Chapitro 1.
KONTAKTOJ KUN FAKTOJ
- Jen estas homa
paradokso. Se diri, ke la komuna lingvo de
estonta epoko estos Esperanto, tio sonus
preskau utopie.
Sed se diri, ke la komuna lingvo de estonta
socio estos lingvo la plej richa kaj
internacieca, la plej simpla kaj bela, tio
sonus realisme kaj por chiuj — tute
kompreneble. Char dubi pri tiaspeca lingvo
signifas dubi je la homara racieco.
- Repliko: "Ja
Esperanto nur launome, sed ne fakte estas
internacia lingvo".
— Jes, el maksimalista vidpunkto vi pravas.
En komenca periodo ghi estas internacia ne
tiom lau faktoj, kiom lau celoj. Tamen, lau
strukturo ghi estas sola vere internacia
lingvo.
- Pri la
internacieco de ajna lingvo povas atesti nur
la fakto de ghia vasta kaj aktiva uzado en krea
laboro.
- Chu tiel nomataj
"mondlingvoj" ofte utilighas,
ekzemple, en originala poezio, en senpera
scienca verkado fare de alinaciaj autoroj?
Chu estas almenau unu procento da tiuj
verkajhoj?
La poezio kaj alio en lingvo Esperanto estas
verkata kaj legata tutmonde. Do, chiuj
esperantajhoj estas centprocente internaciaj.
- Ni luktas ne por
Esperanto, sed antau chio por la ideo mem. Ni
ofte akcentas, ke ni celas nek tujan
"oficialigon", nek iajn
privilegiojn por ghi. Ni klopodas antau chio
pri objektiva informado, pri libera,
sendiskriminacia disvastigo de la internacia
lingvo en la mondo.
Salutoj,
gratuloj, bondeziroj, multe da agrablaj
vortoj...
Se la autoritatuloj en la mondo anstatau
ceremoniaj gestoj farus po unu praktika
iniciato au subteno, do Esperanto — la
granda inventajho de jarcentoj, jam estus ne
nur internacia ekzotikajho, sed internacia ilo,
la funkcianta kaj donanta vere palpeblan
materian utilon.
La notoj en tiu
chi libro estas skribitaj en du lingvoj. Mi
klarigas: kio estas adresita precipe al
komencantoj au neesperantistoj, tion
mi skribas en la rusa.
Miaj skizoj tute ne pretendas je
"scienceco" au alta beletreco.
Nura, al kio mi emas, estas lakoneco kaj
sincero.
Certe mi ne kontrauas, se esperantistoj uzos
fragmentojn el chi libro por lernado, por
klublaboro ktp.
Adeptoj de la
lingvo internacia nenien sin kashos de la
demando: kial malgrau chiuj indecoj kaj
avantaghoj la lingvo Esperanto trovighas
tutmonde en situacio de Cindrulino?
Chefa kauzo, lau mia opinio, estas en tio, ke
la lingvo Esperanto, kiel cetere iu ajn alia
— ne donas al internacia publiko tujan,
chimomentan "panon kaj spektadon".
Dum 20-aj
"legoj de K.E. Ciolkovskij" en
Kaluga al unu parolanto, sciencisto Ju.
Kuznecov [Moskvo] estis donita la demando:
"Kiel vi rilatas al tiu globala
eksperimento, kiun efektivigas adeptoj de la
lingvo Esperanto?"
La sciencisto diris antau la autoritata
auditorio: "Mi opinias, komuna lingvo
estas bono. Se ni sukcesos iam kontakti kun
eksterteraj civilizacioj, ni povos pruvi, ke
ni ne estas simpluloj".
La libro de E.
Svadost "Kiel aperos universala
lingvo", lau mi, estas vera tragedio en
la interlingvistiko.
Abundo de utilaj faktoj, argumentoj por krea
solvo de la problemo. Kaj samtempe — la
falsa koncepto, bazita je voleco kaj
maksimalistaj postuloj. Internacia lingvo al
la autoro prezentighas kiel perfekta floro...
sen tigo, sen folioj, sen radiko.
Eble ne indas
kompari lingvon al... auto au chevalo. Sed
malgrau puritanaj opinioj mi en konvenaj
momentoj faras alian "pekon".' Mi
komparas popolan lingvon al maljuna herkula
kaj impona kverko.
Kaj la lingvon Esperanto komparas al juna,
svelta, geometrie ideala abio...
Ni scias, en kion
transformighas en la angla lingvo, ekzemple,
la vortoj kulturo, internacio, pluraj aliaj.
Mem ighas la analogio: solvo de interlingva
problemo pere de tia viva lingvo estas
simila al solvo de chi problemo kun helpo de
artefarita volapuko. En ambau chi lingvoj
multaj vere internaciaj vortoj estas
kripligitaj ghis absurdo kaj nerekoneblo.
Faktoj
elokventas, ke nur apartaj sciencistoj kaj
jhurnalistoj pli-malpli libere posedas la
anglan lingvon. Komercistoj, maristoj,
sportistoj vulgare rompas la lingvon kaj tute
ne zorgas pri ghia ghusteco kaj pureco en
tutmonda uzado.
K. Gustafsson
[Svedio] alvokis esperantistojn konsideri la
rolon de la angla lingvo en la internacia
vivo nur kiel surogatan solvon de la prob
Chapitro 2.
IOM PRI FILISTRECO
- La kauzo de
nuntempa babeleco estas simpla: pli facile
estas fushe lerni plurajn lingvojn, ol bone
kaj dece — unu, komunan por chiuj.
- Iuj neobjektivaj
[eble senhontaj] autoroj asertas, ke la fama
K.Ciolkovskij skeptike rilatis al la lingvo
Esperanto.
Jes, vere — en 1927-a jaro li havis
dubecajn eldirojn. Sed certe ne estas honore
prisilenti, ignori tion, kion la sciencisto
diris en 1934-a.
La simpatioj de K. Ciolkovskij al nia lingvo
estas vaste konataj.
- La samaj homoj
kun ghuo citas vortojn de K.Paustovskij pri
"senpeza shelaro, kolektita el chiuj
lingvoj de la mondo".
Mi estas certa, ke tiu chi karakterizajho
estas nesincera omagho al tiutempa kampanio,
al kulto de personeco.
Ne dubindas, ke se esperantistoj siatempe [en
60-aj jaroj] sin turnus al la verkisto, do li
au agnoskus sian misopinion, au farus iun
kompromisan eldiron.
- Krom vulgaraj
filistrajhoj oni renkontighas kun
filistrajhoj piaj. Jen du citajhoj el
junulara jhurnalo:
"Geknaboj lernos multajn fremdlingvojn
kaj povos interparoli kun infanoj de preskau
chiuj landoj".
"Natasha jam en lernejo revis pri laboro
je tia aparato, kiu kapablus traduki sonetojn
de Shekspiro".
- Naivecon kaj
senrespondecon niaj gazetistoj kmtime
demonstras tiam, kiam ili fipatose priskribas
"la ridojn, la amikecon — sen
tradukistoj".
Dum niaj konferencoj au someraj E-tendaroj ni
devas interkonssenti iufoje aktive
[perposhte] reagi al redakcioj au oficejoj.
Ni ne devas silenti, kiam gazetoj tute
serioze publikigas stultajhojn pri lingvaj
problemoj.
Sed nian pravecon ni chiam argumentu
ghentile.
- La banala opinio
pri senviveco, primitiveco de nia lingvo
aperas ordinare pro "iesa" opinio
au naskighas en la kapo de tiuj homoj, kiuj
ne kapablas ellerni almenau du-tri lecionojn.
- La homoj tiom
alkutimighis al konvenciajhoj de la gepatra
lingvo, ke ne rimarkas ilin. Same tolereme
ili rilatas al strangajhoj de fremdah
lingvoj.
Sed kiam iu homo, ne simpatianta al
Esperanto, tamen provas ghin lerni, do li [au
shi] vidas en la lingvo nur
"minusojn". Al li ne plachas ech
"kaza malricheco".
Kaj mem, interalie, ne sukcesas manipuli ech
per du kazoj:
"...Mi ne volas lerni via lingvo, ghi ne
donas al mi plezuro".
- Kiam mi audas
senargumentajn dirojn kontrau Esperanto, mi
rememoras la azian proverbon: "Stultuloj
vidas nur mankojn kaj ne rimarkas
avantaghojn". Kaj ankorauan:
"Cirkau bonaj aferoj la diabloj
flugas".
- "Niaj
legantoj ne interesighas pri Esperanto".
"Ni ne povas noti en la kalendaro chiujn
datojn".
"La proponita temo ne estas nova".
Kotope, kotope...
Chiu E-klubo ricevadis similajn respondojn de
oficialuloj. Chiu kursgvidanto dum unua
leciono spertis banalajn au
"surprizajn" demandojn, replikojn.
- Ni devas kolekti
ne nur laudajn citojn, sed ankau negativajn,
absurdajn. Esperantistoj devas reale kaj pli
detale scii tiujn monstrojn, nomatajn
burokrateco kaj filistreco. Tio necesas por
lerni kaj spertighi en la praktika agado.
Chapitro 3.
RIGARDO ELINTERNE
- Jen estas la
slogano: "Luktu, sed ne donkihhotu, kaj
sukcese faru tion, kion ni devas fari".
Ja formaluloj per siaj vortoj "Esperanto
ne estas mia afero" fakte agnoskas nin
kaj rajtigas nin propagandi Esperanton. Kaj
ni chiurimede, plenforte faru tion. Char
Esperanto estas nia afero.
- Por venki
burokratiajn barojn la chefa problemo estas:
kiel atingi pozitivan decidon tie, kie —
ech valoraj — proponoj ne estas devigaj por
plenumi.
- Elemento de
ofendigho "je la tuta tnondo"
fojfoje aperas che esperantistoj. Okazas
ankau alia ekstremajho — la superflua
optimismo. Tamen ghenerale ni realisme pritaksas
la situacion: el dialektika vidpunkto
Esperanto okupas en la mondo, en la vivo
ghuste tian lokon, kian ghi meritas. Sed ni
ankau memoru la eldiron de L. Tolstoj:
"Gravas ne loko okupata, sed la direkto
celata".
- Tamen ni ne
forgesu pri la tiel nomata "efekto de
fermita pordo". Dum la pordo estas
fermita — oni atakas ghin. Sed jen la pordo
estas malfermita, kaj oni nur ekrigardas
internen kaj... preterpashas.
- Esperantisto,
antau chio, estas la karaktero, — diris
Petro Polishchuk el Tashkento. Kaj vere:
Esperanto, kiel simbolo de chio nova,
kuragha, ellumigas la chefan trajton de siaj
adeptoj. Tiu trajto estas aktiva bonanimeco.
- Jen estas bebe
simpla, tamen ech por iu spertulo neatendita
demando: "Chu Esperanto havas
mankojn?"
Mi persone respondas tiel: se iaj mankoj
estas, do ili estas mankoj de noveco, juneco
— la mankoj de kreskado.
Tute ne taugas dogme idealigi, sanktigi iun
ajn lingvon.
- Chu okazas, ke
esperantistoj ne komprenas unu la alian?
Certe, okazas. Tamen ne pro lingva kauzo, sed
kauze de nesperteco, de nesuficha lingva
praktiko de parolantoj.
- Se taugas tiu chi
komparo, — nia laboro, nia lukto similas al
strechega sporta konkuro: en la unua
tempoperiodo — en teorio, propagando, dum
unuaj lecionoj ni kutime sukcesas, gajnas
sufiche certe.
Sed poste — en praktika realigo de niaj
eblecoj ni ofte perdas la poentojn, perdas
aktivajn komencantojn.
Kion fari? Ne priplori la perdojn, sed
spertighi — por ne ripeti stumbladon
"sur la sama loko".
- Ankau en sia
laboro, en chiutaga vivo esperantisto estas
au devus esti homo simpla, akurata,
konsekvenca, t. e. ne shatanta senraciajn
ekskluzivojn el vivreguloj.
- Estas samideanoj,
kiuj ne komprenas au ne volas kompreni kaj
agnoski la "internan ideon".
Formale ili pravas: chiu lingvo estas nur ilo
por komunikado. Sed krom la instrumenta
funkcio chiu lingvo — unuigas, edukas,
varmigas animojn, poeziigas la homan vivon. En
tio konsistas "interna ideo" de
chiu nacia lingvo. "Interna ideo"
de la lingvo Esperanto estas la sama. Nur ghi
servas mondskale, celante bonon por la tuta
diverslingva homaro.
- Mi ne volas vidi
miari karan gepatran lingvon en artefarita,
nenatura por ghi rolo. Se ghi farighus
tutplaneda lingvo, ghi vere estus "nur
ilo" - sen ia ideo, char ghia animo,
ghia spirito estus fremda, ne sentata por
plejmulto da homaro.
- Konsideri
Esperanton nur kiel ilon por
interkomunikado estas vera snobismo, kio
elektas ech el beletro, el poeziajhoj nur
tion, kio donas sole praktikan informadon.
- D. Blanke,
estimata samlingvano, insiste batalas kontrau
"la forestanta interna ideo". Tiom
da atakemo kontrau "nenio", kontrau
fantomo!.. Jen pro kio mi diris:
"estimata samlingvano". Char lau
logiko de D. B. la vorto
"samideano" ne rajtas ekzistL
- "Interna
ideo" estas samideaneco. Mi komprenas,
perceptas ghin ne nur racie, sed ankau
emocie. Chiu nova ideo elvokas en animo de
ghiaj adeptoj "novan senton",
similan al sento de romantika amo. Kiu arde
amas au amis Esperanton, nur tiu povas
kompreni, kio ghi estas - shajne idealista,
sed alta kaj bela — la "interna
ideo", naskita de zamenhofa genio.
- Ekzistas sagha
aforismo: la vero elmontrighas dum komparo de
elspezoj kaj rezultoj. Ja ghis nun por
propagando de Esperanto pluraj shtatoj
elspezas tutlande tiom da mono, kiom ili
elspezas por propagando de iu fremda lingvo
nur en unu mezlernejo. Ofte ech
malpli.
- Kiam mi laboris
en poshtejo, certe, mi turnis mian atenton al
la fakto, ke niaj lernejanoj shatas
korespondi kun eksterlando. Sed la kontaktoj
okazas plejparte kun du-tri proksimaj landoj
precipe per rusa au germana lingvo.
Jes, bedaurinde pli vasta amikeco inter homoj
dependas praktike ne nur de komuna volo, sed
plej ofte — de komuna lingvo.
- Chu ni ne
forgesas niajn forpasintajn veteranojn?
Malnovaj esperantistoj certe memoras la
ardajn samideanojn A. Skalskij, J. Chache, D.
Armand, I. Lisichnik, G. Zaljotov, A. Rogov,
A. Kohh, plurajn aliajn. Sed juna generacio
ne scias pri ili.
Pri agado de Esperantaj "apostoloj"
necesas memori, rakonti pri ili dum
"someraj universitatoj".
Mia konfeso:
reveninte hejmen el esperantista tendaro, mi
ordinare kun bedauro pensas: jen finighis la
paradizaj tagoj kaj ne baldau ripetighos
denove. Kial do malmulte, ne sufiche mi
parolis kun samideanoj en nia mirinda komuna
lingvo!
Dum E-jubilea
kampanio estis interalie proponoj pri
fabrikado de suveniraj ajhoj kun Esperanta
simbolo. luj aktivuloj tamen kontrauis. Ili
diris: "Nomumado diversajn ajhojn per
vorto "Esperanto" profanigas la
lingvon".
Lau simila logiko, ekzemple, la festivalaj
emblemoj sur diversaj suveniroj nur
profanigas la festivalajn ideojn [?].
Esperantistoj
edukighas en kurso. Sed
"komencighas" ili ofte de hazarda
renkontigho kun vorto "Esperanto".
Chi-rilate estas ege bezonata la uzado de
Esperanto ne nur en lingvistiko.
Ni ne forgesu pri paradoksa fakto, ke
plejmulto da homoj neniam ech audis la vorton
"Esperanto".
Ege bedaurindas
okazoj, kiam esperantistoj mem demonstras
formalecon, malatenton.
Kelkajn jarojn mi kolektis kaj selektis
mallongajn eldirojn de nia aktivuloj kaj
veteranoj pri Esperanto, pri ghia instruado,
pri propaganda, diplomatia, organiza afero.
Unu maljuna, sperta samideano, trarigardinte
la notojn, indiferente pritaksis chion per la
sola vorto: "Neinteresa".
En nia urbo estis
konstruita nova kinejo. Redakcio de loka
junulara jhurnalo anoncis pri konkurso:
"Kiu proponos plej bonan, plej konvenan
nomon por tiu kinejo".
Vi konjektas, ke ankau esperantistoj proponis
sian varianton, kaj, certe, fiaskis. Sed chu
ni vane tion faris? Tute ne. La kvalito, kiel
sciate, naskighas el la kvanto. Ni chiam uzu
konvenajn situaciojn por deklari pri ekzisto
de Esperanto. Se ni ne faros tion, do kiu
tion faros?
Nemultaj
eldonejoj praktike subtenas, uzas Esperanton.
Bedaurinde, esperantistoj akceptas ilian
zorgon, kiel "mielon el la chielo".
Ja tiuj eldonejoj, redakcioj bezonas niajn
reehhojn, dankojn, recenzojn.
Racie faras tiuj
autoroj, kiuj en gazet-informoj ne nur
agitas, sed donas konkretan adreson de
E-klubo au de korespondkursoj.
La intereson necesas ne nur eksciti, sed
laueble kontentigi.
Ni bone
argumentas neceson kaj utilon de la lingvo
internacia. Tamen, ni ne forgesu pri
individuaj interesoj. Ja diversspecaj
auskultantoj - specialistoj, laboristoj,
studentoj, lernantoj juste emas al la
demando: kion mi persone havos de la lingvo,
de la klubon-vizitado?
En la jubilea
jaro esperantistoj multe diskutis pri
memstareco de E-movado en nia lando. Estis
diversaj argumentoj "por" kaj
"kontrau". Pro tio la decido estis
justa: la estonto montros plej racian vojon.
Moskva Centra
E-klubo iam faris unu simplan rekomendon. Nun
estas observata la utila rezulto de tiu
rekomendo: la festaj gratuloj ofte venas ne
per specialaj poshtkartoj, sed kun ordinaraj
bildoj, vidindajhoj de tiuj urboj, kies klubo
ilin sendas.
Similaj bildkartoj kun vidindajhoj certe
estas kolektindaj por ekspozicioj, por
klub-laboro.
Prezentante al
neesperanta publiko la vochan aspekton de la
internacia lingvo, mi kutime diras chi-specan
frazon: "En dramatika teatro artistoj
prezentas interesan spektaklon". Similaj
frazoj estas saturitaj de kelkaj ecoj:
internacieco, simpleco, belsoneco. Tio
charmigas la auskultantojn.
Kompreneble, necesas objektivaj klarigoj —
la homoj ne imagu, ke la lingvo tute estas
simpla "kvazau vaporita rapo".
Kial ech
"facila" Esperanto farighas por iuj
neatingebla celo?
Komparante ghin al flemdlingvoj, ni tamen ne
forgesu, ke ghi chiam restas centoble pli
malfacila ol geparta, jam konata lingvo.
Preskau chiuj
niaj E-lerniloj celas doni tutan Esperanton.
Formale tio estas bone, sed fakte miloj da
ekzompleroj ne donas efikon, - ekinteresantoj
vidas, ke la lingvo ne estas tiel simpla kaj
facila, kiel ghin oni reklamas.
Nur spertaj instruantoj elektas plej uzeblan
lernajhon por 10—12 lecionoj.
Dezirindas lerniloj kun racia stud-minimumo,
sed en amasa eldonkvanto.
Konstante ne
sufichas la tempo por lernado. Unu mia konato
kompatis min: "Eble pli bone estos, se
vi forgesos vian Esperanton".
"Ne, — mi pensas, — sen Esperanto la
vivo por mi estus ia senspica,
senkolora".
"Dum lernado
mi komprenis, ke sukcesa alproprigo de nova
lingvo dependas de bona scio de gepatra
lingvo. Do, mi devas freshigi en memoro ankau
la parencan gramatikon.
...Jen ankorau unu poento por nia
afero".
[El leteroj de korespondkursanoj.]
Logika parolado
signifas fleksan, varian, liberan
pensmanieron. Primitivaj frazoj abundas tiam,
kiam E-komencantoj ne kreskas lingve, fakte
uzas Esperantan... pighinon.
Dum studado de
alilandaj lingvoj estas kutime uzata la
"moda" metodo. Gelernantoj dum
dialogoj transformighas en Ghonsojn, Luisojn,
Izabellojn k. a.
Esperantistoj en chiuj landoj tute ne bezonas
similan "transformighon".
Interkompreno estas nia supera celo, sed ne
malpli nobla devo estas - ne asimilighi,
konservi sian denaskan homan individuecon.
Al demagogoj,
kiuj veas pri la sorto de naciaj lingvoj
"pro totala esperantigo de la
mondo", ni devas juste rimarki: Ludoviko
Zamenhof indas oran monumenton nur pro tio,
ke lia kreajho ludas bufran rolon en
interkomunikado. Char pro uzado de Esperanto
suferas neniu nacia lingvo. Male —
Esperanto defendas, shildas aliajn lingvojn
de rompigho, de kripligo.
Mi diras al
gelernantoj: parolu simple kaj klare. En la
prononco ne imitu al iu fama fremdlingvo.
Certe, la influo de via gepatra lingvo estas
neevitebla. Sed tio chi estas malpli granda
peko.
luj instruantoj
insiste rekomendas uzi dum lecionoj kolorajn
kretojn. Ahh, se chio dependus de tiuj
kretoj!
Komence la "kolorajhoj" donas ioman
atentigan kaj ech amuzan efekton, sed poste
la efekto estighas "narkota". La
lernantoj sen tiu "suflorilo" sin
sentas necerte. Kiel dorlotita naghanto, ili
serchas iun apogilon.
Al komencantoj,
al chiuj esperantistoj tre utilas okupighi
kun krucenigmoj. Ja plimulto da materialo en
ili estas vere esperanteca.
Kursgvidantoj por
rusoj ne devas ignori jenan nuancon.
Proponante al lernantoj la vortojn bela,
granda, sagha, nomo, nun, por, ghis k.
s., klarigu ilian du- au kelksignifecon en la
rusa lingvo.
Ja malsperta kursano povas, ekzemple, la
verson "Ghis la bela songho de
l'homaro" kompreni kiel "äî
êðàñèâîãî ñíà
÷åëîâå÷åñòâà..." anstatau:
"äî òåõ ïîð, êîãäà
ïðåêðàñíûé ñîí...".
Kaj tute ne taugas, se lernanto la frazon pri
"la Granda Oktobro" tradukas kiel
"Áîëüøîé îêòÿáðü"...
Al nia
memorkapablo la mnemonikan helpon donas chiuj
sensorganoj. Okazas, kiam ni ne povas
rememori iun vorton, tamen ie en anguletoj de
nia memoro konservighis la gusto, la odoro,
la koloro de tiu chi vorto.
Ofte nur unu litero au sono, kiun ni
ekmemoris, helpas en studmomento.
Spertaj pedagogoj
juste malpermesas fari nacilingvan tradukon.
Jes, tiu chi "metodo" estas malbona
jen pro kio: la studantoj tre facile
demonstras siajn brilajn konojn pri... la
gepatra lingvo.
Sed sukcesoj en la studata lingvo pro tio
absolute ne aperas.
Mi rimarkis:
komencantoj ege timas nekonatajn vortojn. Pro
tio dum interparolo ili ne rimarkas ech
konatan parton de frazo. Por chi okazo
komencantoj devas bone scii kelkajn
helpfrazojn. Ekzemple, "Bonvolu paroli
malrapide", "Mi ne komprenis la
vorton..."
Malsukceson,
postrestadon en lerno, kiel en ajna afero,
objektive oni povas motivigi per du forestoj.
Temas pri foresto de intereso au kapablo.
Chiuj aliaj — ege diversaj — kauzoj
dependas nur de la homa fantazio.
Kiu studas la
lingvon memstare au sole, povas uzi tre
simplan manieron por praktiki interpretadon:
auskultante radion, spektante televidilon,
provu... sinhhronan voch-tradukon.
Estas la malnova
tabloludo. Mi adaptis ghin por junaj
komencantoj.
Oni prenas mallarghan papereton, skribas
komencon de la frazo kun nomo de iu kursano.
Ekzemple: "Nia amiko Sergeo
estas..." — chiuj tralegas tion. Poste
shirmas la frazon per faldo. Chiuj rondanoj
lauvice alskribas diversajn karakterizajhojn,
kaj chiufoje — faldas. Poste oni povas
tralegi proksimume jenan
"portreton": "Nia amiko Sergeo
estas interesa, bona, forta, stranga,
malforta..."
Spertaj rondanoj povas uzi pli longajn
alskribojn.
Estas bone, ke ni
kantas plej ofte ne modajn, jhus verkitajn
kantojn, sed iom malnovighintajn. La similaj
kantoj estas jam aprobitaj de la tempo, ili
ludas unuigan rolon por malsamaj
generacioj.
Ankau por flankuloj chi kantoj sonas freshe
kaj surprize.
Atenton,
libremuloj!
Jen estas ankorau unu informajho ne nur por
cerbumado, sed por konkretaj praktikaj
"SOS-agoj". Inter
"makulataro", kiun nune preskau
chiuj kolektas, mi hazarde trovis Esperantan
vortareton, eldonitan en 1910-a jaro.
Mi ekpensis: jen estas eta pruvo, ke
esperantajhoj trovighas au simple kushachas
ne nur che esperantistoj. Kion fari?
Mi publikigis en la urba informbulteno
[aldongazeto] la anonceton: "Mi achetos
vortaron, lernilon kaj beletrajhon en lingvo
Esperanto - de ajna eldonjaro".
Jen estas la rezulto. Estis kelkaj proponoj
pri vaste konataj nuntempaj esperantajhoj [mi
readresis tion al niaj klubanoj-komencantoj].
Sed estis ankau surprizaj
"chasajhoj". Tri personoj telefonis
al mi kaj proponis kelkajn verajn rarajhojn.
Do, tiun chi sperton oni povas uzi en chiu
urbo. Necesas serchi - verdire — savi
perditajn E-trezorajhojn.
La saman eksperimenton oni povas realigi,
ekzemple, rilate de tajpiloj kun latina
literaro.
Inter diversaj
agitplakatoj pri Esperanto la unu estas
aparte elokventa kaj sprita. Temas pri tiu
profesor-aspekta maljunulo, supersharghita de
diversaj lingvolerniloj kaj vortaroj.
Li diras:
— Nun mi povas interparoli kun la tuta
mondo!
Apude staras eta knabino kaj tenas en mano
maldikan E-lernolibron. Shi diras kurte:
— Ankau mi...
En chiu klubo
trovighas pli-malpli kapabla pentranto, kiu
povas desegni chi bildon. La simila plakato
por komencantoj kaj neesperantistoj forte
impresas.
Permesu ripeti:
En homaj aferoj ofte la rimedo mem estas la
celo. Por adeptoj de la internacia lingvo la
chefa celo estas ne la lingvo mem, sed interkompreno.
Jen estas la
lasta skizo de chi "verda
chapitro". La temo arde postulas skribi
ghin en patosa stilo.
Amikoj, samideanoj, ni vivas en konsterne
interesa historiperiodo, en tempo de
komunisma triumfo. Kaj ni,
optimistoj-esperantistoj, estas duoble
felichaj homoj, char nia vocho estas la vocho
de tuthomara estonto.
Nova fantomo, la fantomo de la Komuna Lingvo
nun vagas tra la mondo. Du steloj — la
rubena kaj la smeralda — prilumas ghian
vojon. Ili estas steloj de l' lukto kaj de l'
espero.
Pli alten la kapon, samideanoj,
sambatalantoj!
Chapitro 4.
LINGVAJ PARADOKSOJ
- Iumomente alvenas
la hereza dubo: chu zamenhofa fundamento chia
restos stabila? Certan respondon diros la
historio. Sed jam nun la integreco de la
lingvo kaj raciaj praktikaj bezonoj de
komunikado postulas la firmigon de
fundamento, sed ne ghian rompon.
- Inter pluraj ecoj
de lingvo Esperanto estas unu ege valora.
G.Zaljotov [Rostov-Don] siatempe formulis
tiel: "Libereco de vort- kaj
frazkonstruo, manko de diversaj lingvaj
malpermesoj, ... la eblo vortigi pensojn
tiel, kiel ili naskighas en menso".
- La permanentaj
esprimoj egale rajtas ekzisti en Esperanto,
se ili estas komprenataj mondskale,
internacie. Ekzemple, popularaj latinaj kaj
grekaj aforismoj, ech bibliaj sentencoj —
chu rekte, chu ironie uzataj de modernaj
homoj.
- Similajn
trezorajhojn mi nomus lingvaj vitaminoj au
mikroelementoj, sen kiuj ne povas ekzisti
ajna lingvo.
- Moderna lingvo,
lingvo de estonto... Tamen Esperanto estas
krom chio — plej antikva lingvo.
Kiom da lakonaj, riche signifaj vortoj!
Mecenata, odisea, kreza, titane, narcise,
ikare, herostrate, sizifi, eskulapi, farisei,
diogeni, kasandri, chicheroni, hipokriti kaj
tiel plu.
- Teorie en
Esperanto povas enesti ankau chiuj vulgaraj,
jhargonaj vortoj au esprimoj, kiuj estas en
vaste uzataj lingvoj. Sed similaj
"trezorajhoj" tamen preskau ne
estas praktikataj en la internacia medio. Kaj
tiu fakto atestas ne pri malricheco de la
lingvo, sed elokventas nur pri edukiteco de
esperantista amaso.
- "Novajho"
ruse estas novinka. Komence estis
malfacile konsenti, ke vorto novostj same
estas "novajho".
Tamen oni povas diferencigi: novinformo,
freshinformo, onidiro, oniparolo kaj ech —
anonco, surprizo, surpriz-informo.
- "Nome".
Kion povas signifi tiu chi vorto? En logika
Esperanto — nur adverban formon de la vorto
"nomo".
Nur tion?.. Vot imenno!
- Same oni devas
diri pri la alia rusismo—"tempo de
tempo". Sonas bele, preskau itale, sed
chu estas la senco? Ja oni povas diri:
fojfoje, periode, iutempe, iumomente; eble
— sporade.
- Estona samideano
en kuracloko diris: "medicinista
akvo". Mi ekpensis: "Ne kutime
sonas por mia rusa orelo, sed kiel simple kaj
nature".
Same estus vere, se iu dirus: medicina,
kuraca, saniga, porsana, resaniga; eble ech
— apoteka, apotekista akvo.
Ruza
krokodilanto:
— Bonvolu perevernighi.
Du esperantistoj
sin banas en rivero:
- Chu vi jamas?
- Ne, mi ankorauos.
En arbareto
vochas bela birdo. Auskultu, ghi en lingvo
Esperanto prikantas sian nomon:
— Ori-olo, ori-olo...
Lernanto
demandas:
— Se tiu, kiu lernos, estas lernonto, do
tiu, kiu lernus, chu estas lernunto?
Kelkaj
rapid-dirajhoj.
Avara avo al bazaro vane venis vendi varojn.
Staras che muro nur unu urno.
Petro, vi la permeson de patro prenu por
partopreni entreprenon.
Mi serchas shercojn saghajn por la
intershangho.
Tamburisto per tamburiloj tambure tamburas
tamburon.
Denove pri
logikeco.
Al redakcio de Esperanta bulteno mi skribis:
"Salutante Vian iniciaton..."
En presita formo la frazo aspektis tiel:
"Subtenante Vian iniciaton..."
Achetilo,
admirato, akvero, amego, amoj, ripozoj,
kinoj, tondiloj, aluda, parkera, placha,
lunda, marda, ankoraua, insekta, skribante,
povante, dormante, kalejdoskopi, bumerangi
kt, ktp.
Provu chi nociojn same kompakte diri en la
rusa lingvo — vi malsukcesos. Mi ne
asertas, ke Esperanto estas pli richa, ol
naciaj lingvoj, sed mi volas figure respeguli
la gravan fakton: en nacia lingvo diversaj
richajhoj sin kvazau en densa arbaro — loke
ili estas abundaj, loke — tute forestas. En
Esperanto ghiaj richajhoj estas sufiche dense
akumulitaj, atingeble trovighighantaj -
simile al la fruktoj en kulturita ghardeno.
[Tiun chi artikolon mi verkis kun aktiva
helpo de samideanoj G.Gazizov kaj
A.Vajtilavichius.]
Agado, procedo,
laboro, klopodo, entrepreno, zorgado,
kampanio, operacio, efikado, afero, farado.
Eble, chi vortoj ne sinonimas absolute, tamen
la vico estas sufiche longa. La ekzercoj pri
sinonimoj utilas kaj por komencantoj, kaj por
spertuloj.
Antaumateno,
matenigho, tagigho, chielrugho, suneliro,
auroro... Jen ankorau konkreta ekzemplo,
montranta, ke en Esperanto multas sinonimoj,
kiuj forestas ech en plej famaj
lingvoj.
Gabaro, gabio,
gablo, gabro, gadolino, gafo, gago, gageo,
gajako.
Se vi, leganto, ne estas arkitektisto,
biologo, geologo au maristo kaj se tamen vi
konas el tiu chi listo almenau unu vorton, do
mi laude vin gratulas.
En chiu lingvo
ekzistas apartaj vortoj, kvazau koncentrantaj
esencon de la lingvo. Tiuj vortoj, kiel
indikilo, montras: chu iu homo posedas la
lingvon nature, denaske au —
"lernolibre".
En Esperanto — jen paradokso! — inter
similaj vortoj estas kro-ko-di-lo. Se
prononci ghin fushe, senregule, oni povas
fari kvar erarojn — en chiu silabo embuskas
"stumblilo".
Do — krokodilo estas bona vorto —
detektilo por kontroli kaj korekti nian
prononcadon.
Unu kamarado
diris, ke la vorto lampo sonas ghuste same en
Esperanto kaj en la rusa lingvo. Tio ne
justas — la diferenco estas.
La saman prononcon havas ekzemple la vortoj:
foto, fiasko, embargo, eldorado, tango.
Kaj ekzistas vorto, kiu ne nur sonas egale,
sed absolute same estas skribata en pluraj
lingvoj — kaj latine, kaj cirile. Kiu ajho
havas tian vere internacian nomon?
Iuj samideanoj
kolektas vortojn, tiel nomatajn "falsajn
amikojn".
Jen ankorau kelkaj "dangheraj
amikoj": aktivisto, entuziasto,
autoritato [anstatau autoritatulo], genio
[anstatau geniulo], taksisto [anstatau
taksiisto].
Ekzistas ankorau kvaziinternaciaj vortoj,
ekzemple: abajhuro, buhhgalterio, vokzalo,
gutalino, desanto, feldshero kaj aliaj.
Por komencanto
plej komplikaj estas tiaspecaj vortoj:
malnovighinta, desuprenighinta kaj similaj.
La abundo de aglutinaj elementoj donas
eblecon por trejnado de "komputera
pensmaniero".
E-kursanojn mi
kutime informas pri kvar shtupoj de
"facileco-malfacileco", per kiuj
oni povas dividi esperantlingvan vortaron.
La UNUA SHTUPO: la vortoj internaciaj kaj
prenitaj el nia gepatra lingvo.
La DUA SHTUPO: ne tute internaciaj, sed
facile rekoneblaj mnemonike. Ekzemple: forta,
koloro, okupi, serpento, vitro ktp.
La TRIA SHTUPO: la vortoj konataj al
posedantoj de fremdlingvoj.
La KVARA SHTUPO: chiuj ceteraj vortoj.
Tre plachas al
novuloj la viktorino pri la vortoj de
"la dua shtupo" Komence mi min
turnas al "eruditoj": kion lau via
opinio signifas tiuj chi vortoj? Por
malfacilaj okazoj mi donas sufloreton: mi
diras ruse unu vorton kaj proponas trovi ghin
en la listo.
Shajnas, mi tro
multe atentas al... vortoj. Certe, mi
komprenas kaj konsentas, ekzemple, kun
samideanoj V.Shilas kaj I.Vagner, ke la
fundamento de la funkcianta lingvo estas frazo,
sed ne vorto.
Superflua... La
disputebla vorto. Certe, la logiko en ghi
estas, se temas nur pri akvo au alia
likvajho, fluanta super io. Por kromaj okazoj
sufichas ja vortoj: troa, eksa, kroma,
nenecesa...
Tamen la vorto "superflua" kiel
esceptajho el regulo rajtas ekzisti, char
Esperanto estas normala evoluanta lingvo, sed
ne matematika kodo.
Same oni povas diri pri la vortoj: memstare,
poshtrestante, okultrafe, pli-malpli.
Malnecese...
Nefacile tuj kapti kaj fiksi ghustan sencon
de tiu chi vortokonstruo.
Jes, por lingvistoj, por filozofoj la lingvo
Esperanto estas vera "terra
incognita", havanta multajn
sakramentajhojn, stariganta por la
esplorantoj novajn, ghis nun kashitajn
problemojn.
Ege plachas al mi
la historio pri "zozo".
Fakte la naskigho de tiu chi universala
hazardismo estas pozitiva fenomeno, char
produkti novajn "vortidojn" povas
nur vivkapabla, uzata lingvo. Chu
"zozo" estas sensenca inventajho?
Tute ne. Ghi havas la konkretan signifon: io
nekonata, sed supozata. Similaj vortumoj
estas vershajne en chiuj lingvoj. Ekzemple,
kiam ni ne scias ion el kantoteksto, ni
anstatauigas tion per la-la-la, tram-tam-tam
au per aliaj zoz-ajhoj.
El letero.
"Kara amiko, mi iomete leteros al Vi,
shajne, en "erudita jhargono".
Vi petis komenti la vorton
"ciceroni". Jes, mi ofte arhhimedas
novajn vortojn, kaj — eurikante — skribas
ilin por intrigi komencantojn. Se ili
komprenas tiujn vortumojn, do mi difirambas
al ili. Tamen se la komencantoj ne komprenas,
mi ne jupiteras nemezide.
Jen denove mi ezopas, alegorias kaj iom
ciceronas.
Do, kion signifas tiu chi "antikva
neologismo"?"
Pri la prononcado
en nia verda Babelo oni povas paroli diverse:
science — objektive, kritike — ironie. Mi
diros kritike — amike.
La delikata problemo certe ekzistas, ghin
necesus serioze studi kaj laueble solvadi.
Jen dialogas du amikoj el najbaraj
respublikoj:
Chu vi scias, kioma oro?
Mi nja scias, mi nja havas
horloghon.
Laudindas, ke esperantistoj estas veraj
internaciistoj kaj ghenere edukitaj homoj, ne
rimarkantaj ies eraretojn. Sed aliflanke —
la lingvo komuna ne devas suferi. Iuj
esperantistoj [ne nur sovetiaj] denaske tute
ne konas palatalajhon "L". Iuj
prononcas ghin tro mole au tro malmole. Sed
bonaj instruantoj kaj instruatoj kapablas
korekti ech naturon mem.
Al rusoj oni povas bondeziri jam konatan:
skribante "o" ankau prononcu same.
Ni lernu... de niaj prapraavoj, kiuj jam en
antikvaj tempoj sekvis vere
"zamenhofan" principon: kiel ili
skribis, tiel ili vochis.
Chapitro 5.
VERDA BABELO [ELDIROJ, CITAJHOJ, PROVERBOJ]
Esperantistoj estas
homoj de futuro, vivantaj en nuntempo.
Esperantisto estas homo, kiu interesighas, certe, ne
nur pri Esperanto.
Venos tempo, kiam la homon, ne komprenantan
Esperanton, oni konsideros tiel, kiel nune konsideras
analfabetulon.
Esperanto estas simpla lingvo, sed ne facila.
Chiu ideo travivas utopian periodon, poste — la
eksperimentan.
Chiu pasho en Esperanta agado estas senprecedenca.
Artefarita — signifas racia.
Ignoras, sed ne refutas.
Nacian lingvon oni povas lerni, sed ne eblas ellerni.
Forestas malbonaj demandoj, estas malbonaj respondoj.
Serchu ne pravigon, sed rimedon.
Ne petu permeson por ne ricevi malpermeson.
Kiu luktas, tiu riskas, kiu ne luktas, tiu jam
fiaskis.
Kiu volas, tiu laboras, kiu ne volas, tiu atendas
instrukcion.
Iumomente por venki necesas repashi, cedi.
Cedas homo ne malforta, sed la sagha.
Plej bona profito el disputo, se vi evitis la
disputon.
Se vi intencas ion al iu pruvi, faru tiel, ke tiu ne
konjektu pri viaj intencoj.
Iumomente estas racie nur prezenti faktojn, nenion
pruvante.
Faru tiel, ke la interparolanto vian ideon akceptu,
kiel sian propran.
Ne uzu malfortajn kaj reciproke "pikeblajn"
argumentojn.
En strategio — maksimumon, en taktiko —
minimumon.
Se vi ne volas trafi en embarasan situacion, do chiam
allasu, ke vi povas erari.
La unuagrada eco por moderna viro estas preteco al
respondeco.
La unuagrada eco de virino estas subtenemo por
justeco.
Pensu larghe, sed ne forgesu pri detaloj.
Por klublaboro ege dezirindas jena kompleto da homoj:
organizanto, pedagogo, gitaristo, turisto. Ankau
humurulo dezirindas.
Subtenu, stimulu iniciatojn.
En elementa kurso ne "machadu" malfacilajn
gramatikajhojn.
Estas bona tiu metodo, kiun la instruanto p o s e d a
s.
Enkonduku lernantojn-sukcesulojn en konsultan
laboron.
Kombini Esperanton kun iu alia hobio duobligas
shancojn por sukceso.
Ne kompreni unu la alian decas al barbaroj.
Amikojn unuigas la malamikoj.
Chiuj :—"por",
neniu—"kontrau". Kial do la afero
stagnas?
Interesoj dominas en homaj aferoj, ech se homoj ne
konjektas pri tio.
Kiu ne falas, tiu ne levighas.
Lango estas interpretanto de la koro.
Sagho — ne en agho, sed en la kapo.
Grandaj deziroj — doloraj seniluziighoj.
Vi auskultu, kaj ni silentos.
Mil amikoj estas malmulte, unu malamiko estas multe.
Pli bone senpage labori, ol senpage sidi.
La penso estas fonto de la vorto.
La mondo apartenas al chiuj.
Pli bone — certa humoro, ol dolcha kuketo.
Pli bone doni rapide, ol multe.
La volo anstatau la racio.
En homaj kutimoj multas senracio.
La amikeco signifas egalecon.
Por kies profito?
Malbone odoras tiu, kiu chiam odoras bone.
La praktiko estas plej bona instruanto.
Lerni oni povas ankau de malamiko.
Kio forestas en dokumentoj, tio forestas en la vivo.
Chiu arto estas imitado al la naturo.
La neceso rompas leghon.
Okazon kaptu je la kapo, char ghia vosto estas glita.
Kiu demandas, tiu ne eraras.
Parolanto semas, auskultanto rikoltas.
Oni facile forgesas, kio ne interesas.
Frukto malpermesita estas pli dezirata.
Ankorau neniu plachis al chiu.
Chapitro 6.
MIKRONOVELOJ
La interkomprenilo.
Frumatene staris mi
che haltejo, atendante la unuan autobuson. Proksime
che stratkrucigho sole funkciis luma voj-signalilo.
Vidante ghian punktualan, sed ne bezonatan laboron,
mi nevole pensis: "En malplena strato ghia
"palpebrumado" stranghe aspektas..."
Sed jen traveturis unu
auto, poste — ankoraua. Baldau la stratkrucigho
ekvivighis, — multaj transportiloj jam veturadas en
chiujn direktojn. Post nelonga tempo la sole staranta
kaj, shajne, tute nebezonata voj-regulilo farighis
chefa objekto. De ghi jam dependas la harmonio en la
movado de l' autoj, interkompreno de l' autistoj.
La sama metamorfozo
okazas nuntempe al la lingvo Esperanto. Indiferenta
publiko opinias ghin stranga kaj senbezona. Sed tiu
chi impreso momente disblovighas dum la shangho de
cirkonstancoj. En tiuj internaciaj forumoj, kie estas
uzata Esperanto, brile manifestighas la valoreco de
la lingvo. Kaj la homoj, posedantaj ghin, subite
farighas "je la tuta kapo" pli altaj, pli
saghaj, ol tiuj, kiuj estas nevole alligitaj al
interpretisto.
Estonte, kiam sur la
stratkrucigho de interpopola komunikado la movado
farighos ege vigla, subteni la ordon kaj harmonion en
tiu movado povos nur komuna, simpla kaj ege punktuala
regulilo — la lingvo Esperanto.
Momento
de la vero
La somera vespero. Sur
ponto trans la rivero Oka promenadis turistoj el GDR.
— Kamaradoj, kiu el
vi parolas en Esperanto?
Neniu respondis, sed
kelkaj homoj chirkauis min ekinteresite.
— Esperanto?..
Uzante latinajhojn kaj
elgermanajn vortojn, mi kurte informis al gastoj pri
la internacia lingvo, pri ghia autoro.
Mi mem miris
tiumomente pri vera universaleco de Esperanto, char
la homoj, neniam audintaj pri ghi, normale komprenis
la parolajhon.
Jes, tio estis momento
de la vero!
"Interlingvuloj"
Tiu chi virino antau
multaj jaroj alveturis Uzbekion. Nune la parolon de
lokaj loghantoj shi bone komprenas. Sed mem paroli en
chi lingvo shi ne kuraghas Ofte oni povas spekti kaj
audi jenan scenajhon: la najbarino — uzbekino ion
diras al shi en sia lingvo. Shi audas la uzbekan
parolon kaj trankvile respondas... ruse. Tiamaniere
ili ambau tute kontentas.
Juna
saghulo
En fora infanagho ni,
du amiketoj, vagis che periferio de stepa urbeto. Ni
shir-kolektis absinttigojn por kortbalailoj. Preter
ni pelis sian shafaron maljuna chabano [pashtisto].
Li miris pro nia okupo kaj demandis:
— Por kio?
Mia amiko respondis
"ruse":
— Meniki...
La pashtisto forighis.
Mi demandas mian kunulon:
— Por kio vi diris
"meniki" sed ne "veniki"?
Se mi dirus korekte,
li min ne komprenus.
Kiel naskighas
"gazet-anasoj"
Gastoj el Svedio
pretighas por hejmen-forveturado. La gastamaj mastroj
en Alma-Ata diras al ili:
- Ni volas donaci al
vi la librojn de nia verkisto Muhhtar Auezov. En kiu
lingvo vi preferus ricevi tion?
- Certe, en
kazahh-lingvo!— diris la afablaj gastoj.
Lokaj gazetistoj tuj
publikigis: "Vidu, karaj legantoj, ech en
malproksima Svedio oni komprenas kaj legas en kazahha
lingvo".
Efektiva reklamo
Autune la loka
sindikato akiris en kolhhozo plenan sharghauton da
akvomelonoj. Plejparto estis vendita al la
laborantoj, tamen restis ankorau multe nevenditaj.
Okazis la "merkata krizo".
Unu komitatano diris:
"Oni povas vendi la restajhon al dezirantoj
flankuloj. Necesas nur malaltigi la prezon".
Mi proponis:
"Permesu, mi vendos chion sen malaltigo".
La komitatano miris,
sed permesis.
... Surstrate de la
urbo estas kutima bildo — oni vendas akvomelonojn.
Nur nekutima pendas la tabelo. Kunvenadas
preterpasantoj, legas: "Akvomelono, speco
"Es-pe-ran-to".
— Ho, nova speco!
Necesas gustumi.
Post nelonga tempo la
tuta varo estis vendita.
Chu ghemelurboj?
Ghambul estas siaspeca
Belostoko au ech Babelo en sudo de Kazahhio. En nia
Esperanto-rondeto tie estis reprezentantoj de ok
nacioj: kazahho, ukraino, uzbekino, hebreino,
grekino, germano, koreino.
Malnova anekdoto.
En mar-haveno falis
akvon iu homo.
- Helpu! — kriis li
angle.
- Savu min... —
ripetas li france.
Poste audighas la samo
en la rusa, germana kaj en aliaj lingvoj. Kiam la
povrulo estis savita, unu viro diris al li:
- Anstatau lernachi
lingvojn, trejnu vin naghi.
Du
poliglotoj
En vagonaro
renkontighis du turistoj. Evidentighis, ke chiu el
ili kapablas paroli en sep lingvoj.
Chu ili ghis satigho
interbabiladis? Tute ne. Duope ili konis fakte dek
kvar lingvojn, sed neniun komunan.
Vera lingva kaoso!
[El
"Heroldo de Esperanto]
Post
kelkaj jaroj
En Kaluga unu cigano
shajne demande diris al mi:
— Tu rom?
Mi ne komprenis, li
senvorte foriris, restiginte al mi la sakramentan
"tu rom".
Post kelkaj jaroj mi
hazarde eksciis, ke tio signifas: "Chu vi estas
cigano?"
"Saluton,
kamaradoj..."
Kalugaj esperantistoj
el tutlanda E-tendaro sendis saluton per poshtkarto
al Kaluga urba komsomol-komitato.
Poste, kiam ni revenis
hejmen, nian klubon vizitis unu juna homo, prezentis
nian karteton kaj diris:
— Bonvolu traduki.
Tiamaniere ni trafis
en situacion de Molao Nasreddin, kiu skribis leteron
kaj poste mem legis ghin al la ricevinto.
"Mir
— igajhoj"
Chu tio estas absolute
neserioza rilato al la afero, au io alia, sed mi
memoras okazojn, kiam, ekzemple, veninte post la
semajno al sekvanta leciono, la rondano sciis je
memoro nur unu "vorton": ani... ani...
aniko.
Alifoje unu virino
[kun supera klereco] en vico de internaciaj vortoj
skribis: miro... svobodo...
Estis ankau la okazo,
kiam unu junulino flustre demandis al sia amikino:
— Kiel nomighas tiu
chi lingvo, kiun ni studas?
Kion oni volas, tion
oni audas
Ni alflugis Ufa-on por
Esperanto-tendaro. Antaue ni vagadis tra urbo kaj,
certe, esperis renkonti esperantistojn. Pro la
konstanta atento ni ofte audis esperantajn vortojn
kaj frazojn. Sed fakte tio estis tatara au bashkira
parolo. Jes, tiel fenomenis la aud-halucinoj.
Murd-gazeto
En la tendaro chiutage
aperadis fresha numero de murgazeto. La satiro kaj
humuro abunde fontanis el ghiaj informoj kaj
desegnajhoj. La legantoj nomis chi gazeton
"murd-gazeto".
La vojo kaj ia Espero
Dum veturado al
apudtashkenta E-tendaro en augusto de 1965-a jaro la
montara vojo iuloke estis tre polvoza. Dum tiuj
momentoj en la autobuso estighis mallumo. Ni shercis:
"Tra densa mallumo briletas la celo".
Tridek ursoj
Estis anoncita la
tagordo: "Je la kvina kaj tridek —
kursoj". Unu tendarano demandis: — Chu tridek
ursoj?
La bongusta brasiko
En la menuo de la
tendara manghejo preskau chiutage estis la stufita
brasiko. Asen Grigorov, poeto, pri tio diris: — La
bongusta... kapusta.
Centprocente!
Altajo. Por
laborkunvenoj la tendaranoj pro diversaj kauzoj
venadis ne plene. Chi-rilate pekis ordinare
multnombraj junularaj kluboj.
El iuj urboj la
tendaron partoprenis unuopuloj. Pri ili oni kutime
diradis:
— Bonuloj! Por la
kunvenoj vi chiam alighas centprocente.
El krokodila vidpunkto
Barnaulanoj
spektaklis. Estis la scenajho "el kluba
vivo". Al unu junulo oni alportis leteron kaj
diris:
— Por vi...
La junulo prenis ghin
kaj... disshiris je etaj pecetoj. La letero estis de
knabino, kaj juna krokodilulo punis sin mem.
Puno de Neptuno
Unu tendarano hazarde
vundis sian piedon. Dum la "Neptun-festo"
li en kompanio de diversaj "pekuloj" estis
banita en malvarma lago - "pro la malfortigo de
Esperanto-movado".
La evento dum pluvo
kaj vento
Estis vespermangho,
kaj okazis chielshtormo. Pro la fulmo malaperis
elektrolumo. Por momento ni estis shokitaj. Sed jen
ekkantis hhore nian parodian preghkanton:
"Glori-glori, haleluja..."
La Dio nin komprenis,
kaj la lampoj tuj ekbrilis.
Chapitro 8.
PENSIDOJ
Deziri ion ajn estas
chiam permesite.
Se por via demando oni ne respondas, pli bone ne
ripetu ghin - tutegale mensogos.
Plej firme ni tion memoras, kion ni penas forgesi.
Felicha estas tiu, kiu esperas.
La vero estas pli proksima, la malvero — pli
facila.
Eraro ne estas malvero.
Estas kara ech propra eraro.
Chiamas tiel: komence oni ofendas, kaj poste diras
"ne ofendighu".
Chu felichaj estas homoj, kiuj ne scias pri
malfelicho?
Geniulo estas vitrino de la epoko.
Ahkau pri shtona hakilo iam oni revis.
Ne devas esti chapo la sola shargho por la kapo.
Ankau orakoloj ne chiam mensogis.
Kiam ni postrestas, chiuj reguloj shajnas malghustaj.
Kion fari, se idoloj sin mem kreas?
Ofendi malfortulon — demonstri senfortecon.
Ankau malvero estas ies vero.
Se la segho havas molan karakteron, do chiu emas
eksidi sur ghin.
Fungo: "La biografio mia estas simpla: naskighis
mi jhaude post la pluvo".
Kiel zorgi pri sia sano, se ghi forestas?
Kiom multe da informo donas mensogulo, kiam li
parolas malveron!
Pro tio ekzistas needukitaj homoj, ke ilin edukis
needukitaj edukantoj.
La homaj karakteroj estas nur variajhoj de
normo-anomaloj.
"Mi volas". En homa vivo chi vortoj estas
plej oftaj, sed ne efikaj.
Se vi ion faras nekorekte, do faru pli rapide.
La Dio forestas, tamen, pri tio ankorau ne chiuj
scias.
Ankau la silento estas kritiko.
Multe da lingvoj donas multon. Unu lingvo donas
chion.
Oni povas haltigi horloghon, neeblas haltigi la
tempon.
Diskuteblaj pensoj donas pli multe da utilo, ol —
la nediskuteblaj.
|