PSIKOLOGIAJ
ASPEKTOJ DE LA MONDA LINGVOPROBLEMO KAJ DE ESPERANTO
de Claude Piron
(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda
Renkontigho la 21-an de marto 1998)
Oni povas aliri la
mondan lingvoproblemon lau tre diversaj vojoj, ekzemple politika,
lingvika, financa-ekonomia, ktp. Mi alighos ghin, vershajne pro
profesia misformigho, el la psikologia vidpunkto, kies graveco,
miaopinie, ne estas ghuste taksata.
Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian
vidpunkton, ne interesighas pri ghi, au ke nia afero ne progresas
sufiche rapide. Ili facile kulpigas pri tio unu la aliajn.
Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se
oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio. Alivorte,
lau mi, Esperanto tute normale progresas, ech kiam ghi
malprogresas dum jardeko, kaj ankau la konsciigho pri la monda
lingvoproblemo antaueniras je normala ritmo, t.e. je la ritmo de
historio.
La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne
progresas sufiche rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de
la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu,
kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la
amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia
deziro kaj ghia plenumigho. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas
frustron, anstatau fronti al la fakto, ke al ni dekomence
realismo mankis, kaj sekve ke la fusho kushas en ni, ni serchas
kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas
nin, au la fushuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj
laucele. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi
nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam
aperas forta deziro, ni emas reagi infanece. Malpacienci pri la
progreso de Esperanto, serchi kulpulojn, estas tute normale kaj
nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj
plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia
vivo. En multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la
homrilata, ni daure reagas kiel etaj infanoj.
Nekompreno fare de la socio
Ankau kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tushis
psikologian aspekton de la situacio.
Kial la mondo ne komprenas nin? Char la socio ne komprenas la
lingvan situacion ghenerale. Kial? Pro multaj kauzoj. Ekzemple,
char lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile
kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura
maniero aliri la aferon estas simpligi ghin. Sekve, la socio
ghenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en
la mondo. Bildon nur skeman.
Alia psikologia kauzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan
problemon, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi
diros al politikisto, au al lingvisto, au fakte al iu ajn
surstrate renkontita, ke unu el la kauzoj, pro kiuj la mondo ne
solvas la lingvoproblemon, estas timo, li au shi rigardos vin,
kvazau vi estus freneza. Unue, char por la alparolato
lingvoproblemo simple ne ekzistas. "La angla solvas ghin, au
la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas
klare, ke ghi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon
pri lingvo. Kio estas tiu frenezajho?" shi au li diros al
vi.
Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas
bona afero, char sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto
restas, ke tiuj timoj kauzas multajn fushtordojn, misgvidojn en
nia maniero kompreni la realon.
Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kauzoj. Ekzemple,
lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanagho ni
ekkonscias, ke nia medio parolas tiun au tiun alian lingvon, kaj
ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al
homa grupo difinita per la lingvo, kiun ghi parolas. Do, en la
profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la
svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni
ne estas germanoj. Au rigardu, kiel reagas la flandroj au la
katalunoj: "se oni persekutas au kritikas mian lingvon, oni
persekutas au kritikas min."
Multaj homoj havas forjhetan sintenon al Esperanto, char ili
sentas ghin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa
identeco, do au ne lingvo, au lingvo, kiu estas pli ajha ol homa,
lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto
estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu
roboto, pri kiu oni diras, ke ghi havas ambicion al universaleco,
prempashos sur chiu alia lingvo, sur chiu popolo, sur chio
individua kaj vivanta, detruante chion pasante. Tio eble shajnas
al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata
klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj au bildoj
asociighas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas
tra la menso deirante de unu difinita vorto, chi-kaze
"Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo
che multegaj personoj.
Identigho al la lingvo internacia
Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke
Esperanto havas trajton, kiu distingas ghin de chiuj aliaj
fremdaj lingvoj, nome, ke ghi favoras identighon al ghi. Svedo
kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo
kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste,
svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas
sin esperantisto kaj sentas, ke ankau la du aliaj estas
esperantistoj, kaj ke la tri apartenas al iu speciala
kultursfero. Ech se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano
ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun
Esperanto okazas la malo. Kial?
Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiau vizitas, la rolantaj
faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej grava
estas, ke Esperanto integrighas en la homa psiko je nivelo pli
profunda ol chiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne che
komencanto, sed che tiu, kiun Janton nomas "matura
esperantisto", homo kun suficha sperto pri la lingvo por
senti sin hejme en ghi. Kial ghi situas pli profunde en la psiko?
Char ghi, pli ol iu ajn alia homa lingvo, sekvas la naturan movon
de la cerbo che homo, kiu volas esprimi sin.
Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas gheneraligi
la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial chiuj franclingvaj
infanoj diras "des cheval", "chevaloj",
anstatau "des chevau", au "vous faisez",
"vi faras", anstatau "vous faites". Tial
chiuj anglalingvaj infanoj esprimas la koncepton
"piedoj" per "foots" antau ol akiri la
ghustan formon "feet", au la koncepton "li
venis" per "he comed" antau ol akiri la ghustan
formon "he came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do
oni rapide sentas sin sekura en la uzo de la lingvo. Krome en e o
oni estas multe pli libera ol en aliaj lingvoj. Tio validas pri
la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En la angla vi
devas diri, lauvorte: "li helpas min", en la franca
"li min helpas", en la germana "li helpas al
mi". En la tri lingvoj ekzistas unu deviga strukturo, nur
unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same
estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte
povas elekti iun ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj
substantiva funkcioj, ekzemple diri: "mi venis trajne, mi
venis per trajno, mi trajnis". Ne estas devigo tiurilate.
Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian
liberecon, kaj se ili havas ghin, tre ofte oni ne rajtas ilin
uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre tolerema pri gramatikaj
kaj vortaraj fushoj, en mezuro neniam renkontata alilingve.
Forgeso de akuzativo au fusha uzo de ghi estas, praktike,
rigardata normala, probable char tio preskau neniam ghenas la
interkomprenighon. Nur kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj
dramon, sed ili situas ekster la normala medio Esperantista.
(Atentu! Ne miskomprenu chi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj kiel
rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.) Alivorte, ne
estas rilato inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de
identigho al ghi. Oni povas senti sin esperantisto ech se oni
chiufoje preterlasas akuzativon.
Chio chi, kaj ankau la eblo krei vortojn lauvole, kion oni ne
rajtas fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu
lokas la lingvon en pli profunda tavolo de la psiko, pli proksime
al ties kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile esti
spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, char oni devas
observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ghi do oni sentas sin
pli facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksighas pli
profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni
multe pli emas identighi al ghi. Sed la homoj, kiuj ne apartenas
al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili ne komprenas
tiun identighon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas
al ili freneza au almenau tre stranga. Pro tiu sento de identeco
kun la lingvo, esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni
kritikas la lingvon, au ech la ideon mem de internacia lingvo.
Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la natura reago estas
kontrauataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto ne
komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion
tro intensan, tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la
sola ebla klarigo de reago tiel neproporcia.
Du kategorioj
Miaopinie, Esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj.
Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone adaptighis al la kolektiva
vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la
socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj
kutimighis al la fakto esti malsamaj ol la plimulto au kiuj
sentas sin forjhetitaj au forjhetataj de la plimulto. Ne estas
facile preni sur sin la fundan solecon de la homa vivo. Tial
homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kunighi,
krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili
tiam kunvenas kaj rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas,
kaj kiom malprava la ekstera mondo. Tio estas tute normala kaj
homa. Esperanto prezentis al multaj personoj ne bone adaptitaj al
la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn, che
kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la
vivon pli elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post
kiam la unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montrighis
vanaj, kaj antau ol la argumentaro favora al Esperanto ighis
sufiche forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito kaj la
jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro,
tiuperiode, konsistis el neurozuloj, t.e. homoj kun psikaj
problemoj pli multaj au pli gravaj ol oni trovas che iu ordinara.
Al tiuj neurozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj
kripligis, ni havas grandegan shuldon, char sen ili la lingvo
simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte,
kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Rauma Manifesto. En la
historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili trovighis, tiuj iom sektecaj
verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolvighu. Normaluloj ne
povis interesighi pri Esperanto. uzi ghin kaj do vivteni ghin. Se
Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ghi, se
ghi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj ech
konsistantaj chefe el stranguloj, ghi ne povus disvolvi sian
lingvan kaj literaturan potencialon, ghi ne povus richighi, ghi
ne povus iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda
lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj,
historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al
la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ghin, ech se
iliaj motivoj parte kushis en iu psika patologio.
Apud la neurozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi jhus parolis
Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu
estas psike tute sana, povas alighi al grupo tute eksternorma
nur, se li au shi havas tiel fortan personecon, ke li au shi
povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj
klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin
prava, tamen sen orgojlo. Feliche, da tiaj homoj trovighis
sufiche multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili,
ekzemple, estis Edmond Privat. Ankau al ili ni havas grandan
shuldon, char ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post
iom montri, en diversaj medioj, ke Esperantistoj ne estas nur
stranguloj fanatikaj.
Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun
neurozaj trajtoj pli multaj au severaj ol che la averagha homo,
sed ankau kun pli forta personeco (ofte fortigita ghuste per la
konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas
sin konforma au plene adaptita).
Paradokso: kie estas mensa sano?
Ni do staras antau paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis
grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense
tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ghenerala socio
konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute
neuroza, patologia, mi ech dirus freneza, sinteno rilate al ghi.
Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio
prezentas chiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al
lingva komunikado. Kiam sentighas bezono, kion faras normalulo?
Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj
kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia
posho monujon plenan je monbiletoj. Li trovighas en kvartalo kun
multaj manghajhvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li
iros en unu el tiuj, por servigi al si manghon au por acheti ion
mangheblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri
homo, kiu, anstatau tion fari, iras al la stacidomo, achetas
bileton por trajnvojagho ghis loko 300 kilometrojn for, kaj tie
marshas longe en la kamparo ghis li atingas etan restoracion, kiu
proponas nur malplachan manghon? Kion vi opinios pri tia homo,
kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj
fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj chio kostis centoble pli
ol necesis? Chiu diagnozos tiun konduton kiel neurozan,
patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum
eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de
lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera
mondo kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, chu la koncerna konduto
vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo.
Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas
rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras
chion ajn eblan por ne konscii, ke li au shi ne agas sane, ke shi
au li povus agi tute alimaniere, multe pli agrable kaj efike.
Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia konduto estas
nenormala, sed diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas
strange, nenormale, ech patologie, sed alimaniere mi ne povas
fari". Tiun rifuzon akcepti, ke la konduto estas nenormala,
au la neeblon ghin shanghi, oni nomas rezisto.
Nu, estas interese vidi, ke la maniero, lau kiu lingva komunikado
estas organizita en nia mondo havas chiujn karakterizojn de
patologia konduto. Esperanto ekzistas. Ghi ebligas komuniki multe
malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la
angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas
post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de
la komunikontoj kaj fare de la shtato. Alivorte, ghi estas la
rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstatau uzi ghin, la
socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon. Ghi devigas
milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn
tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Europo, unu
el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj.
Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da
tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montrighas, ke oni ne
solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fushe atakis
la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn
da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por
prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne
povus interkomprenighi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian
tempon, sian monon, sian penon en tiel fusha, tiel neefika
maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin
patologia.
Sed kio konfirmas, ke temas pri autenta psikopatologio, tio estas
la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la jhurnalistojn, la
decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de
la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas
freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli
facile atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas
konsideri vian atentigon, ili rifuzas esplori la aferon, ili
forbalaas la atestojn kaj la pruvojn, antau ol konatighi kun ili.
Tiu vorto "antau" estas grava, char ghi estas la pruvo,
ke la diagnozo estas ghusta, ghi atestas pri la rezisto. La
respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia
maniero komuniki interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la
miliardoj da teranoj. Ili timas alfronti la veron. Kaj char ili
ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo pri la neuroza,
patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas chiajn pretekstojn
por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne
sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili
kauzas embarason, maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon,
elspezadon, impostojn, komplikajhojn chiaspecajn, kaj
konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a. al rifughintoj,
por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kauzo de tre
konkretaj suferoj), ili kauzas chion chi ne sciante, ke ili tion
kauzas. Temas pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed
tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.
Tabuo
Fakte, tabuo tushas la tutan kampon de interpopola kaj
intershtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj
estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99
elcentoj prezentighas, kvazau Esperanto ne ekzistus, kvazau la
homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki
ol la kutimaj per tradukado, interpretado au la uzo de prestigha
nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion
vidis antau nelonge en Bruselo, en la Europa Parlamento, dum
kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la
demandon pri (ne)komunikado en Europa Unio. Kio pruvas, ke temas
pri io tabua, estas la rifuzo kompari.
En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni chiam
komparas al referenco. Antau ol decidi pri nova medikamento, oni
komparas ghian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni
decidis fari tiun au alian grandan laboron, ekzemple konstrui
novan stadion, kion oni faras? Oni lanchas ofert-alvokon. Oni
proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni
komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate
al ghiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas
konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta
scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan
manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas
"operacia esplorado" ("operations research",
"recherche operationnelle"). Ghi naskighis dum la dua
mondmilito kiel maniero elekti la plej bonan vojon por transporti
varojn au homojn plej rapide kaj kun malplej da risko. Nu, se oni
aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo,
oni konstatas, ke, el chiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la
praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed
por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la
aliaj, do vidi objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni
nun diras), kiel Esperanto prezentighas kompare al gestoj, al
balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al
tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, chu
samtempa, chu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo
ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.
Sed kvankam miloj kaj miloj da paghoj trovighas en dokumentoj pri
la lingva situacio, jen en UN, jen en Europa Unio, jen en
lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras
la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas
malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. Char komparo de la
diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe,
ghia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas,
ke agas tabuo.
En kio radikas la tabuo?
Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kauzoj
estas multaj. Estas politikaj kauzoj. La ideo, ke la intelekte
plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al
popolo malplachas al multaj shtatoj. Estas sociaj kauzoj. Tiu
sama eblo malplachas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj,
kiuj scias sufiche bone la anglan au alian gravan lingvon, havas
multajn avantaghojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn
lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaghojn. Tio estas
aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed mi opinias, ke la chefaj kauzoj de la tabuo estas psikaj. La
kerno de la problemo kushas en la emocia pezo, shargo, etoso de
la koncepto "lingvo", en ghia povo vibrigi tre
profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj au
vortoj. Kaj la vortoj au konceptoj ne estas nur intelektaj
aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne chiuj, sed
multaj. Se mi diras "milito" au "mono" au
"patrino" au "sekso" au
"atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi
tion ghenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj
fronte al granda parto de niaj konceptoj, chefe al tiuj, kiuj
estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj,
suferoj, potenco, ktp.
Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso trovighas la koncepto
"lingvo". Kial? Char la lingvo elvokas la fakton
kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el
la plej bazaj deziroj de chiu homo. Kiam mi havas ian turmentan
zorgon, au suferon, se mi povas paroli pri ghi al iu, kiu
auskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos
ia kundivido de la zorgo au de la sufero, tiel ke mi ne plu
sentos min sola, mi fartos pli bone kun ghi. Kiam bebo suferas
kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda
plenkreskulo mistrafas, au tute ne venas reago, krom, survizaghe,
esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj
povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la
plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu
shanghas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save
disvolvighas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto
"lingvo" inkluzivas la sentojn pri shi. Pro tio la
plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam
fakte temas pri la gepatra au la media lingvo.
Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas lau la
normalaj vojoj de chia lernado. Estas nenio pli mistika en
lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi automobilon.
Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la agho. Kiam ni
lernas uzi automobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias
multegon pri la arto lerni, char ni vizitadis lernejon multjare
kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran
lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la
aferon kiel miraklan. Antaue ni ne povis klare komuniki. Nun ni
povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu shanghas la tutan vivon. Pro
tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii,
ke ni lernas, ke disvolvighas tute banala lernprocezo, la lingvo
farighas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas
ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion.
Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj,
donaco supernatura. Neniu homo rajtas shanghi ghin. Neniu rajtas
libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.
Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono shanghi la
ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke
nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la
emocioj, kiujn chiam vibrigas la koncepto "lingvo".
Kashita autoritata mesagho
Tiu kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de la dioj, kaj
do sankta kaj netushebla estas la plej kerna ero de la emocia
auro de la koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldonighas
la fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas la plej
unuajn rilatojn en la familio, chefe tiujn kun la patrino. Sed
super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato kun autoritato. En
la transdono de lingvo al infanoj, estas kashita mesagho, kiujn
oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesagho estas terure
diktatora.
Fakte ghi diktas la respektivan situacion de infano kaj
plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas neghuste, oni
korektas ghin, almenau ek de kiam ghi vizitadas lernejon. Se oni
ne korektas ghin, oni ridas au mokas, au ridetas signife. Kia ajn
la reago, ghi sentigas al la etulo, ke, kiam ghi uzas tian
formon, diferencan de la gramatike au vortare ghusta, ghi
trovighas ekster la normo. Se eta franclingvano diras "plus
bon", oni diras al li: "Ne tiel oni diras, oni diras
"meilleur"". Eble ankau en la germana oni ne
rajtas diri "mehr gut" au "guter" au
"gueter" kaj vershajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam
oni ilin korektas per frazo kiel: "Ne tiel. Oni diras
"besser"".
Kion tio signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas
kashitan mesaghon, jene: "Ne fidu vian spontanan, naturan
tendencon, kiu igas vin gheneraligi lingvan trajton, kiun vi
rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu viajn
refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, ech se
nia sistemo estas absolute neracia, malsagha."
Por la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo. La unua
shtupo en ilia pensado do estas: "Se oni komprenas min,
estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni
interkomprenighu". Sed la reagoj de la medio pli kaj pli
sendas la mesaghon: "Lingvo ne estas io elpensita por
interkomprenighi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas
konformigi sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la
grandularo." En lingvo estas tabuoj, kiujn neniu povas
pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon "li
venis" diras "er kommte", "il a venu",
"he comed", oni atentigas ghin, ke ghi devus diri
"er kam, il est venu, he came". Se tiam ghi demandas:
kial? Ne eblas doni al li racian respondon. Oni povas nur diri:
char estas tiel. Kaj tio subkomprenigas, ke la lingvo estas io
regata de nekompreneblaj leghoj, neniam klarigataj, kiuj radikas
en la pratempo. Respekto al la praavoj au al la dioj, kiuj donis
la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj
spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.
Esperanto fushas chion chi. Ghi naskighis antau ne tre longe. Tio
estas sakrilegio. Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io
sankta transdonita de la praavoj au de la dioj, ne io, kio povas
estighi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas
esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian
logikon por esprimi sin, kio restos el la autoritato de la
prauloj? Tial Esperanto kauzas terurajn timojn en la profundo de
la psiko. Ghi riskas perdigi al nia gepatra lingvo ghian mitan,
sanktan, fean karakteron. Ghi reletivigas ghin, dum viglas emocia
bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas chiarimede
haltigi ghian disvastigon. Kaj necesas chiarimede agi, por ke oni
ne esploru pri ghi. Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion
ni kredas, kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj.
La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu trankvile,
objektive, science studi ghin. Kaj trankvile, objektive studi la
reagojn al ghi.
Monstro
Krome, Esperanto aperas kiel monstro, char oni diras, ke ghin
kreis unu viro. Alivorte, ghi havas patron, sed ne patrinon. Ghi
estas la monstra produktajho de iu soleca perversulo. Al tiu ideo
kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj,
prilingvaj libroj au Esperantistaj informiloj, lau kiuj
"Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887. Fakte,
Esperanto ne kreighis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu
dum multaj jaroj antaue kreskis kaj transformighis en la menso de
Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas
komparebla al la procezo per kiu laugrade kreighas semo en
planto, la projekto publikighis, tio signifas, la semo estis
jhetita. Sed tiu semo povis ighi io vivanta nur, se grundo
akceptis ghin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio
estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj
akceptis la semon, kaj provizis ghin per la medio, en kiu ghi
povis kreski, transformighi kaj farighi io sufiche vivkapabla por
vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.
Esperanto, kia ni uzas ghin nun, ne estas la verko de Zamenhof,
ghi estas lingvo, kiu disvolvighis surbaze de la projekto de
Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege
diversaj. Ghi estas lingvo, kiu disvolvighis tute nature, per
uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontrauproponoj,
plej ofte nekonsciaj. Ghi ne estas monstro, kiun estigis iu homo
sola, ghi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu
sukcesis meti en ghin nekredeble taugan vivpotencialon, sed ghi
havas ankau patrinon, kiu flegis ghin ame, kaj kiu, multe pli ol
la patro sola povis, donis al ghi vivon.
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la
monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide
imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj trovighas terura
rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto,
preskau neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas
serene esplori la aferon. Kaj tamen ghi progresos. Similaj kazoj
de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas
en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Europo,
kontrau la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj
ciferoj: ankau ilin la intelekta elito (kaj ne nur ghi) sentis
sakrilegio kontrau la romiaj ciferoj ghis tiam uzataj. Mi estas
konvinkita, ke Esperanto estos ghenerale akceptita iam. La
patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankau
kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj
pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj,
ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankau la postuloj
de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kashi la veron al parto
de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kashi la veron
al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas
ghin al chiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive
la plej bona, per tre granda distanco, por chiuj kriterioj.
Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu dauros kaj
estos akra, jes ja, certe, ech se nur char oni povas percepti ion
nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj
homoj simple ne audas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne
estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ghin. Jes, la
rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ghi ne povos superi. La
faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.