el vi, eble, scias, kiu estis Julio Baghy - unu el la plej elstaraj verkistoj kaj instruistoj de nia lingvo. Kaj chu estas por vi interese, kiamaniere tiu "stelulo" konatighis siatempe kun Esperanto?
   Jen do la artikolo el la revuo "Eventoj" (N9), aperadinta en Hungario en pasinta jardeko. Plena arkivo de la revuo troveblas lau la adreso
www.eventoj.hu.

   Kiam, kial, kiel mi lernis Esperanton?
   En 1907 mi konatighis kun la nomo. Neniu povis doni informojn pri ghi. En 1909 mi vidis gramatikon en montra fenestro. Estante nenihava studento mi ofte staradis antau la librovendejo. Scivolemo incitis min. Al mi shajnis misterajho la artefarita lingvo internacia. Shparinte la necesan sumeton mi achetis la gramatikon, kiu kontentigis mian scivolemon por unu-du horoj kaj poste mi forgesis la tutan aferon. Ne seniluziigho - mi ja ne estis, ne estas lingvisto por malice kritiki - sed la zorgoj por la estonteco okupis min pli ol io ajn. Foje en vagonaro mi renkontis italon kaj tiutempe la beleco de la itala lingvo ravis min. Mi lernis kelkajn lecionojn kaj por kontroli mian modestan scion, mi komencis konversacion kun la fremdulo. Je generala ghojo de la kunvojaghantoj ni parolis per mimiko, gestoj, landkarto, fiancha ringo, kaj fine mi komprenis, ke la italo estas franca jhurnalisto, parolanta Esperanton.
   Mia intereso revekighis. La forgesitan gramatikon mi elserchis el fundo de iu kesto mia. La "kiam" okazis do en 1911. En la retrovita libro nur kelkaj paghoj estis tranchitaj por legado. Kun surprizo mi rimarkis la hungarlingvajn artikolojn che gia fino. Mi konatighis kun la ideo kaj celo de la lingvo. Tute sincere, nur ili kaptis kaj katenis min neforvisheble al la lingvo kaj movado. La nedifinebla interna ideo faris miraklon: verkiston el lingva sentalentulo. Jen la "kial?" Kaj "kiel?" - Autodidakte, poste instruante mi lernis kaj lernas ech hodiau kun sincera respekto al la lingvo, kies beleco ne estas malpli valora kaj evolu-kapabla, ol tiu de iu ajn nacia lingvo. Kun respekto al la lingvo kaj amo al la ideo mi restos fidela lernanto ghia.

Julio Baghy
lau Hungara Heroldo, 1930 j.,
resp. Bulteno de HEK, februaro 1958.

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà